La varsovia aŭro serena kaj sunplena memorigas la plej belajn tagojn de la lasta 94-a UK en Bjalistoko. Do la septembra “Esperanto” per sia kongresa numero por kelkaj kvazaŭ pluflegas la kongresan etoson, por la aliaj havas gravan konigan efikon, eĉ se Pola Radio ĉiutage peris la sonraportojn el la kongresurbo kaj rete eblis legi la kongresan kurieron. La prikongresa “Esperanto” iugrade ripetas la tradician, redaktoran skemon alrigardi la plej grandan esperantistan asembleon de la jaro. Stano Marcek mem informraportas pri la inaŭguro kaj la fermo. El inter multaj salutoj, kiuj venis en la nomo de Zamenhof-familio kaj ankaŭ Grabowski-familio la leganto povas konatiĝi kun la mesaĝo de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Pri la trapaso de la diskutoj rilataj al la kongresa temo siajn spertojn dividas ĝiaj nunjaraj mastroj Humphrey Tonkin kaj Mark Bavant. Tiuj diskutoj rekte influis la vortumon de la nunjara rezolucio kaj ĝia teksto kompreneble troviĝas en la revuo. Per ampleksaj raportoj la septembra “Esperanto” spegulas la rezultojn de la komitataj laboroj per sumiga retrorigardo de Osmo Buller, la nunjaran eldonon de la belartaj konkursoj tradicie alrigardas Humprey Tonkin. Aparte IKU-laboron traktas Amri Wandel. Tio estas sumigoj faritaj jam postkongrese. Dumkongrese, en ĝia ferma solenaĵo aŭdiĝas la varmmomenta kongresa raporto de la ĝenerala sekretario kaj ĝi ankaŭ – kun rimarkoj aferkernaj rilataj al la kongrestrapaso, kiel ankaŭ sumiga alrigardo al diversaj kongresfacetoj - troviĝas en la septembra numero de “Esperanto”. Nunjare tamen krom la kutima en la kongresa numero kalejdoskopo speguliĝas kelkaj personaj retrorigardoj al la unua UK en la naskiĝurbo de d-ro Zamenhof. Teresa Nemere en Pollando neniun lasas duba, kial Bjalistoko estis “amika urbo” dum Josef Shemer el Israelo simple deklaras “Mi amis tiun ĉi kongreson”. Mi mem evidente ĝojas, ke laŭ invito de la redaktoro retrorigarde al tri lastaj jubileaj UK-oj en Pollando mi povis dividi kelkajn ideojn ne tiom gravajn, ĉar estas personaj, sed stimulaj por enpensiĝi pri tio, kiel kreiĝas la komunuma identecosento kun la loka, landa kaj universala E-movado. Ĉi-jare tamen la septembra “Esperanto” ne limiĝas sole al UK. Dank’ al Marek Blahuš ni ekscias pri la trapaso de la ĉeĥa IJK, post kiu eĉ 120 gejunuloj komune venis al Bjalistoko.
Jam post la reveno el Bjalistoko ĉekomputile mi trovis tri sinsekvajn numerojn de “Kontakto”, la dumonata soci-kultura revuo de TEJO. Kvazaŭ per unu bato estis forigita iom ĝena prokrasto. La unua grava konstato estas la nova grafika aranĝo kaj tiparo de la periodaĵo. Tio sendube impresas, cetere pozitive, kiam oni prenas la revuon en la manojn. Sed kiam oni devas kontinue legi diversajn artikolojn bedaŭrinde tio iĝas iom pli teda. Cetere la displano de la tekstoj kaj fotoj almenaŭ ĉe mi elvokas asociaciojn kun la plej unuaj numeroj de “Kontakto”. Ĝi jam delonge aperas kiel temtegmenta periodaĵo, kvankam klaran teman profilon havas el inter la venintaj nur la tria numero, dediĉita al malgrandaj etnoj. En la redaktado al Paŭlo Moĵajev ĉi-foje helpis Frederiko, kiel la redaktisto de la 2-a numero. Nununjare TEJO-anoj interesitaj pri socikultura temaro devus ricevi ankoraŭ du numerojn, kies ĉeftemoj estos “televido” kaj “idoloj”.
Se kelkfoje legante E-periodaĵojn oni ricevas la impreson pri banaleco de la traktataj temoj kaj neniel rilataj al la ĉirkaŭantaj la vivon problemoj, sendube prenante la aliajn oni retrovas la spurojn de la emocia engaĝiĝo de la redaktoroj.
Tiel sendube estas, se temas pri “Bazaro”, kies 49-an numeron mi ricevis de Julia Sigmond jam en Bjalistoko. Ĝuste hodiaŭ pasas la limdato por alsendi siajn kontribuojn al la 50-a numero, per kiu “Bazaro” eniros la historion. En la 49-a numero ni ekscias pri tio el ŝia komenca artikolo “Sen larmoj”, same kiel pri tio, ke jam en majo ŝi transdonis la prezidantan torĉon en la Kluĵa E-Klubo. Julia Sigmond retrorigarde parolas pri bonaj kaj malbonaj eventoj, sed min aparte kaptis la informo, ke ŝia “Bazaro” eldonata en 400 ekzempleroj estas sendata al 60 landoj. Sendube impona atingaĵo. Tio evidente elformis grandan amikaran rondon kaj, ke tiel estas atestas jam ĉi-numere kelkaj el la reagaj leteroj de legantoj, inter kiuj Ginette deziras i.a., ke alia reprenu la taskon, ke vi mem (do Julia) gardu minimumam kontakton kun viaj legantoj kaj skribu mesaĝon al ĉiuj almenaŭ unufoje jare, ke vi mem verku alian libron kiel “Mi ne estas Mona Lisa”, ke la kontribuantoj de la revuo trovu aliajn revuojn por daŭre aperigi siajn tekstojn, se vere neniu daŭrigos la revuon “Bazaro”. Eblas sole aldoni: plenumiĝu la deziroj !
Sendube tiajn kaj similajn dezirojn ni trovos ankoraŭ en la 50-a numero de “Bazaro”. Sed en la 49-a kiel kutime la leganto trovas tre malsamajn tekstojn. Jen la ideoj de Ghandi pri la sep ĉefpekoj, jen raporto de Jacques Tuinder pri la helpa al malbonvidantoj fondaĵo “Evento” kaj ĝiaj nunjaraj aktivadoj, kaj sekve samnumere raporteto pri pli ol 42-jara aktivado de la fondaĵo. Krome legeblas poeziaĵoj, sed ankaŭ persona rakonto pri musoj en la vivo de Dorota Burchardt.
La plej konsterna sendube estas raporto de la redaktorino mem pri la renkontiĝo de la E-Klubo en Kluĵo lige kun la 150-a naskiĝdatreveno de d-ro Zamenhof en la loka kulturdomo. La kerno de la afero konsistas en skandalo provokita de neesperantista gasto de la aranĝo, nur pro la fakto ke krom la rumana aŭdiĝis ankaŭ la hungara lingvo. Kiel amartone finas Julia Sigmond : “…dum 80 jaroj vivante en Rumanio, havante ankaŭ multajn rumanajn geamikojn, neniam mi spertis publike, senkaŝe, tiun unusencan malamon, kiu radiis el tiu virino al mi nur pro tio, ĉar mi estas hungarino”. La raporto ŝajnas nekredebla. Ĝi samtempe elmontras, kiom longas plurloke vojo al toleremo.
Unuj revuoj, kiel “Bazaro” anoncas baldaŭan adiaŭon, aliaj periodaĵoj aperas. Ĵus atingis la redakcion la julia numero de “Ateismo”, la bulteno de Ateista Tutmonda E-Organizo. Inter la 7 kovrilpaĝe menciitaj celoj de ATEO ni legas ankaŭ pri la nepro “defendi propran egalrajtecon kaj kontraŭi la trudadon de religio en neutralajn E-grupojn”. Al la numero enkondukas la invito de la prezidantino de ATEO, Claude Nourmont al la faka kunsido en Bjalistoko “Ĉu reviviĝas religioj?”. Dum ene de la numero la leganto trovas tradukitan intervjuon kun teologo Hans Kueng sub la titolo “La ribelo de ateistoj”, sekve tradukitan el la germana recenzon pri la libro “La iluzio pri Dio”. La numero laŭenhave riĉe referencas al la roterdama UK kaj la tiama kunsido de ATEO, dum kiu enkondukon al la temo “Ateisma moralo” faris Anna Loewenstein. Sekve “Ateismo” aperigas starpunktojn de diversaj partoprenintoj de la pasintjara kunveno, kiuj en plimulto difinas la ideon de ateisma moralo per sindeklaroj, kiuj el la reguloj de la Dekalogo por ili validas aŭ ne.