• Trarigardo de la E-Gazetaro - 15.06.2004
  • 15.06.2004
Maloftas tiaj jubileoj, pri kiu en junio prave povas fieri la japanaj esperantistoj. Nome la tiumonata „La Revuo Orienta” atingis la unumilan numeron. Evidente do temas ne pri simpla numero. Ĝi aperas kiel la 156-paĝa broŝuro, kies kovrilpaĝon ornamas la desegnaĵo de la Oficejo de JEI el la 1956-a jaro kun la figuro de iu el la plej gravaj personoj de la japana movado – d-ro Ossaka Kenĵi. La nunan aspekton de la tokia JEI-domo prezentas la foto dorsaflanke de la revuo, kio memorigis al mi mian mallongan viziton en tiu grava loko, en kiu kun aparta scivolo mi foliumis la malnovajan E-revuojn kaj dokumentojn. Nun kun ne malpli granda scivolo mi sukcesis fari tion, foliumante la unumilan numeron de „La Revuo Orienta”, ĉar la redakcio represis specimene iujn materialojn – ja ne nur japanlingvajn - el diversaj ekzistoperiodoj de la revuo, kaj ja temas pri la dojeno inter la E-periodaĵoj, ĉar la milan numeron la japana revuo atingis en sia 85-a ekzistojaro. Tio estas evidente la okazo por peri salutojn, gratulojn, ŝpini rememorojn. Faras tion la eksterlandaj kaj enlandaj organizoj, JEI-konsilantoj kaj membroj, iamaj redaktinoj kaj la nunaj redaktantoj de „La Revuo Orienta”. Iel aparte bonaŭgurajn mi trovas la salutvortojn de la prezidanto de Japana E-Instituto, Simbayama Zyun’iti – kiu dankante al la antaŭuloj pro la ebleco ĝui la unumilan numeron atentigis samtempe, ke „..la japana vorto por tia ĉi gazeto fonetike „kikan-si” elvokas al mi „kianssya”, nome lokomotivon. La lokomotivo trenas vagonojn kaj iras por ke la celloko estu pli vigla ol la ekirloko”. Tiu ĉi citaĵo servu al ni kiel niaflanka bondeziro al „La revuo orienta” kaj al la japanaj esperantistoj – ke kun plena viglo ili atingu la jubileon de la 100-jariĝo de sia movado, okazonta jam tre baldaŭ.
Pluraj gratulvortoj enhavas aludojn al enorma peno kaj zorgo teni la periodaĵon de japanaj esperantistoj plenviva dum ĝia longa ekzistoperiodo. Kiel ni legas en la gratulmesaĝo de prof. Lee Chong Yeong – la vicprezidanto de UEA „pro la volontuleco de Esperanto-movado al landaj asocioj ofte mankas mono, homforto aŭ organiza unueco, kaj multaj eldonas siajn organojn intermite kaj neregule. Sed „La revuo orienta” estas escepto. La fakto, ke ĝi regule eldoniĝis, escepte nur 18 monatojn dum la mondmilito estas mirinda atingo, kiu meritas viglajn aplaŭdojn de ĉiuj esperantistoj.” La saman fakton reliefigas en sia mesaĝo UEA-prezidanto, Renato Corsetti – sed reference al la nuna situacio li atentigis: „multaj esperantistoj havas hodiaŭ grandajn zorgojn pri la kapablo de Esperanto travivi la nunan momenton de granda imperiismo en la kampo de lingvoj. Al ili mi diras: lernu el la historio de „La revuo orienta”. Lernu kiel niaj japanaj samideanoj luktis dum 100 jaroj por vivteni ĉi tiun revuon ankaŭ en la plej malfacilaj momentoj”. La saman faceton de la vivkapablo de la revuo reliefigas en sia mesaĝo ankaŭ la prezidanto de Ĉina Esperanto Ligo: „Ĝi sukcesis trapasi plurajn epokojn kaj restas daŭre kiel organo de Japana E-Instiuto, tio mem montras la vivforton de Esperanto kaj ankaŭ persistecon kaj fidelecon de la japanaj esperantistoj al nia lingvo kaj nobla idealo de nia majstro” . Tamen aparte grava estas la reliefigo de Tan Xiuzhu, ke eldonante en la lingvoj japana kaj Esperanta „La Revuo Orienta” multe kontribuis por diskonigi kaj popularigi Esperanton en Japanio kaj aliaj landoj de Azio. Mi aldonu, ke dank’ al ĝi ni eksteraziaj esperantistoj el la unua mano ja dum tiom longa periodo ricevas la informojn pri la japana E-movado.
Ĉiuj ceteraj gratuloj – grandparte japanlingvaj - kunhavas resumojn en la internacia lingvo – kaj el inter tiuj de enlandaj japanaj organizoj mi reliefigu la konstaton de la direktoro de Ligo de UNESCO-Asocioj en Japanio, NOGUTI Noburu, ke „la ideo de Esperanto havas komunan bazon de agadoj de Unesco” , kaj tiun de DEGUĈI Kjootaro, la prezidanto de Esperanto-Propaganda Asocio, ke „estas grave propagandi Esperanton per amaskomunikiloj” – kun kroma aludo al japana esperantisto-kompaniestro, kiu reklamas Esperanton per famaj ĵurnaloj en Eŭropo pere de UEA. Same kiel Deguĉi Kjootaro ni deziras, ke por digne omaĝi sian 100-jariĝon japanaj esperantistoj sukcesu inviti al sia lando la Universalan Kongreson de Esperanto.
Ege emocian emfazon havas la esperantigitaj vortoj el la kontribuoj de redaktoroj, konsilantoj, sed aparte la membroj, kiuj kiel 102-jara SINDO Seitaro, emfazas, ke „mia vivo estis subtenata de Esperanto, ĉar en malfacilaj tempoj de la vivo ĉiam Esperanto donis al mi freŝan forton elirigi min el malfeliĉo, dum MANZAWA Maki konfesas la 75-jariĝon de sia esperantisteco kaj d-ro Rokuro MAKABE deklaras la legadon de la organo dum 54 jaroj. La kunlaboro kaj redaktado de la revuo por ĉiuj kontribuintoj havis apartan signifon en iliaj biografioj. Al iuj, kiel ekzemple al SYOZI Keiko ebligis dank’ al la akiritaj spertoj okupiĝi sekve pri la eldonado de E-lirboj. La ambicio de la nuna redaktoro HORI Yasyo estas, ke ĉiu numero havu specialan temon – kaj tiun klopodon mi kore gratulas, jam kelkfoje notinte ĉi-specajn laŭtemajn numerojn en niaj trarigardoj. Kiel mi jam diris la 1000-a numero aparte gravas por mi pro pluraj ĉerpaĵoj el diversaj numeroj aperintaj en diversaj periodoj de la revuo, kio kaŭzas, ke ĝi havas interesan dokumentan karakteron. Ni do ankoraŭfoje gratulas al japanaj esperantistoj pro la unumila numero de ilia revuo, sed konforme al la vortoj de la aŭtoro de la >Monata Podieto< Tacuo Huĝimoto ni kun ili ankaŭ kunjubilu. „Per ĉi tiu numero „La revuo Orienta” atingis sian milan numeron kaj pro tio oni dediĉas apartan atenton al tiu fakto. Do, krom mia partopreno en ties komuna ĝojo ....mi simple jubilu: Milinda revuo!” Vi pravas Tacuo Huĝimoto! „Milinda revuo”!
La jubileo de la japana revuo faktas, la jubileon frontas Internacia Esperanto Muzeo en Vieno, ĉi-jare fariĝonte la 75-jara. Pri tio okulfrape atentigas nin la junia numero de la revuo „Esperanto”, kiu frontpaĝe publikigas la foton de Aŭstria Nacia Biblioteko, en kiu hejmas la viena E-Muzeo. Tiuokaze ene de la revuo ni trovas interparolon kun ĝia direktoro Herbert Mayer, kiu informas pri la evoluo de tiu instituto dum la lastaj jaroj. La muzeo tute ne servas sole al esperantistoj, kaj pri amplekso de ĝiaj servoj atestas interalie la fakto, ke ekzemple pasintjare vizitis ĝin 2600 personoj kaj ĉirkaŭ 400 utiligis la bibliotekon. La vizitantoj – kiel substrekis Herbert Mayer estas grandparte neesperantistoj, kiuj volas havi informojn pri Esperanto. La muzeo servas krome ankaŭ kiel biblioteko – kaj la celo – pri kiu ni ja scias estas komputile katalogi ĉiuj havaĵojn per la datumbanko TROVANTO. Pere de ĝi oni jam dokumentis librojn, broŝurojn, manuskriptojn, muzikaĵojn, baldaŭ aldoniĝos revuoj – sed al la gravaj taskoj laŭ Herbert Mayer apartenas katalogi komputle 20 mil fotojn kaj 2 mil muzeajn objktojn, pri kiuj disponas la Muzeo. Malgraŭ la fakto, ke la klientaro de la muzeo plej parte estas neesperantista mi tute aparte ŝatus reliefigi la vortojn de la direktoro de Internacia E-Muzeo pri la graveco de forta E-komunumo por tiaj publikaj centroj okupiĝantaj pri E-o kiel lia E-muzeo. „La vivo de forta Esperanto-parola komunumo estas parto de nia ekzistorajto. Ni havas grandan intereson, ke ĝi floru kaj prosperu” – kio evidente ne signifas rektan varbadon por Esperanto. Kiel li substrekas: „Nia tasko ne estas varbi por Esperanto, sed dokumenti kaj informi pri la faktoj. Tamen grandparte informo pri Esperanto estas samtempe varbado. Ni klopodas forigi trivitajn antaŭjuĝojn kontraŭ nia lingvo kaj celas prezenti ĝin en objektiva kaj samtempe tre pozitiva maniero. ...la fakto, ke ni estas parto de la Nacia Biblioteko donas al ni regule la eblojn elpaŝi al la publiko.” Gratulojn lige kun la oktobra jubileo, gratulon pro la atingo de la stato, en kiu ni ekscias, ke la viena Internacia Esperanto Muzeo ne plu estas iu stranga muzeo honte kaŝata - kiel diras ĝia direktoro - kiel antaŭ jaroj, sed plenrajta instituto, kiun oni prezentas al la publiko kaj kies perspektivoj estas impone pozitivaj.
Evidente la junia revuo „Esperanto” aperis jam kun la penso pri la plej proksima estonteco, do ĝi aparte gravas pro la enestanta en ĝi estrara raporto traktota dum la plej proksima UK. El la enkondukaj vortoj de UEA prezidanto, Renato Corsetti retrorigarde al la 2003-a jaro ni citu, ke temis liaopinie pri jaro sukcesa en pli granda kadro, sed plena, aliflanke de malgrandaj misoj.... Jaro de tre granda informa laboro, sed samtempe jaro de tro oftaj etaj administraj probemoj en la laboro de la Estraro kaj la CO. Samtempe laŭ Renato Corsetti temis pri jaro kiun karakterizis vasta debato en pluraj forumoj de UEA pri la vojo irenda dum la venontaj jaroj kaj pri la uzo de la financaj rimedoj.
Pri specifaj agadkampoj de la organizo raportas laŭvice respondecaj UEA-estrarnoj kaj iliaj komisiistoj. Konkudante la redaktanto de la raporto, Humphrey Tokin notis ankaŭ multajn pozitivaĵojn – malgraŭ subkontenton koncerne la asocion kaj esperanton entute. „Entute jaro de miksaj rezultoj, sed nepre pli pozitivaj kaj promesoplenaj ol negativaj”, komentas H. Tonkin. Espereble same tiujn rezultojn de la 2003-a taksos la Komitato, kiu jam post kelkaj semajnoj ekdebatos dum la Pekina UEA. Celi ĝin pravigas pluraj kialoj – kiel eksplikas Osmo Buller la ĝenerala direktoro de UEA kaj Clay Magalhaes KKS ĉefloke de la junia „Esperanto”. Celi Pekinon pravigas pluraj kialoj – ne nur la fakto, ke ĝuste tie okazos novaj elektoj de UEA – al kies nova estraro - la malnova, jam fine de la raporto deziras kuraĝon, diligenton, energion, entute bonan sukceson.
Barbara PIETRZAK