• Pollando invitas: Lignaj preĝejetoj sur la listo de Unesko
  • 21.09.2009

Inter diversaj polaj objektoj troviĝantaj en la Listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko estas ankaŭ 4 lignaj preĝejetoj situantaj ĉe la Itinero de la Ligna Arkitekturo de la Krakova Provinco. La tuta itinero kreiĝinta en la 2001-a jaro konsistas el preskaŭ 250 objektoj, kiuj estis provizitaj per konformaj informtabuloj pri iliaj historio kaj arkitekturaj valoroj.  Aparta avantaĝo de la Itinero estas la varieco de la vizitindaj lignaj konstruaĵoj. Krom preĝejetoj kaj kirkoj temas ankaŭ pri vilaoj, vilaĝaj ĥatoj, grenejoj aŭ eĉ tutaj kompleksoj de la urba aŭ vilaĝa arkitekturo, etnografiaj parkoj.

Hodiaŭ ni deziras doni apartan atenton al la lignaj konstruaĵoj, kiuj en Unesko-listo troviĝas ekde la 2003-a jaro kaj temas pri konstruaĵoj kun la religia karaktero. Dum la somera sezono en iliaj internoj aŭdiĝas koncertoj de la malnova muziko sub la tegmenta titolo “Muziko ensorĉita en ligno”. Kadre de la projekto “Malferma itinero de la ligna arkitekturo” estis ankaŭ publikigitaj informmaterialoj pri la menciitaj sanktejoj kaj la  plej interesaj objektoj en ilia regiono.

La unua el la menciindaj preĝejetoj de sankta Leonardo en Lipnica Murowana devenas el la fino de la 14-a jarcento, kiu ĝis nun troviĝas en la stato preskaŭ neŝanĝita. Ĝi apartenas al la plej malnovaj kaj valoraj sanktejoj de la regiono. Onidire jam en la 1141-a jaro troviĝis tie la pagana preĝoloko,  el kiu laŭ la tradicio,  devenas kolono de la pagana dio Światowid kun 4 vizaĝoj alrigardantaj la 4 mondopartojn. La interno de la sanktejo enhavas enorme valorajn objektojn de la malnova pentro- kaj skulptarto kaj ankaŭ verkojn de la popola metiarto. La murojn kaj volbon kovras pentraĵoj diversepokoj komencante de gotikaj ĝis la 18-jarcentaj. Ĉion ĉi kompletigas ekspresiplenaj  dekoraĵoj  de popolartistoj ilustrantaj la Dekalogon.

La gotika paroĥa preĝejo de la sankta Mikaelo Arkianĝelo en Dębno Podhalańskie kreiĝis en la 2-a duono de la 15-a jarcento en la loko de pli frua 13-jarcenta sanktejo. Ĝi ankaŭ apartenas al plej bone konserviĝintaj  gotikaj preĝejoj kaj estas unu el la vidindaĵoj plej bone konataj en la lando kaj eksterlande. Distingas ĝin la konstrubulo, preskaŭ senŝanĝa ekde la elkonstruo,  enorme valora movebla ekipaĵaro kaj unika en Eŭropo polikromiaĵaro el la 1500-a jaro, la plej malnova, komplete konserviĝinta pentrita surligne. Oni aplikas en ĝi 33 kolorojn, ĝi enhavas 77 motivojn en 12 aranĝoj. Plej ofte temas pri plantaj kaj geometriaj ornamaĵoj, tamen aperas ankaŭ veftoj figuraj kaj animaloj, plej ofte temas pri cervo. La interno enhavas eksterordinare valorajn gotikajn skulptaĵojn kaj pentraĵojn kaj en la ĉefaltaro apartan atenton kaptas triptiko el la komenco de la 16-a jarcento. Krome en la preĝejo konserviĝis antikvaj elementoj de la ekipaĵaro en plimulto faritaj el lignotabuloj kovritaj per pentraĵoj. Eksterordinara atrakciaĵo de la preĝejeto estas la 15-jarcentaj cimbaletoj. La preĝejo konservas ankaŭ 16-jarcentan broditan militstandardon, kiun laŭ tradicio lasis trupoj de Johano la 3-a Sobieski revenanante post la venko super turkoj apud Vieno.

La preĝejo de sankta Mikaelo Arĥianĝelo en Binarowa  ektroviĝis sur Unesko-listo pro harmonia ligo de la historiaj, artitekturaj kaj artaj valoroj, kaj pro sia unika polikromiaĵaro distinganta ĝin inter la aliaj objektoj de la religia arkitekturo. Elkonstruita en la 16-a jarcento sur la loko de forbruligita 15-jarcenta sanktejo ĝi distingiĝas ankaŭ per la plej malnova ligna apudpreĝeja turo. Konsiderante la historiajn-artajn valorojn la preĝejo en Binarowa apartenas al la plej valoraj kaj plej bone ekipitaj ĉi-specaj konstruaĵoj en la centra Eŭropo.

Ni enpaŝu fine la preĝejeton de sanktaj Filipo kaj Jakobo en Sękowa. Elkonstruita komence de la 16-a jarcento ĝi apartenas al la plej belaj objektoj de la ligna arkitekturo. Oni konstruis ĝin el la ligno de unu el la  plej firmaj pingloarboj, nome  lariko. La origina konstruplano konserviĝis ĝis hodiaŭ, multaj elementoj tamen subiĝis al ŝanĝoj. Unesko rekonis tamen  ĝian arkitekturan aŭtentecon, aŭtentecon de konstrumaterialo kaj konstruplano, aŭtentecon de ĝia funkcia kaj rita konformeco kaj fine aŭtentecon de la entreprenitaj konservistaj laboroj.