La lastaj tagoj liveris stoketon de novaj E-periodaĵoj, sed ne malpli liverriĉa kaj malkovra en la kunteksto de la E-periodaĵoj estis la semajnfina ARKONES. Tie mi jam ricevis la oktobran numeron de “La Ondo de Esperanto”, la 4-an numeron de “Esperanto aktuell” kaj la 10-an nunjare “Esperanto-informilon” por Berlino kaj Brandenburgio. Doniĝis aparta okazo iom pli amplekse interparoli kun la redaktorino de “Etnismo”, Nicole Margot kaj eĉ registri interparolon por nia programo.
La programo de ARKONES estis diskonigita ene de “Esperanto-Informilo” tuj post la frontpaĝa informo pri la decembra Centra jubilea Zamenhofa Festo kun la germana-pola kunlaboro. La “Informilo” liveras ankaŭ informon pri la vizito de la vicprezidanto de Bjalistoko, Aleksander Sosna en la nova ZEO de Berlin-Lichtenberg, kiu estas ekde la lasta decembro “Zamenhofpark”.
La fotoraporto pri la parko troviĝas ankaŭ en la 4-a numero de “Esperanto aktuell”, same kiel la informo pri la decembra aranĝo kunorganizata de GEA, ĝiaj landaj sekcioj, GEJ, Pola Ambasado, Pola Instituto kaj urbaj instancoj de Berlino kunlabore kun polaj najbaroj. Sed tuj sekve la leganto trovas la raporton riĉe provizitan per fotoj pri la 94-a UK, kun pensige provoka titolo “Bjalistoko - ĉu la ĉefurbo de Esperantio?”. Ankaŭ tie ne mankas rekonaj vortoj pri unu el la lastaj kongresoj kun plej esperantista etoso kaj impona programo, tiom impona ke kelkaj el la programeroj – kiel rendevuo kun la revuo “Esperanto” ne logis multajn interesiĝantojn, kiuj do ne levis aferkernajn por la redaktolinio demandojn. La impresojn pri la bjalistoka UK dividas sur la paĝoj de “Esperanto aktuell” - preskaŭ ĉiuj en la IL - ankaŭ unuopaj esperantistoj el la germanlingva regiono. Dieter Rooke el Svislando verdire ne rerigardas al Bjalistoko, sed pledas por komuna tutmonda kongreso por ĉiuj esperantistoj, kiu ĉefe koncernu SAT-anojn kaj UEA-anojn. Ingrid Forkell pozitive taksas multajn facetojn de la lasta UK, sed plendas pro tio, ke ŝi devis uzi la anglan en la kongresejo kaj la libroservo akceptis sole zlotojn. Ursula Niesert ne kaŝas la profundan impreson, kiun lasis la Movada Foiro, Kimie Markarian ĝojais pro la eblo konatiĝi kun multaj homoj kaj prezenti en Bjalistoko sian sorabanan kalkularton. La lasta “Esperanto aktuell” jen germane jen espeantlingve aperigas amason da informon pri eventoj okazinitaj aŭ planataj en la E-komunumo. Rudolf Fischer krome diversfacete eksplikas la uzon de la prepozicio >ĉirkaŭ<.
“Esperanto aktuell” estas dulingva, dulingva estas ankaŭ la organo de Itala E-Federacio “L’ esperanto”. La atinginta nin nur nun la maja/junia numero ĉefparte estas sole itallingva prepare al la aŭgustfina nacia kongreso de italaj esperantistoj, kvankam eblas legi ankaŭ iom ampleksan informon pri la oktobra 14-a Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio. La laŭvica numero de “L’ esperanto” julia/aŭgusto enhavas pli da esperantlingvaj kontribuoj. I.a. Daniele Binaghi reference al la jam funkcianta rete Pasporta Servo mallonge prezentas la aliajn gastigajn retojn, el kiuj multaj almenaŭ parte havas esperantlingvan prezenton. La menciita numero de “L’ esperanto” diverflanke traktas la E-literaturon, en kiu multan atenton ricevas la lasta romano de Anna Loewenstein “Morto de Artisto”, kiun la aŭtorino prezentis en Napola E-Grupo kaj apartan recenzon al ĝi dediĉas Madaleine Wulffson.
Tiu literatura faceto en la lasta numero de la periodaĵo de italaj esperantistoj nepre reenkoduku nin al revuo atinginta nin antaŭkongrese, tutece dediĉita al literaturo. Temas pri la unua nunjare numero de la islanda “La tradukisto’. Sendube temas pri unu el la plej interesaj periodaĵoj, kiujn mi havis la eblecon laste legi, kiu tre multfacete proksimgas la silueton de la islanda verkisto kaj esperantisto Þórbergur Þórđarson, en kies 100-a naskiĝdatreveno estis lanĉita la unua numero de “La Tradukisto”. Kvankam pasintjare aperis neniu numero de “La Tradukisto”, la ĵus traktata enhavas la tradukojn el la islandlingvaj verkoj de Þórbergur, escepte de “Letero al nazio”, kiu pro perdo de la originalo estis retradukita el la islanda en Esperanton. Ĉiukaze koncerne “La Tradukiston” temas pri aparta frandaĵo por la literaturamantoj, sed ankaŭ por tiuj, kiuj sekvas la evoluon de la E-movado en unuopaj landoj.
Literaturo per noveleto pri “Novjorkaj fantomoj” en la septembra numero de la sveda “La Espero” kaj la jama antaŭnonco, ke la 6-a numero estos aparte >literatura< referenas al E-verkado, kiu – kiel atentigas la redaktoro Leif Noerdenstorm – speguliĝas en tiaj retpaĝoj kiel informanta pri ĝi UEA, aŭ specife porliteratura – www.esperanto.net/literaturo
En la numero ne mankas krom aludoj al aliaj E-eventoj la referenco al la lasta UK. Ĝi estis ekzemple la unua por la prezentata aparte en nuna revuo Hans Häglund, la bjalistoka UK speguliĝas ankaŭ en la raporto de Ulla Luin, kiu aperas apud la raporto de Ann-Luis Åkerlund, kies raporto finiĝas per la konstato: > Mi ege ĝuis la belan urbon kaj la agrablan etoson dum la tuta semajno”.
La aŭgusta-septembra “La Revuo Orienta” ne koncentriĝas ankoraŭ pri la 94-a UK, sed ja la atenton donas al la 90-jariĝo de JEI. Klerigan Paĝon ĉi-numere plenigas konata al multaj el ni Martiin Schaeffer kiu estas aktiva membro de la E-movado ne nur en Germanujo, sed ankaŭ en Meksikio. Lia kontribuo “Mia amata Esperanto” kvazaŭ mallongige klarigas, kiel emocioj ebligas pli aktive kaj engaĝiĝe aktivi en kaj por la movado. Plimulto de la kontribuoj ĉi-numere estas japanlingvaj kun la E-resumoj, tamen la “monata podieto” aŭtorita de Aleksandra Watanuki meritas ĉies atenton. Nome ŝi – kvankam laŭdevene pola – ja bone komprenas la japanajn realaĵojn. Ŝiaopinie gravas unue allogi la junulojn ĉe la eventoj, kiuj ilin interesas, ekzemple diversspecaj foiroj. La dua paŝo estas eduki ilin per bonaj kursoj – kiuj similus al distro, amuzo kaj ne teda lingvoalproprigo kaj la tria estas preventi la malaperon de junaj esperantistoj.
Kiel dirite la numero estas dediĉita ĉefagrade al la 90-jariĝo de JEI kaj en la numero ni trovas multajn tiurilatajn kontribuojn. Ekzemple per memorigo de diversaj evolufazoj de la japana E-movado, rememorigo de la pioniroj de JEI. Ne mankas aktualaĵoj en la paĝo de JEI-aktivadoj kaj en tiu dediĉita al la junula agado.
Fine de la nunsemajna renkontiĝo ni konfirmu la venintajn antaŭnelonge numerojn de religiaj revuoj. Temas pri la 3-a nunjara numero de “DIa Regno” la revuo de KELI. I.a. Jacques Tuinder felietonas pri la fratulo Roger el Taize, Pavel Polnicky memorigas la 40-jariĝintan KELI-sekcion en Ĉeĥio. La revuo jam laŭvican fojon republikigas la ideojn el la labporplano de KELI, prizorgita de Adolf Burkhardt “Informadi pri Esperanto kaj speciale pri KELI en la nacilingva gazetaro. KELI aperigas krome ĉi-numere jarraporton pri la jaro 2008- por la nunjara Jarkuveno de la Ligo.
Alia periodaĵo estas “Katolika Sento” de la itala IKUE-sekcio. Krom temoj strikte religiaj – referencaj ankoraŭ al Pasko - ni trovas ankaŭ kontribuon pri tio, ke jam antaŭ 100 jaroj sian favoran opinion pri Esperanto deklaris papo Pio la 10-a pri E-o, en aprilo 1909. Krom seriozaj temoj, “Katolika Sento” ĉiam liveras paĝon kun humoraĵoj, do ankaŭ ni pluku el ĝi fine de la nunsemajna trarigardo.
“Puzlo.
Du junuloj festas ĝoje en trinekjo.
La trinkejmastro demandas ilin: “Kion vi festas?”
Ni sukcesis kunmeti puzlon en nur du semajnoj.
Ŝajnas al mi, ke tio ne estas eksterordinara!
Dependas: sur la skatolo estas skribite “de du ĝis kvar jaroj”.