• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 29.09.2009

Sendube rekorda,  se temas pri la aktualeco de apero ĉi-foje estas “La Ondo de Esperanto”, kies 10-an numeron mi ricevis dum la poznana ARKONES. La ĉefa kaj enkonduka en la numeron estas la interparolo kun la vicprezidantino de la nunjara LKK, Elżbieta Karczewska,  “kiu afablis respondi”  kelkajn demandojn de >La Ondo<. Ŝia ridetanda surfote vizaĝo kaj la konfeso, kiu fariĝis la titola por tiu interparolo “Dolĉa estas la sukceso” lasas neniujn dubojn pri ŝia pritakso de la 94-a. Tiu dolĉa sento jam nun instigas ŝin inviti la laŭvican UK-on al Bjalistoko post 10 jaroj, sed sendube pli reala estas por invitatoj la dato de la 10-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj dum la jubilea jaro daŭros eĉ kvin tagojn. Kompreneble kaj la kongresanojn kaj la E-komunumon ĝenerale  profunde emociigis la subteno de la aŭtoritatoj de Bjalistoko por pli vasta ligo de la naskiĝurbo de d-ro L.L. Zamenhof kun la monda esperantistaro. Elżebieta Karczewska do deklaras en la interparolo, ke – mi citu: “Kiel oficistino de la urbodomo mi klopodas enkonduki en la venontjaran komunuman buĝeton monon por la Esperanta televido kaj por esperantologia konferenco. Bjalistoka Esperanto-Societo ĉiujare partoprenas urban konkurson, danke al kiu ni ricevas komunuman monon por subteni niajn aranĝojn”, fino de la citaĵo.  Solvo sendube imitinda ankaŭ en aliaj urboj, ne nur rilate subvencipetojn, sed ankaŭ kunlaboron kun la urboaŭtoritatoj.

Ne nur la 94-a UK amplekse eĥas en la oktobra “La Ondo”, sed ankaŭ la festinta en Krakovo dum sia konferenco 60-jariĝon ILEI, pri kio raportas Małgosia Komarnicka. El inter la amaso da raportetoj pri la someraj aranĝoj ni notu la raporton pri ankoraŭ unu aranĝo en Pollando, kiu estis la laŭvica IIK. Por ricevi pli plenan spektron al la someraj E-eventoj ni menciu krome i.a. la raportojn pri la  40-jariĝinta NASK  en San Diego, plensukcesa OSIEK en Hungarujo, homaranisma simpozio en Svislando. Amplekse pri sia landa kongreso – raportas la prezidanto de la Itala E-Federacio Renato Corsetti. Nepre menciinda estas la raporto de Flo pri la aŭgustaLa festa FESTO”. Flo muzikeme engaĝita florigi la muzikan kulturon en la E-komunumo prave  fariĝis distingito de la nunjara Deguĉi-Premio pri kio aliloke mencias la periodaĵo el Kaliningrado. Mi ne dubas, ke iam la eldonejo Vinilkosmo estos taksita kiel >nia trezoro<, dum en la oktobra “La Ondo” en ĉi-rilata rubriko ni trovas pritrakton de “Literatura Mondo” fare de István Ertl.

Inter la recenzoj de la periodaĵo evidente ne eblas prisilenti tiun  de Walter Żelazny rilate al  “Homarano”, la lasta libro prizamenhofa de Korĵenkow, kiu recenzo estas tiom entuziasma, ke preskaŭ flata. Nu, mi ĉiukaze  persone ĝojas legi ĝin nun en la post-arkonesaj tagoj. 

Fine el la paĝoj dediĉitaj al Eŭropa Unio ni notu informon pri  progresoj kaj malprogresoj de la kimra, kaj la prognozojn pri la estonta komisionano pri multlingvismo. Ne plu okupos ĝin slovako Orban, kiu kiel skribas la brusela korespondanto de “La Ondo” ne estis bona defendanto de lingvaj rajtoj kaj multlingvismo. Dume ĝuste Slovakio – kiel ni legas -  proklamis diskriminacian  leĝon lingvan.  

 La julia numero de “Esperanto en Azio” – la bulteno de UEA-Komisiono pri Azia E-Movado venis jam antaŭ kelka tempo. Ĝia lasta numero raportas pri la bjalistoka UK, ne nur pro la fakto ke ĝuste la Komitato dum siaj kunsidoj kiel la 70-a LA-on estis akceptita Mongola E-societon. Laŭ statistiko prezentita en la numero preskaŭ 16 procentoj de ĉiuj partoprenintoj en la lasta UK venis el Azio. Tiel do la aziaj movadaj aferoj estis amplekse diskutitaj kaj dum la fermita KAEM-kunsido, kaj en kunsido dediĉita al la azia agado,  kaj krome pri azia agado eblis konatiĝi dum la Movada Foiro kaj dum la kongresaj tagoj. Malgraŭ tiu ŝajne bona aktivado kaj reprezentiĝo la sekretario de KAEM en sia enkonduka artikolo al “Esperanto en Azio” ne esprimas kontenton pri la stato de la azia movado, atentigante pri ĝia maldenseco  en ĉi tiu mondparto. Eĉ se efektive ĝi estas maldensa kelkaj aziaj landoj manifestas imitindan aktivecon kaj al ili apartenas kaj Koreio, kaj Ĉinio, Vjetnamio, Japanio el kiuj venas ampleksaj raportoj. La numero enhavas krome liston de la E-eventoj ĝis la 2011-a jaro,  el inter kiuj sendube la plej grava estas la Azia Kongreso en la mongola Ulanbatoro. KAEM-bulteno listigas nomojn de 150 aziaj aktivuloj, kiujn KAEM membrigis en UEA.  Perspektivan signifon havas la projektoj de KAEM rilataj al Azia Kongreso, kunlaboro, kontaktoj kun UEA kaj ILEI, Edukado kaj E-eldonado. Konfirmante KAEM-bultenon ni notu krome la kunvenintan Jarlibron de KAEM kun bone kaj diafane strukturita agadde la Komisiono reference al la pasinteco kaj estonteco.

La bjalistokan Universalan Kongreson kaj kunlaboron inter diverslandaj aziaj esperantistoj per multaj koloraj fotoj pridokumentas la julia kaj aŭgusta numeroj de “Nova Vojo”, kiu estas oficiala revuo de E-Populariga Asocio. Tiuj eventoj speguliĝas ne nur per fotoraportoj , sed ankaŭ rilataj nacilingvaj artikoloj ene de la unuopaj numeroj. Kiel ni i.a. ekscias el la julia numero Takaŝi AGOU vigle propagandis en majo en Ĉinio por la mongola Azia Kongreso, jam la 6-a. La numero aŭgusta-septembra aperigas la 1-an bultenon de la Kongreso kun riĉaj informoj pri la mongolaj klimato, loĝantaro, lingvo, religio, kulturo, historio kaj la kongresurbo mem, alivorte la ĉefurbo de Mongolujo.

La koloran flugfolian unuan bultenon pri la 6-a Azia Kongreso kun ĉiuj ĉi ĵus menciitaj informoj kunvenigas la aŭgusta/septembra “La Lanterno Azia”, kiu unualoke prezentas la nacilingvajn raportojn pri la 94-a UK, esperantlingvan kaj korean versiojn de la kongresa rezolucio. La Zamenhofa Jaro en “LA Lanterno Azia” estas omaĝita per la traduko de la artikolo de Jean Amouroux “Skandaloj, miskomprenoj kaj skismo”. La movadaj informoj rilate plenkreskulan kaj junularan movadon, kursojn estas grandparte koreaj. Ampleksa esperantlingva estas la retrorigarda artikolo pri la junia  junulara renkontiĝo inter Oomoto kaj Ŭonbulismo, kiu renkontiĝo okazis jam  la duan fojon, ĉi-foje en la korea Seŭlo.