• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 06.10.2009

Ĉiam pli da E-periodaĵoj enhavas la somerajn retrorigardojn, aparte en la kunteksto de la E-aranĝoj en Pollando. La raportoj en la  3-a nunjara numero de “Internacia Pedagogia Revuo” ligiĝas ne sole kun la okazinta en Krakovo 42-a ILEI-Konferenco, sed ankaŭ kun la nova elektita en Krakovo estraro. La nova ILEI-prezidanto Stefan MacGill  sian enkondukan artikolon dediĉas do al “Celoj kaj plenumoj”, informante i.a. pri la agadstrukturo ebligonta al la Ligo elpaŝi ankaŭ internaciskale, atentigante pri apartaj kompetentoj de la unuopaj estraranoj kiel estroj de konkretaj komisionoj. Sed komisionojn gvidos ne sole la estraranoj, ĉar ankaŭ la celoj difinitaj dum la Konferenco estas vastaj. Baze de ili nun kreiĝas la trijara plano, kiu post la novembra kunsido de la estraro estos prezentita al ILEI-Komitato.

Tio estas taskoj nun efektivigataj. La 3-a “IPR” pridokumentas tamen la eventojn de la krakova konferenco, tiel la leganto trovas la inaŭgurajn vortojn de la antaŭa prezidanto Radojica Petrović, kiu nun ene de la estrarao respondecas pri terminara komisiono. Stefan MacGill donas superrigardon pri la komitataj kaj estraraj kunisdoj dum la 42-a ILEI-Konferenco. Apartan lokon okupas la impresoj pri Krakovo 2009 venintaj el sub la plumo de ILEI-vicprezidanto, Duncan Charters kaj resuma raporto pri la tuta konferenco verkita de Aida Čižikaité. La krakova ILEI_konferenco speguliĝas en la periodaĵo de E-instruistoj kaj pedagogoj ankaŭ per aliaj kontribuoj. Tiel do Dennis Keefe proksimigas la detalojn pri la Lingva Festivalo kaj Nokto de Lingvoj kaj Kulturoj en Krakovo, Magdalena Tatara informis pri sia kurso “Pola eksprese” (kiun ŝi cetere okazigis ankaŭ dum la 94-a UK en Bjalistoko; Ilona Kouthny apartan prelegon dediĉis al profesoro István Szerdahelyi, kaj ĝia teksto troviĝas en la priparolata revunumero. La 3-a IPR enhavas ankaŭ detalan informon pri la programeroj de la nunjara Tago de la Lernejo en Bjalistoko dum Radojica Petrović dividas siajn spertojn rikoltitajn en la antaŭkonferenca ILEI-Seminario en Kinshasa. Lige kun tiu ĉi laŭvica evento en Afriko interesa kaj grava estas la konkludo, ke tiu seminario malfermas novajn kunlaborofomojn kun universitatoj kaj eksteresperantistaj institucioj esplorindaj kaj uzindaj en la tuta afrika Esperantujo. Jam formetante la lastan numeron de IPR mi menciu pri la tradukita artikolo de Maciej Klakla pri diversaj formoj aktivigi lernantojn dum la didakta procezo, kiu sendube vekas intereson de ĉiuj praktikantaj instruistoj.

La alia periodaĵo spegulanta la kongresajn eventojn estas la plej freŝa numero de “Norvega Esperantisto”, sed  sendube la ĉeftemo de la numero estas la reĝa distingo por la meritplena norvega esperantistino Elna Matland.   La Reĝa Arĝenta Medalo pro Merito enmanigita la 18-an de septembro premias ŝian 70-jaran agadon diverskampan (instruistan, sindikatan, administran kaj volontulan) kun aparta konsidero de la E-aktivado.  Kompreneble tiaj distingoj ne povas esti sole afero de konkreta LA. La aktivado kaj distingo de Elna Matland meritas rekonajn kaj gratulajn vortojn flanke de la monda esperantistaro. En la nomo de la E-redakcio ni peras ilin tutkore.

Se temas pri  la kongresraportoj la 4-a numero  de “Norvega Esperantisto” per ili referencas kaj al sia landa kongreso en Os, kaj al la landa kongreso de Sveda E-Federacio. Mian atenton kaptis la raporto de Judith P. Abrahamsen pri la 94-a. Ĝenerale amiktona kaj pozitiva ĝi enhavas ankaŭ vortumon de kritikaj opinioj (kiujn ja ne sole ŝi deklaras) pri la troabundo de la kulturaj programeroj, malakurateco de vesperaj eventoj kaj monotoneco de la Internacia Arta Vespero kaj la Nacia Vespero.  Valoras memori pri tio organizante laŭvicajn kongresojn, sed aliflanke la konstato, ke la semajno en Bjalistoko finiĝis tro rapide konfirmas ke por multaj, same kiel por la raportantino “La bjalistoka kongreso estis la plej bona kaj amuza kongreso kiun mi iam partoprenis”. Krom tiuj personaj impresoj mi kun ĝojo konstatis, ke norvegaj esperantistoj aktive aliĝis al la gazetara kampanjo pri la UK pere de la kontribuoj de Otto Prytz, Astrid Mansrud kaj Herolv Olsen en la nrovegaj amaskomunikiloj.

Ni notu hodiaŭ ankaŭ la  ĵus venintan oktobran numeron de “La Movado”. Kelkfoje  la enhavon de la unuopaj kontribuoj en ĝi eblas diveni sole  dank’ al la akompanaj fotoj. La teksto de la kongresa temo de la 94-a, komuna foto ĉirkaŭ la monumento de Zamenhof en Bjalistoko kaj la alia el la juda tombejo en Varsovio lasas neniun dubon, ke la japana artikolo raportas pri la  somera ĉefevento de la E-komunumo. “La movado” tradicie nur kelkajn kontribuojn prezentas en la IL. Krom literaturaĵo, krucenigmo kaj vortaro por komencantoj esperantlingva estas “Kajero libervola”. Ankaŭ en oktobro aŭtoras ĝin junmatrino GOTO Miwa, ĉi-foje dividante siajn ne tre facilajn spertojn trovi semajnfine funkciantan hospitalon, en kiu ŝi povus konsulti la sanstaton de sia malsaniĝinta filino. La afero rilatas al la ĝenerala problemo de la serva rolo de kelkaj profesioj, en kiuj necesus garantii la laborkontinuecon.

Hodiaŭ ni retrorigardu fine al la 2-a nunjara numero de “Starto”, kiu ankoraŭ ne raportas pri internaciaj someraj eventoj. Sur ĝiaj paĝoj ni tamen trovas interesajn artikolojn pri la printempaj eventoj en Ĉeĥio. Al ili apartenis la jam dua ekspozicio ligita kun E-o organizita en  la E-muzeo en Svitavy, lige kun la 40-jariĝo de Ĉeĥa E-Asocio kaj la temo “Esperanto kaj junularo”. Porokazan datrevenan karakteron havis ankaŭ la ekspozicio en la urba kulturcentro de Moravské Budějovice, lige kun la 100-jariĝo de la tiea E-movado. Al la printempaj eventoj apartenis ankaŭ la 4-a Sabla Printempo en Písek dediĉita al “Esperanto kaj Interreto”, la aranĝo kiu venigis interesiĝantojn ankaŭ el eksterlando. La organo de Ĉeĥa E-Asocio daŭrigas la prezentadon de intervjuoj kun la Honoraj Mamebroj de la asocio. Věra Podhradská iama prezidantino de ĈEA, esperantistiĝinta kiel 11-jaraĝa knabineto  rememorigas la fondiĝon de la Asocio antaŭ 40 jaroj kaj rakontas pri kio ŝi okupiĝas en la ĉeĥa movado nun. Josef Hron krom movadaj respondecoj dividas siajn spertojn pri la kompilado de la reta Granda Vortaro Esperanta-Ceĥa. Por ni aparte estas estas kortuŝe ekscii pliajn detalojn el la biografio de Jiři Patera, ankaŭ nia aŭskultanto – kiu ne kaŝas, ke al lia esperantisteco multe helpis la E-elsendoj de iuj radiostacioj. Inter lia poresperanta agado apartan lokon okupas la E-verkado kaj tradukado, kaj ĝuste li ĉeĥigis la konatan jam vaste libron “La Zamenhof-strato”. La numeron kompletigas riĉa rubriko pri la kluba vivo kaj sekciaj aktivadoj de ĉeĥaj fervojistoj kaj blinduloj.