La nunsemajnan renkonton kun la E-gazetoj mi komencu per la konfirmoj de kelkaj periodaĵoj aperantaj interrete. Ili ĉiam pli multnombre venas al nia redakcio aŭ rekte al mia retadreso. Kvankam daŭre en plimulto oni preferos verŝajne la eblecon legi la E-gazetojn papere, tenante ilin en la manoj, sed la avantaĝo de la elektronikaj estas, ke ili evitas la prokrastojn ligitajn kun perpoŝta sendo de la revuoj.
La septembra “BEL informas” de Brazila E-Ligo i.a. ĝisdate informas pri du universitataj kursoj de Esperanto, pri nova estro de la Eduka Komisiono kaj samtempe alvokas anonci en la paĝoj de BEL ĉiujn kursojn okazantajn en ĉi tiu vasta lando. Ne mankas informoj pri E-eventoj, el inter kiuj la plej lasta ĵus finiĝinta estas la 4a Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo. Ĉiuj informoj aperas ekvivalente en Esperanto kaj en portugala.
Sur la paĝoj de la oktobra numero de “Konsciu”, Informilo por enprofundiĝi en la E-movadon Afrikan ankaŭ multaj enhavoj rilatas al la altigo de la lingvokono. Ĉefe temas pri la porinstrua formado de esperantistoj, tiel ke ili pli bone gvidu kursojn kaj ekzamenojn. Jam oni anoncas, ke en la dua duono de decembro speciala seminario tiucela okazos en Lome en Togolando.
Dulingva – Esperanto-hispana estas “SEK-Bulteno” el Argentino. La kontribuoj en la IL rilatas al la maja evento, kiu estis la 2-a renkontiĝo de esperantistoj en la provinco Ĉako, Daniel Bebelacqua konigas la informojn de la urugvaja E-movado, sed ja i.a. ne mankas referencoj al Bjalistoko, kiel nia nunjara UK-urbo.
La septembra, 30-a rete eldonata “Informilo de Ĝemelaj Urboj” ankaŭ tutece estas dediĉita al la pola UK raportante i.a. pri la kunveno de Ĝemelaj Urboj, la temrilata prelego kadre de Tago de Lernejoj. Ĝi enhavas paroladojn de kelkaj urbestroj, jaran raporton pri la agado de la projekto en 2008. Lastloke, sed eble ne lastgrave aperas la antaŭkongresa letero de la komisiito al la urbestro de la Bjalistoko kun i.a. propono informi ĝemelajn urbojn de Bjalistoko pri la nunjara UK, kaj inviti kaj instigi ilin al ĉi tiu kongreso.
La 94-a Universala Kongreso riĉe speguliĝas sur la paĝoj de la oktobra “Magdeburga Folio”, kiu la unuan fojon atingis nin elektronike, dank’ al la afableco de Josi Shemer. Ampleksaj prikongresaj raportoj estas aŭtoritaj de Liba Gabalda kaj Dorota Burchardt. La unua resume konstatas, ke >pri la ĉi-jara UK ne eblas paroli alimaniere ol per superlativoj. Dank’ al la lokaj aŭtoritatuloj, LKK-anoj kaj multaj helpantoj ni povis ĝui modelan kongreson. Dum la tuta semajno regis entuziasmo, festa etoso kaj amikaj renkontoj<. La alia raportintino pli detale priskribas la kongresan semajnon ne evitante kelkajn kritikajn rimarkojn, ne prisilentante ĥuliganajn ekscesojn, kiuj ĉe ĉiuj elvokis amaron, sed ja ankaŭ informante pri la amika rilatado de bjalistokanoj. > Sed mi persone estis atestanto pri kontraŭaj agoj – helpemo fare de simplaj loĝantoj de la urbo. Vespere iu handikapulo perdiĝis en la urbo kaj du viroj provis helpi al li, sed ili ne povis interkompreniĝi. Mi helpis al ili lingve kaj ili bonvole helpis al la esperantisto trovi lian loĝlokon. Mi spertis ankaŭ tre fervoran interesiĝon pri la lingvo. Kelkfoje homoj alparoladis min pri la lingvo, admiris la kongreson (ili povis veni kaj vidi la etoson, partopreni iujn programerojn, precipe artajn), admiris la facilecon interkompreniĝi inter japano kaj eŭropano k.s. Mi vidis, ke aliaj poloj ankaŭ estis alparolataj de bjalistokanoj. Tio estis agrabla<. Sed krome ĉerpante el la blogo de Zlatko Tišljar ni trovas pliajn argumentojn pri la demando “Ĉu Esperanto estas eŭropa lingvo?”.
Ni lasu dume la elektronikajn periodaĵojn, ĉar ja ne mankas tiuj paperoj. Inter ili troviĝas la “Sennacieca Revuo 2009”, kiu laŭenhave – kiel en la enkondukaj vortoj atentigas Jakvo Schram devas respondeci kun la statutaj ideoj de SAT. En la belaspekta numero la leganto konatiĝas kun tre varia enhavo. I.a. Vinko Markovo bilancas la ĝeneralan strikon en Francaj Antiloj, Valentin Melnikov okupiĝas pri temo ofte traktata nome nutraĵoj – atentigante pri iliaj ekologiaj, tradiciaj variantoj, mitoj kaj misopinioj pri la temo ne lasta genetike modifitaj nutraĵoj – sed laste rekomendante observi konketajn principojn, inter kiuj eble unu estas la plej grava: manĝi nemulte kaj varie, neniam tro. Sur la paĝoj de la periodaĵo speguliĝas ideoj ligitaj kun vaste aperanta en la mondo fenomento de popolmoviĝo, alvorte la migrado. En la numero ne mankas E-poezio, sed kun E-o kiel medio de la aktivado ligiĝas ankaŭ aliaj kontrbuoj en la lasta “Sennacieca Revuo 2009”. Pri la nova generacio de Esperanto felietonas A. Fabián Jiménz rilate al la rete logitaj al la lingvo esperantistoj. Tute apartan valoron havas kvazaŭ testamenta teksto de Kurisu Kei, verkita kiam li estis 93-jaraĝa “Kial mi ankoraŭ restas esperantisto”.
Samtempe kun tiu ĉi revuo venis la julia-aŭgusta numero de “Sennaciulo”, kies ĉeftemo estas “Demokrata edukado”. Jomo Ipfelkofer inaŭguras la dosieron per sia historie orientita artikolo “Demokrata Edukado – Demokrataj Lernejoj”. En tiu temciklo kontribuojn krome alportas Tetu Makino “Demokratisma esenco de edukado de matematiko”. Gary Mickle skribas pri lernoobjektoj en Germanujo “Etiko aŭ religio” dum Dekmil sian kontribuon dediĉas al Internacia konferenco por Demokrata Edukado. Unuopaj paĝoj en “Sennaciulo” estas disponigitaj al pacista kaj liberecana frakcioj, al opinioj. Mian atenton aparte kaptis tekstoj sur la paĝoj de pacista frakcio reference al la aktivado de la japana Societo de la 9-a artikolo kaj tre kortuŝaj atestoj de kelkaj japanaj maljunuloj, kiuj spertis la teruron de la lasta mondmilito. Cetere la prizorganta tiujn ĉi paĝojn Hori Yasuo donas la atenton al fenomeno multe pli aktuala nome la averta informkampanjo pri la novspeca gripo, prave atentigante per la titolo de sia opiniesprimo, ke “Teruraj estas ne gripo, sed facile panikita socio”.
Ankoraŭ unu periodaĵon ni konfirmu ĉi-semajne. Temas pri la julia/septembra numero de “Internaciisto”, la organo de Kolektivo Esperantista Komunista. La revuon malfermas la unua parto de la artikolo de Alan Woods pri “La Markksitsoj kaj la venezuela revolucio”, oni trovas i.a. tre ampleksan esperantigitan intervjuon el la 2008-a jaro kun la ĝenerala sekratrio de Socialista Partio de Latvio sub la titolo “Socialismo aŭ morto”. Alia ampleksa interparolo estas farita de Dieter Rooke dum lia vizito en Afriko. Lia interparolanto estas Didier Apelete Agbolo el Asocio Sennacieca de Esperantistoj Laboristoj en Togolando. La celo de la kreiĝinta en la 2006-a jaro organizo – kiel ni legas - estas distavstigo de E-o inter neesperantista laboristaro de ĉi tiu afrika lando.