• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 20.10.2009

Komence de nia nunsemajna foliumado de E-periodaĵoj mi ŝatus doni apartan atenton al tre interesa reta periodaĵo, kies aperon mi jam siatempe konfirmis. Temas pri la septembra numero de “Mirmekobo” el Aŭstralio. Kiel informas ĝia redaktoro: >Kiel besto, la Mirmekobo  estas preskaŭ elmortinta en sia indiĝena teritorio. Sed en sia revua formo, ĝi estas internacie havebla per peto aŭ senpaga abono ĉe la URL <mirmekobo@mac.com>, kaj ni esperas ke vi enhejmigos ĝin, nutros ĝin per via legado kaj kontribuo de enhavo, kaj ĝuados ĝin. Abono al la revuo estas senpaga. Ĉar neniuj surpapere presitaj ekzempleroj ekzistas, neniu preskosto ekzistas. Tamen, se vi deziras mem per via komputila presilo presi ekzemplero(j)n, por vi mem aŭ por aliaj, tion vi rajtas fari senpage.

La revueto “Mirmekobo” estas sendependa, kaj subtenas neniun ismon. Artikolojn povas kontribui iu ajn. Tre bonvenaj estas literaturaĵoj: noveloj, poemoj, prozaĵoj iaspecaj; esprimoj de vidpunkto; historiaĵoj; prezento de interesaj hobioj; biografiaĵoj, aŭtobiografiaĵoj; legendoj, mitoj…Bildoj, ĉu fotoj, ĉu desegnaĵoj, ĉu klarigaj, tre bonvenos.

Reklamojn, anonc(et)ojn, propagandon, lingvajn studojn aŭ kritikojn, pornaĵojn, “Mirmekobo” malakceptas. La redaktoro rajtas akcepti, modifi, aŭ malakcepti ian kontribuaĵon, kiun li opinias malkonforma al la karaktero kaj reputacio de la revueto. Korektojn evidente bezonajn li rajtas fari, konsultinte la verkinton. © kopirajto apartenas al la verkinto de kontribuaĵo. Represo de kontribuaĵo estas permesata, se permeson konfirmas ĝia verkinto<.

Ni eniru la lastan numeron de “Mirmekobo”, te. septembran, kun kiel kutime interesa enhavo. Jam enkonduke ni trovas proponojn de logikaj mensoludoj kun bildeca titolo “cerbotikliloj”, je kiuj respondon la leganto trovas jam ene de la numero sen la bezono iom maltrankvili ĉu lia solvo estis trafa.  Se la viglan cerbon trejnas ĉi-specaj ludoj por fizika lerto estas necesa korpa ekzercado. Pri tiu temo kiel la fonto de juneco skribas  Vera Payne reference al la studoj pri tioen la Universitato de Okcidenta Aŭstralio.  La redaktoro mem kontribuas per ŝajne tute bone konata temo, kiu estas “Historio de la presarto”. Sed lia artikolo riĉe ilustrita ne sole devigas la leganton freŝrigarde trakti la temon >presi< referencante al la plej fruaj ekzemploj de la presado, i.a. presado sur humidaj argilplatoj per ligna plako por alirante la epokfaran gutenbergan epokon dubigi la konojn pri la inventinto de la moderna presarto. Kiel ni ekscias ĝia vera inventinto estis ĉ. la 1420-a jaro Laurens Janszoon Costeren en Haarlem, Nederlando, kiu eĉ procesis kontraŭ Gutenberg pri la ŝtelo de la ideo. Nu per tio afero ne finiĝas kaj la daŭrigon de la temo la leganto trovos en la sekva numero de “Mirmekobo”. El la septembra mi aparte dezirus atentigi pri literaturaj kontribuoj. Nome la poezia paĝo alportas du verkospecimenojn de Dimitrije Janicic, la proza entenas la unuajn paĝojn de la nova romano de Trevor Steele.

E-literaturo kiel temo malofte gastas sur la paĝoj de la revuo “Esperanto”, sed la enkonduka artikolo en la oktobra numero estas al ĝi dediĉita. La verkinta ĝin Anna Loewenstein, konata i.a. kiel aŭtorino de facilaj tekstoj en “Kontakto”, de siaj romanoj dediĉitaj al la antikva Romio – en kiuj ŝi uzis la bazajn lingvorimedojn - skuas la leganton per la deklaro, ke “poetoj detruas nian lingvon”. Kiel ŝi skribas enkonduke “Oni ofte aŭdas – efektive temas pri fakto vaste rekonata – ke la literaturistoj grave kontribuis al la evoluigo de Esperanto. Mi ne kontraŭstaras tion: la literaturistoj ja grave kontribuis – sed tio ne signifas, ke ilia kontribuo estis pozitiva. Eĉ male”, konstatas Anna Loewenstein.

La aŭtorino komencas siajn riproĉojn reference al la plej frua tempo de E-literaturo elmentrante la leksikajn novuzojn de Grabowski kaj Kalocsay kaj levante la demandon i.a. “Kial laŭ ili la vorto >trista< tuŝas la koron pli ol la vortoj >senĝoja< aŭ >kordolora<? Kial >lazura< estas pli poezia ol >ĉielblua<? Kaj sekve Anna Loewenstein atentigas: “Se la literatura vortprovizo restus nur en la poezio, mi ne sentus la bezonon verki ĉi tiun artikolon. Sed dum la lastaj dudek jaroj tiuj literaturaj vortoj ĉiam pli emas migri en normalan lingvouzon; tial en ordinara babilado oni numtempeofte aŭdas la vortojn “kurta”, “povra”, “uvo”, fino de la citaĵo.

Nu,  mi ne plene konsentas kun la vortoj de la aŭtorino, eble pro la fakto, ke la laste menciitajn lingvouzojn mi preskaŭ neniam renkontis en normala konversacio. La demandon kial lazura estas pli poezia ol ĉielblua,, evidente klarigas la impresiĝemo de koncerna aŭtoro kaj tio, kion oni konas kiel “licentia poetica”. Tiu latindevena esprimo signifas krean poezian liberon, pravigitan per la art-efika intenco, kiu allasas malobservi normon. Eble en la nacia lingvo tiuj vortouzoj estas malpli ofte imitataj en la ĉiutaga lingvaĵo, ĉar tuj sentiĝas ilia fremdeco, ekstravaganco. Tamen sendube la aŭtorino pravas, ke “La ĉarmo de literatura stilo dependas de la trafeco de la elektitaj vortoj, de ilia kapablo precize, sed samtempe elegante transdoni al la menso de la leganto la esprimatan ideon. Bona literaturo konsistas precipe en la enhavo”. Sed ĉu la aserto, ke >belsonaj vortoj por doni poezian nuancon al la teksto kreas nur dekoraciitan ŝelon: malplenan konstruaĵon kun nenio interne< estas prava? Espereble tiu teksto elvokos reagojn de legantoj, kiujn eblos legi en la sekvaj numeroj de la revuo “Esperanto”. Ĉar kompreneble la demando ne povas limiĝi al tiu pri la amplekso de E-vortaroj. Mi kutime marĝene de tiutemaj diskutoj volonte referencas al la vortoj de la kreinto de Esperanto. En sia kongresa parolado en Dresdeno-1908 d-ro Zamenhof i.a. konstatis: “Nia lingvo mem konstane pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. […] ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas recirpoke ilia uzado de nia lingvo […]” – fino de la citaĵo

Sed oni devas paroli ne sole pri sperto, sed ankaŭ pri talento de niaj literaturistoj kaj tradukistoj. Ĉiu leganto laŭ tiu vidpunkto povas analizi ekzemple la literaturajn tekstojn en la lasta numero de “Femina”. Jen temas pri rakonto de Judit Felszeghy “La fraŭla profesoro”, jen  tradukaĵo el “Sinjorino Marta Oulie” de Sigrid Undset fare de Otto Prytz. Cetere al la aŭtorino de la libro, Sigrid Undstet, la norvega Nobel-premiitino estas dediĉitaj traduke ŝiaj ĉebankedaj dankvortoj kaj ampleksa biografia noto dank’ al kiu la figuro de la aŭtorino, en kies verkado la virinaj temoj abundis diversfacete traktitaj iĝas pli proksima. Sed la 19-a numero de “Femina” ne sole okupiĝas pri la virinaj aferoj en historia aspekto, kvankam al ĉi-speca artikolo apartenas samnumere la kontribuo pri “La Verda Kruco” de Henri Dunant,  alia Nobelpremiito, ĉefe konata kiel fondinto de la Ruĝa Kruco dum lia verda kruco celis egalrajtecon de virinoj. La numeron inaŭguras  la redaktorina kontribuo “Tro da vivoj faliĉitaj en batalo por la homa digno”. En ĝi  Perla Martinelli  apartan atenton donas al la nuntempaj martiroj favore al la civitanaj rajtoj en Ĉeĉenio, inter kiuj multas virinoj. El sub la plumo de Perla Martinelli venas ankaŭ kontribuo proksimiganta la silueton de Gloria Jean Watkins, kiu kernon de feminisma batalo vidas ne en  seksomalegaleco sed en la vira dominado ligita kun la rasa kaj ekonomia dominado. La aŭtorino de la teksto pri la verkisto uzanta la plumnomon bell hooks konsideras ŝiajn ideojn en la kunteksto de lingvaĵo, kiel loko de kolizio.

Iuloke virinoj pereas batalante  por la ĝenerale komprenataj homaj rajtoj, en aliaj virinoj kvazaŭ nur proteste povas priskibi la majustecon de sia pozicio, kion ni trovas en la tekstoj de Blandine Kossiivi “La edukado de la togolanda virino” kaj de Etel Zavadlov “Naskiĝis infano”.

El la lasta “Femina” mi dezirus atentigi krome, kaj ankaŭ iom aparte pri du interesaj kontribuoj sub la tegmenta titolo “Ne konfuzi lingvon kun ĝia socia portanto” kaj kompreneble ili rilatas al Esperanto kiel seksima lingvo. Giorgio Silfer klarigas, ke la kritiko fontas el erara koincidigo de du konceptoj: la natura sekso kaj gramatika genro kaj konklude asertas, ke >ne necesas reformi la lingvon por batali kontraŭ seksismo: necesas reformi la socion, kiu enhavas seksismajn trajtojn<. Ljubica Sedmak sian intervenon pri la “femala” sufikso –in traktas laŭ la sociologia vidpunkto – alivorte emfazante la saman konkludon “[…] Esperanto devus liberiĝi el tiuj ŝarĝoj de patriarkeca historio. Do mi proponas, ke en titoloj kaj ni evitu la sufikson –in”.

Fermante la 19-an numeron de “Femina” mi nur lakone konfirmu la ricevon de la antaŭaj numeroj, kiujn  pro forfalitaj trarigardoj en nia programo ni ne traktis. Ni do nur atentigu, ke en la riĉa enhavo de la 17-a numero ne preterlasendaj estas tekstoj ligitaj kun la sveda Nobelpremiitino, Selma Lagerloef, kaj silueto de la nuntempa siria poetino Maram al-Masri. En la 18-a sendube la atenton kaptas la rememroj de Carlo Minnaja pri “Familio Minnaja – nefacile imitebla modelo”. En la ciklo pri Nobel-premiitinoj la redakcio proksimigas la sileton de Grazia Deledda. Ĉiu el la unuopaj numeroj de “Femina” aperas kun aparta temo. La marta: “La 8-an de marto 2009: mobilizo kontraŭ perforto”, la junia “Kia modelo por transnacia familio”, la septembra “Inter lingvo kaj socio”.