• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 27.10.2009

Kiam la redakcion atingis la oktobra-decembra numero de “Espero Katolika” mi komence ne rimarkis, ke temas pri numero veninta kun signifa prokrasto, ja temas pri 2008. Malgraŭ tio,  kelkaj temoj restas iusence aktualaj. Kvankam verŝajne ne multaj aŭskultantoj parkeras la papajn kristnaskajn bondezirojn,  tiu de la lasta jaro “La Lumo de Betlehemo disvastiĝu en Sankta Lando, en Afriko kaj ĝi rebrilu kie unuarangas egoisomoj” bedaŭrinde ne rapide perdos aktualecon. La tuta papa bondezira mesaĝo aperas en “Espero Katolika” traduke kaj la redakcio prezentas krome – eblus diri jam tradicie - la foton de gesamideanoj, kiuj sur la Placo de S-ta Petro ankaŭ en 2008 levis tabulojn kun literoj, formantaj la vorton “Esperanto”. Sekve la revuo memorigas la trapason de la papa pilgrimvizito en Lurdo, sed ĝenerale por esperantistoj sendube pli interesa estas la artikolo pri “Lurdo kaj IKUE”, ĉar ja ekzistas multaj referencaj fadenoj esperantistaj kun tiu mondfama pilgrimejo, aparte pro la figuro de franca pastro Emilie Peltier, la establinto de la revuo en la 1903-a jaro, plurfoje pilgriminta al Lurdo kaj fine tie mortinta kaj entombigita. IKUE venontjare festos sian 100-jariĝon kaj kiel ni ekscias D. Baron pretigas kiel apartan porjubilean omaĝon lian biografion. Kelkajn paĝojn en la priparolata numero de “Espero Katolika” okupas la tradukita intervjuo kun la frato de Benedikto la 16, Georg Ratzinger, kiu plurfadene referencas al la familia historio de la nuna papo.

Temo kun ĝenerala intereso referencas al novembro, kiel “Monato de la Mortintoj”. Ĉi-rilataj kontribuoj jen  eksplikas la rilaton de la Romkatolika Eklezio al kremacio, jen mencias multajn informojn,  ĝenerale ne konatajn al la meza mortemulo, kiuj la kremacian procezon prefere laŭ teknika vidpunkto traktas. Sendube ambaŭ artikoloj pensigas, kiel nia nuntempa blankula civilizacio klopodas forgesigi morton kaj senigi ĝin je mistero.  Inter aliaj informoj, religiaj tekstoj sendube ni devas halti ĉe la temo “4000-foje: estu laŭdata Jesuo Kristo”, ĉar  temas pri la 4-mila E-elsendo de Radio Vatikana aŭdiĝinta la 5-an de oktobro 2008. Estas agrable legi la rememorojn pri kelkaj kontribuantoj kaj eĉ de unu kunlaborantino. Temas pri Michela Lipari kiu konfesas, ke kvankam ŝi de 26 jaroj ne plu kunlaboras kun la redakcio ŝia voĉo ĝis nun estas identigata kiel voĉo kunlabora. Por ni kompreneble la refrenco al tiu artikolo estu la okazo ripeti niajn korajn dezirojn de daŭraj sukcesoj al niaj kolegoj en la E-sekcio de la Vatikana Radio.

Kun la ĵus menciita numero de “Espero Katolika” venis la unua de la nuna jaro 2009. Numero aparta, konsistiganta specialan kajeron de “Kantoj post Adoru” kaj enhavanta 43 religiajn kantojn kun vortoj kaj muziknotoj laŭ prilaboro de pastro Albrecht Kronenberger.

En plimulto de aliaj, pli-malpli ĝisdate venintaj periodaĵoj daŭre speguliĝas la nunjaraj someraj eventoj. Tiel estas en la oktobra “Esperanto”, kiu prezentas la inaŭguran paroladon de UEA-prezidanto, pritrakton de la dumkongresa junulara programo. Pri la dumkongresa aktivado de la Amerika Komisiono raportas Maritza Gutierrez, sed la ĝeneralan superrigardon  al la kunsidoj ligitaj kun la landa  kaj regiona agado donas la respondeca estrarano, Hori Jasuo. Per apartaj kontribuoj UEA-organo spegulas la dumkongresajn omaĝojn al Istvan Szerdahely kaj Ivo Lapenna. Krom la eĥoj de la lasta UK en la oktobra “Esperanto” la leganto trovas ankaŭ pritraton de la krakova ILEI-konferenco. En la artikolociklo lige kun Zamenhof-Jaro 2009 Johano-Luko Tortel analizas la evoluon de la sinteno de d-ro Zamenhof al la ideo de cionismo, kiu finfine alkondukis lin al homaranismo.

La 4-a nunjare numero de “Pola Esperantisto” kun la titolpaĝa slogano “Labora Pola E-somero” estas numero evidente aparta. En ĝi ni ne nur legas  retropritrakton de la bjalistoka UK, sed kiel elmontras diversaj kongressignoj ankaŭ retrorigardon al multaj aliaj E-aranĝoj aranĝoj disvolviĝintaj ĉi-somere en Pollando. Temas pri la 42-a ILEI-konferenco en Krakovo, la 19-a Ekumena Kongreso en Vroclavo,  la 75-a Internacia Kongreso de  Blindaj Esperantistoj, kaj la postkongresaj aranĝoj: Postkongreso Malborko kaj Bona Ideo Gdansko-Esperanto. En ĉi tiu mozaiko de personaj rememoroj kaj starpunktoj aŭdiĝas ne sole laŭdoj, sed ankaŭ kritikoj. Kaj  sendube necesas iom ĉe ili halti. La prezidantino de PEA, Halina Komar unue citas el la la kritikaj vortoj de Renato Corsetti, kiujn ni sekve trovas en lia aŭtora raporto por la periodaĵo de PEA: >>Se juĝi la enhavon de la kongreso, oni certe multe parolis pri Zamenhof kaj pri paco kaj pri Esperanto, sed novaj ideoj, novaj intencoj fari ion eksterordinaran por Esperanto, starigi komunan aliancon eĉ kun la diablo cele al la baldaŭa triumfo de Esperanto ne aperis. La komitato mem trariris sian tagordon sen emocioj. Mankis la “koro” kaj regis rutino. La rutino ankaŭ regis en pluraj aliaj kongresaj programeroj<<, skribas Corsetti. Bonŝance tiun citaĵon anticipas la vortoj de la aŭtoro mem, kiu prezentante la opinion,  ke ne tute ĉio estis pozitiva en Bjalistoko, sincere konfesas, ke >pri tio kulpas ni, la kongresanoj<. Sed espereble, tiu kritiko atingos la orelojn de tiuj, kiuj pri kelkaj kongresaj aferoj respondecas. Ĝenerale malmultas en la gazetoj raportantaj pri diversaj someraj E-aranĝoj ankaŭ iu profundigita kritika alrigardo, ne por brue kritiki, sed por kritiki cele plibonigon la situacion estonte. La konstatoj de Renato Corsetti eĉ se pravaj ne sufloras direkton de plibonigo.

Tiaj raportoj mankas, kiel dirite,  ni do reiru al tiuj, kiuj daŭre aperas. Ekzemple pri la lasta IJK. Tiujn tre ĉarme 4-paĝe dividas la prezidanto de Korea E-Junularo Song Ho-young en la oktobra numero de “La Lanterno Azia”. Por  eviti la rutinan uzon de la verboj – iris, veturis,  vizitis, partoprenis li aranĝis la 1-an parton de sia raporto laŭ la temoj: ĝenerale pri ĉi-jara IJK, alveno al la kongresejo, komitata kunsido de TEJO, ekskursoj, lambada-afero, kulturlingva festivalo, TEJO-vespero kaj fermo. Ne nur fotoj akompanas lian raporton, sed ankaŭ la kongresa rezolucio aperanta en ankaŭ en la korea traduko.  La kovrilo de la oktobra numero same kiel la rilata esperantlingva  artikolo estas dediĉitaj al la lasta fierindaĵo de KEA, nome ĝia rearanĝita oficejo.

Hodiaŭ ni ankoraŭ konfirmu la julian-septembran numeron de “Monate ĉe vi” de Andaluzia E-Unuiĝo. Tie veridre ni trovas nur lakonan informon pri la sukcesa bjalistoka UK, aliflanke ankoraŭ amplekse eĥas en ĝi la eventoj ligitaj kun la 68-a Hispana Kongreso de Esperanto kaj 14-a Andaluzia Kongreso en Malago, kaj por mi estas aparte agrable vidi la foton de la prezidanto de AEU kun nia kolego Maciej Jaskot. Maciek de kelka tempo lekcias en Malago la polan lingvon, sed Malago logas diverslandajn esperantistojn. I.a. somere estis tie  Etsuko Nakasawa el Japanio kaj ŝia vizito  estas tre agrable raportita. Inter amaso da kulturtemaj kontribuoj ĉi-numere mian atenton kaptis la listo de diversaj dioj, diinoj ligitaj kun diversaj nacioj, sed ne eblas kaŝi, ke la nomo de diino Aŭska onidire el Pollando  suprizis min komplete. Neniam pri ĝi mi ĝis nun aŭdis, nu kaj neniel helpaj evidentiĝis la elektronikaj fontoj por identigi tiun,  onidire el Pollando, devenantan diinon.

Alia listo estas multe pli fidinda. Nome temas pri sciencistoj, kun lakona karakterizo de iliaj esploroj, sciencistoj  kiuj grave kontribuis al la problemoj kaj teorioj de la pervorta esprimado, kiel J. Greenberg, Vilhelmo von Humboldt, Ferdinando de Saussure, Jakobson, E. Cassirer, Ludoviko Hjemslev.