• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 03.11.2009

Ĵus atingis nin la septembra numero de “tempo”, la gazeto de Kroata E-Ligo, numero funebra, numero omaĝa,  preskaŭ ekskluzive dediĉita al la mortinta en junio Dalibor Brozović. La enkondukaj vortoj  de Spomenka Štimec ne nur proksimigas la numerenhavon, sed interplektiĝas en ili la personaj rememoroj ligitaj kun la forpasinto, kies signifo por la kroata E-movado estas eksterordinara, enorma. En sia omaĝa artikolo Nikola Rašić memorigas: “Kiel fama kaj eble la plej influa lingvisto en Kroatio kaj Bosnio li preterlasis neniun okazon por esprimi sian apartenon al la Movado kaj subtenon al ĝiaj ideoj. Liaj gravo kaj postlasaĵo estas fakte nemezureblaj. Grandparte estas lia merito, ke en lia lando Esperanto estas prenata kiel serioza kaj valora afero. Des pli, ke nia samideano Dalibor ankaŭ estis parlamentano kaj dum certa periodo eĉ vicprezidento de Respubliko Kroatio. Sed ĉiam li estis klare kaj sencede: la esperantisto”. Krom tiu plej emociiga por meza esperantisto elstarigo valoras citi el tiuj vortoj de Rašić, per kiuj li priskribas la forpasinton ankaŭ kiel scienciston: “La esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesoj de Dalibor Brozović ne estas io izolita, sed kongruas kun la tuto de lia scienca verkaro, ene de kiu apartan lokon okupas lingvoplanado kaj lingvopolitiko, kaj kongruas ankaŭ kun la tuto de lia mondkoncepto. […] Li kredis, ke ĉiu popolo, eĉ la plej eta kaj la plej senpova, rajtas disponi pri propra lingvo. Sed li ankaŭ bone sciis, ke nacioj kaj popoloj ne vivas en izolo, ili ankaŭ devas esti akceptitaj kiel plenrajtaj membroj de la internacia komunumo de la popoloj kun siaj lingvaj rajtoj inkluzive. La sola protektilo de tiuj rajtoj kaj perspektivoj de malgrandaj popoloj estas la neŭtrala, internacia lingvo Esperanto – kaj tion li emfazis en sennombraj okazoj. Kaj kiam li diris ion tian,  lia juĝo havis la pezon de fina aŭtoritato pri tiuj demandoj” – fino de la citaĵo. Krom tiu artikolo “tempo” aperigas ankaŭ la adiaŭan saluton de Rašić dum la entombiga ceremonio, rememorojn de lia unua E-instruistino Lucija Borčić. Nur antaŭ du jaroj la elstara kroata esperantisto fariĝis 80-jara. Tiutempan artikolon de Rašić el “Informilo  por interlingvistoj” memorigas “tempo”, same kiel tiuokazan “Omaĝlibron al Brozović”. Nur du paĝojn en tiu aparta omaĝa numero dediĉita al akademiano Dalibor Brozović, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA okupas movadaj informoj  el la lastaj monatoj, inkluzive de la someraj E-aranĝoj en Pollando en kiuj aktivis pli ol 60 membroj de KEL.

Alia organo de landa asocio en nia hodiaŭa trarigardo estas la 3-a numero de “Starto”, la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ĝi riĉe spegulas la plej gravajn somerajn E-eventojn, kiel UK kaj ĝia rezolucio, IJK en Liberec, en “Starto” speguliĝas ankaŭ kelkaj ĉeĥaj E-aranĝoj, kiuj verdire entuziasme raportitaj, sed sen konkretaj datoj sendube estas pli facile identigeblaj por ĉeĥaj samideanoj  ol por hazarda eksterĉeĥa leganto. Sed ja ne sole E-eventoj speguliĝas en la 3-a numero de “Starto”, sed ankaŭ konkretaj kontribuoj atestantaj pri la jam entreprenita postsomera,  ĉiutaga laboro. Tiu laboro koncernas la ĉehan movadon mem, kion konfirmas la raporto pri la laborseminario de ĈEA, en kiu oni pridiskutis prilaboron de kompleksa vizio kaj strategio de ĈEA,  en kiu en pli signifa grado estos utiligitaj modernaj teknikoj rilate al ĉiu platformo de la asocia agado kiel informado, instruado kaj utiligado de E-o. Reprezentantoj de diversaj kluboj labore diskutis tiujn konceptojn antaŭ la asocia konferenco. Sed la konkreta laboro de ĉeĥaj esperantistoj ne rilatas sole al la organizaj demandoj kaj evoluo. Multan atenton oni donas al la fakaj aplikoj kaj faka lingvaĵo. Tiukuntekste Václav Procházka informas pri komencaj laboroj por prilabori datumbazon  pri la faka E-lingva literaturo, en kiu unue la ĉefa zorgo estas donata al la tekstoj rilataj al geologio.  Samnumere Jan Werner  proponas bazon por diskuti esperantajn terminojn por amaskomunikiloj, kiel la bazon prenante >mediaton< el nPIV, mediumon kaj medion. Estos interese konatiĝi kun konkludoj de tiuj ĉi diskutoj, sed konforme al la evoluo de la informteknologio ni en nia redakcio jam nun preferas la terminon amaskomunikiloj.

“Starto” referencas al diversaj jubileoj, kiujn solenis kaj individuoj kaj organizoj, sed aparta atento kaj specialaj demandoj estis starigitaj  al du laŭvicaj Honoraj Membroj de ĈEA: Pavel Sittauer kaj  Miroslav Smyčka. La unua estas motoro de la E-klubo en Třebič  kaj de somera E-tendaro en Lančov, la dua operkantisto famiĝinta en la E-komunumo pro siaj multaj kontribuoj dum kongresoj, konferencoj kaj festivaloj.

Inter la riĉo de informoj ligitaj kun la ĉeĥa E-movado la lasta numero de “Starto” aperigas ankaŭ la raporton de Johan Derks el Nederlando, kiu post sia januara vizito en Burundo establis la fondaĵon “Esperanto en evoluo”, kiu celas ne nur  helpi en la financado de E-centro en Burundo, sed ankaŭ “ĉiujn profitdonajn projektojn en malriĉaj landoj, kiuj celas doni bezonatan financan bazon al la tiea E-movado”.

Al tiu projekto referencojn ni trovas en la 3-a nunjare numero de Bulteno de la Afrika Komisiono de UEA, sed unualoke ni trovas bedaŭrindajn vortojn, ke ankaŭ la bjalistoka UK ne venigis vizpetintajn afrikanojn, kio ligiĝas kun la ĝenerala unia politiko pri vizatribuado. Ne estas vero, ke en Bjalistoko forestis afrikaj samideanoj, sed ili estis tre malmultaj. Unu el ili estis Jean Codjo el Kanado, kiu  en Bjalistoko estis elektita Komitatano C. Estas do grave doni la atenton al lia promeso, ke >mi faros mian eblon por ke en Afriko estu pli kaj pli efikaj funkciantaj landaj asocioj, t.e. asocioj, kiuj vere prizorgas sian membraron, alivorte asocioj kies estraro estu vere je la servo de la membroj, ne inverse. Nur kiam ni sukcesos funkciigi landan asocion, ni povos permesi al ni kampanji por iam okazigi UK-on en Afriko<.

La aktivadoj pri kiuj ni legas en la tria numero de “Esperanto en Afriko” optimisimigas, ĉar evidentiĝas, ke semoj ĵetitaj tie en la lasta tempo komencas alporti pozitivajn fruktojn. Atestas pri tio entuziasma raporto pri la julia ILEI-seminario en Demokrata Respubliko Kongo, kiu havis ne sole klerigan karakteron, sed en ĝia sekvo estis establita tiulanda ILEI-sekcio. Abundas informoj pri agadoj en Angolo, Benino, Burundo kaj Togolando. Bona ideo estas intervjuoj kaj sinprezentoj kun kaj de afrikaj samideanoj. Ĉi-numere kun la prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj, kaj sinprezentoj de E-aktivuloj el Niĝerio, Kongolando, Benino. MIan apartan intereson vekis la ampleksa informo de Vladka Chvátalová pri la projekto “Nabouba”, naskiĝinta post la pasintjara ILEI-Konferenco en Benino, kiu celas orfejon proksime de Lakossa. La projekto iniciatita de esperantistoj envolvis jam homojn el eksteresperantista komunumo. Kiel konklude informas Vladka Chvátalová “la celo de la projekto “Nabouba” estas unuavice helpi plibonigi la vivsituacion de la tie loĝantaj infanoj. Do, male al kelkaj projektoj organizataj de esperantistoj, la disvastigo de Esperanto ne estas la ĉefa celo. […] Ni daŭre subtenas la instruadon de Esperanto en la orfejo, sed samtempe ni konscias, ke niaj fortoj kaj rimedoj ĉi-momente estas limigitaj kaj ke necesas labori paŝon post paŝo.  Laŭ mi unue gravas, ke la infanoj sufiĉe manĝu, iru al lernejo, havu sufiĉajn vestaĵojn, ŝuojn kaj medikamentojn, dormu en domo sen ŝimo, en litoj kun kovriloj kaj havu akcepteblajn necesejojn. Ni ŝatus, ke minimume la infanoj, kiuj havas esperantistan patronon lernu Esperanton je bona nivelo, kaj ni estonte strebos je plifortigo de kursoj en la orfejo, kiuj momente stagnas”. Sendube kortuŝa, sed unuavice grava socia agado ekflorinta en la esperantista medio kiel ekzemplo de unuavice peresperanta projekto.

Nian trarigardon ni komencis en la tagoj, en kiuj ni tradicie memorigas niajn forpasintojn per la omaĝa numero de “tempo” dediĉita al Dalibor Brozović. La ĵus priparolata numero de “Esperanto en Afriko” ankaŭ adiaŭe memorigas la figurojn de du virinoj-esperantistinoj  aparte meritiĝintaj por la afrika agado, Helga Farukuoye kaj Henny De Ketelaere.