• Trarigardo de la E-Gazetaro - 22.06.2004
  • 29.06.2004
Litovoj intense prepariĝas al la venontjara UK-o. Spuroj de tio estas videblaj je ĉiu paĝo de LITOVA STELO. Daŭras intensa eldona agado. Prestiĝa Instituto por Eldonado de Scienca Literaturo kaj Enciklopedioj en Vilno planis serion da sep litovlingvaj libroj ligitaj kun Esperanto. Tri el ili jam aperis. Inaŭgure la legantoj ricevis disertaĵon de tartua sciencisto, doktoro Aleksandr Duliĉenko „En la serĉado de la universala lingvo aŭ interlingvistiko por ĉiuj”. Sekvis intervjuoj kun konataj esperantistoj litovaj kaj alilandaj, faritaj de Aloyzas Urbonas kaj Povilas Jegorovas, kolektitaj sub la titolo „Mi estas soldato de Esperanto”. Ĝeneralan scion pri nia lingvo donas “Libro pri Esperanto” de Aleksandr Koroleviĉ. Sekvos litovigoj de „La danĝera lingvo” de Ulrich Lins kaj „Defio al la lingvoj” de Claude Piron kaj ankaŭ du lernolibroj de Esperanto. Tiu ĉi impona laboro certe alportos fruktojn kaj helpos informi la ĝeneralan publikon pri Esperanto. Krome ĝi estas tutakorda kun la grava litova tradicio, kiel oni povas ekscii el alipaĝa artikolo: Petras Čeliauskas rememorigis tie malluman periodon de la litova historio inter la jaroj 1864 kaj 1904, kiam la caro malpermesis presi librojn en la litova lingvo kaj uzi ĉi-lingvon en la lernejoj. Pro tiu ĉi malpermeso oni presis litovajn librojn eksterlande kaj sekve kontrabandis ilin al Litovio. La aŭtoro klarigas, ke ĝuste tial la vorto „knygnešys” (libroportisto), havas en Litovio tre specifan signifon kaj koncernas „batalanton por litova lingvo kaj presita vorto”. Inter la libroj kontrabandataj de libroportistoj estis ankaŭ la unua litova lernolibro de Esperanto, verkita de pastro Aleksandras Dambrauskas, kiu cetere persone spertis carajn reprezaliojn kaj estis ekzilita pro sia agado en la katolika eklezio. La kaŝa libroportado estis danĝera. La nunaj historiistoj kalkulis ĝis nun preskaŭ tri mil homojn punitajn pro tiu ĉi aktivado. Sed tamen ĝi donis rezultojn. „Ĉar elementa klerigo ne estis tiutempe deviga, gepatroj ne emis sendi siajn infanojn al rusaj lernejoj. Ekzemple en Kaŭna gubernio nur 6,8% da infanoj vizitis ŝtatajn lernejojn (...) Tamen en 1897 la procento da homoj scipovantaj legi kaj skribi estis en Kaŭna gubernio 54,38%”. Jen kiel gravan laboron faris homoj, kiuj ofte mem ne havis necesan klerecon. Historiistoj notis, ke preskaŭ 80 procentoj da homoj punitaj pro disvastigado de litovaj presaĵoj estis simplaj kamparanoj. Bonŝance tiu ĉi sombra periodo de libropersekutoj estas jam tre fora. En la sama numero de LITOVA STELO troviĝas ankaŭ raportaĵo pri internacia librofoiro en Vilno, kie grandan interesiĝon ĝuis stando de Litova Esperanto-Asocio, kion mi mencias kun kelketa envio. Fine mi notu en la sama periodaĵo impresan artikolon pri la kostoj de multlingveco. Ĝia aŭtoro, Algimantas Piliponis, kalkulis, ke la lernado de unu fremda lingvo, nome la angla, fare de la tutmonda komunumo kostus 1000 miliardojn da dolaroj, do preskaŭ duoblan jaran buĝeton por defendo de 15 plej grandaj ŝtatoj de la mondo, kiuj en 1999 elspezis defendocele 570 miliardojn da dolaroj. La aŭtoro pruvas, ke samskala lenado de Esperanto kostus dekoble malpli. Oni povas nur bedaŭri, ke tiaspecaj prudentaj kalkuloj ĉiam ankoraŭ ne estas sufiĉe konvinka argumento por serioze eklabori super raciigo de interŝtataj lingvorilatoj.
Kun libroj ligiĝas ankaŭ interesa prezento de Esperanto, kiun aranĝis hispanaj esperantistoj kaj priskribis Manuel Pancorbo Castro en BOLETÍN. Ekde ok jaroj okaze de la Librotago la 23an de aprilo oni organizas publikan laŭtlegadon de „El Quijote”, „Don Kiĥoto” de Cervantes. La legado efektiviĝas hispane, sed kelkfoje oni allasas ankaŭ aliajn lingvojn. Kaj ĉi jare oni prezentis al la publiko ankaŭ tri fragmentojn el la esperantlingva traduko de Fernando de Diego. „La legadon elsendis preskaŭ seninterrompe madrida radiostacio, krome ĝi aŭskulteblis rete kaj per fulmaj raportetoj de aliaj radiostacioj kaj televidoj”. Dank’ al tio Esperanto gajnis iom da publika atento.
Por resti plu pri ekstera prezentado de Esperanto mi turnu min nun al nederlanda FENIKSO. Ans Heijstra-Valkering mencias tie siajn negativajn spertojn ligitajn kun proponado de priesperantaj tekstoj al gazetoj. Pasintjare ŝi verkis multajn tiajn tekstojn reage al aliaj artikoloj kaj sendis ilin al ĵurnaloj kaj semajnrevuoj, sed kun malmulta efiko. Ĉefredaktoron de unu el la ĵurnaloj ŝi demandis pri la kaŭzo de lia rifuzo publikigi. Kaj tiu ĉi respondis: „Por Esperanto ĉiam skribas la samaj personoj. Tio estas maltro da vario. (...) Tio estas unuopula opinio kaj ne spegulas la legantaron”. La sperto de la aŭtorino ŝajnas valora indikilo pri la eblaj reagoj de ekstera medio al informaj streboj de esperantistoj. Samrevue oni atentigas ankaŭ pri alia informproblemo lige kun Esperanto. Multaj komunumoj havas informajn libretojn „Kiu, kio, kie en nia urbo?” aŭ similajn. Esperanto estas en ili kelkfoje menciata, sed tamen malfacile trovebla. Kial? Ĉar kutime la rubrikoj, laŭ kiuj estas dividitaj tiaspecaj libretoj ne enhavas la ĉapitron, kiu rekte koncernus la temon. Estas ekzemple „instruado”, „hobioj”, „organizaĵoj” kaj tiel plu... Kie do oni serĉu Esperanton? La demando ŝajnas banala, sed ĝi ja tuŝas tute realan kaj nebanalan problemon.
Se trudado de Esperanto al neesperantistoj ŝajnas laciga, oni ĉiam povas firmigi la lingvon deinterne, ekzemple per la provoj de diversaj fakaj aplikoj. Tre konsekvence faras tion Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj per sia periodaĵo LA DOMO. Ĉi-foje oni povas legi en ĝi interalie artikolon pri enbetonaj fiksiloj, kiuj povas efiki trimaniere – per ankrado en la fundo de entenata tuo, per frotado kontraŭ la pariotruo aŭ per kemia enfiksiĝo. En la plua parto de la teksto oni ankaŭ enprofundiĝas en la sekretojn de dimensiado. Se do vi hazarde ĝuste nun renovigas vian loĝlokon tiu ĉi artikolo povas montriĝi ne nur lingve kleriga, sed ankaŭ tre utila.
BAZARO, bulteno de rumanaj esperantistoj el la urbo Kluĵo, delonge enketas esperantistojn pri la plej feliĉa tago en ilia vivo. Ja tio estas tre alloga ideo kaj mi volonte legas pri rezultoj de la enketado. Kadre de ĉi tiu rubriko en la ĵusa numero mi trovis veran manifeston de optimismo kaj mi volas dividi ĝin kun vi. Ĝia aŭtoro estas germano Manfred Westermayer. „Pri mia plej feliĉa tago? Mi dirus, ke ĝi estis la tago de mia naskiĝo, ĉar tiam komenciĝis por mi ĉiuj aferoj – feliĉigaj kaj aliaj. Do sume mi estas tre kontenta. Kaj mi esperas, ke mi ne tro multajn personojn malfeliĉigis, kio estas la plej malfeliĉa afero, ĉar plej ofte ne eblas korekti malagrablajn farojn – do, mi petas pardonon al tiuj”.
Sed feliĉa tago povas esti ankaŭ tre fora disde la naskiĝo. El la itala „L’ESPERANTO” mi elektis informon pri rara jubileo en Esperantujo. La roma esperantistino Zoraide Del Giudice Carruba festis en marto sian centan naskiĝdatrevenon. La festkunvenon ĉeestis la urbestro de Romo, Valter Weltroni, kaj pri la solenaĵoj skribis la ĵurnaloj „Il Tempo” kaj „Il Messaggero”. Kredeble ne estas facile malkovri sekreton de tioma longviveco, tamen la jubileulino konsilis al ĉiuj, ke ili havu laboron, kiu estu al ili interesa. Nur tiel ĝi ne aspektos peza kaj ĉio facile postsekvos.
Fari la trarigardon de la E-gazetaro certe estas interesa laboro, sed venis jam tempo, kiam postsekvas ĝin la lastaj hodiaŭaj vortoj: adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz