• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 10.11.2009

Akurate la 5-an de novembro la redakcion atingis la tiumonata numero de  la revuo “Esperanto”, kies ĉefloka “Malferme” rekte ligiĝas kun ĉi tiu dato, t.e. la 100-a naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna, unu el la plej elstaraj movadanoj kaj E-aktivuloj. Baldur Ragnarsson omaĝas lian memoron en maniero neŝablona, varma, homa  kaj amika – permesante al la leganto kun li intime retrorigardi al la fasciniĝo de junulaĝa E-adepto – ja mem kreskanta kaj famiĝanta en la movado -  pri la fama figuro de la E-mondo, kiu ekde tiam por li elstaros kiel samideano.  La aŭtoro de la rememoraj-omaĝaj vortoj haltas ĉe iuj esencaj momentoj en la 60-jara esperantista aktivado de Ivo Lapenna, inter kiuj nian atenton ne eskapu la unua Unesko-rezolucio favore al Esperanto en la 1954-a. Mi legis jam kelkajn retrorigardajn analizojn pri ĝi, mem klopodante prelege proksimigi la gravecon de la evento. Do miaopinie unu monaton antaŭ la 55-jariĝo de tiu evento, pasonta la 10-an de decembro valoras citi la vortojn de Baldur Ragnarsson – rilate al tio, kiel tiu evento estis perceptita de la tiama E-komunumo.  Jen liaj vortoj: “La etoso kreita post la rezolucio de Unesko en Montevideo 1954 ankoraŭ vivas en la memoro de multaj esperantistoj, junaj aŭ relative junaj en tiu tempo. Ivo Lapenna, tiam ĝenerala sekretario de UEA kaj ties reprezentanto en tiu konferenco estis heroo, kiu entuziasmigis la esperantistaron ĝis senprecedenca optimismo. [….] Mi bone memoras – skribas Baldur Ragnarsson – kiel fervore mi legis en la postajara januara numero de “Esperanto”, tiam izolita esperantisto en fora Islando, la aserton de la tiama prezidanto de UEA, Ernfrid Malmgren, ke per tiu rezolucio Esperanto havas apogon de Unesko. Sed kvankam fakte ne temis pri “apogo”, sed nur pri “rekono”, tio havis siajn pozitivajn sekvojn, konsultajn rilatojn inter UEA kaj Unesko, kiuj ankoraŭ daŭras kaj havas interesajn potencialojn. Plej indas memori la rolon de Ivo Lapenna en la akirado de tiu rekono” – substrekas Baldur Ragnarsson.  Lian rememoran skizon pri unu el la plej elstaraj figuroj de nia E-komunumo kompletigas en la novembra numero de “Esperanto” kvazaŭ biografia artikolo de la samlandano de Ivo Lapenna, do kroato Josip Pleadin, kiu  emfazate unuflanke la ĝojon esti la samnanciano, aliflanke  koncentriĝas  pri la fino de la kariero de Ivo Lapenna en UEA, post lia retiriĝo el ĉiuj funkcioj. Josip Pleadin pravas, ke >Ivo  Lepnenna nepre devas ricevi sian merititan lokon inter la plej grandaj figuroj de la E-movado, kaj  tiun lokon al li devas garantii ne nur la Movado, sed antaŭ ĉio UEA mem. Mi ĝojas rimarki, ke tiu procezo komenĉiĝis”. Ke tiel estas pruvas la lasta UK en Bjalistoko kun  speciala omaĝa programero al Ivo Lapenna kaj la baldaŭa Malferma Tago en Roterdamo, la 28-an de novembro kun speciala temo “Ivo Lapenna” kaj la ĉefpreleganto Carlo Minnaja,  pri kio cetere informas la novembra “Esperanto”.

Inter aliaj kontriboj novembraj inkluzive de tiuj,  kiuj ankaŭ rilatas al la 100-a naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna ni trovas tri aparte atentindajn kontribuojn. I.a. temas pri la esperantigo  fare de Andy Kuenzli de la festparoladeto de konta svisa profesoro Francois  Grin okaze de la reinaŭgro de la memortabulo amaĝe al d-ro  Zamnehof en Ĝenevo. La konata en la E-komunumo ĉefparoladinto el la inaŭguro de la florenca UK en sia mesaĝo, titolita “Esperanto kiel parto de kompleksaj lingvopolitikoj” i.a. atentigis, ke : >Esperanto do partoprenas en kompleksa strategio, kiu estas adaptenda al la diverseco de la situacioj de la komunikado. Ĉe Esperanto temas pri lingvo, kiu posedas konsiderindajn atutojn: lernofacilecon, sistemimanentan flekseblecon kaj ĉefe la fakton,  ke ĝi ebligas veran egalecon inter la parolantoj de diversaj lingvoj”.

La alia kontribuo en la novembra la revuo “Esperanto” venas de la estrarano pri la faka agado, kiu ne sole prezentas mallongan demandaron pri faka agado, sed mem vortumas eblajn respondojn. Ni kredu, ke ili spronos unopajn fakajn asociojn vortumi la ideojn ankaŭ en sia propra nomo. Iamaniere kun la faka agado ligiĝas la E-lingva radiofonio. Pri ĝia informa kaj instrua roloj en la tradicia en la novembra numero de “Esperanto”  rubriko skribas Gabi Kosiarska, ĉefe koncentriĝante pri la aktualaj  aktivadoj de la unuopaj E-redakcioj, inkluzive la 50-jariĝintan E-Redakcion de Pola Radio.  Kvankam sendube  pravas iuj, ke ne ĉiuj aŭskultas kaj aprezas la laboron de la Pola Radio kaj entute de la E-radiofonio  estas ne subtaksende memorigi pri la senŝanĝa signifo de la E-elsendoj,  kion ne forgesas ĉiuokaze elstarigi ekzemple  profesoro Humphrey Tonkin, kies ĉi-rilataj deklaroj aŭdiĝis antaŭnelonge en la ĉinaj  E-elsendoj.

“La Ondo de Esperanto” per sia novembra numero ankaŭ aludas al jubileo, sed al tiu kiu ligiĝas kun la 150-a naskiĝdatreveno de  la lingvokreinto Ludoviko Lazaro Zamenhof. La kovrilpaĝon de la numero ornamas la kopio de letero de d-ro Zamenhof el la  1914-a jaro, reference al la ennumera kontribuo de Reinhard Haupenthal “Bezono kaj neceso de Zamenhof-Bibliografio”. La taskoj lisitigitaj de la aŭtoro estas liaopinie nepre realigendaj, kiel li skribas,  kaj estas ĝojige legi la deklaron pri lia preteco fronti la defion, tiel ke ĝi – tio estas Zamenhof-blibliografio povu efektiviĝi en la 100-a mortodatreveno de  d-ro Zamenhof, do en la 2017-a jaro.  Ene de la numero ni trovas krome la fotokopion de la abiturienta atesto de Lazaro Zamenhof, eldonita en Varsocio la 15-an de junio 1878,  per kiu Aleksendro Korĵenkov atentigas pri sia libro “Homarano”. La laŭvica numero de “La Ondo de Esperanto” tradicie riĉe spegulas la aktivadojn de la E-komuno jen represante GK-ojn de UEA, jen baziĝante sur la propraj raportinotoj. Ĝi ne forgesas pri la eldona agado kaj en la rubriko “Nia trezoro traktas la  revuon “La literatura Foiro”. Ĉi-numere “La Ondo de Esperantro” aludas ankaŭ al UEA-aktivado per de la komentoj de Komitatano Z.

Nur antaŭ kelkaj tagoj venis la 2-a nunjara numero de “Norda Gazeto”, kiu estas la trimonata Bulteno de la Nordfrancia E-Fedarcio. Jam kovrilpaĝe de la aprila-aŭgusta numero Xavier Dewidehem aludas al la disvolviĝonta post kelkaj tagoj 21-a Eŭropa rendevuo en Morbecqe,  en kiu estos reprezentita ankaŭ nia redakcio. Konfirmante sian elektiĝon kiel la prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto li samtempe anoncas sian eksiĝon kiel la prezidanto de la Nordfrancia E-Fedarcio.

La numero amplekse spegulas  la aktivadojn en la unopaj E-centroj de la regiono kiel Bulonjo-ĉe-Maro, Arras-Esperanto,  en la E-grupoj de  Dunkierko, Valensiens, Lille. Kiel pravan riproĉon ni notas, ke la nuna prezidanto de Arras-Esperanto, sed ja nia amiko Jacky Ramon ankoraŭ neniam gastis  en Pola Radio. Espereble ni sukcesos forigi ĉi tiun neglekton. En la priparolata numero de “Norda Gazeto” la atenton kaptas la suplemento por komencentoj, dediĉita al “Mia hobio”. Ĝi aperas kiel aparta folio, tamen kiel kroma legaĵo aperas ĉi-numere kelkaj tekstoj,  inter kiuj tiu pri deputito Lematine, kaj ministro-poeto Jules Mousseron  estas aparte interesaj. Kiel kutime por franclingvanoj aparte atentokapta estas  “Lingva angulo” riĉiganta la francan-esperantan lingvoprovizon.

Nunsemajne ni ankoraŭ konfirmu la ricevon de la nunjara Jarkolekto de TAKE, te. de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj. La kajero redaktita de Remy Bouchet enhavas fakajn artikolojn de diverslandaj aŭtoroj pri tiaj temoj kiel: Zinko sur tegmentoj en Francio, Restarigo de preĝeja tegmento en Ĉilio, Frontado kontraŭ humido kaj akvo en domkonstruaĵoj, Kunligoj en ŝtalokonstruktoj, La unua ĉina ĉielskrapa domego, Terminoj pri varmotransiĝo el ISO 7345, Internacia Asocio de Urboplanistoj ĉe Unesko pri homaj rajtoj kaj urbigo, La viadukto de “Garabit”. Tiu ĉi laŭvica jara arikolkolekto tutcerte kaptos la atenton de ĉiuj, kiuj aparte interesiĝas pri la faka apliko de E-o.

Hodiaŭ mi fine danku pro la novembra numero de “Informilo” de E-Societo en Turku, kiu sciigante pri la aŭtunaj kaj jarŝanĝaj E-eventoj, inkluzive Zamenhoftagon en la regiono de Turku retrorigardas al la someraj eventoj, kiujn partoprenis la turkuaj esperantistoj enlande kaj eksterlande.  Estas interese jam nun ekscii pri la planata por januaro ekspozicio ligita kun Esperanto  en la turkua publika biblioteko.