• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 24.11.2009

Nian rendevuon kun la E-Gazetaro ni komencu hodiaŭ per la unua nunjare numero de “le monde de l’ ESPERANTO”. En la frontpaĝa mesaĝo de tiu duobla numero la redaktoro,  Claude Nourmont pardonpetas pro la malfruiĝinta numero antaŭanoncante cetere la intencon vastigi la redaktan teamon. Ŝi adiaŭas la forpasintan aktivulon de la franca E-movado, Jean-Louis Texier – al kiu estas dediĉita tutece la informilo “Okazas”. Ŝi samtempe jam anoncas la venontjaran, komunan kongreson de UFE kune kun Germana E-Asocio, kiu okazos en la unua E-urbo, alivorte la germana Herzberg.

La veninta “le monde de l’ ESPERANTO” eldonita meze de septembro kun la ĉeftemo “Esperanto kaj interreto”, al kiu estas dediĉitaj la dosieraj paĝoj, havas unuavice dokumentan karakteron. Multaj el la traktitaj temoj en la franca lingvo aŭ en Esperanto rilatas al la eventoj, kiuj baldaŭ havos plene datrevenan karakteron. Tiel estas, se temas pri la solenaĵo inaŭgurinta la Zamenhof-Jaron en la pariza Unesko-sidejo la 15-an de decembro 2008, pri kiu raportas Cyrille Hurstel, la 7-jariĝo de edukado. net, kiu sian datrevenon notis samtage, fine impresoj pri la 25-jariĝo de Internacia Festivalo okazinta lime de 2008 kaj 2009, la impresoj el sub la plumo de Jacqueline Lepeix. Ŝia atentigo pri la nunjara IF en Bavario, tradicie samdate certe povas logi multajn malnovajn kaj novajn partoprenantojn por komune ĉi-jarfine trakti la  temon “fabeloj”. Tiu lasta raporto aperas sur la paĝoj de la asocia vivo, en kiu diversfacete speguliĝas la eventoplena vivo de francaj esperantistoj, en kiu apartan lokon havis la interasocia kongreso de Esperanto, okazinta en la unua duono de majo en Troyes. En ĝia kunteksto aparte atentindaj estas la planoj de UFE, sed kiel mi ĵus eksciis dum mia estado en Francio la prezentata nova estraro ne plu aktualas. Ekde kelkaj semajnoj UFE  havas novan prezidanton, kiu fariĝis Aleks Kadar dum la ĝisnuna Xavier Dewidehem pro la profesiaj konsideroj limigas sian aktivadon al la prezidado de la Nordfrancia E-Federacio.  Amplekse eĥas en la periodaĵo de la francaj esperantistoj la partopreno de EDE en la nunjaraj eŭropparlamentaj balotoj.

Tiu ĉi duobla numero de “le monde de l’ Esperanto” kiel dirite havas ĉefe dokumentan karakteron kaj tian verŝajne havos grandparte la sekva, en kiu, kiel oni informas, speguliĝos la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Sed antaŭ mi formetos tiun duoblan numeron mi ŝatus atentigi pri tri aliaj kontribuoj. Unualoke tiu de la ĉefdelegito de UEA por Francio, Renée Triolle. Ŝi prezentas la rezultojn de sia ĉiuduajara enketado pri la laboro de 114 francaj delegitoj, kies laboro ne limiĝas al la servopreteco por aliaj UEA-membroj, varbado de ili, sed ankaŭ rilatas al tre konkreta, aktiva laboro por la franca E-komunumo en la formo de prezentataj prelegoj, organizataj ekspozicioj, aktivado lige kun tiaj okazoj, kiel tago de la gepatra lingvo, lingvaj festivaloj, deĵorado dum eksteraj aranĝoj en bibliotekoj, asocioj kaj lernejoj, gvidado de E-kursoj. La unuan fojon mi ricevas informon pri tiel bone planita laboro de la ĉefdelegito de iu landa asocio kaj sendube la laboro de Renée Triolle povas servi kiel bona modelo por la ĉefdelegitoj en landaj asocioj.

La aliaj menciindaj kontribuoj al la lasta “le monde de Esperanto” estas interparolo kun konata franca esperantistino, korusgvidantino Franjo Lévêque-Provost pri la kreiĝanta asocio Interkant’, kies celo estas kunigi plurajn kantgrupojn el diversaj regionoj. Dokumentan karakteron havas la impresoj de la franca folkmuzikistino Francois Rochette, kiu en septembro 2008 kun akordiono faris la turnean viziton en Finnlando koncertante ne sole por esperantistoj, sed ankaŭ por la finna publiko en 7 urboj kaj du kamparaj regionoj.

La vizito de Francois Rochette organizita de Esperanto-Asocio de Finnlando fruktis ankaŭ per novaj membroj de la asocio, sed pri tio ankoraŭ mi ne trovis spurojn en la organo de EAF “Esperantolehti”, kiu en sia lasta, oktobra numero spegulas aliflanke la plursemajnan viziton de István Mórocz realigitan ĉi-aŭtune. Li estis ne sole privata gasto de sia finna amiko, Jorma Ahomäki, sed ankaŭ gastis inter esperantistoj de diversaj finnaj urboj kaj aranĝoj, kiel la Aŭtunaj Tagoj en Pori. Lia vizito, sed ankaŭ la bjalistoka UK kaj aliaj manifestiĝoj en la vivo de la E-komunumo riĉe speguliĝis en la finna gazetaro en la lastaj someraj kaj komencaj aŭtunaj semajnoj, pri kio superrigardon en la oktobra “Esperantolehti” donas Jukka Noponen. La vizito de la hungara gasto, nun vivanta en Svislando speguliĝas ankaŭ en la raporto de Robert Bogensschneider pri la Aŭtunaj Tagoj lastseptembre.  Se temas pri la pli fruaj E-eventoj internaciskalaj la revuo de E-Asocio de Finnlando  riĉe raportas pri LIBE-kongreso en Muszyna, Pollando - dum kiu okazis ankaŭ elekto de la nova liga estraro - kiun ekde nun prezidas finno, Arvo Karvinen. Sed ne nur pri tiu grava evento en la asocia vivo ni legas en la ĉi-rilataj raportoj, ankaŭ pri la nova regularo pri ekzamenoj por blinduloj, kiu estis aprobita dum la nunjara ILEI-Konferenco en Krakovo. Cetere kun la blindula E-medio pere de sia edzo estis ligita la forpasinta en julio konata finna kantistino Sirkka Lehtivaara, pri kiu omaĝrememoron ni trovas lastpaĝe.

Revenante al Finnlando notinda krome estas la artikolo de Saliko pri la kontaktoj de togolanda E-aktivulo Gbeglo Koffi kun la finna familio de Veera kaj Hemmo Tietti, kiuj rolis en lia vivo kiel specifaj gepatroj en Esperantujo. Kiel skribas Saliko omaĝe al ili li baptis la instituton, kiu gvidas E-aferojn en Togolando kaj helpas la E-movadon en ekstera Afriko per ilia nomo. Alia konata esperantisto kun multaj ligoj al Finnlando estas Atilio Orellana Rojas, kiu de jaroj vizitas kiel instruisto E-kursojn en Vaalamo. Nunjare lige kun ilia 10-jariĝo okazis vizito en la rusa Nova Valamo ĉe Ladogo. Kaj ĝuste siajn impresojn pri tiu ĉi ekskurso en la grupo de 30 vojaĝantoj el Finnlando – ne nur esperantistoj -  simpatie dividas konata Che-instruisto.

Laste mi menciu la vortojn de la prezidanto, Tuomo Grunström – kiu ĉi-foje proponas intelektan aventuron marĝene de la ŝlosilvorto “Polusstelo”, kiu estis la unua nomo de la helsinkia E-klubo, kiu aperas en la konata finna poemo “Koto-maamme”, kiu sekve rolas kiel titolo en la trivoluma romano de Väinö Linna pri la popola historio de Finnlando. Alude al ĉi-lasta verko, kies intrigo samtempas kun la frua kaj unua periodoj de Esperanto Tuomo Grunström ŝpinas la ideojn pri la virtuala konateco de la IL inter la romanherooj kaj pri la unuaj aktivadoj de finnaj esperantistoj, kiuj aperigis la unuan E-lernolibron por finnoj jam en la 1902-a jaro.

Sed ne sole la rememorojn, sed aktualaĵojn de la finna movado spegulas la oktobra “Esperantolehti” invitante por Zamenhof-festoj en Finnlando,  en kiuj krom tradiciaj kutimoj oni alvokas omaĝi ankaŭ “grandan sinjoron el Bjalistoko”. Tradicie la 15-an de decembro en Helsinki okazos Malfermaj pordoj en la E-oficejo.

La 15-a de decembro kiel aparta renkontiĝa tago aperas en la listo de la rendevuoj aŭtunaj/vintraj en la septembra numero de “Esperanto Provance”, kiu la unuan fojon atingis la redakcion. En simpatiaj, sed ŝparaj  vortoj la prezidanto, Pierre Oliva jen retrorigardante al la someraj eventoj, kiel UK en Bjalistoko,  la renkontiĝo en Plouzek alvokas al diversaj aŭtunaj aktivadoj kaj eventoj  inter kiuj la plej aktuala estas la kultura semajnfino en La Ciotat, dum kiu i.a. kiel la eksterlanda gasto diskutojn pri Hungario gvidas Katarina Farago kaj ĵus renkontita kaj ankaŭ gastiginta min en Arras kun kun sia edzo Edmond Arlette Plutniak gvidas jogookupojn. Sed oni ne sole okupiĝas pri la interna aktivado. Tiunumere ni i.a. ekscias pri la disponigita senpage  de Esperanto-Provance serio de paneloj pri la lingvo al grupoj kaj individuoj.  Por mi evidente plej agrable estis legi ampleksajn impresojn de la unuafoja partoprenanto el Marsejlo, Thiery Spanjaard,  por kiu la kongreso komenciĝis en la trajno el Varsovio al Bjalistoko kaj espereble kortuŝaj travivaĵoj dumkongresaj igos lin ankaŭ estonte reĝui la kadran kongresan programon, kiu tamen ne rutiniĝas,  dank’ al la persona prismo, kiu ĉiun el ili por ĉiu kaŭzas unika.

Hodiaŭ mi fine kore dankas pro la oktobra numero de “Nova Vojo”, la oficiala revuo de EPA en Japanio, kiu entenas la Esperanto/japanan versiojn de la dumkongresa elpaŝo de Etsuo Miyoshi kadre de la bjalistoka fakkunsido de Oomoto: >Koncentri al “Le Monde” por trabreĉi<, en kiu konata E-mecenato reference al siaj reklamartikoloj en tiu ĉi konata franca ĵurnalo i.a. skribas pri redakta kunlaboro super la reklamteksto de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, Sean O’ Riain, Erika kaj Roman Dobrzyński.  Tiu ĉi numero de “Nova Vojo” entenas krome la 1-an bultenon de la 6-a Azia Kongreso de Esperanto en Mongolio dum la venontjara somero kaj ĝiaj kovrilpaĝoj rolas kiel fotoraporto pri la 94-a UK en Bjalistoko. La frontan paĝon ornamas laŭvica tradicia pentraĵo de Deguĉi Micugi “Sezono de blubero”.

“La movado” de Kansaja Ligo de E-grupoj same kiel la ĵus menciita organo de EPA signifagrade estas japanlingva. Al la tradiciaj E-tekstoj apartenas ankaŭ en la novembra numero laŭvica ĉerpaĵo el la  “Vortaro  por Lernantoj” de Laŭlum, interpreta traduko de Tacuo Huĝimoto el la “Rakontaro Genĝi”. Ĉi-numere la rubriko “Kajero libervola” spronis OKI Keimei felietoni pri akvo  kaj nia medio marĝene de la vizito en la Kobea Scienca Muzeo pri Akvo. Temo senĉese aktuala, ne sole en Japanio, ne sole en Azio.