• Trarigardo de la E-Gazetaro - 29.06.2004
  • 29.06.2004
Nunsemajne ni komencu foliumadi la venintajn E-revuojn per iom modesta laŭaspekte, sed ĉiam riĉa laŭenhave „Magdeburga Folio”. Denove ni havas enmane revuon - kiu jen per aŭtoraj kontribuoj, jen per represoj elplukas vere interesajn legindaĵojn. La periodo de gravaj E-renkontiĝoj antaŭ ni, sed.... Sed la junian numeron inaŭguras ampleksa raporto pri la aprila, jubilea, ĉar jam 20-a Printempa Semajno Internacia, okazinta paskoperiode. De du jardekoj tiu ĉi familia festperioda kunestado pruvas, ke ankaŭ ekster la somera ripozperiodo eblas celi interesajn E-aranĝojn. La raporto de Liba Gabalda perfekte redonas la etoson de iom intima E-renkontiĝejo kun varia programo kaj fidelaj partoprenantaj kaj elvokas ioman envion, ke ni mem ne estis inter ili, do eble dum la venontjara, okazonta en Heslando? Cetere Germanujo fariĝas esperantista rendevuejo diverperiode, pri kio atestas la samnumera invito por la 2-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo organizata de EsperantoLand – malantaŭ kiu nomo kaŝiĝas Lu Wunsch-Rolshoven. Jen lia laŭvica propono celita, al tiuj kiuj ŝatas esperantistan intimejon – en kiu estas loko por infanoj, plenkreskuloj kaj grizaĝuloj, por la lingvolernado, turismumado kaj distro.
Ankaŭ ĉi-numere kelkaj kontribuoj en la „Magdeburga Folio” estis represitaj el iom >pli juna< folio, nome „Libera Folio”, reta sendependa movada bulteno - do fakte konata prefere al tiuj, kiuj familiariĝas kun moderna tekniko, cetere tiuj ĉiam pli multas. Kaj ĝuste el la „Libera Folio” devenas ideoj de sveda aŭtoro kaj tradukisto Sten Johansson pri la estonteco de E-movado. La unua paŝo liopinie estas akcepti la realaĵojn, sekve forlasi sektismon, la mitojn kaj megalomanion, la ekstreman desuprismon, la antagonismon inter E-o kaj kaj la angla lingvo, monopolismon, la amindumadon kun naciismaj rondoj izoliĝemaj kaj konservemaj, adoron je harmonio kaj konkordo, izolon en la landaj movadoj, la blindan varbadon per troigoj kaj mensogoj. Nu, certe ĉiu el tiuj ideoj povus elvoki interesan diskuton, ekzemple en klubo aŭ antaŭ pli granda forumo. Alia represo el la sendependa movada retbulteno koncernas tion, kiel retanoj realigas la REVON, ĉi-kaze temas pri tre konkreta revo alie, reta vortaro, senpage uzebla komputila vortaro. Kiel atentigas ĝia teknika prizorganto, Wolfram Diestel temas pri vortaro ne nur konsultebla per interreto, sed ankaŭ prilaborata interrete, cetere malferma je novaj kunlaborantoj.
La temo „vortaro” konduku nin nun al la lasta numero de „Sennaciulo”, en kiu ni trovas ia. la informon pri establo de fonduso por reeldono de >Nova PIV< korektita kaj ĝisdatigita. Samtempe, kvankam aliloke „Sennaciulo” atentigas pri favorpreza oferto por la malnova PIV. Tiom, se temas pri vortaroj, ĉar ne eblas preteratenti aliajn interesajn temojn en la maja numero de la revuo. Tutcerte al tiuj apartenas la kontribuoj de Tereza, kiu unue eksplikas la diferencojn inter SAT kaj SAT-Amikaro en Francio, sekve ŝi levas la demandon kiel rilatoj inter SAT kaj LEA aspektas en alia landoj. Ŝia alia kontribuo havas nenion komunan kun organizaj demandoj de SAT, sed koncernas la situacion de virinoj en Francio, aparte en la kunteksto de hejmaj perfortoj, kiujn ili suferas. Ŝajnas, ke temas pri temo ĉiam pli laŭte levata en ĉiuj eŭropaj landoj. Kaj la situacio priskribata de la aŭtorino multe similas laŭenhave al artikoloj aperigataj pri tiu ĉi temo ekzemple ankaŭ en Pollando. Tamen malgraŭ tio, ke oni notas progresojn en la konsciigado de la virinoj, ke ili rajtas postuli siajn pravajn rajtojn estas ankoraŭ multo farenda ĉi-kampe. Ankaŭ tiun ĉi artkolon Tereza finas per la levo de la demando kiel la situacio aspektas en aliaj landoj. Tiuj aliaj landoj tute ne devas signifi Eŭropon. Tutapude Masakato starigas la demandon pri la aparta maniero sin vesti fare de islamaninoj pere de „Burka”. Ĉu temas pri komforta vesto? Por eŭropaninoj, japaninoj verŝajne tutcerte ne – sed kiel Masakato referencas al la respondo de irana amikino – temas pri kultura apartaĵo. Evidente en la tutmondiĝanta civilizacio tiu kultura apartaĵo provokas onin starigi diversajn demandojn. Alia temo traktata en „Sennaciulo” fokusiĝas ĉirkaŭ kontraŭmilitaj manifestacioj, pacaj misioj kaj trupoj en Irako. Pola aŭtoro kun la iniciala subskribo informas pri la kreiĝinta kontraŭklerikala partio „Racja” - aktuale membriganta 1175 personojn - calanta igi Pollandon laika ŝtato. Ne mankas sur la paĝoj de la maja numero de „Sennaciulo” poezio, ĉi-foje dediĉita al prikanto de amo, ja temas pri la maja numero. R. Schneller aliflanke amplekse priparolas festilibron omaĝe al Fernando de Diego „Klaro kaj elasto”, kiun eldonis Irmi kaj Reinhard Haŭpental. La numeron kompletigas la aktualaj informoj pri la aŭgusta SAT-kongreso en Bratislavo. Tiu ĉi numero de „Sennaciulo” kunvenis kun valora suplemento, nome „Sennacieca Revuo 2004”. Tre interesa kajero kun multaj kontribuoj, kaj kiel substrekas enkonduke Jakvo Schram „Denove mi povas prezenti al vi interesan revuon. Denove pensantaj homoj verkis tekstojn, kiuj eble metas al vi demandojn, alvokas kritikojn aŭ simple pravigas tion, kion vi jam scias. Mi povas diri, ke mi mem tre kontentas pri la enhavo. Krom la sciencistoj kiuj volas ĉiam pli foren, pli alten, pli profunden, ekzistas daŭre homoj, kiuj pripensas la socion en kiu ni vivas. Homoj, kiuj rakontas pri aliaj homoj, kiuj pozitive kontribuis al la socio, homoj kiuj prezentas tezojn kaj ideojn al vi, kiujn vi povas akcepti, forĵeti aŭ pridiskuti”. Tutcerte bela invito al kelkaj artikoloj – el inter kiuj ĉiu postulus apartan trakton, sed en nia trarigardo ni povas nur citi iliajn titolojn „Iu revolucia mondkoncepto: klasbataloj kaj socia progreso” de Djemil Kessous, „Antinomioj de la nacia disvolviĝo” de Nikolao Gudskov, „Vasilij Eroŝenko – japana poeto” de Tatjana Auderska, „Faktoj pri faŝismo en la pasintaj 200 jaroj” de Ruben Feldman Gonzalez, „Nia Vilnjuso kaj ILIA Jesrusalemo” de Boris Kolker, „Unu mondoetiko de tutmondiĝo” de Kepp Enderby, „Revoj kaj esperoj en Ĉinio” – de Ulrich Lins kaj fine „Historio de la naciisma ideologio en Japanio” de Tetu Makino. Iuj el tiuj artikoloj estis prezentitaj dum diversaj aranĝoj, kiel ekzemple ĉi-lasta, aŭdiĝinta dum SAT-kunveno en Kaga, Japanio por bonvenigi la viziton de Kreŝimir Barkoviĉ.
El Japanio dume venis cetere komence de junio laŭvica numero de „Nova Vojo” oficiala organo de Esperanto Propaganda Asocio, kiu de kelka tempo regule atingas la redakcion. Ĝiaj karakterizaj koloraj frontpaĝoj kun pentraĵoj de DEGUĈI Micugi enkondukas nin ne nur en informojn pri interesaj aktivadoj de japanaj esperantistoj en Kameoka. La junian numeron inaŭguras kontribuo de Maritza Gutierrez, eksterlanda raportisto de la revuo, kiu skribas pri la renovigado de la malnova Havano. Tuj sekvas la intervjuo kun konata eŭropa radiamatoro, Hans Welling el Germanio, kiu ne nur dividas siajn impresojn pri Japanio, sed ankaŭ mlkaŝas sian vojon al Esperanto. Samnumere mi trovis ankaŭ mian propran kontribuon, la jam lastan fragmenton de iom ampleksa prelego pri Pollando, pasintaŭtune prezentita en Japanio. Elkoran dankon pro la atento donita al ĝi. Sed ja tiuj kontribuoj ne elĉerpas la interesan enhavon de „La Vojo”, en kiu rolas ne sole la lingvoekzercoj aŭ pluraj interesaj fotoj el EPA-arkivoj. Jam per la kvara fragmento ni konatiĝas en junio kun la rememoroj de DEGUĈI Sumiko el ŝiaj knabinaj jaroj. La junia numero enhavas krome konstantan rubrikon „felietone-feritone” de Tacuo Huĝimoto >Tradukprovoj<. Tiujn felietonojn mi aparte ŝatas pro ilia subtila stilo. Temas pri la jam dua parto de la eseo, kiu ebligas sekvi lian biografion teksitan per la eventoj el la verda mondo kaj laboro en Oomoto. Fakte mi ŝuldas almenaŭ dankan konfirmon pro la fragmenta represo de iu el niaj majaj „Trarigardoj de la E-gazetaro” dediĉita al iuj antaŭaj numeroj de „La Vojo”. Cetere en tiu maja numero ni trovas intervjuon kun alia gasto de „La Vojo” Daniele Binaghi, kiu pere de >Pasporta Servo< traveturas la mondon – kaj kadre de sia mondvojaĝo du monatojn pasigis en Japanio. Kiel li konfesis en la intervjuo „Mi kutime vojaĝas longe, ekzemple almenaŭ 3 aŭ 4 semajnojn en unu lando por sufiĉe bone viziti la tutan landon, kaj havi tempon paroli kun homoj, kiuj vivas tie.” Daniele Binaghi jam delonge estas jam for de Japanio, sed liaj rimarkoj pri la viditaj belaĵoj de Japanio estas tre sugestoplenaj, rekte invitaj. Dume li mem invitas al Italio por la firenca UK. Ĉiukaze la plej proksima estas tiu en Pekino – ne mirige do, ke plurajn utilajn informojn pri la nunjara kongreslando peras al siaj legantoj la junia ”La Vojo”.
Barbara PIETRZAK