• Trarigardo de la E-Gazetaro
  • 09.12.2009

Nur unu semajno restis ĝis la 15-a de decembro - la  rondcifera, 150-a naskiĝdatreveno de la kreinto de la IL, d-ro Zamenhof. Tiu ĉi aparta tago certe speguliĝos en la E-gazetaro raportonta pri la porokazaj eventoj, jam delonge planitaj,   inter kiuj sendube nun  apartan lokon havos la simpozio en Novjorko. Tio evidente memorigas la solenan lanĉon de la Zamenhofa Jaro antaŭ unu jaro en la pariza Unesko-sidejo. Kompreneble gravas tiuj ĉi solenaĵoj kaj multaj aliaj dumjare,  en kiuj al la  Jubileo oni referencis. Kompreneble  en la daŭro de la jaro la  jubileo speguliĝis aparte en multaj E-periodaĵoj. Tiel estis en “Esperanto”, en “La Ondo de Esperanto”, en “Literatura Foiro”. Retrorigardante al la 240-a numero de la ĉi-laste menciita periodaĵo mi nepre rekomendu tre interesan artikolon de Andy Kuenzli pri la rolo de “Svislando en la vivo de Zamenhof”, en kiu artikolo la leganto ricevas superrigardon pri la vizitoj de la lingvokreinto en ĉi tiu lando, pri Svislando kiel studloko de infanoj de Zamenhof, pri liaj kontaktoj kun svisaj esperantistoj, pri la esperoj,  kiujn flegis Zamenhof kun Friedrich Schneeberger, pri lia rilato al Hodler, ne laste la espero – kiun flegis Zamenhof lige kun Svislando - en la kunteksto de homaranismo.

Nu, tiu ĉi numero iel mistere ŝoviĝis en la periodaĵojn jam traktitajn, kaj nun ni ekscias jam pri la sekva numero de “Literatura Foiro”, en kiu la Zamenhofan ciklon daŭrigas i.a. Vinko Ošlak traktante la figuron de Zamenhof kaj lian etikon. La informo pri tiu atendata de ni 241-a numero de “Literatura Foiro” troviĝas en la  aktuala numero de “La Ondo de Esperanto”, kiu mem daŭrigas sian tutjaran omaĝadon de Zamenhof.

Kovrilpaĝe kaj ĉefloke heroas en decembro  la bjalistoka Centro Zamenhof. Pri ĝi, kiel efektivigo de revoj skribas Przemysław Wierzbowski. Cetere la lanĉon de la centro atestis la nunjaraj kongresanoj. Nun venas pliaj informoj pri konkretaj agadoj de la Centro.

 La Ondo” – en la kunteksto de Zamenhof-Jaro - ne lasas sian leganton sen referenco al la fontoj. Efektive kurioze aktualaj estas kelkaj el >la respondoj al amikoj< plume de d-ro Zamenhof, kiuj – kiel memorigas la redakcio - komencis aperi ekde la 2-a numero de “La Esperantisto”. Eta citaĵo el unu el la respondoj de Zamenhof,  eble spronos kelkajn konatiĝi  kun iuj iamaj problemetoj, kiuj bedaŭrinde daŭre aktualas en la esperantista laboro. Mi citas: ….>Anstataŭ demandi min ĉiumonate “kio estis farita”, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem: “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?”< - fino de la citaĵo.

Krome en la decembra numero aparte interesa estas en “La Ondo” konciza biografio de d-ro Ludoviko Zamenhof, baze de la libro de Korĵernkov “La homarano”.  Verdire mankas al mi persone kelkaj datoj precizigantaj plurajn translokiĝojn de Zamenhof, sed malgraŭ tio tiu ĉi dato-kompilaĵo estas tre helpa por ĉiuj interesiĝantoj pri la kompleta vivo de Zamenhof.  Kvankam – kiel dirite – kelkaj el la Zamenhofaj respondoj al amikoj spegulas iujn infanmalsanojn, kiujn ĝis hodiaŭ suferigas la ĝeneralan E-komunumon – aliflanke ĝia riĉo kaj aktivadoj sendube suprizus la lingvokreinton mem. Spegulas ĉion ĉi  pluraj paĝoj en “La Ondo de Esperanto” dediĉitaj al la esperantistaj aktivadoj en Eŭropo, Azio,  Afriko kaj Ameriko. Evidente ne temas sole pri renkontiĝoj, plej ofte kun ekstera informefiko, sed ankaŭ pri teatra evento en Serbio, Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio, Interlingvistika Konferenco en Estonio.

>Esperanto en la servo al< estas ĉiam pli vastiĝanta fenomeno. Nunjare lige kun la eŭropuniaj parlamentaj balotoj ni multe parolis pri la aktivadoj de la partio EDE. Kiel ni ekscias el artikolo de Ulrich Matthias “Per Esperanto por justa tutmondiĝo” en Germanujo el EDE naskiĝis la ideo de alia partio UNU MONDO. Kiel ni i.a. informiĝas unu el la ĉefaj demandoj en ĝia politika programo estas justa ekonomia sistemo, sed UNU MONDO interesiĝas ankaŭ pri pliboniĝontaj vivkondiĉoj en la mondo. Laŭ la aŭtoro, se EDE (kun kiu UNU MONDO volas kunlabori) certe pludominos en Francujo,  ĝi mem havas pli grandajn ŝanĉojn inter germanaj balotontoj.

Ni notu krome, ke ĉi-numere en “La Ondo de Esperanto” E@I faras la retrorigardon al kelkaj el siaj interesaj projektoj, kiuj falis en la dormantan fazon, kiel Reta Informada Centro, Lingva Prismo, Interkulturo, Nitobe-Centro kaj Artista Datumbazo. La esprimita de E@I-kunordiganto Peter Bálaž espero pri ilia revekiĝo devas ĝojigi ĉiujn, tute aparte tiujn, kiuj jam de kelka tempo sekvas la ideon pri la aperonta retejo >aktuale.info<, liveronta informojn pri E-agado.

En la decembra numero de “La Ondokiel >nia trezoro< estas traktita de pli ol 30 jaroj aperanta “Monato”, kies celo estis kompetente informi pri mondaj eventoj e-istan publikon pere de kontribuoj de aŭtoroj devenantaj el la eventolandoj. Flo Martorell gvidas la muzikŝatantojn laŭ la itinero “Esperanto en muuziko  ne nur en Esperantujo”. Temas pri interesa temo, pri diverslandaj artistoj, kiuj malkovrinte Esperanton lasis sin - per ĝiaj ideoj kaj sono en sia arta kreado - influi.

La omaĝon al la 150-a jubileo de Zamenhof ni trovas ĉefloke de la “Bultenode la Esperantista Klubo de Prago. Tiukuntekste la novembra numero aperigas la “Alvokon al la Diplomatoj”, aŭtoritan de d-ro Zamenhof post la 1-a mondmilito, la tn. Granda Milito. Multaj kontribuoj en la novembra numero estas kutime literaturreferencaj originalaj kaj tradukitaj. Jen pri aranĝoj – kiel la  printempa omaĝvespero al vivjubileo de la ĉeĥa poetino kaj tradukistino Zdenka Bergerová, jen laŭvica fragmento de la milittempaj korespondaĵoj de Jiři Karen el Germanujo, lia poeziaĵo en E-vesto “Sub la libera ĉielo”, kaj aliaj tradukoj el la ĉeĥa, inkluzive tiun, kiu jam ligiĝas kun la proksimiĝanta Kristnasko. La kristnaskaj porokazaj bondeziroj ornamas la kovrilon de la praga “Bulteno”, sed kiel unu el la finaj kontribuoj la redaktoro Jiři Patera listigas la laste aperintajn eldonaĵojn de KAVA-PECH. Sendube  eblas elekti el ili taŭgan donacon kaj lige kun ĉi tiu festo, kaj  ankaŭ lige kun la pli frua Tago de  E-libro.

Kristanskajn kaj novjarajn bondezirojn enhavas ankaŭ la decembra numero de “Magdeburga Folio”, kiu alportas ĉefloke la informon de Lu Wunsch-Rolshoven pri 120 mil artikoloj en la E-vikipedio, notitaj la 15-an de oktobro. Ilia nombro lokas E-on je 21 loko inter la diverslingvaj versioj kaj kiel atentigas la aŭtoro – “La lingvo Esperanto antaŭ 122 jaroj la plej malgranda lingvo de la mondo, intertempe havas firman lokon inter la 50 plej gravaj lingvoj. Tio videblas krom per vikipedio ankaŭ per pluraj aliaj statistikoj kaj per la uzado de multlingvaj retejoj”, fino de la citaĵo.

Krom retrorigardaj raportoj  pri la 17-a Internacia E-Semajno de la kulturo kaj turismo en Hispanio kaj pri la vizito de la familio Pluemecke el Magdeburgo en Madrido – la leganto trovas ankaŭ en la decembra “Folio”  la 1-an parton  de spertoj de Michael Lennartz akiritajn  post la tradukado de la nacilingva libro al Esperanto. Kaj tiuj kiuj tradukas profesie kaj ofte, kaj tiuj kiuj nur jen kaj jen frontas la defian taskon traduki literaturon,  sendube volonte konatiĝos kun la spertoj de la germana tradukinto.