• Pollando invitas: Spisz
  • 21.12.2009
  • En la antaŭfesta etoso, kiam la tuta Pollando troviĝas sub la blanka neĝtavolo ni denove invitas vin gesinjoroj viziti iun el la plej pitoreskaj regionoj en nia lando.

    Hodiaŭ ni direktiĝas al Spisz, la montara regiono en la sudo de la lando,  kies limoj en la daŭro de la historio ŝanĝiĝis plurfoje. Apud Orawa ĝi estas la plej malgranda pola historia-geografia regiono, karakteriziĝanta ankaŭ per tio, ke  troviĝas en ĝi neniu urbo.  La tuta Spisz  estas nun dividita je du partoj – pli granda eniras la konsiston de Slovakio, malpli granda apartenas al Pollando. En la pola parto  troviĝas się 14 vilaĝoj grupigitaj en tri komunumoj: Czarna Góra, Dursztyn, Falsztyn, Frydman, Jurgów, Kacwin, Krempachy, Łapszanka, Łapsze Niżne, Łapsze Wyżne, Niedzica, Nowa Biała, Rzepiska kaj Trybsz.

    La plej malnovaj spuroj de la homa aktivado en Spisz-regiono devenas el paleolito. Oni retrovis tie ankaŭ setlejon el la bronza epoko. Preskaŭ en la tuta regiono oni notis spurojn de la kelta kaj romia kulturo. Slavoj venis tien el la regiono de la riverbranĉaro de Vistulo kaj el Balkanio. Plej verŝajne en la 1001-a jaro la pola reĝo Boleslo la Brava enkorpigis plimulton de la teritorio al sia reĝolando, sed parton de ĝi li perdis jam en la 1018-a, favore al Hungario, kiu premis Pollandon devigante ĝin ŝoviĝi ĉiam pli norden. Alia notinda evento en la pola historio ligta kun Spisz okazis 4 jarcentojn pli poste. Tiam la  reĝo Vladislao Jagello pruntedonis al la reĝo Sigismuno la Luksemburga 7 tunojn da pura arĝento kaj kiel pruntogarantiaĵon li ricevis urbojn kaj urbetojn en la regiono de Nowy Sącz kaj krome 13 Spisz-regionajn urbojn. Hungarujo kelkdek jarojn pli poste klopodis reakiri ilin, sed laŭ la verdikto de la papa tribunalo debatinta en Vroclavo fine de la 15-a jarcento,  ĉi tiuj urboj estis atribuitaj al Pollando kaj apartenis al ĝi ĝis la 1769-a jaro. Pli poste tra la regiono ruliĝis multaj lokaj kaj internaciaj konfliktoj, sed ĝis hodiaŭ plurloke eblas retrovi la spurojn de la hungara influo.

    Ili estas renkonteblaj ekzemple en arkitekturo de garbejoj – konforme al la hungara leĝaro lokalizitaj en karakteriza maniero ekster la vilaĝoj mem. La patronoj de kelkaj belegaj preĝejoj estas ankaŭ sanktuloj aparte adorataj en Hungarujo,  kiel Elizabeta aŭ Korwin. Al la iama hungara limo referencas la iama nomo de la rivero Białka - la Pola Akvo.

    Spisz estas enloĝata de montaranoj. Iliaj kutimoj estas tute apartaj kaj ankaŭ en ili eblas retrovi hungarajn influojn. La lokaj montaranoj uzas apartan dialekton, kiu en la plej pura formo konserviĝis nur en la nordorienta parto de la regiono. Spisz-montaranoj havas proprajn kostumojn aperantajn  en tri variantoj,  ligitaj kun konkretaj vilaĝoj Trybsz, Jurgów kaj Kacwin. Parto de la loĝantoj opinias sin poloj, iuj slovakoj, en Czarna Góra multnombra estas la cigana loĝantaro, la juda tombejo en Niedzica estas atestas pri iam loĝantaj tie judoj, dum la iamaj germanaj setliĝintoj firmigis sian ĉeeston  en la nomo de kelkiuj vilaĝoj.

    Prema plimulto de Spisz-loĝantoj, se ne ĉiuj estas romkatolikoj kaj kun la liturgia kalendaro ligiĝas plimulto de iliaj kutimoj. Unu ligita kun la nuna adventa periodo konsistas en tio, ke antaŭ la tago de s-ta Lucia, la 13-an de decembro oni kolektas garantiobjektojn - plej ofte vestojn - kiujn necesas elaĉeti antaŭ la noktomeza meso inter la Sankta Vespero kaj Kristnasko. Multas kutimoj ligitaj kun la ŝatata aktivado de la lokaj junuloj, nome la  volontulado en la fajrobrigadoj.

    Tre interesaj kaj belaj en Spisz-regiono estas preĝejoj, en plimulto masonitaj, kio atestas pri la bonstato de la iamaj loĝantoj. Du el ili en Frydman kaj Krempy estis konstruitaj en unika gotika-renesanca stilo,  karakteriziĝanta i.a. per la troviĝantaj meze de la fasadoj turoj kronitaj per atiko, tiu en Krempy estas ornamita aldone per ligna pafista galerio. La preĝejo de sankta Bartolomeo en Niedzica konservis belegan 15-jarcentan polikromiaĵon, sed superas ĝin la polikromiaĵo en la ligna preĝejeto de sankta Elizabeta en Trybsz. La fonon por la tiea sceno pri la Lasta Juĝo formas la unua en Pollando bildo de la panoramo al Tatry-montaro kaj interesa bildigo de la 10 Diaj Ordonoj. 

    La ĉefa vidindaĵo de la regiono estas la kastelo Dunajec en Niedzica, konata el multaj seriaj filmoj. Ne multe malpli interesa estas la kavalira rezidejo en Frydman, sed tiu kiel privata posedaĵo ne estas disponigita vizite al turistoj. Tamen turistoj en Frydman povas admiri ion alian. Nome iamajn masonitajn vinkelojn, viziteblajn kontraŭ simbola pago. Se temas pri aliaj objektoj de loka arkitekturo necesas mencii la konserviĝintan en Niedzica unuetaĝan 18-jarcentan grenstaplejon kun masonita kelo, antikvecajn hejmmastrumejojn en Czarna Góra kaj Jurgów. Cetere en multaj vilaĝoj, ekzemple en Rzepiska renkonteblas la malnovaj, lignaj ĥatoj, domkonstruaĵoj ekipitaj per kestaj manĝujoj por la ŝatataj tiuregione sturnoj. En la regiono de Jurgów kaj Dursztyn troviĝas la tn. someraj vilaĝoj kun lignaj paŝtistaj tendoj, kien dumsomere translokiĝadis ŝafpaŝtistoj por surloke gardi siajn gregojn. En Kacwin interesa vidindaĵo estas lignaj grenstaplejoj finkovritaj per argilo. Iliaj tegmentoj neniel estas firmfiksitaj kaj kaze de incendio eblas ilin facile forigi helpe de bastono.

    Tamen pri la unika ĉarmo de Spisz decidas unuavice ĝia naturo – ĝishorizonte etendiĝantaj herbejoj, mildaj montoj de sur kies pintoj ne malofte etendiĝas ravaj, spirrabaj panoramoj al la montaroj Tatry kaj Gorce. Cetere sur ĉi tiu malgranda surfaco troviĝas eĉ tri naturrezervejoj – fabeleskaj panoramoj aperantaj dum la flosado laŭ Białka-rivero, de Verdaj Rokejoj apud Falsztyn krute descendantaj en la akvojn de Czorsztyń-lago kaj Blua Valo, situanta super Łapsze Niżne – kie eblas renkonti kelkjarcentajn fagojn.

    Spisz ne estas la tera paradiozo. La loĝantoj ĉiam malpli facile vivtenas sin pro la grundkultivado. Ĉiam pli ofte – kiel iam – ili panakire elmigras eksterlanden, ĉefe sur la konstruplacojn de Britujo kaj Irlando. Cetere,  se temas pri la vivo de la iamaj loĝantoj valoras aldoni, ke iam la lokaj vilaĝaninoj kutimis vendadi la freŝkovitajn ovojn en….. Budapeŝto. La komerccela itinero postulanta la piediradon postulanta la piediradon daŭris tri tagojn unudirekte. La viroj serĉante la panakiran enspezon kapablis kun la falĉilo ĉebrake atingadi  la terenojn de pli posta Jugoslavio. Malgraŭ ĉiuj malfaciloj Spisz-loĝantoj estas serenaj kaj korfavoraj,  kaj la lokaj panoramoj kaj foreco de la brua mondo profunde impresas ĉiun vizitanton.

    Kaj verdire ne malfacilas tien  veni dank’ al bona trafikreto. Kaj valoras tion fari, ĉar tra la pola Spisz-regiono kondukas kelkaj interesaj turismaj itineroj, tra Czorsztyn-lago regule ralias du promenŝipoj “Harnasie” kaj “Blanka Damo” kaj proksime de la haveneto ĉe la piedoj de Niedzica-kastelo troviĝas ankaŭ plaĝo. Nu,  tio sendube estas dumsomera logaĵo. Nunsezone, kaj do vintre sportemajn turistojn atendas skiistaj liftoj ĉe la mildaj montodeklivoj en Jurgów, Kacwin kaj Niedzica.