En nia lasta trarigardo mi traktis multajn artikolojn ligitajn kun la pasinta nunjare 150-a naskiĝdatreveno de la lingvokreinto. Ankaŭ tian porokazan artikolon alportas la decembra “Esperanto”. Idealisto Renato Corsetti levas la demandojn pri tio >kiom ni povas lerni de idealisto Zamenhof hodiaŭ?<. Per siaj rezonadoj ĉirkaŭ “neniom”, “iom” kaj “ĉiom” la aŭtoro jen memorigas la motivojn de la lingvokreiĝo, jen konvinkas, ke ankaŭ nun la nacia aparteno kaj lingva aparteco estas potencaj faktoroj konfliktogeneraj, truke manipulitaj de povoaspirantoj. Tial kaj tiurilate laŭ Corsetti eblus lerni de Zamenhof esti malneŭtralaj, tial la aŭtoro mem asertas: “mi mem fieras lerni de Zamenhof laŭeble apliki lian sintenon al la nuntempaj okazaĵoj internaciaj”. Corsetti elstarigi s en sia Zamenhof-jara kontribuo la altajn moralajn kvalitojn de la lingvokreinto, lian homecon kaj lingvointuicion konkludante, ke ni ne nur povus, sed “ni ĉiuj devus lerni ĉiom el la homaj kaj esperantistaj escoj de Zamenhof”.
En la lasta Trarigardo mi aludis ankaŭ al la ankoraŭ ne atinginta min tiam 241-a numero de “Literatura Foiro”, en kiu la Zamenhof Jaro ankaŭ speguliĝas. Cetere ne sole per ampleksa artikolo de Vinko Ošlak, pri kio mi menciis. Ne nur per laŭvica porokaza kovrilpaĝo. Leen Deij sian felietonon el la ciklo “Penso kaj socio” dediĉas al tri pensuloj, kiuj liaopinie revoluciigis aŭ almenaŭ antaŭenpuŝis nian penson, radikantan en la malkovro de Darwin pri la vivevoluo. Kiel li atentigas >lia malkovro klarigas ankaŭ la socian kondukton kaj kulturon, inkluzive homan moralon<. Sed – kiel li aldonas - Frans de Waal baze de siaj esploroj en la ĉimpanza mondo povis konkludi, ke la simioj posedas la plej karakterizajn signojn de morala konduto. Nikolaas Tinbergen evoluigis la rezonadojn pri konduta biologio, por konstati, ke en la evoluo la morala konduto kontribuas al la transvivado. Laŭ la opinio de la aŭtoro la tria el la pensuloj influintaj la evoluon de moralo estas Zamenhof mem, kies “homaranismo” prezentita en transnacia lingvo, markas novan, brilan stadion en la evoluo de la moralo”.
Aliajn aspektojn, traktante la figuron de Zamenhof kaj lian lingvon, reliefigas Vinko Ošlak en sia ampleksa artikolo “Zamenhof kaj lia etiko”. La aŭtoro listigas kelkajn principajn atentigojn por tiuj, kiuj ŝatus pli profunde studi la moralan konceptadon kaj sintenon de Zamenhof, mem kritike analizante la fontojn de la zamenhofa mondpercepto, vivfilozofio kaj persona kredo. El liaj kritikaj rimarkoj aperas kelkaj konkludoj eble ne facile por ĉiuj akcepteblaj, ekzemple pri la nuna stagna situacio de la movado aŭ pri la ununura ŝanĉo por Esperanto, kiun la aŭtoro vidas en la efektiviga Dia interveno.
Kompreneble ne nur la figuro de Zamenhof prenas multan lokon en la lasta “Literatura Foiro”. La figuron de alia nunjara omaĝato, lige kun lia 80-a mortodatreveno traktas Giorgio Silfer skribante pri Istvan Szerdahelyi, kiel kunlaboranto de “Literatura Forio” kaj menciante diversajn kontaktojn personajn, leterajn, kunlaborajn. Kompreneble “Literatura Foiro” kiel ĉiam riĉas per multaj alispecaj kontribuoj, inter kiuj kelkaj memkompreneble aperas en ĝi, kiel organo de esperanta PEN-Centro. Ĉi-numere temas pri i.a. tradukita prelego de la prezidanto de la slovena PEN-Centro “Rolo de amaskomunikiloj kaj kulturo dum emancipiĝo”.
Ni reiru al la decembra “Esperanto”, kiun iusence eblas kromnomi “literatura” pro la reagoj pri la poezia lingvaĵo en Esperanto. Temas pri reagoj je la artikolo de Anna Loewenstein el la oktobra numero, en kiu ŝi akuzis E-poetojn pri la detruado de la lingvo. Legeblas reagoj ardsubtenaj, kiel ankaŭ reagoj ekskuzaj. Sed citindaj sendube kaj pensigaj estas kaj devas esti la vortoj de Istvan Ertl, en kies reago fine ni legas: >Riproĉi oni rajtas pro la maltolerema sinteno, kiu eterne relevante unu el siaj sep kapoj epokon post epoko, arogas al si la rajton distribui aŭ rifuzi enlingvajn restadpermesojn al vortoj. Ofte mi havas la impreson, ke vorttabeloj de ĉi tia speco celas nenion krom akiron aŭ firmigon de ia pozicio ene de la miniatura E-socio. Homo, kiu starigas sin sur noblan piedestalon de defendanto de “la bona lingvo”, des pli se deklarante varti la interesojn de ekstereŭropaj esperantistoj, povas kalkuli kun facilaj estimo kaj populareco. Verdire, tia “bonlingvismo” devus prefere nomiĝi “korsetismo”, ĉar ekskludado de vortoj povas nur koresti la lingvon, te. obstakli ĝian naturan spiradon per kunpremo de la brusto, same kiel la bonŝance eksa virina subvesto-koreseto kunpremis virinajn brustojn en epoko malgrandanima. Sed same niaj brustoj, kiel Esperanto spiru libere, viglaj kaj vivaj, ŝvelaj kaj belaj, ekster trudoj kaj koresetoj” – fino de la citaĵo.
Esperanto spiru libere kaj E-komunumo kuraĝe ŝpinu la viziojn pri sia estonteco. Tia estas la emfazo de la enkonduka artikolo en la decembra numero de “Esperanto”, en kiu mi – kiel Ĝenerala Sekretario, la nuna kaj eksa UEA-prezidantoj: Probal Dasgupta kaj Renato Corsetti invitas al vasta komunuma debato antaŭ la definitivigo de la nova Strategia Plano de UEA. Tiu debato jam ekviglis eksterrevue, sed espereble la laŭvicaj numeroj de “Esperanto” alportos multajn ĉi-temajn kontribuojn. Ili konklude eĥos en la havana UK, kaj al tiu nia venontjara asembleo enkondukas en decembro ampleksa artikolo pri Kubo, kiel kongreslando por la dua fojo. Kun granda ĝojo en la decembra “Esperanto” mi trovas krome ampleksan artikolon pri la brita projekto “Lingvolanĉilo”, kiu venas el sub la plumo de la projektestro Angela Tellier. Ŝi skribas pri evoluoj, malfaciloj, sed ja ankaŭ kromaj projektoj. Unuavice pri tio, ke la jam akiritajn pozitivajn rezultojn al ekstero oni prezentu en maniero serioza, racia kaj netendenca.
Ĉu la infanoj partoprenantaj la britan projekton “Lingvolanĉilo” uzis “Junan Amikon”. Malfacilas respondi, sed la 2-a nunjara numero de tiu E-revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj venas kun ege grava atentigo kovrilpaĝe, se temas pri la instruado de infanoj – “Ne forgesu ludi”. Inter diversaj tekstoj, kvizoj, solvendaj taskoj, kaporompiloj, bildstrio, la plurfaceta alrigardo al la signifo de bluo ne mankas pli seriozaj kontribuoj, kiel ekzemple Bildoj el la E-historio proksimigantaj la esperantistan aktivadon en la laborista movado. Eblas ĉi-numere konatiĝi kun Erich von Däniken, kiel heroo de malgranda popolo, Svislando. Alia persono pli proksima al nia komunumo estas Zsófia Kóródy, E-instruistino, ĉefkunlaborantino de Interkuntura Centro en la E-urbo Herzbeg. Ŝi cetere aparte en la revuo rakontas pri la partopreno de unu el la lernejoj el ĉi tiu urbo en du-jara kunlaboro inter entute tri lernejoj kadre de Comenius-projekto. Kaj en ĝuste unu el tiuj lernejoj el Britio oni instruas E-on kadre de la pli frue menciita projekto Lingvolanĉilo.