• Trarigardo dela E-gazetaro - 13.07.2004
  • 13.07.2004
Ŝanĝiĝis la centro de Eǔropo. Ĉiuokaze certe ŝanĝiĝis la centro de la Eǔropa Unio. Raportas pri tio Marko Naoki Lins en MONATO. Post la vastiĝo de la Unio ĝi transiĝis el Belgio al Germanio kaj nuntempe troviĝas ĉe la vilaĝo Kleinmaischeid, en la montaro Westerwald. La foto de koncerna loko montras tre kvietan, vilaĝan pejzaĝon, kiu ŝajnas verdoza eĉ sur nigra-blanka foto. La centro de la Eǔropa Unio mem tre diferencas disde centroj de la eǔropuniaj metropoloj, sed pro tio ĝi estas bona simbola rememorigo, ke en ĉiutaga hasto valoras kelkfoje halti por serĉi harmonion.

Samnumere la sama aǔtoro prezentas la Union de alia flanko. Lia interparolanto estas Burckhard Doempke, kiu atentigas, ke „ekzistas en Bruselo pli da interpretistoj ol aliloke en la mondo”. Sinjoro Doempke estas ĝuste membro de la tradukista ordeno. Li malkovras antaǔ la legantoj ritmon kaj sekretojn de la interpretista laboro ĉe la Unio. Tre interesa estas lia respondo je la demando, ĉu pro la kostrilataj konsideroj unulingva Eǔropo estus dezirinda. „La aspekto de kostoj ja estas nur relativa – li opinias. – Oni ne forgesu la kostojn, kiuj ekestas pro miskomprenoj. (...) En la okazo de unulingveco ni alvenus al situacio, en kiu elektita deputito, kiu ne regas la anglan sufiĉe bone, ne plu dirus, kion li volas diri, sed nur tion, kion li povas diri. Oni ne povas postuli, ke eǔropa parlamentano pro siaj anglalingvaj scipovoj estu elektita. Li ja devas unuavice koni la interesojn de siaj balotantoj”. Por profesiulo, kiu interpretas el la nederlanda, franca kaj angla en la germanan la demando pri unulingveco estas do sendube kaj unusignife demando pri la angla lingvo. Aliflanke ankaǔ Esperanto havas sian loketon en ĉi tiu intervjuo. Kaj ankaǔ ĉi rilate la opinio de s-ro Doempke montriĝas tre interesa. „Mi konas kolegojn – li rakontas – kiuj por distriĝo eklernis Esperanton kaj diris al mi, ke la lingvo estas tre facile lernebla kaj logika. (...) Enkonduko de Esperanto tamen postulus politikan decidon, kiun oni eble povus fari pli facile antaǔ 30 aǔ 40 jaroj. Ju pli hegemonias la angla, des pli malfacilas la decido. Sed se oni favorus Esperanton, tiam ĝi plej verŝajne ene de nur kvin ĝis ses jaroj funkcius”. Tiu ĉi sobra pritakso certe indas esti rimarkita de nia parol-komunumo, cetere bone ke ĝi nun aperas en MONATO – kvankam ni havis la ŝancon legi ĝin pli frue aliloke.

Pensiga estas la kontribuaĵo de Zlatko Tiŝljar. Ĉi-foje ĝi estas titolita „Patriotismo” kaj referencas al landoj de la eksa Jugoslavio, sed fakte ĝi havas pli ĝeneralan dimension, ĉar ĝia ĉeftemo estas etika aspekto de politiko. Ĉu povas ekzisti malnaiva donkiĥoteco? Tiŝljar montras en sia artikolo, ke unuflanke la forlasita socialisma-komunisma sistemo havis tamen ankaǔ avantaĝojn, aliflanke ke en demokratiaj sistemoj povas ankaǔ okazi, ke politikistoj „havas nur unu intereson – amasigi monon, senkonsidere ĉu por atingi tiun intereson oni devas neglekti kiun ajn humanisman aǔ internacie interkonsentitan principon”. Li do ŝajnas serĉi la oran mezon, alvoki al prudento de pritaksoj kaj analizado sen antaǔjuĝoj. Kaj tio estas por mi malnaiva, ĉar prudenta, sed samtempe tamen donkiĥota. Prudento de pritaksoj ne gravas ja al grandaj homgrupoj.

Kontentaj pri ĉi tiu numero de MONATO devus esti ankaǔ la ŝatantoj de turismo. David Curtis prezentas tie la agadon de la brita National Trust, Nacia Kuratoro – organizaĵo, kiu celas konservi kaj protekti historiajn vidindaĵojn kaj naturbelaĵojn en Anglio. Ĉeokaze li priskribas historion de viktoria-gotika domo troviĝanta proksime al Bristolo, en sud-okcidenta Britio. Kaj la konstruaĵo estas vere impona – „kun turoj, turetoj, ŝtonhokoj, retaĵitaj fenestroj, abundaj ŝtaonskulptaĵoj, alte starigitaj tegmentoj super 42 ĉambroj, kapelo, vitrodomo, bilardejo kaj admirindaj ejoj, plenplenaj je taǔgaj mebloj kaj akcesoraĵoj. Ĉio ĉi ekestis sur la fekunda kamparo kun parko, ĝardenoj, kuirejoj, bienaj dometoj, distilejoj, staloj, privata gasfabrikejo, hejmbieno”. Ufff! oni povas laciĝi vizitante...

Iom konekse kun la traduk-tema artikolo el MONATO aperas ampleksa artikolo de Jiři Malovec en la ĉeĥa STARTO. La aǔtoro strebas bilanci la situacion de Esperanto post la vastiĝo de la Eǔropa Unio. Kiel elirpunkton li prenas la opinion de Seán Ó Riain kaj Renato Corsetti esprimitan en ESPERANTO, ke „se la parolantoj de Esperanto ne estos multnombraj (...) neniu atentos Esperanton nur pro la beleco de la ideo”. Sekve li skizas propran strategion por plifaciligi la trovadon de adeptoj por kursoj de la internacia lingvo. Laǔ lia opinio tio devus okazi triŝtupe. „Unue necesas konvinki la publikon, ke Esperanto havas propran kulturon, due, ke ĝi estas preparita servi kiel internacia komunikilo kaj trie, ke ekzistas komunumo de seriozaj uzantoj, en kiun la novaj adeptoj povas eniri”. La artikolo estas longa mi do elektas el ĝi nur unu apartan penson. Ĝi koncernas popularigadon de la esperantlingva literaturo, kio – mi samopinias - estu unu el la rimedoj konvinkantaj pri ekzisto de la esperanta kulturo. Ĉeokaze Malovec faras rezervon pri eventuala danĝero, kiun povas kaǔzi maltaltnivela traduko laŭ la vidpunkto de la kvalito. Laǔ miaj spertoj ĉi-koncernaj tiaspecan danĝeron minimumigas vendado de tradukoj el Esperanto al eldonejoj ĝuantaj prestiĝon sur sialingvaj merkatoj. Mi sukcesis siatempe publikigi pole centpaĝan traduka-esean materialon pri la esperanta literaturo al la monata faka revuo „Literaturo en la mondo”, kie ĝi apudis al la ĉeftemo de la numero, kiu estis – tute senlige – la verkaro de Vaclav Havel. En prestiĝaj eldonejoj aperis ankaǔ mia traduko de „La fenomeno Svislando” kaj la traduko de la libro pri Tolstoj de Victor Lebrun, kiun faris Tyburcjusz Tyblewski. Ĉiuj ĉi aperis tamen antaǔ pli ol dek jaroj kaj necesus, ke ĉiujare aperu almenaǔ unu-du titoloj tradukitaj el Esperanto. Tiam la lingvo post kelka periodo komencos esti rimarkata kiel kultura fenomeno. Tamen lanĉado de esperantaĵoj estas tre temporaba laboro kaj necesas por tio multe da persistemo. Ĉiuokaze mi konsentas ankaǔ kun la finpenso de Malovec esprimita en la artikolo: „Allogaj proponoj de praktikaj servoj flanke de nia movado povas esti pli efikaj ol eventuala oficialigo flanke de Bruselo”.

En BERLINA INFORMILO troviĝas interalie ĉeftezoj de prelego pri la tradukado de doktoro Detlev Blanke. La aǔtoro atentigis interalie, ke dum la tradukado al, ekzemple, japana lingvo la celpubliko estas sufiĉe klare imagebla, kiam oni tradukas anglen la imago pri la celpubliko iom malklariĝas pro ĝia kultura diverseco, sed la plej svaga imago pri la celpubliko ekzistas dum la tradukado esperanten. Kaj tio ĉi kreas tute konkretajn problemojn ligitajn kun adaptado de la fontoteksto. LEA/G-INFORMILO proponas ampleksan artikolon de Gary Mickle pri prezent-maniero de Esperanto kaj SAT al maldekstrularo. La aǔtoro postulas interalie, ke la informado estu pli kleriga ol varba, ke ĝi estu pli skrupule honesta ol ĝis nun kaj ekzemple oni ne fanfaronu pri milionoj da esperantistoj, ke ĝi priskribu homkategoriojn, kiuj povus plej profiti de Esperanto kaj ke ĝi liberiĝu de finvenkismo. La maja numero de LE TRAVAILLEUR ESPERANTISTE enhavas interalie raporton pri informa renkonto de esperantista delegacio kun Harlem Désir, socialista eǔroparlamentano. Kaj novskotia INTER NI starigas interesan demandon „De kie venas vojokavoj?”. Ĝis antaǔ nelonge tiu ĉi praktika demando estis ankaǔ mia, ĉar ĝuste multaj vojokavoj estis tio, kion mi vidis, rigardante alstrate tra la fenestro de mia ĉambro. Tamen iun tagon venis neesperantistaj fakuloj kun maŝinoj kaj faris praktikan servon: metis novan, glatan asfalto-surfacon. Do, videble kiel esperantistoj ankaǔ koncerne vojokavojn ni estas en la fazo de diskut-komenco, dum praktikajn servojn faras aliaj. Tion konstatinte adiaǔas vin jam foliume via -Wojtek Usakiewicz