• Trarigardo de la E-Gazetaro - 20.07.2004
  • 20.07.2004
Jam fine de junio la retumantoj povis konatiĝi kun la duobla julia-aŭgusta numero de „Esperanto revuo”. En la junia ni havis ampleksan „Estraran Raporton 2003”. En la plej freŝa, Osmo Buller tute „Malferme” raportas pri la harmonia fino de la estrara trijara kunlaborado, reference al la lasta laborkunsido okazinta en aprilo. Al tiu kunsido ni donis apartan atenton en nia programo, do ni ĝin ne analizos aparte, kvankam vere estas bone memorigi pri ĝia trapaso kaj konkludoj tuj antaŭ la Pekina UK. Sed la kovrilpaĝo instigas nin direktiĝi al tute alia mondparto, al la Latina Ameriko, al Brazilo, al Bona Espero per la ridetanta vizaĝo de volontulino Aneta Ubik en la akompano de infanoj, kiuj trovas >bonan esperon en brazila ĝangalo<, kiel anoncas la titolo. Pri tiu ĉi aparta bieno-lernejo ni povas legi ene de la numero pli amplekse – sed ja ni ne preteratentu la motoron de tiu ĉi agado, Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia. Ili ja estas ankaŭ tre bone konataj agantoj de la rotaria movado, kiuj klopodas inter aliaj membroj de RADE voĉdonigi proponon, kiu „konsciigu al 1 miliono 200 mil rotarianoj en la mondo pri la lingvoproblemo kaj ties racia solvo per la vasta uzo de Esperanto inter la rotariaj kluboj, kiuj inter siaj celoj deklaras agadi por pli paca, solidareca kaj pli justa mondo”. Cetere per la julia-aŭgusta numero de „Esperanto Revuo” ni konatiĝas ankaŭ kun aliaj internaciaj organizaĵoj por amikeco kaj servado, kaj tiujn ĉi ampleksajn informojn ornamas kelkaj fotoj el la japana konferenco de Rotario. El tiu ĉi numero riĉa per informoj rilate al E-instruado tra la mondo, kalendaro de E-aranĝoj, raporto pri la kuba Tutamerika Kongreso, kompreneble ni ne povas preteratenti la informon, ke Małgorzata Handzlik, pola esperantistio, sed ja ankaŭ persono konata en sia medio pro la aktivado socia kaj merkatista fariĝis la unua esperantlingva eŭrodeputitino. Same interesaj kaj gravaj estas ankaŭ la subtenaj vortoj por la klopodoj de esperantistoj de la nova prezidento de Aŭstrio, d-ro Heinz Fischer, kiu ne kaŝas siajn familiajn ligojn kun Esperanto. Al la pola esperantistino en la Eŭropa Parlamento la atenton donas - same represante ŝian foton el ŝia oficiala TTT-paĝo - la julia „Ondo de Esperanto”. Sed certe pli interesaj en la kunteksto de la proksimiĝanta Pekina UK estas la konsideroj de Komitatano Z. marĝene de la estrara ŝanĝo, pro la okazontaj tie elektoj, nu kaj ankaŭ intervjuo kun Pavilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto Asocio, kiu venontjare gastigos la Universalan Kongreson en Vilnjuso. Verdire la intervjutemon ekdominis la eksploda eldonagado de litovaj esperantistoj – kiu servas al realigo de du devizoj „Litovion en la mondon” kaj „Esperanton en Litovion” kun la celo, ke Esperanto iĝu integra parto de la litova kulturo, subtrekas Pavilas Jegorovas. Dume Litovion, se ne en la mondon, almenaŭ en Eŭropon klopodis enkonduki jarkomence Grazyna Opulskiene, kies apleksa prelego pri ŝia lando troviĝas en la aprila-majo-junia numero de „Gazeto Esperanto” de la Esperantista Grupo el Le Mans, Francio. Tiu ĉi periodaĵo – kiel ni jam kelkfoje substrekis dulingva spegulas problemojn de la komunikado aparte en EU, kaj ĉi-numere aparte multaj estas referencoj al Esperanto, ankaŭ pro la manifestacio esperantista en Strasburgo, organizita de Europa Bunto. Kiel ni legas tiun tagon, kaj do la 9-an de majo Esperanto pruvis, „ke ĝi estas lingvo vivanta, kreiva kaj entuziasma, demokrata kaj neŭtrala, komunikilo efika, protektanta la lingvan diversecon kaj ilo por paco”. La raporto enhavas ankaŭ kelkajn interesajn citaĵojn el la kontribuo prezentita en la Parlementejo fare de Andre Cherpillod pri la laŭdira artefariteco de Esperanto! „Gazeto Esperanto” ankaŭ citas el la franca gazetaro pri aparta biciklista bravago de Zef Jegard, kiu omaĝante la vastiĝon de la EU la 1-an de majo ekbiciklis ĝis Vladivostoko, kaj pri kies sukcesa itinero omaĝe kantis antaŭnlonge en nia programo la direktistino de „Meven”. El tiu ĉi numero de „Gazeto Esperanto”, kiun fermas la nova esperantlingva versio de „Himno de Eŭropo” (la vortoj de Umberto Broccatelli) – mi tamen ŝatus mencii aparte pri la kontribuo de Ferdi Vince, kiu memorigas la solidarecan helpon donitan al Sarajevo en la jaroj 1993-1994. La balkana milito skuis la tutan mondon komence de la 90-aj jaroj, sed tiam neniu imagis, ke eskalo de terorismo ĉirkaŭprenos la tutan mondon. Nun la rigardo celas Irakon. Sendepende, kian opinion ni havas pri la helpo de fremdaj soldatoj, kiuj troviĝas tie la informoj pri teroristaj forkaptoj, kruela traktado de civilaj ostaĝoj elvokas kontraŭstaron. La lasta numero de „La Movado” de KLEG per la plumo de Aikawa Setuko okupiĝas pri la forkapto kaj liberigo de tri japanaj ostaĝoj, kies historion ni ĉiuj povis sekvi pere de la amaskomunikiloj en la komencaj monatoj de la jaro. La bonŝanca sorto, kiun spertis fine liberigitaj japanoj ebligas al ŝi konstati, ke ne temis pri teroristoj, sed findindaj islamanoj. Bedaŭrinde, kiel montris la kazoj de aliaj forkaptitoj ne ĉiuj ricevis la sanĉon rezoni sammaniere.
Ne facilas elradikigi malamon, kiun fundamentas malkono. Facilas slogani, ke malkonon faciligas forigi Esperanto. Kaze de „Nova Vojo” de EPA el Japanio ne temas pri slogano. Ĉiu laŭvica numero de la revuo sub la redakto de Yas Kawamura montras, kiel tiun malkonon forigi. Al „Nova Vojo” servas tiel kreita reto de eksterlandaj raportistoj – evidente esperantistaj - kiuj skribas pri aktualaj eventoj en siaj landoj, aŭ pri iuj fenomenoj, kiuj homece proksimigas unujn al aliaj. En julio Jonathan Moylan el Aŭstralio skribas pri la okazinta fine de majo la jam 7-a STOMP – alie festo pri la kultura diverseco. Kiel ni ekscias temis pri festo grandsukcesa, reklamita en la amaskomunikiloj - kies organizanto evidentiĝis esti sekretario de la loka E-grupo, tial ĉirkaŭ du mil partoprenantoj en la programo trovis ankaŭ mencion pri Esperanto. Alia kontrubuinto al la sammonata numero estas Jeremi Gishon, kiu aliflanke rakontas pri muzikaj stiloj de Israelo. Kiel ĉiam multas fotoj el EPA-arkivoj, inkluzive de tiuj pri la Tameperea UK en la 1995-a, al kiu aludas ankaŭ la redaktoro per sia „Kondolenco al ĉies bonkora frato”. Ene de la numero kiel kutime felietonas - ĉi-foje plumpentrante la interesan figuron de Micuiŝi Kijoŝi – Tacuo Huĝimoto, dum laŭvica historio de Bovistino ebligas sekvi la vivhistorion de Deguĉi Sumiko. Nu la plej aktuala mesaĝo estas tiu de Ju Jianchao invitanta al Pekino, ni citu: „Venu al Pekino! Estas multaj kialoj por veni al Pekino, kaj la plej ĉefa estas, ke amikoj renkontiĝos, samideanoj kunvenos kaj Esprantistoj kongresos”.
Ni sekvas la inviton, do dankante pro ĉiuj venintaj E-periodaĵoj la laŭvican trarigardon ni fiksas por la 3-a de aŭgusto.

Barbara PIETRZAK