• Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.08.04
  • 17.08.2004
Ankoraŭ daŭre mi troviĝas sub la forta impreso de la dumkongresaj tagoj en Pekino, debatoj, kunsidoj, renkontiĝoj. Aparte mi rememoras nun renkontiĝojn kun la ĉeestantaj la pekinan kongreson redaktoroj de dievrsaj E-revuoj, inkluzive de japanaj redaktoroj de la periodaĵoj, kiuj ofte gastas en niaj trarigardoj: „La revuo orienta”. „La Movado”, „La vojo”. Sed ja ni ne forgu, ke ni kongresis en Ĉinio kaj tial komence de nia nunsemajna renkontiĝo kun la E-Gazetaro oni donu la atenton al la lasta numero de „BULTENO-AŬSTRIA FERVOJISTO”, kiu venis al la redakcio nur kelkajn tagojn antaŭ la kongreso, sed kiu kovrilpaĝe logis nin jam tiam al Pekino per konata varbobildo. Cetere ne nur per ĝi, sed ankaŭ per sia enhavo, en kiu represe ni trovis du martajn materialojn el la esperantlingva programo de Ĉina Radio Internacia. Kvankam malnovaj – ja ili aktulas. La unuan aŭtoras fama ĉina esperantisto, verkisto kaj tradukanto Laulum, donante la atenton al la interrilatoj inter la 89-a UK kaj la lingva problemo internacia. Unue li listigas la ĝenerale konatajn verojn pri la lingvo kiel kulturportanto kaj kultursubjekto. Aliflanke li substrekas, ke „la sinteno de Ĉinio al la internacia lingva problemo estas grava. Ĉinio kun 1,3 miliardoj da loĝantoj kaj brila kulturo de 5 mil jaroj havas plej fortan voĉon por decido pri la gravaj aferoj de la homaro kaj ankaŭ pri la solvo de la problemo de internacia lingvo”. Malgraŭ la fakto, ke multaj kredas la solvon de tiu ĉi problemo pere de la angla, kiu ankaŭ en la aziaj landoj estas amase instruata la aŭtoro ne kaŝas, ke „la vastaj homamasoj de ni - ĉinoj, japanoj, koreoj, vjetnamoj ne povas kompreni la anglan nek komprenigi sin per ĝi. (...) La fremdaj lingvoj estas malfacilaj por ni, ĉinoj. Se la ĉinaj popolamasoj konstatos, ke Esperanto estas oportuna por ilia bezono kaj elektos ĝin por internacia komunikado, tiam Esperanto pli rapide disvastiĝos tra la mondo pro sia helpo en la solvo de la lingva problemo de internacia komunikado”. Sekve rezonante pri la grava kultura tasko de la nuna UK Laulum atentigas pri neceso de bona utiligo de la nuna ŝanco, kiun kreas la pekina kongreso kaj li listigas kelkajn ĉi-celajn farendaĵojn, ne forgesante admoni pri la neceso lerni la lecionon donitan de la Pekina Kongreso en la 1986-a jaro. Kvankam tiu ĉi artikolo aperis antaŭ la Pekina Kongreso mi certas, ke ĉinaj esperantistoj faras kaj faros ĉion por utiligi la ŝancon plifortigi kaj plivigligi la movadon en Ĉinio, vastigi konon pri ĝi en la ĉina socio. Ĉar „ĝi estas la ununura internacia lingvo”. Evidente la ununura, kiu plene enpraktikiĝis, pri kio - citante cetere ĉi-koncernajn vortojn de d-ro Ludoviko Zamenhof „Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto” - skribas tutapude alia aŭtoro – Wen Jingen. En siaj rezonadoj pri la diversaj provoj krei internacian lingvon, aŭ modifi esperanton – li aparte akcentas, ke „La sukceso de la lingvo de Zamenhof kuŝas en tio, ke li kreis ne nur la lingvon, sed ankaŭ la komunumon de parolantoj de tiu lingvo”. Neniu estis devigita uzi ĝin, sed „esperanto ekhavis siajn parolantojn dank’ al tio, ke ĝi havas naturan evolupovon”. Tiun rolon de Esperanto, ununura funkcianta internacia lingvo, nur antaŭnelonge klopodis aparte akcenti la manifestaciintoj de „Europa Bunto 2004”, pri kies aktivadoj ni legas sekve. Praktike la ununuran internacian lingvon utiligas ja ankaŭ diversnaciaj radiostacioj, al kiuj ankaŭ estas aparte dediĉita tuta paĝo en la „Bulteno” de aŭstraj fervojistoj. Nu, daŭre ni trovas en diversaj rondoj de E-parolantaro la demandon ĉu Esperanto por sia disvastiĝo bezonas politikistojn kaj politikon – aŭ unue kreiĝu premmaso kiu eldevigu de politikistoj necesajn reagojn. Sendube ambaŭ vojoj necesas, kaj tion oni komprenas ne nur en Eŭropo. Interesajn ĉi-koncernajn pripensojn enhavas prelego, kiun meze de junio prezentis en la japana Kansajo Alano Lauffenburger, kaj kies prelegresumon aperigas la aŭgusta numero de la japana „La movado”. La aŭtoro de la prelego relative freŝrigarde rilatas al la temo – li estas esperantisto nur de 4 jaroj – samtempe li manifestas konojn de la situacio ene de la movado kaj konojn pri la rezonadoj pri ĝi inter tiuj, kiuj klarvide prognozas ĝian homaran estontecon. Citinte la opiniojn ia de Robert Phillipson, Claude Piron, Tazio Carlevaro, Andrea Chiti-Batelli la aŭtoro atentigas, ke pluraj esperantistoj opinias, ke la ĉefaj kialoj de la ŝajna malsukceso de Esperanto estas fakte nek psikologiaj nek rilataj al la „artefarita” naturo de Esperanto, sed esence politikaj. Kiel li skribas, jam ekde pluraj jaroj, kelkaj esperantistoj, analizante la kialojn de la evidenta senpotenco de esperantistaro konkludis, ke nur politika agado kapablos realigi la celojn de Esperanto. Tio ebligas ankaŭ al li konkludi koncerne la homaran destinon de Esperanto, ke tiun E-o havas, „tamen – ne per siaj propraj fortoj, kiel neeskapebla destino, sed nur se ni esperantistoj adoptos novan strategion kaj ekagados sur politika kampo”. Tiom el la prelego de Alano Lauffenburger. Nur por daŭrigi tiun ĉi vefton - almenaŭ nur por momento ni enrigardu la lastan „Esperanto aktuell” el Germanio. Kompreneble tie, en la vastiĝinta EU oni vidas apartan ŝancon por disvastigo de la IL. Kiel diris en sia parolo al la kongresanoj en Neubrandenburg la prezidanto de GEA, Andreas Emmerich „La neceso pri neŭtrala lingvo pli kaj pli evidentiĝas, precipe nun, kiam dek novaj landoj membriĝis en la Eŭropa Unio. La ĝenerala opinio pri Esperanto ne plu estas tiel negativa kiel ĝi estis antaŭ dudek jaroj”. Sed samtempe Andreas Emmerich esprimas profundajn dubojn pri la rolo de politikistoj en antaŭenpuŝo de Esperanto. Samtone cetere skribas ankaŭ la redaktoro de „Esperanto aktuell”, Rudolf Fischer: „Ankaŭ lingvopolitike io moviĝas pro la pligrandiĝo de la Eŭropa Unio. La lingvoservo nun definitive ne plu funkcias kiel antaŭe, do kion fari nun? Ĉiuj (preskaŭ ĉiuj) politikistoj pluĵuras, ke la lingva kaj kultura diverseco estas ŝirmenda. Strangokaze kelkaj uzas tiun argumenton por malakcepti Esperanton dum ili samtempe ĝemas: escepte de la „solvo” uzi nur la anglan, ne ekzistas eltroviĝo. Nu – al la germana „Esperanto aktuell” ni referecos denove post unu semajno. Kaj nun denove ni reiru al Azio, de kiu lastlunde venis la la duobla aŭgusta-septembra numero de „La revuo Orienta”. Evidente ni ne malfermos ĝin hodiaŭ, kvankam tutcerte ni konfirmas la flugpaĝon aldonitan kun la decido, kiu estis oficiale publikigita dum la ferma soleno de la 89-a UK en Peknio, ke la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en la 2007 okazos en Jokohamo. Tiun ĉi decidon japanaj esperantistoj delonge sopiris, kaj tiu ĉi informo tutcerte aparte spronos la devizon, kiun surhavas la julia, 1001 numero de „La revuo orienta” - „Ni konduku Esperanton sur kreskantan alfluon”. Tiu ĉi devizo – la gvidideo el la artikolo de la prezidanto de JEI supertitolas pli ol dekon da japanlingvaj artikoloj pri la landa movado kaj manifestacioj en la kunteksto de la proksimiĝanta 100-jariĝo de la japana E-movado. Lakonaj resumoj ebligas alrigardi al la ĉefzorgoj de la unuopaj esperantistaj medioj. Gravan rolon survoje al la jokohama UK plenumos laŭvicaj japanaj kongresoj. Tiu en la 2006-a lige kun la 100-jarigo de la japana movado okazos en Okayama, pri kio skribas Hideki Harada. Kiel substrekas Doi Hirokaz el organiza fako – ankaŭ nun en la tempo de nova informteknologio lokaj E-kluboj ne perdas signifon plu ekzisti. Ĉi-jare Komitato por la Japana Jarcento Jubileo de Esperanto lanĉis kampanjon okazigi E-kursojn tutlande. Rezulte 56 grupoj el 54 municipoj sin anoncis por la kampanjo. La zorgo pri novaj esperantistoj cetere rilatas ne sole al plenaĝuloj. Jen ni ekscias, ke estas verkata la porinfana biografio de Zamenhof kaj krome oni planas eldoni esperanto-japanan kaj japanan-esperantan vortarojn por infanoj. Samtempe ni informiĝas ia, ke la nombro de lernintoj en la koresponda kurso de E-societo en Numazu atingis milon. Kiel estas substrekite: „Estas ĝoje, ke el la kursfinintoj kreskas aktivuloj por la movado”. La sama ideo gvidas alian aŭtoron, kiu deziras profitante siajn fakajn konojn kaj pensante pri la jokohama UK entrepreni klopodojn kun junuloj, ke Esperanto estu uzata en vojaĝo, estu lingvo agnoskita por turisma profesia interpretado en estonteco. Jam nun oni pensas pri trejno de ĉiĉeronoj, kiuj gvidu alilandajn partoprenanojn en Tokio, Johokamo kaj aliaj urboj. Ne mankas kompreneble kontribuoj, en kiuj oni donas la atenton al la informa agado al la neesperantista publiko. Do tuta fasko da artikoloj, kiu spegulas la viglon de la japana E-movado. Sed tiuj japanlingvaj kontribuoj tute ne elĉerpas la interesan enhavon de la julia numero de „La revuo orienta”, kiu liveras riĉajn informojn pri la nunjara 91-a Japana Esperanto Kongreso, amplekse raportas pri la 37-a E-Seminario Ranzan 2004; Ĝi ebligas la enrigardon en la japanan socion pere de la monata podieto – ĉi-foje temas ri la kutimoj en japanaj superbazaroj, ne ĉiam agrablaj por laborantaj tie personoj. Nu – kaj laste prezentas buntan vizaĝon de la gubernio Kioto, kiu ne identas kun la fama kaj bela japana samnoma urbo.
Barbara PIETRZAK