• Trarigardo de la E-Gazetaro - 17.08.2004
  • 17.08.2004
Kvankam E-gazetoj abundas mi promesis lastsemajne referenci al iu el inter jam menciitaj de ni. Sed antaŭ ol mi faros tion permesu, ke mi kore danku al MINE Yositaka, kaj skribis por la redakcio de „La Movado/KLEG”, kiu sendis al ni la elektronikan adreson de la pritraktita de ni prelegresumo, prezentita dum Kansaja Kongreso fare de Alain Lauffenburger. Ni volonte pluperos ĝin al ĉiuj interesiĝantoj:
http://www2u.biglobe.ne.jp/~kleg/kek/KEK-prelego200406.pdf.
Fakte ni donis pasintsemajne la atenton nur al tiu ĉi artikolo ne menciante la aliajn kontribuojn en la aŭgusta „La Movado”, kiel tiun de KATAOKA Tadasi, kiu rakontas pri siaj interesaj spertoj dum sia unua vizito en Ĉinio, en la kunligo de studvojaĝo por akupunkturistoj, kiel literaturaj eroj – inter kiuj legindas „Rakonto antaŭ longa tempo”, aŭ rendevuo kun tankaoj sub la gvido de Tacuo Huĝimoto, nu kaj laŭvica fragmento de „Vortaro por Lernantoj” de Laulum. Impone aŭguriĝas - laŭ antaŭinformoj - la preparoj al la oktobra 91-a Japana E-Kongreso, kiun partoprenos la litova ambasadoro en Japanio, prelegonte kaj en la japana kaj en la litova lingvoj, ĉi lasta en la traduko de Povilas Jegorovas.
Nu, pasintsemajne ni aludis ankaŭ al la lasta „Esperanto Aktuell” en la kunteksto de la opinioj, deklaritaj lige kun la pasinta Germana Esperanto-Kongreso en Neubrandenburg. Ĝi estis la okazo deklari kelkajn opiniojn pri la estonteco de Esperanto en la vastiĝinta Unio, ne nur flanke de esperantoparolantoj, sed ankaŭ invititaj gastoj, eŭroparlamentanoj Alfred Gomolka kaj Heinz Kindermann. Kaj kvankam neniel eblas kontesti, ke okaze de la invitoj la politikistaj deklaroj estas kutime promesoplenaj – plej ofte en la kunteksto de subteno de necesaj esploroj pri funkcikapablo de Esperanto - kiel kaze de la eŭrodeputito Kindermann - la deklaron de Gomolka, kiel pli personan mi legis kun intereso. Li deklaris: „Esperanto havas por mi apartan signifon. (...) Ĝi estas kvazaŭ esprimo kaj simbolo de nia komuna Eŭropa kulturo. Por ke Esperanto ankaŭ estonte havu sukcesan evoluon la civitanoj de Eŭropo devas alproksimiĝi. Por tio ni bezonas novan malfermitecon, kiel ĝin akcelas Esperanto”. Nu, pri tio, kion germanaj politikaj partioj opinias pri la eŭropa lingvopolitiko GEA esploris antaŭ la eŭrobalotoj. Rezultojn de tiu enketado ni trovas samnumere de „Esperanto Aktuell”. Kiel ĝin resumis la redaktoro de la revuo, Rudolf Fischer – „la rezulto estas neniel jubiliga kaj sen grandaj surprizoj (...) La enketo montris ankaŭ – je ĝi reagis duono el la alparolitaj politikaj partioj – ke ekzistas ankoraŭ multaj duboj (seriozaj, ne simple antaŭjuĝaj) rilate Esperanton, kaj estas nia tasko kaj mem pripensi kaj sondi tiujn dubojn kaj raporti insiste pri la rezultoj al la politikistoj”. Sed finvorte Rudolf Fischer konkludas – „la ŝlosilo laŭ mia opinio ne estas persvado de potenculoj, sed vasta instruado de nia lingvo al estontaj instruistoj kaj interpretistoj”. Certe temas pri unu el la pluirendaj vojoj. La alia estas tutcerte membraro kaj junularo. Ĉi-rilate germana E-movado povas fieri, ĉar kiel ni informiĝis GEJ sukcesis per helpo de multaj esperantistoj kolekti la necesajn 4 mil membrojn – la necesajn por ricevi ŝtatan subvencion de la germana registaro. Felix Zesch, la prezidanto de la Germana E-Junularo detaligas la ĉefajn zorgojn de germanaj gejunuloj, kiuj aktivas kiel sub-asocio de GEA kaj li deklaras ĉefajn punktojn de la ĝenerala strategio. Temas pri 5 agadkampoj: pliintensigo de internacia agado, koncentriĝo je la celgrupo lernejanoj, pli da ofertoj por membroj, pli efika interreta komunikado inter aktivuloj, diversigo de la monfontoj.
Ni sekvu tiun ĉi junularan spuron enrigardante la plej lastan numeron de la magazino de JEFO, alie franca junularo esperantista. La rigardglito tra la francaj titoloj kaj konatiĝo kun la enhavo de la esperantaj artikoloj atestas pri tio, ke la franca junulara medio esperantista viglas, ke ĝi kapablas ĝoji, distri sin kaj amuziĝi, tute ne forgesante pri gravaj farendaĵoj. Unu el la defioj estas trejni aktivulojn en la landaj sekcioj, por tiuj disvolvu altnivelan agadon por disvastigi Esperanton. Pri la spertoj el la marta seminario, en kiu dek kelkaj gejunuloj klopodis spertiĝi pri publikaj rilatoj raportas en la numero de „JeunEsperanto Info”, Bertrand Hugon prefere kritiktone. Nu spertoj, ĉiaj spertoj certe valoros por prilabori la publikrilatan strategion por kapti la atenton de ĵurnalistoj. Tutcerte iom ŝokas la informo de prempridemandado de televidintervjuantoj, ĝis kiam ili ne aŭdas la premistajn respondojn. Sed valoras espereble enkontigi tian sperton. Nu, kiel ni eksciis tiel kreiĝis iuj scenoj por la programo en „arte”- kanalo. Sed tio estas nur flankimpreso. Ĉar fakte plej gravas plurgeneracia plenvoĉa sindeklaro por lingva demokratio. Evidente dume daŭre ni koncentriĝas pri Eŭropo, ĉar ĉi tie la vastiĝo de la EU al multaj prezentiĝas kiel aparta ŝanco. Ne mirige, ke ni trovas en la numero de francaj esperantistaj gejunuloj ankaŭ la vortojn de la prezidanto de la partio „Eŭropo Demokratio Esperanto”, kies listoj aperis en Francio dum la eŭropolarlamentaj balotoj. Kiel eksplikas la pravigon de la kreiĝo de la nova partio Emmanuel Debanne: „...multaj komprenis, ke la tradiciaj partioj ne estas pretaj por antaŭenpuŝi esperanton. Due , ĉiu povas konstati la lingvan neegalecon kaj mankon de dialogo inter la eŭropaj civitanoj”.
Nu, tiu dialogo senĝenee fluas inter esperantistoj, kelkfoje eĉ ekde la denaskula etapo. Ĉu tio veras? Evidente jes, kaj kun kelkaj, kiuj sian esperantistan karieron komencis en Internaciaj Infankongresetoj ni konatiĝas laŭnome en laŭvica esperantlingva artikoleto, kiu skizas la vivhistorion de kelkaj el tiuj, kiuj la unaun fojon renkontiĝis dum la Valencia UK (evidente en ĝia infana programo) en la 1993. Post 10 jaroj (9 el inter 50 renkontiĝis dum IS en Naumburg). Evidentiĝas, ke nun ili studas aŭ eĉ jam laboras – kaj finvorte ni legas rekte varbotone: „simple ĉeestu geinfanajn kongresojn (almenaŭ proponu ĝin al infanoj konataj de vi) kaj tiel vi ekhavos multajn longdaŭrajn amikecojn!” Bela kaj prava sufloro. Sed sekvante tiun spuron, ĉu ni povas imagi kiom da aktivuloj el la tiel nomata normala esperantista vivo ĝuste elkreskis el la infankongrsetoj, junularaj kongresoj. Tiuj ja multas. Sed por inicaj renkontoj valoras ankaŭ aliaj rendevuoj, koncerne kiujn francoj verŝajne elstaras jen varbante por fromaĝa semajnfino, jen por ĉokolada. En la menciita numero por la „ĵonglada semajnfino” aŭ simple por la „Festo”. Nu ambaŭ jam okazis – espereble plensukcese. Ne kredu tamen, ke gejunuloj nur senzorge amuziĝas. Kelkaj serioze-amuzaj recenzoj vere instigas enirigardi kaj legi pri legindaj libroj kaj interesaj retejoj.
Nu, junularo aktivas ne sole en Eŭropo. Pri eksterordinara Asembleo de BEJO en Brazilo raportas ĝia ĝenerala sekretario en la lasta numero de „Brazila Esperantisto”, Isis Okabe Piton. Tie gejunuloj konsideris la decidon fariĝi junulara sekcio de BEL. Kiel ŝi eksplikis: „La sekciiĝo ne signifas do limigon en la agado. Male, oni konsideris, ke la fortoj de BEJO povus pli libere okupiĝi pri la detaloj de la organizo: interesigi la junulojn pri Esperanto”.
Barbara PIETRZAK