• Trarigardo de la E-Gazetaro - 24.08.2004
  • 06.09.2004
Jam merkrede en la hiapana Bilbao komenciĝas la 6-a Esperanta Eŭropunia Kongreso, cetere samloke kaj samperiode okazos la Hispana Kongreso, la jam 63-a. Tiel okazas, ke la aranĝojn en Bilbao mi partoprenos persone, mi certas do, ke estos la okazo retrorigardi poste al tiuj ĉi eventoj en nia programo, sed iom koincide ĵus en la nunaj tagoj venis la plej freŝa numero de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio „Boletin” – el kiu ni ekscias pri kelkaj planataj eventoj, kiuj surprizos la kongresanojn. Temas pri novaj verkoj, inter kiuj troviĝos la plej nova, 8-a volumo de la libroserio „Hispana Literaturo” lanĉita en la 1987-a jaro post festi la centjariĝon de Esperanto – kun la celo disponigi al la esperantistoj en la tuta mondo la plej bonajn verkojn de hispanaj aŭtoroj. La plej nova volumo, 160-paĝa (enhavonta mallongan romanon kaj naŭ novelojn) estas plene dediĉita al la vaska aŭtoro Pio Baroja. Krome temas pri du poezivolumoj de Jorge Camacho – el inter kiuj „Celkantoj” estas verko plene esperanta dum „Saturo” enhavas poeziaĵojn jen hispanajn jen esperantajn kun respektivaj tradukoj de ili. Krome temos pri la verko de Antonio Valen „El esperanto: lengua y Cultura”. Sed en la lasta „Boletin” ni povas legi ankaŭ pri aliaj interesaj libroj laste eldonitaj, kiuj celas la hispanlingvan publikon, kiel la libro de Giordano Moya Escayola „Esperanto en prospektivo”, kaj romano verkita laŭ la modelo de la fama romano de Jules Verne, priskribanta mondvojaĝon en 79 tagoj. Nu, por resumi lakone: sukcese helpe de esperanto! Sed kiel ni legas en la libro tradukita el la kataluna esperanto aperas en ĝi tre nature, en la komenco oni iom klarigas pri ĝi kaj mencias esperantistecon de Verne. Poste oni jen kaj jen mencias ĝin, kio klare komprenigas, ke la aventuremaj vojaĝantoj uzas ĝin por interkompreniĝi ĉie. Cetere en la lasta „Boletin” ni legas ne sole pri novaj libroj, sed ankaŭ pri multaj tre diverslokaj kaj imitindaj plurfoje aktivadoj de esperantistoj, kiuj aktivadoj celis la eksteran publikon. El inter ili mi sole menciu pri la maja Linguapax en Barcelono kaj pri la junia partopreno de esperantistoj en la kultura aranĝo „Maratono de la Rakontoj” en Guadalaĥaro. Cetere pri Lingvapax multe pli amplekse ni legas en la veninta multe pli frue „Kataluna Esperantisto”. La majan, jam 10-an Linguapax-kongreson profitis – kiel antaŭe - ankaŭ esperantistoj por prezenti siajn starpunktojn kaj spertojn al interlingvistika komunumo, kiun partoprenis elstaraj lingvistoj, skribas Hektor Alos i Font. Kadre de la barcelona aranĝo Abel Montagut prelegis pri „Kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al pluvivo de la lingva diverseco” kaj Radojica Petroviĉ – ILEI-prezidanto baze de kvar esperantaj TTT-ejoj: lingvo, lernu, interkulturo kaj edukado prelegis pri sistemo de rete bazitaj projektoj por konservi la lingvan diversecon. Kiel ni legas en „Kataluna Esperantisto” tio vekis intereson de spertuloj pri diasporaj lingvokomunumoj.
Nu – la raporto de Hektor Alos i Font krome tamen prezentas kelkajn favorajn voĉojn al esperanto aŭdiĝintajn dum la aranĝo - krom tiuj de oficialaj reprezentantoj. Li ia. atentigas pri elpaŝo de „neoficiala esperantisto”, nome profesoro Francois Grin el la ĝeneva universitato parolanta pri lingvoekonomiko en la ateliero „novaj socilingvistikaj tendencoj kaj paradigmoj”. Kiel ni ekscias unuflanke li atentigis, ke multlingveco ne estas nepre multekosta (kion cetere ofte asertas esperantistoj), sed aliflanke ŝokis la publikon prezentante bilancon de neegaleca monda lingvopolitiko, sekve de kiu kelkaj landoj povas neglekti la instruadon de fremdaj lingvoj. Li taksis, ke pro la fakto, ke Usono praktike ne enkondukas la instruadon de fremdaj lingvoj en sian instrusistemon, ĝi ŝparas 16 miliardojn da dolaroj jare, kio estas tre konsiderinda parto en la landa reserĉa buĝeto. Evidente lia konstato, ke neanglalingvanoj pagas el sia poŝo la usonan esploradon – ŝokis. Krome ni ekscias pri aliaj favoraj voĉoj aŭdiĝintaj por Esperanto ĉe aliaj okazoj dum tiu ĉi kongreso. Ĉio ĉi ebligas al la aŭtoro sumigi: „Entute sukcesa partopreno, kiu montras la gravecon de inteligenta informado celanta opinikreantojn”.
Nu tiuj argumentoj gravas kaj tutcerte al ili oni donos la atenton dum la kongreso en Bilbao. En ĝia kunteksto ni reiru al „Boletin”, kiu ia. aperigas la tekston de la Esperanto-Europunia prezidanto Sean O’ Riain „Ĉu la angla jam venkis”. Krome relegindaj estas ankaŭ - la aperinta jam ankaŭ en aliaj fontoj - informo pri la rekono de esperanto kiel viva lingvo fare de hungara ministerio por la instruado, nu kaj sobriga felietono de Sten Johansson pri la estonteco de Esperanto. Daŭre en multaj E-periodaĵoj eĥas la manifestacio de Eŭropa Bunto 2004”, ankaŭ en la priparolata „Boletin”.
Al la nova realo de la vastiĝinta Eŭropo referencas ankaŭ la menciita jam „Kataluna Esperantisto”, kiu – kiel menciite - venis al la redakcio jam signife pli frue, do iom pli frue spegulis jam multajn el tiuj eventoj, pri kiuj raportis pli poste la bulteno de HEF – sed evidente la plej grandan atenton donante al tiu eventoj, kiuj disvolviĝis en Katalunio. Kiel skribis ĝia redaktoro - „Por ni ĝojindas tiu bunteco de multaj disaj novaĵoj. Ili montras la aktivecon de rimarkinda kvanto da homoj: eĉ se foje laŭ diversaj engaĝiĝoj, kaŭze de malsamaj tempeblecoj aŭ emoj, ekzistas ia sento de burĝoniĝo. Ni ne devas blinde fidi, ĉar tio povas esti nur iom hazarda fenomeno kaj la tenado de la akirata nivelo postulas neetan laboradon regulan, sed ĉio ŝajnas esperiga.” Nu ne nur tiuj vortoj estas enviindaj, sed ja ankaŭ ĝuste pluraj informoj pri aktivecoj, denove multaj celantaj la eksteran publikon. Ke tiu agado ege gravas kaj alportas pozitivajn sekvojn ni informiĝas per artikolo citanta multajn tre pozitivajn menciojn pri esperanto en la loka gazetaro kaj aliaj amaskomunikiloj. Inter amaso de etaj, sed gravaj informoj pri diversforumaj aktivadoj esperantistaj „Kataluna Esperantisto” raportas ankaŭ pri du interesaj sciencaj verketoj pretigataj ĉiu-jare de katalunaj abiturientiĝontaj. Ĉi-jare du koncernis esperanton. La unua traktis esperanton kiel komunikan fenomenon, la alia pristudas la historion de la movado en regiono granda Penedès, en ku ĉiuj grupoj, kiuj fondiĝis dum la unua jardeko de la pasinta jarcento malaperis ekde 1936. Pro ĝi juna aŭtoro, cetere esperantisto ricevis la plej altan noton.
„Kataluna Esperantisto” intervjuas lin unue demandante kial li elektis la temon. Ricard Guasch Montaner - konfesas, ke ĝuste tiam li lernis esperanton, opiniis la temon interesa kaj multe pli scivolis pri esperanto. Kio gravas, ankaŭ lia instruisto opiniis la temon tre interesa. En alia parto de la intervjuo juna esperantisto konfesis: „La laboro alportis al mi ne nur novajn konojn pri historio, sed ankaŭ la bazan konon de esperanto. Tiuj scioj multe helpis min, ĉar ofte tio, kion mi trovis dum la serĉado estis en esperanto; krome ili ankaŭ permesis al mi konatiĝi kun geesperantistoj el ĉie. Rilate al reserĉa laboro havi manuskripton de Zamenhof ĉemane multe ĝojigis min same kiel ankaŭ la fakto, ke du instruistinoj interesiĝis kaj demandis de mi esprantan kurson”.
Nu ni certas, ke la kurso sukcesos dank’ al la entuziasmo de esplorinta la temon abiturento, sed ankaŭ dank’ al la pozitiva rilato de la lerneja medio. Nu por havi tiun pozitivan rilaton estas necesaj multaj etaj paŝoj – kaj ambaŭ numeroj traktitaj en nia nunsemajna trarigardo – reliefigas, ke tiuj etaj paŝoj en Hispanio kaj en ĝiaj diversaj regionoj ne mankas.
Barbara PIETRZAK