• Trarigardo de la E-Gazetaro - 31.08.2004
  • 06.09.2004
Tuj post la reveno el Bilbao, lunde vespere skuis min la informo pri la forpaso de konata pola esperantisto, kunorganizanto de ĉiam pli fama pola aranĝo „ARKONES” Tadeusz Chrobak. La nuna jaro dekumis niajn esperantistajn vicojn en maniero brutala kaj ofta. Ne pri ĉiuj forpasintoj ni trovas eĥon sur la paĝoj de la E-revuoj, sed mi ĝojas, ke tamen iujn forpasintojn ni ne lasaas al la forgeso. Ĉi-kuntekste ni referencu al la maja numero de „La sago”, en kiu Vinko Markov omaĝe felietonas pri Georgo Lagrange, atentigante aparte pri tiu ĉi neforgesebla figuro de la franca E-movado: akademiano, kunpreparinto de la nova PIV, kiu en la daŭro de sia kariero aktivis sur diversaj kampoj. Por multaj tutcerte li vekas asociaciojn kiel la kunfondinto de internacia kulturcentro „Kvinpetalo”, kiu proponas tre altnivelajn lingvajn kaj kulturajn staĝojn. Sed kiel atentigas la aŭtoro la aventuro kun Esperanto kaj esperantistoj komenciĝis por George Lagrange pli fru, en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Li ne limiĝis al la rolo de simpla movadano, li regule kontribuis al „La Tri Koboldoj”, la pariza kabaredo gvidita de Rajmundo Ŝvarc, esperantigante poemojn kaj klasikajn teatraĵojn. Fine de la 70-aj jaroj li ekaktivis kadre de la Teatro Esperanto de Parizo >TESPA<, kiu ebligis la surscenigon de pluraj el liaj tradukoj kaj en la kaberado „La Ruza Kruĉo”, kie li tradukis kanzonojn, kiujn kantis Ĵak Le Puil, la gvidanto de la kabaredo. Dum la postaj jaroj li verkis krimromanojn sub la plumnomo Serĝo Elgo. Tiuj artikoloj – kiel atentigas Vinko Markov - meritus tutan artikolon. Li mencias, ke kelkaj recenzintoj foje grumbis kontraŭ la „predikoj”, kiuj „trudas” la „socian tendencon” kaj „vivkonceptojn” de la aŭtoro. Sed kiel akcentas Markov „el la vidpunkto de SAT-ano, tiuj predikoj estas nek ĝenaj, nek maloportunaj, sed fakte tre pravaj kaj meditendaj. Ili pruvas, ke beletro foje estas pli efika enkondukilo al profunda pripensado ol teoria politika traktato”.
Kaj fakte apartan omaĝan eseon al Georges Lagrange ni trovas en la 209-a numero de „Literatura Foiro”. Giorgio Silfer tiel traktas la arton de Serĝo Elgo reliefigante, ke „kvankam neprofesiulo tamen Elgo ne estas mislokita apud profesiulo kiel Istvan Nemere. Elgo konas la metion; kaj konas bonege nian lingvon”. Fakte, parolante pri la verkaro de Serĝo Elgo Silfer komparas lin kaj lian heroon Kramer kun Johan Valano (malantaŭ kiu plumnomo kaŝas sin Piron kun sia ĉefrolulo Karal). Estas interese sekvi la komparojn de Silfer fine de kiuj li ne malksaŝas, ke la medio de LF-koop efektive pleje subtenis lin. „Li ludis rolon en la konstruo de unu el la plej ambiciaj projektoj de la kooperativo (La Kvinpetalo), li estis kandidatigita al la Akademio de Esperanto, li ricevis multe da konfido dum dudeko da jaroj. Tiu periodo koincidis ankaŭ kun lia plej fekunda aktiveco kiel esperantologo”.
Mi ĵus parolis pri la „Kvinpetalo” kaj ligita kun ĝi figuro de Georgo Lagrange. Tiuj kulturaj centroj kvankam ne troabundas, tamen ekzistas kaj riĉigas nian komunumon. Pri la Esperanto Kulturcentro la ĉefan atenton donas la aŭgusta numero de „Berlina Informilo”. Kiel ni legas: „Ni havas la projekton: propraj salonoj por Esperantoaranĝoj, por festoj, kursoj, la biblioteko aŭ por renkontiĝoj de laborgrupoj en la germana ĉefurbo”. Kiel ni legas, nun la domo estas aĉetita, oni luis loĝeĵojn, kiuj kreas enspezojn per kiuj oni repagas la krediton kaj kurantajn kostojn. Multo jam estis farita, sed daŭre necesas mona subtno de individuoj. Espereble tiu paŝo estos sukcese evoluigita kaj efektive en Berlino ekburĝonos nova Esperanto-Kulturcentro.
Apenaŭ mi revenis el Bilbao, kie okazis ia. laborplena Eŭropunia–Kongreso. Oni havis la ŝancon ne nur sekvi la interesajn prelegojn, sed ja ankaŭ partopreni aferkernajn, viglajn debatojn de la EEU-Komitato. Sendube post kelka tempo pri tiu ĉi aranĝo de la unio, kiu nun almenaŭ teorie ampleksas E-organizojn el 25 uniaj landoj ni legos en la E-periodaĵoj. Sed la eŭropunia temaro, la problemoj ligitaj kun la lingvokomunikado en Eŭropo, tutaparte en la unia Eŭropo estas aparta gvidmotivo en la multaj printempaj-someraj E-periodaĵoj. Sur nia skribotablo ili abundas. Kaj cetere ili ne sole diversmaniere traktas la majan manifestacion de Eŭropa Bunto. Pri ĝi ni legis ia. en la junia „La Sago”, la Sat-Amikara Gazeto. Sed ja ankaŭ pri la planita tiam starigo de la balotlisto Eŭropo Demokratio Esperanto, kiu – kiel evidentiĝis pli poste dum la balotoj al la Eŭropa Parlamento - montriĝis tre sukcesa. En la kunvojaĝinta kun ĝi maja numero ni trovis ankaŭ ampleksan tekston de Graźina Opulskiene pri la opinioj de litovoj koncerne la eniron en Eŭropan Union. Cetere en kelkaj periodaĵoj ni legas pri aranĝoj planataj, kiel en la lasta „FEN-X”, el kiu ni ekscias, ke la temo la oktobra Faulhaber-Semajnfino en Nederlando estas dediĉita al la temo „Kiom granda estas Eŭropo”. Dum ĝi oni esperas ankaŭ aŭdi pri Eŭropa Esperanto Unio.
Fine de nia trarigardo kelkajn vortojn ni dediĉu al la veninta komence de la monato unua nunjara numero de faka, media periodaĵo „Medicina Internacia Revuo”. Temas pri lukse eldonata periodaĵo de Universala Medicina Esperanto-Asocio, redaktata de d-ro Włodzimierz Opoka. Ŝajnas, ke tiu ĉi dujare aperanta periodaĵo ĝuas relative bonan financan situacion, povante destini por unu numero mil usonajn dolarojn. La menciita ĵus la unua nunjare numero enhavas kovrilpaĝe la statuson de Universala Medicina Esperanto Asocio, ene la statuson de UMEA-Shinoda Fonduso. Krome la numero riĉas per pluraj fakaj artikoloj. Multajn aŭtoras la sama persono, tio estas doktoro Josef Hradil el Ĉeĥio, el sub kies plumo venas artikoloj pri „Komparo de intensa terapio de hipolipidemio dum kuracado de koronaria aterosklerozo”, „Ŝanĝoj en rapideco de cerba atrofio ĉe malsanuloj kun frue ekestanta malsano de Alzheimer”, „LP(A)lipoproteino, korvazaj malsanoj kaj morteco de maljunaj homoj”, „Antaŭdiabeta stato ĉe obezaj infanoj”, „Intrautera evoluo kaj risko de eksesto de infana cerba paralizo”, „Prenado de kombinitaj hormonaj medikamentoj (estrogeno kun progestino) kaj risko de ekesto de ginekologiaj malignaj tumoroj”, „Uzado de antibiotikoj kaj mama karcinomo”, „Farmakologia terapio de sendormeco”, „Ĉu estas sendanĝera hormona substitua trapio ĉe virinoj kun karcinomo de mamo?”. „Kiam indiki antibiotikojn por kuracado de infekto de malsupraj spirvojoj? Esploro de prokalcitonino liveras gvidilon”. Sed krome ni legas kontribuojn de Stevans Norvell „Marĝeno de ekscizo ĉe danĝera melanomo”, kaj de Vladimir Lemelev „Kelkaj diskuteblaj problemoj de nuntempa ĥolero kaj iliaj praktikaj aspektoj’. Kaj fine la prezidanto de UMEA, d-ro Imre Fernczy traktas la numeron de brazila „Medicina Herolado”, dum Roman Bolŝakov informas pri „La kvara renkontiĝo organiziata de de la medicina E-Asocio en Ivanov, Rusio kaj Eva Boyadzhieva skribas pri la 15-a Internacia Medicina E-Konferenco (IMEK) kiu jam okazis en julio. Tutcerte interesa numero, kies enhavon evidente ne ĉiam mi trovis laŭ la faka vidpunkto sufiĉe kompreneblan. Sed tio ne estas riproĉo, prefere indiko, ke koncernaj profesiuloj en ĉiu numero de „Medicina Internacia Revuo” trovas interesan enhavon.
Barbara PIETRZAK