• Ni invitas al Pollando - WILAMOWICE
  • 06.09.2004
Hodiaŭ ni invitas vin al la sudo de Pollando, al Wilamowice. Nesenkaŭze, ĉar kelkaj trajtoj distingas ĉi tiun lokon inter la aliaj, kvankam malpli da atento ni donos al la ĉirkaŭaj naturbelecoj.
Iuj asertas, ke en Pollando ekzistas multaj regionaj lingvaĵoj – sed nur du apartaj lingvoj – la pola kaj „wymysoje”, do Wilamowic’a. Laŭ sciencistoj ĝi kreiĝis el la flandra lingvo kaj uzis ĝin dum jarcentoj la hermeta societo de la urbeto. Post la 2-a mondmilito konis ĝin ankoraŭ multaj loĝantoj, antaŭ kelkaj jaroj kelkdek personoj, nun – nur dek kelkaj plej maljunaj loĝantoj.
Dume la lingvaĵo de Walmowice havas sian elstaran poeton, kiun oni komparas al Dante. Kial? Tial, ke „Of jer wełt” (En la alia mondo) estas imitita laŭ „Dia komedio”. La verkon en la „wymosojer”-lingvo aŭtoris altranga oficisto de aŭstra fervojo, Florian Biesik dediĉinte al ĝi 13 lastajn jarojn de sia vivo. Li mortis en la 1926-a jaro en Triesto, kie ankaŭ troviĝas lia tombo.
Sed ne nur la lingvaĵo distingas la loĝantojn de Wilamowice, sed ankaŭ originalaj virinaj vestoj. Nun festokaze vestas ilin nur malmultaj loĝantinoj de la urbeto. Kaj valoras tiujn vestojn rigardi. Distingas ilin elementoj de la skota krado sur la lanaj kaptukoj. Apartaj estas iliaj florornamoj surpresataj per aparta tekniko aŭ turkaj motivoj. Cetere ĉiu vesto servas por aparta okazo. La loĝantinoj de Wilmowice uzas 17 specojn de jupoj, ĉiu servas por aparta okazo. Por la panakira tago servas zonumitaj, bluaj por la geediĝo, ruĝaj ornamitaj, per orfadenaj ornamaĵoj por grandaj festoj. La virinoj el Wilamowice vestas ankaŭ blankajn duonŝtrumpojn, blankajn bluzojn, korsaĵojn broditajn per arĝentaj kaj oraj fadenoj, kaj iliaj antaŭtukoj surhavas flormotivojn. Kontraŭ malvarmo servas la jam menciitaj dikaj tukoj skotkradaj. Sed la vira vesto estas neniel aparta. La tradiciajn kostumojn eblas nun admiri unuavice en la komunuma kulturdomo, kie aktivas la loka ensemblo Wilamnowice FIL. Fil - tiel nomiĝas nur ĉi-loke konata danco, kies unuopaj fragmentoj imitas la laboron de forĝisto, ŝufaristo, ŝpinistino kaj falĉisto.
Cetere la loka fabriko de falĉiloj en Wilamowice estas la unusola en Pollando kiu produktas tiujn malnovajn kamplaborilojn. Lastatempe alĝerianoj mendis en ĝi dudek mil falĉilojn sur longa tenilo. Ili estos pezaj kaj fajnaj, kiel necesas por veraj fortuloj. En Pollando neniu similajn uzas. Sed ĉi tie oni produktas ankaŭ maĉetojn, kiuj tre plaĉas al masajoj en Afriko. Siajn produktojn la fabriko eksportas al Francio, Rumanio, Hungario kaj Slovenio. Sed krome la ĉi tieaj falĉiloj estas enmanigataj al la laŭreatoj de la tutlanda revuo de la filmaj komedioj.
Wilamawice fieras ankaŭ pri sia propra skulptisto komparata al la majstro Wit Stwosz. Temas pri Kazimierz Danek, kiu aŭtoras pli ol mil kvincent diversajn figurojn. Homoj el la tuta Pollando venas tien por ilin admiri. Lia altaro en la loka preĝejo de la Sankta Triunuo estas vera artverko. Sed ankaŭ aliloke eblas admiri liajn laboraĵojn – interalie en la Etnografia Muzeo en Amsterdamo. Li mem tamen ne fanfaronas pri sia arto, malvolonte rakontas pri ĝi, malvolonte prezentas sian laborejon, sur kies muroj en inspirmomentoj li skizas la skulptaĵprojektojn. Laŭeduke li estas mekanikisto, sed mem uzas ĉizilon asertante, ke maŝinoj estas por metiistoj, la ĉizilo por artistoj.
En la Komunuma Oficejo eblas aĉeti preskaŭ 700-paĝan monografion „Wilamowice. La naturo, historio, lingvaĵo, kulturo kaj socio de la urbo kaj komunumo”. Ĝi proksimigas ĉi tiun unikan lokon, cetere situantan en tre pitoreska loko de Pollando, en la regiono de la montoĉeno Beskidy. Se mi aldonos, ke kun la proksima loko Bielsko Biala estas ligita la unua esperantlingva eŭropdeputitno Malgorzata Handzlik – certe iuj el vi dum siaj vagadoj tra Pollando volos ĉi tiun regionon viziti.
Barbara PIETRZAK