• Ni invitas al Pollando - TRZĘSACZ
  • 06.09.2004
Rewal (la norda Pollando) estas unu el la plej malgrandaj komunumoj en Pollando, kiu cetere malgrandiĝas ĉiujare. En la regiono de Trzęsacz la maro ĉiujare rabas dek kelkajn centimetrojn de la marbordo. La komunumajn aŭtoritatojn, kiuj cetere deklaras sin por dinamika evoluo de turismo tio ne deprimas.
La spirita koro de la komunumo estis kaj estas la loko Trzęsacz kun fama preĝejo, kiun forkaptis la maro. Ĝia historio de dekoj da jaroj servas al la aŭtoroj d la lernolibroj pri geografio kiel ekzemplo de abrazio. Temas pri la procezo de la ruiniĝado kaj erodado de la marbordoj pro la stormaj ondoj. En iuj historiaj periodoj tiu ĉi procezo estis cetere multe pli intensa ol hodiaŭ, ekzemple en la 18-a jarcento, kiam Baltiko enpenetris la kontinenton je unu metro ĉiujare. La preĝejon en Trzęsacz oni konstruis en la 13-a jarcento almenaŭ en la distanco de 2 kilometroj for de la marbordo. Une Baltiko forrabis la apudpreĝejan tombejon; meze de la 19-a jarcento la baltaj ondoj dum stormoj jam frakasiĝis kontraŭ preĝejajn fenestrojn. La lastan divervon oni celebris en la preĝejo en Trzęsacz en la 1874-a jaro. La norda muro falis en la marondojn en la 1901-a jaro. La suda konserviĝis ĝis nun. Aktuale la restaĵoj de la preĝeja muro staras rekte rande de la ravino. La maro forrabis ĝiajn vitralojn, valorajn pentraĵojn kaj riĉajn polkromiaĵojn. Tio - kion eblis savi - troviĝas en la katedralo de Kamień Pomorski.
Por savi la plej grandan en la komunumo turisman atrakciaĵon oni destinis en ĝia buĝeto 2 milionojn da zlotoj. Trzęsacz fariĝis por la loĝantoj kaj aŭtoritaoj de la komunumo en Rewal fonto de la spirita fonto. Ĉiutage akompanas al ili la devizo: „en sana korpo – sana spirito”. Tial la ĉefan atenton oni donis al plukonstruo de la bazo, kiu servas same al refreŝiĝo kiel ankaŭ al aktiva, sportkaraktera ripozo.
La plej malnova loko ĉe la marbordo de Rewal-komunumo estas Niechorze – fiŝkaptista vilaĝo kaj banloko, famiĝinta pro iu el la plej belaj ĉe la pola Baltiko okangula lanterno. La plej juna estas la najbara Pogorzelica, konata pro siaj sanatorioj kaj grandaj ripozcentroj. Ambaŭ lokoj malgraŭ varia vivosorto disvolviĝas. Aldondas, ke en Rewal komunumo troviĝas ĉ. 100 mil ripozlokoj. Pri la sekureco de turistoj, kiuj venas ĉi tien 700-mile dum la jaro zorgas 80 marsavantoj kaj polica kontraŭterorista trupo. Oni zorgis ankaŭ pri trafiko, transpreninte de la pola ŝtata fervojo etŝpuran vagonaron, kiun irlanda investanto celis transporti en Kongon. Ĝi restis surloke kaj certigas trafikon inter Trzęsacz kaj Pogorzelica. Dum semajnfinoj ĝiajn vagonojn tiras vera vaporlokomotivo.
Barbara PIETRZAK