• Ni invitas al Pollando - OGRODZIENIEC
  • 06.09.2004
Kastelruinoj... kiom da fabeloj, rakontoj parolas pri ili, kiom da infanoj revas, ke ĝuste en ili oni ektrovu grandan trezoron, aŭ malkovru iliajn misterojn. Hodiaŭ do, ni volas inviti vin vizite ĝuste al la ruinoj de kastelo! En Ogrodzieniec! Temas pri la plej bela kaj plej granda kastelo en Pollando, kiu troviĝas en la sudo de la lando proksime de Krakovo. Ĝia dimension eblas mezuri kaj ĝi egalas al 32 mil kubometroj, ĝian belecon malfacilas priskribi... Oni nepre devas ĝin viziti. La iama arkoforma kortego de la kastelo ankaŭ hodiaŭ aspektas belege. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭas ĝin altaj muroj kun fenestroj, sed impresovekaj galerioj ne plu ekzistas. Ĉiuj partoj de la kastelo estas disponigitaj al turistoj. Sur la plej altajn etaĝojn kondukas ŝtuparo, ekzistas ankaŭ subteraj komeroj, kie iam troviĝis malvarmtemperatura manĝotenejo. La ruinojn ĉirkaŭas muro longa preskaŭ duon-kilometron, kiu ligas kalkŝtonajn rokojn. Jam tio mem lasas neforgeseblan impreson. Ĉio estas ornamita per la blazonoj de Boner- familio, kun kiu la kastelo estis ligita plej forte. Oni konstruis ĝin en la komenco de la 14-a jarcento, sed tiam temis pri konstruaĵo ligna, tre modesta, kies posedanto estis la kavalira familio >Sulimczyk<. Ankoraŭ pli frue ĉi tie troviĝis defenda setlejo nomata la Lupa Makzelo, kiun meze de la 13-a jarcento konkeris turkoj, sed plej verŝajne tiam ne loĝis en ĝi trankvila loĝantaro, sed rabistoj. Komence de la 16-a jarcento tiun ĉi malgrandan, lignan kastelon aĉetis Boner-familio, kiu al Krakovo alvenis el Elzaco. Ĝi ne estis nobela, sed dum nur du generacioj ĝi faris en Pollando elstaran karieron. Jan Boner kaj lia filo Seweryn dum la regado de la polaj reĝoj Sigismundo la Malnova kaj Sigismundo Aŭgusto estis la ĉefzorgantoj pri la salminejo en Wieliczka. Tio signifis la protekton super la duono de la reĝaj enspezoj, ĉar la reĝo havis monopolon je la elterigado de la salo. Kaj tio klarigas kiel Boner-familio tiom vaste povis plukonstrui la kastelon en Ogrodzieniec. Nur dum 15 jaroj, inter la jaroj 1530-1545 la modesta kasteleto transformiĝis en preskaŭ plej grandan kastelon en Pollando. Oni decidis konstrui pseŭdomezepokan ŝtonan kastelon, kiu sugestis tre longan nobelan famili-historion. En la kostruaĵo de Boner-familio troviĝis preskaŭ nenio, kio malkaŝus renesancon kiel la veran epokon de la kastela kreiĝo. Oni konsturis eĉ bastionon, kiu en la 16-a jarcento estis jam ne plu uzata pro la populareco de paf-armilaro. Tamen la ekipaĵaro de la kastelo estis jam tutece renecanca; oni eĉ parolis pri ĝi kiel pri la dua Wawel-kastelo. Plenigis ĝin gobelinoj, murtapiŝoj, ebonaj kaj mahagonaj mebloj. Belega kastelo gastigis reĝojn, magnatojn kaj potenculojn de la tiama Pollando, sed tio ne estis trankvilaj jaroj en Pollando. Fine de la 17-a jarcento la kastelo dufoje estis atakita de svedoj, ambaŭfoje ili ĝin rujnigis kaj bruligis. Post tio la kastelo en Ogrodzieniec neniam plu reakiris sian plenan belecon. Komence de la 19-a jarcento forlasisi ĝin la lasta loĝanto.
Hodiaŭ la kastelo rolas kiel kulturcento, kvankam alimaniere ol antaŭ jarcentoj. En la 2001-a jaro Andrzej Wajda en ĝiaj ruinoj reĝisoris la filmon „Venĝo”. Kaj ĵus, antaŭ kelkaj tagoj, dum la lasta feria semajnfino, do la 27an/28-an de aŭgustro daŭris ĉi tie kulturaj prezentoj de Ogrodzieniec kaj de ĝiaj eksterlandaj ĝemelaj komunumoj, konkursoj kaj prezento de la bengalaj fajroj. La loka loĝantaro festenis kiel ĉiam kun ĝojo kaj senbride ĝis malfruaj noktohoroj.
Gabriela KOSIARSKA