• Ni invitas al Pollando - SPISZ
  • 06.09.2004
Polaj montoj – Tatry (en la sudo de la lando) signifas ne nur Zakopane, kiu tamen estas tre fama loko. Por tiuj, kiuj serĉas silenton kaj trakvilon perfekta estas la regiono de Spisz. Homoj estas tie tre amikaj kaj monto-itinerojn vizitas malmultaj personoj. Krome troviĝas tie plena je misteroj kastelo, du montoĉenoj, tri naturrezervejoj, dek monumentecaj preĝejoj. Do, belega loko por ripozi for de la grandurba bruo. La apartenanta al Pollando regiono de Spisz estas aktuale malgranda, limigas ĝin la rivero Białka, Czorsztyn-akvoreceptaklo kaj sude la pola-slovaka limo. Tamen ne ĉiam tiel estis.
Ĝis la komenco de la 11-a jarcento la tuta Spisz-regiono apartenis al Pollando. Nur post la morto de la unua pola reĝo, Boleslavo la Brava tiu ĉi regiono por multaj jarcentoj ektroviĝis sub la hungara regado. Ĝiaj laŭvicaj posedantoj venigis al Spisz-regiono loĝantojn el Saksio, Hungario kaj Pollando. En la 18-a jarcento Spisz troviĝis en la limoj de la aŭstro-hungara imperio. Post ĝia malkomponiĝo pri la regiono eksplodis disputo inter Pollando kaj Ĉehio, oni planis ĉi-koncernan plebisciton, tamen ĝi neniam okazis. Konsilantaro de Ambasadoroj decidis, ke Spisz fariĝu parto de Ĉehoslovakio. Ĉe la pola flanko restis nur malgranda parto de la regiono kun 14 vilaĝoj. El inter ili la plej fama estas Nidzica, proksisme de kiu troviĝas la limpasejo kun Slovakio. Do, eblas viziti niajn najbarojn, eblas ankaŭ promeni tra belegaj monto-padoj, aŭ vespere viziti bele lumigitan dignon ĉe Dunajec-rivero.
La ŝatantoj de monumentoj devas viziti en Spisz-regiono gotikan preĝejon de sankta Bartolomeo, ŝatantoj de la popola arto ekspozicion en grenejo kaj ĉiuj nepre devas halti en la kastelo. Belega fortikaĵo estas la plej granda kvankam ne unusola atrakciaĵo de Spisz. Ĝi estis konstruita komence de la 14-a jarcento de la hungara familio Berzewiczy por protekti kontraŭ la... pola najbaro. Dum laŭvicaj jarcentoj la kastelo fariĝis posedaĵo de kelkaj familioj. Kaj ĝuste al iu el ili ĝi dankŝuldas sian misteron.. Se oni kredus al rakontoj la kastelo kaŝas la legendecan trezoron de inkaoj...
En la 18-a jarcento Sebastian Berzewicz, iu el la familianoj de la kastel-posedantoj forveturis al Peruo, kie li geedziĝis al inkaa princino. Sekve ilia filino, Umina geedziĝis al la posteulo kaj heredanto de la reĝa familio - Tupac Amaru. Timante la hispanajn "okupaciintojn" la tuta familio eskapis for de la suda Ameriko al Eŭropo. Kiam en Venecio la edzo de Umina - Tupac Amaru estis mortigita, ŝia patro Sebastian vojaĝis kun ŝi kaj ŝia filo al la kastelo en Nidzica. Ĉi tie ili kaŝis testamenton, skribitan en la inkaa lingvo. Tamen eĉ en tiu ĉi hungara randregiona fortikaĵo Umina ne estis sekura. Ŝi mortis ĉi tie el la manoj de malamikoj, ŝia filo – Antonio denove devis eskapi. Post multaj jaroj, en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la posteulo de la familio, Andrzej Benesz ektrovis kaŝitan en la kastelo objekton kun fasko de rimenoj nodoplenaj. Tamen, neniu kapablis deĉifri la signifon de tiu ĉi mistera testamento, kaj ilia malkovrinto pereis en la aŭtomoblia akcidento mallonge post sia malkovro. Kiel facile konjekti tiu ĉi historio rolas por turistoj kiel magneto.
Sed, Spisz ne signifas nur monumentojn kaj vidindaĵojn, sed ankaŭ homojn, kiuj loĝas tie. Kaj loĝas ĉi tie same poloj kiel ankaŭ slovakoj. En pasintaj jaroj ne ĉiam ilia kunvivado estas harmonia. En la 60-aj jaroj en la regiona preĝejo okazis eĉ interbatalo. Loĝantoj ne kapablis trovi kompromison koncerne lingvon, en kiu estu celebrata la liturgio. Sed aktuale estas alie. Ekzemple en la 15-jarcenta preĝejo en la vilaĝo Kacwin la liturgio okazas en la slovaka lingvo, sed la homilio ĉiam estas prezentata en la pola.
Gabriela KOSIARSKA