• Trarigardo de la E-gazetaro - 07.09.2004
  • 07.09.2004


LA GAZETO ravas ĉi-foje per paĝoj kun multkoloraj ilustraĵoj, kiuj prezentas la verkaron de hungara pentristo Csontváry, konatigita al legantoj fare de Eugene de Zilah. Ĝuste pri tiu ĉi artisto, post rigardo de liaj verkoj, Pablo Picasso mem diris „Mi ne sciis, ke kunekzistas kun mi, en ĉi tiu jarcento, unu alia granda pentristo”. La aŭtoro de la artikolo enkondukas en la verkaron de Csontváry, koncentriĝante ĉirkaŭ interpreto de la tolaĵo „Ŝtormo super Granda Hortobágy”. Ampleksas ankaŭ la artikolo de Nicolino Rossi pri la itala renesanca poeto Petrarko. La aŭtoro provizis sian tekston per specimenaj tradukaĵoj.
Alian karakteron havas vigla rakontado de eldonistino kaj verkistino Lina Gabrielli pri ŝiaj eldonaventuroj kun la manuskripto de la verko „7000 tagoj en Siberio” de Karlo Ŝtajner. Hazardo kaŭzis, ke ŝi havis kun si ĉi tiun manuskripton, estante en Pollando ĝuste tiam, kiam oni deklaris la militan staton en la 1981-a jaro. Kaj do ŝiaj rememoroj estas titolitaj „Bombo en mia saketo”. Efektive la manuskripto – se malkovrita de la aŭtoritatoj - povus tre maultili al ŝiaj gastigantoj, ne mirige do, ke ĝi finfine trafis al iu subtera ĉambro kaj estis bone kaŝita.
En la sama numero de LA GAZETO troviĝas ankaŭ teksto de Trevor Steele „Letero al Nobel-premiito” (temas pri Imre Kertész), prezento de kandidatoj por OSIEK-premio, traduko el Hebrert Wells farita de Ionel Onet kaj laŭvica propono solvi la ĉapelproblemon pri E-alfabeto. La aŭtoro de ĉi-lasta, Josef Dorr el Germanio, proponas rezigni pri majuskloj en la teksto kaj uzi anstataŭe majusklojn por signi la ĉapelitajn literojn.
Hodiaŭ mi havas antaŭ mi eĉ du numerojn de ONDO DE ESPERANTO. „Litovion en la mondon! Esperanton al Litovion!” alvokas Povilas Jegorovas, la prezidanto de la Litova Esperanto Asocio antaŭ la laŭvica Universala Kongreso, al kiu restas neplenaj dek unu monatoj, kaj li rakontas pri la eldoneksplodo de priesperantaj libroj kaj elesperantaj tradukaĵoj en Litovio konekse kun tiu ĉi evento. La temon ni jam antaŭ kelka tempo priparolis, restas do envii al litovanoj iliajn nunajn eblojn kaj citi mallongan fragmenton, kiu povas esti inspira por alilandanoj. „Ni mem principe ne eldonas - diras Povilas Jegorovas pri la Litova Esperanto-Asocio. - Ni komisias tion al profesiuloj. Ja libroj de prestiĝaj eldonejoj estas traktataj pli serioze ol amatoraĵoj”.
Samnumere estas notita la reviviĝo de Pola Esperanto-Junularo, kiu tuj ligis sian reaktiviĝon kun tre ambicia plano. Venontjare ĝi primastros la IJK-on en Zakopane. Gravan rolon en la nove fondita PEJ ludas membroj de la klubo Varsovia Vento, estanta jam de multaj jaroj kovejo de esperantistoj. Ja ankaŭ kunlaborantoj de nia redakcio devenas el inter la klubanoj.
La revuo enhavas ankaŭ novelon „Frata donaco” de Sten Johansson, en kiu la aŭtoro beletras pri la eblaj familiaj cirkonstancoj, en kiuj Zamenhof ekrevis pri kreo de la internacia lingvo.
En la alia numero de LA ONDO DE ESPERANTO plejparton okupas raportoj pri la kongresoj en Pekino kaj Kovrov. Oni skribas ankaŭ pri planoj de la francaj esperantistoj fari reklamanoncon en la ĵurnalo „Le Monde” en la tago de lingvoj, la 26an de septembro. Samtempe Unuiĝo Franca por Esperanto intencas sendi informleteron al aro da politikistoj por aranĝi rendevuojn kaj informi ilin pri la valoro kaj ebloj de la internacia lingvo. Ĉi tiun leteron estas ricevontaj la novaj eŭrodeputitoj, la respublika prezidanto kaj la ministro pri la nacia klerigado. La prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, diris, komentante la planatan kampanjon, ke „se prezidento Chirac plenumus sian skribitan promeson de 2002 agnoski Esperanton kiel opcion en la franca bakalaŭra sistemo, tiel sekvante la hungaran ekzemplon de 1995, Esperanto en Eŭropo estus baldaŭ en tute alia situacio”. Septembro jam komenciĝis, baldaŭ do la plej rektaj rezultoj de ĉi tiu kampanjo estos videblaj.
En LA SAGO, la SAT-Amikara Gazeto oni gratule notas la elekton de Małgorzata Handzlik al Eŭroparlamento. Samgazete troviĝas ankaŭ ampleksa artikolo pri dopado en sporto. Mi volas reveni al ĝi iun mardon en la sporta programero, ĉar fakte la dopado fariĝis grava malsano de la moderna sporto.
Humanan esprimon havas la alvoko de Ŝaig Mammadov, prezidanto de la Azera Esperanto-Asocio por pacaj solvoj en Kaŭkazo. Ĝi alprenas apartan signifon post la ĵusa terorista atenco en Osetio, en kiu mortis centoj da senkulpaj homoj. „Ĝis nun en diversaj anguloj de Kaŭkazio oni inspiras separatismon kaj bruligas internajn konfliktojn” - skribas Mammadov. Tial la azeraj kaj ankau kartvelaj esperantistoj akceptis la alvokon „Kaŭkaza domo plus tri”. La projekto signifas, ke por ĉesigi la militojn en Kaŭkazio oni devas krei la Kaŭkazan domon, similan al eŭropa domo. Kaj nepre pridiskuti kun tri najbaraj landoj kun Kaŭkazio: Rusio (en la statuso de najbaro), Turkio kaj Irano”. La prezidanto de Azera Esperanto-Asocio proponas pacan diskuton pri la interesoj de unuopaj landoj en Kaŭkazo kaj uzon de Esperanto por ĉi tiu celo.
Krome mi notu en LA SAGO instruan variacion sur la titolo de la revuo. Serge Sire rakontas iom pri la motivo de sago en heraldiko. „En la normala uzo ĝi staras meze de l’ŝildo, pinto al supro, kaj estas unukolora. Ĉikaze por ĝin blazoni (t.e. priskribi la blazonon per vortoj) sufiĉas diri „el gorĝo kun sago el oro”. Tio jam necesigas kelkan scion pri heraldiko, ĉar „gorĝo” estas tie nomo por „ruĝo” kaj „oro” - por „flavo”. Sire montras ankaŭ kelkajn aliajn variantojn de la heraldika sago kaj montras, kiel ŝanĝiĝas tiam ĝia priskribo.
Simboloj ludas gravan rolon en la homa vivo, ĉar ankaŭ en INFORMOJ DE ESPERANTO-ASOCIO DE ESTONIO troviĝas similtema materialo. Tiu ĉi koncernas tamen la historion de la estona flago, kiu konsistas el tri horizontalaj zonoj, blua, nigra kaj blanka. La estona flago havas jam pli ol centjaran historion, fakte ĝi estas tri jarojn pli aĝa ol Esperanto, ĉar ĝian alprenon oni inaŭguris en julio de la 1884-a jaro en la preĝejo de Otepää. Evidente ĉiuj simboloj havas siajn interpretojn kaj ankaŭ pri la elekto de la koloroj sur la estona flago oni kelkfoje diskutas. Ĉiuokaze la iniciatintoj de la flago havis klaran imagon, ĉar por ili tiuj tri koloroj signifis, ke „super ili estas blua ĉielo, sub piedoj nigra tero kaj antaŭe videblas por Estonio pli hela estonto”. Poeziece bela interpreto, ĉu ne?
Sian simbolon serĉas ankaŭ esperantistaj ateistoj. Informas pri tio la redaktoro de ATEISMO Jesuo de las Heras. Tamen post kritika analizo de kelkaj proponoj li formetas ĉiujn. „Mi konkludas, ke ne estas taŭga simbolo por ateismo krom ateistoj mem kaj la vortumado de ideoj siaj ĉie kaj ĉiam” - li decidas. La voĉo de esperantistaj ateistoj eksonis post longa paŭzo kaj kredeble ne estas tre forta. La redaktoro atentigas, ke plaĉus al li havi laboron pri la bulteno kaj dissendi novan numeron almenaŭ dufoje jare. Li tamen plendas, ke ateoj ne aktivas. „Ne estas artikoloj, do ne estas bulteno. Ne mirinde. Ĉar mi, eĉ se nomiĝas Jesuo, ne faras miraklojn” - konstatas la seniluziigita redaktoro.
MAGDEBURGA FOLIO raportas pri la trapaso de la 81-a Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazis en Neubrandenburg kun la temo „Pomerio - ponto inter Germanoj kaj Poloj”. La ĉeftemon de la kongreso kunprezentis per du prelegoj polo Czesław Baranowski kaj germano Till Dalenburg. Kaj la raportistino, Edith Plümecke substrekas, ke la partoprenintoj travivis „klerigajn kaj harmoniajn tagojn helpe de Esperanto”.
Magdeburganoj represas ankaŭ gravan fragmenton el traduko de priesperanta artikolo, kiu aperis hungare en la revuo „Népszabadság” plume de Sándor Révész. Ĝia temo estas kaŭzoj de rifuza sinteno rilate al Esperanto fone de la lingva situacio en la Eŭropa Unio. La aŭtoro rimarkas interesan paradokson: „Esperanto estas propono, kun kiu oni ne kutimas konatiĝi antaŭ ol ĝin rifuzi”. Kaj la mankon de intersiĝo pri Esperanto li atribuas al eksteraj faktoroj. Li ja havas riĉajn spertojn pri la uzo de Esperanto mem, li do scias, ke esprimpovo de Esperanto ne estas ĉi-koncerne obstaklo. „La ŝancomanko de Esperanto neniel rilatas al la kvalito de la lingvo. Ĝi havas tute alian kialon. Simple temas pri tio, ke ne ekzistas potencoj kun signifa intereso pri ĝi. Kaj neniam okazis, ke propono sen tia apogo, kiel ajn racia, trovus seriozan konsideron en Eŭropa Unio. Jen la tuta instruo” - konstatas Révész.
Kaj tiel elĉerpigis la hodiaŭa fasko da revuoj kaj bultenoj. Iom senreve post la legado de Révész adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz