• Trarigardo de la E-gazetaro - 28.09.2004
  • 28.09.2004
Nova numero de ESPERANTO estas entute dediĉita al la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Pri la kongreso ni evidente amplekse raportis, estas tamen utile rememorigi kelkajn faktojn kaj noti tion, por kio siatempe mankis tempo. Unue valoras atentigi, ke la nova estraro de UEA, kiu laboras de du monatoj sub la gvido de reelektita prezidanto Renato Corsetti, unuafoje en la historio konsistas el pli multaj virinoj ol viroj. Dum antaŭnelonge oni plendis pri foresto de virinoj en la Akademio de Esperanto, la asocio montris, ke virinoj ja ne mankas en la movado. Necesas iom atendi por vidi, ĉu tiu seks-novaĵo havos iun influon sur la laborojn de la asocio, dume oni povas nur regratuli al la kvar elektitaj estrararinoj, same kiel al tri iliaj kolegoj.
En la elpaŝo de la nova ĝenerala sekretario, Ulla Luin el Svedio, titolita „Ŝanĝo kaj stabileco”, troviĝas alvoko al interna debato en la organizaĵo, por ke ĉiuj pli bone sciu, kion faras la aliaj. Ŝi akcentas ankaŭ la gravecon de membroaktiveco kaj valoroj de demalsupraj iniciatoj. Kaj se pri la agado temas, la numero enhavas evidente laborrezulton de la kongreso, nome la rezolucion sub la nomo Pekina Deklaro, kaj ankaŭ rezolucion de Nitobe-simpozio pri la lingvaj problemoj en la internaciaj rilatoj.
Pri la kongresa temo „Lingva egaleco en la internaciaj rilatoj” oni promesis al ni apartan raporton, dume la temo reeĥis ankaŭ en Pollando dum la konferenco iniciatita de japana esperantisto, Etsuo Miyoshi, kaj kunorganizita de Radio Polonia konekse kun la tago de la lingvoj. Apartaj raportoj jam okazis kaj ankoraŭ sekvos, tial nun mi nur mallonge referencas al la varsovia evento, en kiu partoprenis interalie la prezidanto de la Komisiono por la Eksterlandaj Aferoj de la pola Senato, Zbigniew Kulak, kaj la sola esperantlingva eŭrodeputitino de la nuna oficperiodo, Małgorzata Handzlik.
Mi aldonu, ke la kongresa raporto en ESPERANTO estas riĉigita je multaj koloraj fotoj, kio permesas almenaŭ ĝueti la kongresan etoson al tiuj, kiuj Pekinon ne povis viziti.
Nova numero de LITERATURA FOIRO komenciĝas per omaĝo al la antaŭnelonge mortinta pola Nobel-premiito Czesław Miłosz. Tamen la omaĝo iom min konsternis. Jen okverso tradukita de Giorgio Silfer sub franca titolo „Enfant d’Europe”. Ne tre bone oni scias, pri kio temas, kaj en poemo pollingva kun respektiva titolo la citita fragmento forestas. Kio do ĝi estas? Kaj kial ĝi resumu la vivovojon de Miłosz? Mi ne komprenas.
Samnumere komenciĝas ampleksa eseo de Zofia Banet-Fornalowa „Pri la juda klerismo kaj esperanto iom pli vaste”. La aŭtorino pritraktas ekeston de t.n. Haskala-movado, al kiu puŝon donis fine de la XVIII-a jarcento Moses Mendelssohn kaj aliflue Ŝlomo Maimon.
Ĉeokaze de raporto pri la Internacia PEN-konferenco okazinta ĉi-jare en Slovenio, oni informas, ke Giorgio Silfer estas oficiala kandidato por la posteno de Internacia Sekretario de PEN-klubo. Lian kandidatecon subtenas dek tri PEN-centroj. Samtempe la Esperanta PEN-Centro havas novan prezidanton, kiu fariĝis Vinko Oŝlak.
Inter eseaj kontribuaĵoj al ĉi tiu numero de LITERATURA FOIRO troviĝas prelego de Hanifa Kapidžić-Osmanagić el PEN-kongreso okazinta antaŭ du jaroj en Macedonio, kie la aŭtorino enprofundiĝas en analizon de litaratura teksto baziĝanta sur la seksa malsameco, kiun oni spuras ne nur en la plej eksteraj ecoj de la teksto, sed ankaŭ en la procedo de teksto-malkonstruo. „Virino, kiu kreas, virino-kiu-verkas estas homo, kiu ribelas kaj sin serĉas, kaj tion farante, sendas proprajn signojn individuajn kaj/aŭ universalajn al la mondo, kiu estas - aŭ estos – ankaŭ la ŝia” – konstatas la aŭtorino. Ĉeokaze de tiu ĉi teksto oni informas pri Feminisma Esperanta Movado, kiu havis sian fondokunvenon komence de aŭgusto en Ĉaŭdefono.
El la legaĵoj ĉi-numeraj de LITERATURA FOIRO mi menciu fine eseeton de Radosław Nowakowski „Pri la popkulturo kaj eliteco”. La aŭtoro bedaŭras, ke „La homoj sendube preferas aĵojn pli plaĉajn ol belajn. La beleco povas ravi, sed ankaŭ profunde vundi, ĉar la beleco portas kun si detrueman potencon kaj la energion de vero kaj sciado. Dume io plaĉa ne estas danĝera”. Dum la tezo mem ne estas nova, certe valoras konatiĝi kun ĝia stile bunta kaj mens-okupa re-prezento ĉi-loke.
La pekina kongreso, pri kiu mi jam hodiaŭ parolis, estas priskribita ankaŭ en LITOVA STELO. Partoprenis ĝin pli ol 30 litovoj, kiu venis al la ĉina ĉefurbo ne nur por turismi, sed ankaŭ por zorge observi diversajn organizajn detalojn. Venontjare ja ĝuste ili estos la gastigantoj. Sed jam nunjare litovoj akceptis gravan internacian aranĝon, nome la kongreson de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Kretinga, por kiu venis pli ol 200 personoj el 12 landoj. La kongreso okazis sub la devizo ĉerpita el letero de apostolo Paŭlo „Malbonon venku per bono”. Litova pastro Dambrauskas apartenis al la pioniroj de la esperantista movado en la mondo kaj akcento, kiu lin rememorigis, estis himno, kiun li aŭtoras. Ĝi aŭdiĝis verŝajne unuafoje, ĉar ĝia teksto kaj muziko malaperis jam antaŭ la unua mondmilito kaj nur antaŭ nelonge ili estis retrovitaj helpe al la klopodoj de la viena Esperanto-Muzeo kaj la ĝenerala sekretario de IKUE.
Lingvemuloj povas ekscii el la sama numero pri la komencoj de la litova lingvo. Aida Čižikaité skribas, ke en la XV-a kaj XVI-a jarcentoj oni emis klarigi ĝian devenon, referencante al romianoj. Kaj kvankam la referencoj estis legendecaj, on eĉ provis trovi por ili taŭgajn ekzemplojn. Nur en la XIX-a jarcento, kiam aperis la kompara lingvistiko, oni donis al la litova lingvo ĝian nunan lokon en la sistemo, en la hindeŭropa familio. En tiu ĉi familio ĝi havas lokon specialan, ĉar ĝi konservis aparte multajn ecojn de la iama hindeŭropa pralingvo kaj estas unu el la plej arkaikaj membroj de siaj familio kaj sone, kaj morfologie.
Kaj en la nederlanda FENIKSO Ans Heijstra-Valkering rakontas pri siaj spertoj, kiam Esperanto helpis al ŝi almenaŭ iomete interkompreniĝi kun homoj konantaj nek la nederlandan, nek la anglan. Estis inter ili irana virino el la familio de rifuĝintoj, kubanino renkontita dum paŭzo en la muzikkunveno kaj nigrahaŭta sinjorino el Togolando vizitanta hospitalon. En ĉiuj ĉi situacioj temis pri homoj fremdiĝintaj en la nederlanda lingva medio. Kaj eĉ se ili ne tre multe komprenis el Esperanto mem, ili komprenis, ke la homo, kiu ilin alparolas, rilatas al ili amike. Internacia lingvo servis por esprimi internacieman sintenon. Ĝi bone taŭgas tiucele kaj pri tio ni eĉ pli bone scias. En internacia kaj amika etoso adiaŭas vin do foliume via –
Wojtek Usakiewicz