• Trarigardo de la E-Gazetaro - 05.10.2004
  • 09.10.2004
Apenaŭ finiĝis la eŭropa Tago de la Lingvo, sed ja – almenaŭ ni en Pollando – daŭre troviĝas sub la impreso de la aperinta samtempe en la pola „Rzeczpospolita” intervjuo kun la sponsoro de la gazetaraj anoncoj pri Esperanto, Estuo Miyoshi kaj la lunĉo-debato en Varsovio pri lingva komunikado en la internaciaj rilatoj. La aranĝo speguliĝas ankaŭ en nia programo, kaj ankoraŭ speguliĝos. Mi esperas, ke post kelka tempo eblos pri ĝi legi ankaŭ en iuj E-gazetoj. Dume ne pri ĝi, sed pri aliaj aferoj ligitaj kun la EU kaj lingvokomunikado ni legas interalie en la oktobra numero de „La Ondo de Esperanto”. Kiel ĉiu-numere ankaŭ ĉi-foje ni trovas en ĝi la paĝojn de >Eŭropa Bulteno<, kiujn redaktas Dafydd ap Ferguss, la direktoro de BKC. Kiel li informas – „la somero estis tre produktiva fazo por la Eŭropa Esperanto-Unio dum nia aŭgusta kongreso en Bilabo. EEU faris gravajn decidojn pri la estonteco kaj eble pli grave - aprobis la laboron por fariĝi laŭjure registrita internacia asocio”.
Sur la paĝoj de la Eŭropa Bulteno ni trovas do evidente la tekston de la rezolucio de Bilbao, kaj al la publiko konsulto estas submetita la nova statuto de EEU. Ni trovas krome tre intersan raporton pri la kunlaboro de esperantistoj el Nederlando, Francio kaj Germanio kun la sialandaj lingvodefendaj movadoj. Malgraŭ diversaj rezervoj kaj suspektoj pri tio ĉu eventuale tiuj movadoj ne estas tro kolorigitaj politike, la rekomendo de EEU-Komitato estas, ke esperantistoj el la EU-landoj kunlaboru kun la asocioj de lingvodefendantoj de naciaj aŭ regionaj lingvoj. La celo estas kuna agado por kolekti unu milionon da subskriboj, por stimuli la agadojn de la eŭropunia Komisiono favore al la lingvodiverseco en EU per iu rolo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto en EU, se eblas atingi konsenton pri tio – fino de la citaĵo”. La samajn ideojn ia. enhavas la ampleksa intervjuo kun la prezidanto de EEU, Sean O’ Riain. Li diras: „Ni ne povas sukcesi sole, ni bezonas aliancanojn. Kie ni trovu ilin? Inter la defendantoj de naciaj kaj minoritataj lingvoj. (...) Praktike mi proponas, ke ni membriĝu en lingvodefendaj organizaĵoj kaj aktive subtenu ilian agadon; kaj ke ni pripensu kiel interesigi pli da profesiaj tradukistoj kaj instruistoj al Esperanto”.
Ke la lingvoproblemo estas rimarkata ne nur de esperantistoj atestas ankaŭ la citita sur la eŭropbultenaj paĝoj la eldiro de la estro de Germana Asocio de Germanistoj, Konrad Ehlich, kiu rekte alvokis dum la kongreso de sia organizo, ke „germanaj politikistoj eksterlande ne balbutu angle, sed parolu la germanan kaj utiligu la servon de interpretistoj. En Eŭropo la plej granda popola grupo parolas la germanan lingvon. Sed en la politika ĉiutaga vivo la germana lingvo estas subreprezenta – li diris - alvokante ke Eŭropo protektu la kulturan kaj lingvan diversecon. Tial novaj modeloj de plurlingvismo por la tuta popolo, ne nur por bone edukita tavolo devus esti trovataj. La politikistoj apenaŭ konscias pri tiu ĉi dimensio de la eŭropa procezo”. – fino de la citaĵo. Preskaŭ nekredeble, ke tamas pri vortoj de ne-esperantisto.
Esperantista voĉo por konservo de la lingva kaj kultura bunto de EU pere de Esperanto legeblas en la lasta „Starto”, kvankam la aŭtoro Josef Horn pro iu miso ne traktas la islandan kiel la ŝtatan lingvon, kalkulante ĝin al la ceteraj vivantaj eŭropaj lingvoj. La aŭtoro tamen prave atentigas, elkalkulinte la nombron de la eŭropaj lingvoj je 48, ke „pro praktikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj pli frue aŭ poste oni devos trovi alian, pli konvenan manieron por realigi lingvan demokation kaj egalrajtecon”. Li samtempe asertas, ke Esperanto kiu ĝis nun estis uzata ĉefe en civitanaj kontaktoj kaj kulturo, tiujn ĉi postulojn ne plene kontentigas. Li sugestas ankaŭ, ke preparon de E-o al la funkcioj de pontlingvo devas transpreni profesiaj lingvaj institucioj, kvankam ne mencias kiun ajn. Sendube eblas flegi tiajn rezervojn, sed necesas ankaŭ vidi, kiel kaze de aliaj lingvoj oni sukcesis fari grandajn progresojn por alkonformigo de la lingvo al la defiaj postuloj. Esperanto ne estas escepto.
Ĉu la balotrezultoj al la Eŭropa Parlamento favoras diskutojn pri la lingvoproblemo en EU? Multajn esperojn oni evidente ligas kun la aktivadoj de pola esperanto-parolanta eŭrodeputitino Małgorzata Handzlik. Ĝuste germanlingva informo pri ŝi kiel eŭrodeputitino inaŭguras la kvaran numeron de „Esperanto aktuell” dum ene de la numero ni povas legi el ŝia sinpreznto, ke „se mi eniros la Komisionon pri Kulturo mi havos realan ŝancon pledi por Esperanto. Tiam volonte mi diskutos kaj renontiĝos kun ĉiuj, kiuj havas spertojn pri lobiado por Esperanto ĉe Eŭropa Parlamento”. Nu, ŝiaj vortoj kundeklaritaj kun alia pola eŭrodeputito, Ryszard Czarnecki pri establo de la superpartia parlamenta grupo, esploronta la lingvidemandon dum la lunĉodebato la 26-an de septembro sole konfirmas, ke Margareta Handzlik ne limiĝas al senekvivalentaj deklaroj.
Evidente neniuj aktivadoj eksteraj sukcesos, se esperantistoj mem ne estos fortaj pere de siaj lokaj aktivadoj, eĉ atentofrapaj la informoj pri la 40-procenta kresko de paĝoj indikitaj de la serĉilo >Guglo< rilate al Esperanto. Kun des pli granda plezuro mi trovis multajn informojn kaj raportojn pri la aktivado de esperantistoj sur loka nivelo – same cele la proprajn vicojn kiel ankaŭ eksteran publikon. Tiuj informoj abundas kaj en „La Ondo de Esperanto” kaj en „Starto” (al kiu cetere ni kore dankas pro la aperigo de aktualaj frekfencoj de niaj elsendoj) kaj en periodaĵo de la germanaj esperantistoj. Inter tiuj ĉi el la lasta numero de „Esperanto aktuell” aparte elstaras la informoj pri la tutjaraj aranĝoj omaĝantaj la 100-jariĝon de Esperanto en Hamburgo, kies kulimino okazos inter la 3-a kaj la 5-a de decembro nunjare.
Evidente jubileoj ĝojigas, sd tuj kvazaŭ inklinas nin demandi ĉu inter ni sufiĉas gejunuloj. La semajnfina aranĝo en la pola Poznań, la jam 20-a ARKONES konfirmis, ke interesaj kaj multaj esperantistaj gejunuloj ne mankas, ankaŭ en Pollando. Do la afero de nia estonteco ne estas tiom senespera, kiel foje ŝajnas al izolitaj veteranoj, aliflanke revo pri tio ke ili estu ĉiam pli amase en la vicoj de la E-komunumo povas esti alifoje inspira. Kaj ĝuste tian inspiran revon mi trovis en la lasta „Norvega Esperantisto”. Kiel skribas ĉefloke en ĝia lasta numero Ulf Lunde „Dum la landa Seminario mi ekpensis: Kial junuloj en Norvegio ĝenerale ne interesiĝas pri Esperanto? Verŝajne ĉar ĝi ne etas modo. Sed se iĝus modo membri en Esperantoklubo?” La aŭtoro ŝpinas plurajn ideojn ĉi-rilate. Al mi ŝajnas, ke li tre trafe formulis la demandon - igi moda la interesiĝon pri Esperanto. Ne nur inter la gejunuloj!
Barbara Pietrzak