• Trarigardo de la E-Gazetaro - 12.10.2004
  • 12.10.2004
Jam antaŭ kelka tempo venis al la redakcio la unua, duobla ĉi-jara numero de „Informilo por interlingvistoj”. Ĝi detale informas pri diverslandaj interlingvistikaj aktivecoj kaj publicaĵoj, inkluzive lingvopolitikaj. Ĝia redaktoro, d-ro Detlev Blanke substrekas, ke li mencias sole tiujn materialojn kiujn li ricevis, kiel originalon aŭ kiel kopion, atentigante samtempe, ke estas dezirinda vasta internacia kunlaboro. La bulteno estas orientita bibliografie, tamen ĝi ankaŭ publikigas recenzojn, raportaĵojn kaj aliajn materialojn.
En la menciita numero ni ekscias pri kelkaj tre interesaj eventoj, kiuj jam disvolviĝis fine de la pasinta jaro, pri kiuj cetere ni ankaŭ informis – kiel la 13-a konferenco de GIL (Societo pri Interlingvistiko), 12- konferenco de Japana Societo pri Socilingvaj Sciencoj aŭ Interlingvistika simpozio en Amsterdamo, sed ankaŭ ĉi-jara Monda Kongreso de Linguapax pri lingvodiverseco en Barcelono. Oni trovas krome anoncojn pri la aranĝoj okazontaj ĝis la jarfino 2004, informojn pri novaj eldonaĵoj pri interlingvistiko kaj esperantologio, krome pri altlernejaj disertaĵoj. Ĉi-numere aparte elstaras du intervjuoj – iu farita de la redaktoro mem kun aŭstra lingvisto Hartmut Traunmueller, kiu laboras en la stokholma universitato, la alia okazigita en ido de Katarzyna Tempczyk pri la nuntempa volapukista movadeto.
Nu, antaŭ okupiĝi pri interlingvistiko kaj esperantologio oni kutime trapasas diversajn ŝtupojn. Unue tamen ja necesas komenci. Al tiuj, kiuj inaŭguras tiunivele lerni, sed ja ankaŭ verki tre helpa estas „Komencanto”, kies tria kaj kvara numeroj atingis ĵus la redakcion. Do duobla-ŝance eblas konatiĝi kaj kun la originala verkado kaj tradukado, kaj kun gramatikaj demandoj kaj respondoj. Ne mankas anekdotoj, humoraĵoj kaj logikaj enigmoj, kio kaŭzas ke oni volonte referencas al la unuopaj numeroj – jen por ĝui literaturaĵojn, jen por profundigi la lingvokonon kaj jen nur por iom amuziĝi. Tamen iu el la plej interesaj konstantaj eroj estas la prezento de famaj, gravaj figuroj de la E-komunumo, kiuj levas la sekretvualon pri sia esperantistiĝo kaj esperantista vivaventuro. En la tria numero faras tion Spomenka Stimec – konata esperantoaktivulo kaj funkciulo de UEA, verkistino, en la kvara - William R. Harmon movadano, honora membro de UEA kaj ELNA, se ja ankaŭ tradukisto – kun kies tradukspecimenoj eblas konatiĝi samnumere. Eĉ se oni trovas iujn similajn aŭ komunajn momentojn, kiuj decidis pri tio, ke oni firmligiĝas kun la esperantoparolanta komunumo kaj komencas en ĝi ludi gravan rolon, ja ĉies vojo estas unika. Pli fascinaj lecjonoj pri esperanto ol pri matematiko de ŝia instruistino, la emocioj de la unua UK, la etoso de la zagreba Studenta E-klubo – jen iuj decidmomentoj por Spomenka Stimec, kies konfesojn apudas la fragmento de ŝia libro „Geografio de miaj memoroj”. Nu, instruisto gravis ankaŭ sur la vojo de 12-jaraĝa William Harmon, por kiu la lingvo komence rolis kiel sekreta kodo. Kaj nun? Legu mem lian aventuroplenan vivon kun esperanto, sed permesu al mi citi el la fino de lia kontrobuo „En la 1972-a mia edzino Lusi kaj mi translokiĝis al Tokio, Japanio kie mi laboris kiel fakĉefo por granda ŝiptransporta kompanio. (...) Speciale unu vesperon mi bone memoras en Japanio. Nia kutima „bando de 6” – Umeda Josimi, Kawakami Keniti, profesoro Koseki, profesoro Sakata kaj Lusi kaj mi sidis sur balkono en montara vilaĝo. Estis varmege en Tokio, do ni fuĝis en la montojn por eskapi la varmon. La sakeo fluis, ni manĝetadis, kiam el la aero venis subita demando de iu „post kiom da jaroj da Esperantista vivo oni rajtas nomiĝi veterano? Iu alia respondis „Mi opinias, kvardek”. Josimi tiam demandis „kaj kio oni estiĝas post 60 jaroj?”. Mi respondis – skribas William Harmon – „mi opinias dojeno”. Kaj tuj sekvis demando: „Nu, do kio oni estiĝas post 80 jaroj da Esperantista vivo”. Kaj Ken Kawakami senhezite respondis: – „bonŝanculo!”. Ĉi-jare – daŭrigas William Harmon - mi estas vivanta en Esperantio 65 jarojn, do eble mi estas jam „dojeno”. Sed dank’ al mia iom hazarda renkontiĝo kun Esperanto en lernejo en Los Angelos en la 1939 kaj ties sekvoj mi estas „bonŝanculo”. Gratulon do al „Bonŝanculo”, kvankam mi dirus, ke estas ni bonŝanculoj, kiuj legas tiujn intersajn vivhistoriojn, konatiĝante kelkfoje kun la verkoj de ties herooj. Do kun intereso mi legis en la redakcia enkonduko, ke la redakcianoj de „Komencanto” ankaŭ havis la bonŝancon partopreni la 89-an UK-on en Pekino, kie ili renkontiĝis kun multaj interesaj personoj kaj elstaraj esperantistoj – do tiel sendube atendas nin pluraj laŭvicaj renkontoj kun interesaj kaj famaj esperantistoj.
„Mi partoprenis en la 89-a UK de Esperanto en Pekino” konfesas ankaŭ Takehana To, kiu kovrile de la oktobra „La Revuo Orienta” prezentas sian desegnogravuraĵon – kiu jen kombinas la bildon de la Granda Muro kun tiu de la nunjara kongresejo. La tuta numero per fotoj kaj raportoj referencas al la plej grava e-ista evento de la jaro. Jen esperantlingve – jen per japanaj artikoloj kun esperantoresumoj. Sed sendube la plej emociiga por la japanaj esperantistoj, estas la decido lastmomente deklarita dum la pekina UK pri okazigo de la 92-a en Jokohamo. Pri la ĝojo finfine aŭdi tiun ĉi decidon atestas la foto de la ridetanta triopo: Renato Corsetti, la ree elektita prezidanto de UEA, Syozi Keiko, klopodanta realigon de la invito kaj Suzuki Keiiĉiroo, la prezidanto de Jokohama E-Rondo.
„Ĉu la mondo bezonas religion? Jes, se ĝi helpas por paco kaj feliĉo”. Jen la titolo de aparta mesaĝo de UEA-prezidanto Renato Corsetti lige kun la 400-a numero de „Nova Vojo” – oficiala organo de Esperanto-Propaganda Asocio. Tiu ĉi jubileo estis la okazo por aparte mesaĝi al Lee Chong Yeong, Honora Prezidanto de Korea E-Asocio, Sibayama Zyun’iti, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto kaj al Kyotaro Deguchi, la prezidanto de EPA. La gratulintoj reliefigas la paralelon de la klopodoj de E-movado kun tiu de Oomoto „por mondo pli paca kaj unuiĝinta”. Al tiuj varmaj gratuloj por „La nova Vojo”, kies 400-an numeron ni tenas enmane aliĝas ankaŭ nia tuta redakcia teamo. La oktobra numero spegulas ankaŭ la 89-an UK en Pekino per aparta interparolo kun Zhu Mingyi – sed ĝi jam alrigardas tiun de la 2005-a per la bonvenigaj vortoj de ĝia LKK-prezidanto, Povilas Jegorovas. En la numero eĥas ankaŭ la dumsomeraj E-vizitoj de la redaktoro de „Nova Vojo”, Yas Kawamura – sed mi ŝatus fermi la foliumadon de tiu ĉi aparta numero per referenco al la kontribuo de la novjorka eksterlanda raportisto, Micutaka INUI. La unuan fojon ni legas etan raporton pri la partopreno de Oomoto-prezidanto en la preĝo por mondpaco okaze de la 3-a memorceremonio en Novjorko omaĝe al la viktimoj de la 11-a de septembro, pri la partopreno de Yasumi HIROSE en la interreligia ceremonio inaŭgruanta la laŭvican sesion de la Ĝenerala UNO-Asembleo. Ne malpli estas interesa informo pri aktiva partopreno de esperantistoj en la septembra, novjorka konferenco „Evoluceloj de la Jarmilo” al kiu aktive kontribuis prof. Humphrey Tonkin”.
Barbara PIETRZAK