• Trarigardo de la E-Gazetaro - 19.10.04
  • 19.10.2004
Jam antaŭ unu semajno atingis nin la reta versio de la oktobra „Revuo Esperanto” – kiu ĵus venis ankaŭ paperforme. Ĝi daŭre en signifa grado spegulas la eventojn de la Pekina UK. Ni trovas do en ĝi la inaŭguran paroladon de la vicprezidento de Ĉinio, Xu Jialu, sed ankaŭ la paroladon de la vilnjusa urbestro Arturas Zuokas dum la kongresfermo kaj bonvenigajn vortojn de Povilas Jegorovas, la prezidanto de la venontjara LKK. La oktobra numero proksimigas la siluetojn de la nunjaraj Honoraj Membroj de UEA, kiuj estas – ni memorigu Vladimir Samodaj, Gian Carlo Fighiera, Laŭlum, Takeuti Yosikazu, Lee Chong Yeong, Magda Ŝaturova, Jiri Vychodil kaj Kepp Enderby. Pri la kongresa temo raportas ĝiaj reĝisoraj Humprey Tonkin kaj Paŭl Gubbins. La nunjara temo „lingva egaleco en internaciaj rilatoj” spronis al la opiniinterŝanĝo ne sole la nunjarajn kongresanojn. Iom aliaspekte traktas ĝin ĉi-numere sub la titolo „Lingva egaleco: en kiaj rilatoj” ankaŭ Istvan Ertl. La aŭtoro enkondukas nin en la temon iom spiteme – aŭ eble jes prave - asertante, ke la egaleco de la homoj en ilia naskiĝmomento baziĝas ĉefe sur la fundamento de ilia egala senlingveco. La alproprigo de la lingvo jam nin metas en neegalan pozicion. Ertl en tiu kunteksto atentigas: „Se lingva egaleco inter individuoj ne eblas, kian sencon havas paroli pri lingva egaleco en internaciaj rilatoj? Ŝajne ne multan. Tamen ĝis nun ni konsideris lingvan egalecon kiel egalecon de kapabloj, tial laŭdifine neeblan. Se anstataŭe ni ekrigardas ĝin, kiel egalecon de ŝancoj por diverslingvanoj la bildo ŝanĝiĝis. Tiam ni ektraktas la kampon de homaj rajtoj kaj emancipiĝo, ekrigardas nian temon kiel parton de longa batalo por socia justeco, kiu apenaŭ komenciĝis”. La aŭtoro sekve atentigas pri la surpapera egaleco de la lingvoj en plurlingvaj landoj kaj la trudiĝantaj lingvouzoj en la nuntempa mondo, kio estas grave influita de la ekonomiaj motivoj. Tiel ni ĉiam pli reliefe frontas la la unulingviĝantan mondon. Ertl en tiu kunteksto mencias du kontraŭargumentojn por unulingviĝo fundamentita de ekonomiaj motivoj. Nome „la lingva egaleco tiel akirita koncernus nur la bonhavan parton de la homaro kaj signifus do timigan mankon de solidareco kun la aliaj. Due „ni malfacile kredas la mantron de tiuj huraoptimistoj, laŭ kiuj ĉies unu lingvo ne nepre mortigus la lokajn lingvajn specifecojn”. Kian rolon por esperantistoj vidas Ertl? La rolon influi la ĉeffluan pensadon cele al aprezo de la multlingveco, montrante la baldaŭ 120jaran sperton de la E-komunumo, kiu iom paradokse kunvivigis la ideon de „lingvo por ĉiuj” kun praktiko de neevitebla multlingveco ĉe la uzantoj de Esperanto.
Lingva egaleco – aparte en la kunteksto de la Eŭropa Unio speguliĝas en ĉiu numero de „Gazeto ESPERANTO” de la esperantista Grupo el Le Mans, kies 50-a (julia, aŭgusta, septembra) numero atingis nin en la ĵusaj tagoj. Kiel skribas en la porokaza felietono kelkaj akuŝigintoj de la Esperantista Grupo en ĉi tiu franca urbo – komence ĝi estis simpla 4-paĝa ligobulteno inter la aliĝantoj, prefere raportanta pri la agado de la asocioj, sekve ĝi pliampleksiĝis ĝis 20 paĝoj transformiĝante por siaj membroj en tradukistan kovejon. „Tiu dulingva trimonata publikaĵo estas antaŭ ĉio ajn ilo por studi kaj praktiki la lingvon Esperanto, ilo por komuniki kaj interŝanĝi (ĝia ricevado eksterlande pli etendiĝis), ilo bezonata por taksado de la lingvo”. Tra tiuj ĉi ĝisnunaj 50 numeroj „La Gazeto ĉefe evoluis laŭ sia enteno, enpaĝigo kaj ankaŭ kompostaĵo: fundamentaj artikoloj pli multas, lingvaj konsideroj pli diversas, krucvort-enigmoj, bildstrioj, ekologiaj rubrikoj... apudestas de diversaĵoj kaj problemoj de la ĉiutaga vivo (ofte pli amuzaj, foje malplisimple tradukeblaj) kiel kuirreceptoj, konsiloj por ĝardenumado kaj hejmbrikolado.)
Elkoran gratulon por ĉi tiu 50-a numero de la periodaĵo, kiu de kelka tempo atingas regule ankaŭ nian redakcion. Mi ĉiam kun intereso elplukas ĉiujn informojn koncerne diversajn aspektojn de la lingvouzo, lingvoopiniojn, eŭropuniajn aferojn. Do ankaŭ ĉi-numere ne estas aliel – kvankam multaj el tiuj kontribuoj rilate al EU rilatas al momento de la vastiĝo de la unio, al la parlamentajn balotojn. Sed „Gazeto ESPERANTO”spegulas ankaŭ la vivon de siaj membroj kaj en tiu ĉi kunteksto ni trovas en la jubilea numero tre interesan raporton de Edith Douard pri la trisemajna vojaĝo en Vjetnamio printempe de la 2003, kiun akompanas korskuaj fragmentoj el la libro „Raportoj el Vjetnamio” – pri la apliko de kemia armilaro fare de usonanoj dum la vjetnama milito. Sian raporton pri Vjetnamio la aŭtorino finas per la konstato: „La scivolema vizitanto estas rekompencita, ĉar Vjetnamio estas lando tre agrabla kaj ties loĝantoj tre afablaj”.
Kia estas Vjetnamio laŭ la esperantista vidpunkto? Juna! Per la raporto pri la 3-a tutlanda kongreso de Vjetnama E-Asocio okazinta en majo „Juna forto en la 3-a kongreso de VEA” komenciĝas la riĉenhava septembra numero de „Esperanto en Azio” – la bulteno de UEA-komisiono pri la azia e-movado. Ne nur dum tiu kongreso 5 junuloj estis elektitaj kiel novaj komitatoj de VEA, sed oni entute planas lanĉi junularan organizon. Aliflanke komence de septembro en Hanojo okazis kurssemajno. Ambaŭ aranĝojn vizitis la prezidanto de KAEM, kiu ne sole donis la moralan subtenon al la propagando de Esperanto kaj lingvoinstruado, sed ankaŭ finance subvenciis la vjetnaman movadon. Sed „Esperanto en Azio” evidente ne limiĝas al tiu ĉi unusola lando. Multaj interesaj informoj venas el landoj kun la progresinta movado kiel Koreio; ĉi-numere ni trovas la raporton pri la 36-a Korea E-kongreso kaj rezolucion de la okazinta marĝene de ĝi speciala seminario pri „E-o kaj religio”. Aparta fierindaĵo de koreaj esperantistoj tutcerte estas E-kursoj efektivigitaj de Seula E-Kulturcentro, senlace gvidata de Lee Jung-kee. Ĝia 150-a eldono estis festita aparte. Sed krome samnumere venas interesaj E-informoj el Ĉinio, Mongolio, Japanio, Irano, Afganlando, Indonezio. Se al tio ni aldonos interesajn informojn pri la vizito de Katja kaj Trevor Steel en Hindio, pri la tieaj renkontiĝoj kaj gviditaj kursoj en la oktobra „Revuo Esperanto” evidentiĝos, ke vere multo interesa okazas en ĉi tiu mondoregiono, kiu per unua bulteno aldonita al KAEM-bulteno informas pri la 4-a Azia Kongreso en Katmandu, Nepalo okazonta komence de marto venntjare. Por ĝia sukceso tutcerte kontribuos Nepala E-Junulara Organizo, kies unua nacia kongreso okazis ĉi-junie. „Esperanto en Azio” evidente retrorigardas al la UK en Pekino, cetere ne sole per la kovrilpaĝa foto, sed per aparta raporto pri aziaj debatoj. Ĝi ja ankaŭ alrigardas la estontecon per la projekto de laborplano, kiu ne nur koncernas la 2004-an/2005-an jarojn, sed alrigardas ĝis la 2010-a. Kiel lastpaĝe deklaras la redaktoro de la periodaĵo, Hori Yasuyo „En la 2007 UK okazos en Jokohamo, Japanio - denove en Azio - tri jarojn post UK en Pekino. La unuaj dek jaroj en la 21-a jarcento estas vere jaroj por Azio. Ni devas nepre profiti tiun bonŝancon. Roloj de KAEM kaj „Esperanto en Azio” des pli gravos”.
Barbara PIETRZAK