• Pola literatura Nobel-premiitino - Wisława SZYMBORSKA
  • 18.07.2003
Redakcja Esperancka


Autoro-G.Kosiarska
Red.Odp.-B.Pietrzak


Wislawa Szymborska


Wisława Szymborska de jaroj per sia kreado ravas la poezi-ŝatantojn en Pollando, sed la mondo aŭdis pri ŝi iom pli vaste nur en 1996-a jaro. Tiam ŝi ricevis pro sia originala, kvankam ne tre abunda verkaro, literaturan Nobel-premion. Tiel Szymborska fariĝis la kvara polo distingita per tiu granda literatura premio, kaj la dua pola poeto. Antaŭe la literaturajn Nobel-premiojn ricevis Henryk Sienkiewicz (relative frue, ĉar en la 1905-a - Nobel premio estis fondita en la 1895 jaro), sekve Władysław Reymont kaj Czesław Miłosz.
En Pollando ŝi estas kalkulata al la plej eminentaj poetoj, sed ankaŭ al la plej bone perceptataj poetoj. La poezjaĵoj de Szymborska karakteriziĝas per intelekta alrigardo al la problemoj de la mondo, kies realo devas esti objektive traktata, malsame ol la sentoj subjektivaj.
Wisława Szymborska naskiĝis en la 1923-a jaro proksime de Poznano, sed kiel 8-jaraĝa infano ŝi ekloĝis en Krakovo. Ne mirige, ke nun ŝi estas honora civitano de la malnova ĉefurbo de Pollando. Ŝi faris maturecekzamenon dum la 2-a mondmilito en konspira lernejo. Poste ŝi studis la polan filologion kaj sociologion en la Jagellona Universitato. Sian unuan poezjaĵon Szymborska publikigis en la 1945-a jaro en la krakova ĵurnalo "Pola Gazeto”, sed kiel ŝi konfesas, pri la poeziverkado ŝi okupiĝas ekde frua infanaĝo. Jen ŝia ĉi-koncerna deklaro: „Jam kiel infano mi verkis poeziaĵetojn. Ili estis amuzaj kaj malrutinaj, kaj kiam mi iom sukcesis mia patro kutimis donaci al mi kelkajn groŝojn. Kaj tiam mi aĉetadis kontraŭ ili aĉgustajn bombonojn”.
Ĝis hodiaŭ – do en la daŭro de sia 80-jara vivo - Wisława Szymborska publikigis 9 poezi-volumetojn ia. "Demandoj starigitaj al si mem", "Voko al Yetii", "Fino kaj komenco". La poetino distanciĝas disde siaj du unuaj volumoj, kiuj estis la provo koketi socrealismon. Krom la poeziverkado Szymborska verkas felietonojn kaj okupiĝas pri la poŝtkart-farado. Ŝiaj poŝtkartoj estas apartaj – nome ili estas faritaj laŭ la tekniko de la surgluataj paperpecoj, kiuj formas ornamon. Ilin kiel donacojn ricevas amikoj de Szymborska. Nobel-premio kronis la verkistan laboron de Wisława Szymborska, sed samtempe ŝi estas laŭreatino de multaj polaj kaj eksterlandaj premioj, ŝi estas ankaŭ membro de la usona Akademio de la Arto kaj Literaturo.
Individualismo de Szymborska sekvas el ŝia historia kaj morala sperto, kiu estas la komuna sperto de ŝia generacio kaj de la laŭvicaj generacioj de poloj ĝis la 90-aj jaroj. La poetino ekstars flanke de individuo, damaĝita de ideologio kaj civilizacio. La mondo-percepton la poetino komencas per objektoj kaj aferoj ĉiutagaj, ordinaraj, eĉ malgravaj. Szymborska ne instruas, ne konvinkas, ke poezio povas ŝanĝi la mondon. Ŝi klopodas montri, ke profunda pensado, rezonado pri la ekzistantaj objektoj estas ebla kaj komenciĝas per alrigardo de tio, kio estas la plej proksima. Demandita, ĉu en ŝia kreado gravas ŝia poleco Wisława Szymborska respondis: "Evidente, ke tio havas por mi signifon. Sed samtempe mi sentas min eŭropanino kaj tre interesas min ĉiuj ekstereŭropaj nacioj. Mi vivas ne nur per la pola sorto, kiu evidente estas por mi la plej proksima, sed daŭre mi pensas pri tio, kio okazas en la mondo."
Eble tio kaŭzis, ke Wisława Szymorska estas volonte leganta ne nur en Pollando.
Gabi KOSIARSKA