• Trarigardo de la E-Gazetaro - 02.11.04
  • 02.11.2004
Jam de ĉirkaŭ unu monato la legantoj povas ĝui la lastan numeron de „Kontakto”, kies ĉeftemo estas ludoj. Prave la redaktorino de la revuo Ĵenia Zvereva kiel enkondukon citas Kalocsay:
>Ho ludo, dolĉa ludo, vi saĝo de sensenco,
Oaz’ de freŝaj fontoj, malgranda paradizo,
Loganta el dezerto de nia vivogrizo,
Por ĉiuj vivozorgoj plej rara rekompenco!<
Mi certas, ke post la tralego de tiu ĉi numero la legantoj plene dividos la aserton de Ĵenia, ke >la temo „Ludoj” estas vere senlima, kaj ni prezentas nur etan parton de grandega glacimonto<. Dank’ al tiu ĉi laŭvica teme orientita numero la leganto profundigas konojn pri roludoj – paperaj kaj vivaj, pri tarokoj, interkulturaj kaj intelektaj ludoj, ludoj en Esperanto, Olimpikoj. Nu, tutcerte aparta frandaĵo de la numero estas intervjuo kun Susana Polgar, sesfoja olimpika ĉampionino pri ŝako, kiu iom parolas pri sia esperanto-kono kaj tiu de la tuta familio. Ni ekscias krome, ke nun ŝi regas eĉ 7 lingvojn: krom la hungara kaj esperanto temas ankaŭ pri la angla, rusa, hispana, germana kaj hebrea. Sed referencante al la ĉeftemo de la numero mian intereson kaptis evidente la informo, ke unu el la programeroj de la 60-a IJK en Kovrov estis ludo pri la Pasporta Servo – kiu celis montri la vojon al la 61-a IJK en Zakopane, Pollando.
Fakte, kun la lasta „Kontakto” kunvojaĝis ankaŭ la 4-a nunjara numero de „TEJO Tutmonde”, preskaŭ tutece dediĉita al la nunjrara IJK en Rusujo – antaŭ- kaj postkongresoj jen en Sankt Peterburgo, jen en Ĉeboksari. Jam tiom da laŭdaj vortoj ni legis kaj aŭdis pri tiu ĉi nunjara Kongreso, ke por almenaŭ ioma ekvilibro kun atento mi legis la raporton de Pavel Moĵaev „Kule kaj Betule”. La raportinto fakte elmetis kelkajn kritikojn – kaj pri la loko, pri la la eĥo en la regionaj amaskomunikiloj, nu li ankaŭ listigis kelkajn siajn elreviĝojn pri la programo, aparte pri misproporcioj inter aferkernaj programeroj kaj tiuj kun strikte distra karaktero. Sed ankaŭ li reliefigas finfine ĝian bonegan etoson kaj la fakton, ke neniam li havis la okazon enui. Nun la defio organizi IJK-on staras antaŭ la polaj gejunuloj, ĉar se temas pri tiu jam pasinta kiel skribas Pavel Moĵaev „Multas, multegas la impresoj pri tiu IJK, kiun mi ja memoros dum la tuta vivo: mia unua IJK malgraŭ ĉiuj siaj kuloj, krokodiloj kaj malperfektaĵoj estis bona aranĝo. Kaj mi jam nun scivolemas – ĉu sekvajare niaj polaj geamikoj sukcesos prepari ion eĉ pli interesan?” Nu, mi tenas bonŝancige la poleksojn!
Jam delonge mi ne donis la atenton al la japana „La Movado”, kiu estas iu el la plej akurate aperantaj revuoj en la E-komunumo. Fakte en signifa parto „La Movado” estas japanlingva kaj celas la legantojn de Kansaja Ligo de Esperantogrupoj. Tamen ĉiam ankaŭ eksterjapania leganto trovas ion interesan, kio jen proksimigas la japanan kulturon – temas ekzemple pri „Rakontoj antaŭ longa tempo”, jen la japanan rezonadon pri diversaj facetoj de la vivo – ankaŭ esperantista. Ekzemple en la septembra numero Aikawa Setuko, lige kun la sammonata Friska Lernejo de Esperanto dividis siajn opiniojn pri la diferenco inter kongreso kaj kursaro – klare prezentante sian apartan ŝaton favore al malpli programerdensa kaj trakvila ritmo de la lernejo, kiu fakte povas esti difinita kiel kursa semanjfino. Sed jam en la novembra numero la sama aŭtorino donas la atenton al la fenomeno ligita kun kutimoj en la publika vivo, kiel la cedado de sidloko en publikaj veturiloj. Evidentiĝas, ke inter niaj landoj aperas ĉi-sfere kaj similecoj kaj diferencoj. Bedaŭrinde, la kutimo cedi sidlokon al virino, persono videble laca kaj malforta ĉiam pli malaperas. Gravedulinoj, maljunuloj, handikapitoj havas en ĉiu veturilo apartan lokon por si rezervitan, kion indikas aparta informo, sed tiu loko ne distingiĝas per koloro de seĝo kiel en Japanio – kaj okazas, ke tiun ĉi lokon okupas persono tute sana, kiu ĉiumomente devas tamen cedi la lokon al tiu, por kiu ĝi estas destinita. Jen, ŝajne malgravaj – sed eble ne tute - diferencoj inter kutimoj en la publika vivo en Japanio kaj en Pollando. Dank’ al la novembra numero ni iom vastigas niajn konojn pri la japana kulturo, aparte poezio. Nome Tacuo Huĝimoto en la rubriko „Verse-diverse kun tankaoj” prezentas kelkajn specimenojn de tiu ĉi originala japana pomeo kun fiksaj reguloj, el inter kiuj du mi trovis aparte belaj. De Yosano Akiko
„Ŝi dudekjaras.
Belas printempo, kiam
Knabin’ fieras
Pri nigrega hararo,
Sub kombilo fluanta. ”
kaj la alian de M. Sota:
„Ŝi forgesis jam,
Ke ŝi min naskis iam,
En krespusko nun
Oldulino kutime
Atendas min ridete”.
La novembra numero de „La movado” venis pasintsemajne, do en oktobro. Se ni enrigardos ankoraŭ ĉeokaze la oktobran numeron de ĉi tiu revuo ni trovos tie ankaŭ kelkajn interesajn esperantlingvajn kontribuojn. Temas ekzemple pri la personaj spertoj de Kataoka Tadasi, kiu klarigas la avantaĝojn de la nunaj komputiloj por la nevidantaj peronoj, kiuj jen uzas ideogramojn jen latinajn literojn. Sed la oktobra „La Movado” referencas aparte al la nunjaraj pacdeklaroj de Hiroŝimo kaj Nagasaki. Kiel atentigas la redakcio: „Unu jaron antaŭ la 60-a datreveno de la atombombado la Deklaroj alvokas al la tuta mondo por konkreta ekago cele al la Konfereco por Revizio de la Ne-Prolifera Traktato, okazonta venontjare en Novjroko, kiu konsistus fincele en kompleta nuligo de nukleaj armiloj per kunlaboro de ĉiuj pacamantaj homoj kaj organizoj en la mondo. La atombombitaj urboj per siaj pacdeklaroj postulas ankaŭ de la japana registaro observi la pacisman principon de la Konstitucio kaj alvokas ĝin komunikadi kaj heredigi la travivaĵojn de la atmombombado aparte al gejunuloj”. Kiel ni legas en tiu artikolo „La aŭgusta Deklaro de Nagasako aparte alvokas al la junuloj de la tuta mondo pristudi la realon de la atombombado kaj per tio lerni la valoron de la homa vivo, kiel tion faras la junuoj en la urbo”.
Bedaŭrinde ne nur ĉi tiuj tragikaj eventoj de antaŭ 59 jaroj havas edifan rolon por lerni la valoron de la homa vivo. La ĉiutaga realo alportas la informojn, kiom ĝia valoro malkreskas – konsiderante ne sole rektajn batalojn en centoj da konfliktoj en la mondo, sed ankaŭ tragikan sorton de forkondukintoj en Irako, kies unu el la lastaj viktimoj fariĝis juna japano, kio tutcerte skuis ne sole la japanan socion. Sed ĉu ĉiu islamano estu perceptata nur laŭ tio, kio okazas en Irako? La provon rigardi tiun ĉi demandon ni trovas en la unua el la triparta rakonto de Gudbergur Bergsson „La videbla en la neevidebla”, verkita ĉi printempe. Ĝi troviĝas en la lasta numero de la islanda „La Tradukisto”, en la traduko de Baldur Ragnarsson. Tiu segmento rilatas al la situacio post la atenco en Madrido, kiam timo elrigardas el ĉiu angulo kaj lasas la publikon indiferenta, kiam polico priesploras arabaspektan paron. Tiu triparta rakonto – kun klara kolornuanco kaj scenoj ja apartaj - prezentas la plej freŝan specimenon de la islanda prozo. Tamen samnumere ni povas konatĝi ankaŭ kun verkospecimenoj de unu el la plej gravaj modernistaj islandaj poetoj kaj 13-jarcenta historiisto kaj poeto. Kiel ĉiu numero ankaŭ tiu ĉi enhavas tradukojn el esperanto. Ĉar kiel ni legas en TTT-ejo de „La Tradukisto”, aperanta ĉiun kvaran monaton: „Per la Esperantaj tradukoj la celo estas ne nur konigi islandan literaturon al la esperantistoj de la mondo, sed ankaŭ doni al ili la okazon traduki islandan literaturon el Esperanto en siajn lingvojn, same kiel ni en „La Tradukisto” tradukas eksterlandan literaturon el Esperanto en la islandan. Plej multaj, kiuj tradukas en Esperanton, tradukas el sia gepatra lingvo, kaj tial tiaj tradukoj ĝenerale devas esti pli precizaj ol tradukoj faritaj el eksterlanda lingvo. Tial ni, la eldonistoj de „La Tradukisto” volas instigi esperantistojn en diversaj landoj komenci eldoni samspecajn revuojn kun la celo konigi al siaj samlandanoj literaturon de aliaj popoloj pere de Esperanto”.
Ĉiam pli multaj periodaĵoj havas la elektronikan version. Al la lastaj aliĝis ankaŭ „Magdeburga Folio”. Kiel atentigas la redaktoro „La retejo ĉefe havas la celon interesi germanlingvulojn pri Esperanto kaj pro tio disponas pri ĝeneralaj informoj kaj aplikeblecoj de Esperanto, pri bazaj informoj al la gramatiko kaj diversaj ligoj al retejoj, kie eblas pli detala sininformo germanlingva. Sed esperantparolantoj havas krome du ligojn al la aktualaj numeroj de la „Folio” kaj al interesaj kontribuoj en la paĝo „Aktule”.
Ĉi-numere ni trovas krome du raportojn pri E-aranĝoj jam okazintraj: REVO kaj ĉeha-saksa tago kaj anoncon pri la 3-a Novjara Renkontigo – kiu disvolviĝos sub iom simpla alvoko „Komune festi la Novan Jaron”. Mi kun plezuro komencis legi humorplenan rakonton de Simono Pejno, kiu pentras antaŭ niaj okuloj lernemulon, kiu ja en sia longa listo de lernendaĵoj trovis ankaŭ esperanton, inknluzive de tiulingvaj elsendoj de PR, ĉagreniginte la edzinon kaj la infanojn. Ĉu pri li rezignos pri Esperanto, mi esperas legi jam sekvontnumere. En tiu ĉi mi devas tamen noti la afablon de la redaktoro iom amplekse citi el iu el niaj trarigardoj, en kiu evidente tute prave ni notis interesan enhavon de tiu ĉi modestaspekta, sed riĉenhava E-gazeto.
Barbara PIETRZAK