• Trarigardo de la E-gazetaro - 09.11.04
  • 09.11.2004
En septembro Universala Esperanto-Asocio prezentis la internacian lingvon dum la 57-a Jarkonferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Novjorko. ESPERANTO raportas pri ĉi tiu aranĝo, organizita de la Fako pri Publika Informado ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Ĉeestis ĝin 2700 reprezentantoj de 570 organizaĵoj el 80 landoj, plejparte usonanoj. Kadre de la konferenco oni antaŭvidis ankaŭ lingvo-rilatan temon, nome Venki komunikajn barojn al disvastigo kaj atingo de la Jarmilaj Evoluigaj celoj. Dum ĉi-tema sesio, kiun partoprenis pli ol cent personoj, Universalan Esperanto-Asocion reprezentis Humphrey Tonkin kaj Timothy Reagan. Alparolante la kunvenintojn Humphrey Tonkin atentigis, ke UEA „interesiĝas ne nur pri antaŭenigo de Esperanto kiel internacia lingvo kreita por trovi egalecajn solvojn al problemoj de lingva malegaleco, sed ankaŭ pri lingvaj problemoj kaj ilia solvado, kie ajn ili aperas”. Evidente ili aperis ankaŭ dum la menciita konferenco, ĉar dum unu el la matenoj ekmankis la eblo interpreti. Ankaŭ la samtagan posttagmezon interpretistoj alvenis tro malfrue por helpi hispanan delegiton, kiu estis do devigita „barakti por uzi la anglan”, cetere „kun multa kuraĝigo de sia aŭskultantaro”. Kredeble do argumentoj por Esperanto estis troveblaj ankaŭ surloke. Kaj esperantistoj troviĝis ankaŭ inter delegitoj de aliaj organizaĵoj, ekzemple de bahaistoj kaj Internacia Ŝinto-Fondaĵo.
Publikaj elpaŝoj en neesperantista medio estas grava parto de la informa laboro kaj en la sama numero oni trovas ankaŭ eĥojn de la varsovia debato organizita lige kun Tago de Lingvoj kaj tutpaĝa artikolo en la ĵurnalo RZECZPOSPOLITA sponsorita de japana merkatisto Etsuo Miyoshi. Pri la aranĝo kun partopreno de Reinhard Selten kaj Ludoviko Zaleski-Zamenhof kiel prelegantoj kaj ĉeesto de parlamentanoj el Pollando kaj Litovio ni jam amplekse raportis en nia programo, ankaŭ dank’ al tio, ke Radio Polonia estis kunorganizanto de la kunveno. Ĉi-loke mi do rememoirgu nur la plej gravan rezulton de la konferenco, nome tiun pri la ideo establi en la Eŭroparlamento superpartian grupon interesiĝantan pri esprlorado de ebloj pri komuna lingva komunikado, kiun ideon spronas la pola eŭrodeputitino Małgorzata Handzlik.
Tre interesan kontribuaĵon al la lasta numero de ESPERANTO faris Marko Naoki Lins. Kredeble la unuan fojon en Esperantio oni iom vaste traktis la temon de rilatoj inter diversgeneraciaj familianoj uzantaj (aŭ neuzantaj) la internacian lingvon. Temas ne nur pri denaska esperantisteco, sed ankaŭ pri pli posta ellerno de la lingvo. Montriĝas, ke enfamiliaj rilatoj povas fariĝi grava lernejo de toleremo. Gunnar Fischer, filo de Rudolf, foje ĝeniĝis prio tio, ke oni perceptas lin kiel idon de la patro, ne kiel memstaran personon kun propra volo. Aliflanke nun li jam povas raporti, ke kelkfoje okazas inverse, homoj ekkonas unue lin kaj nur poste lian patron. Thomas Bormann, kiu aktive partoprenas la movadon, rememoras, ke la gepatroj, kvankam ambaŭ eminentaj esperantistoj, neniam devigis lin nek lian fratinon paroli en Esperanto. Aliajn spertojn havas hungara lingvisto Blazio Wacha. Li konstatas, ke liaj tri infanoj, ĉiuj E-denaskuloj, estas forpuŝataj de Esperanta aktivado „ĝuste pro la tro ideologia karaktero de multo; ĉiam oni entemigus Esperanton, kvankam multaj aliaj temoj estus pli interesaj”. Mi aldonu, ke ĉi tiu temo interesas ankaŭ min persone, ĉar dum la dudekaj Artaj Konfrontoj en Esperanto en la pola urbo Poznano, pri kiuj cetere ankaŭ raportas la nuna ESPERANTO, ĉeestis mia dekkvinjara filo Kriĉjo, kiu propravole ellernis Esperanton. Reveninte li plendis, ke troa komparado al la patro nervozigas lin. Kaj verdire mi lin komprenas.
Por fini la priparolon de ESPERANTO mi menciu ankoraŭ pensigan artikolon de Anna Löwenstein pri leksika evoluado de Esperanto. Al surpaperigo de ĝi instigis ŝin konstato, ke en la nova Plena Ilustrita Vortaro krom la fundamenta „cipreso” troviĝas ankaŭ „kupreso”. „Mi suspektas – skribas la aŭtorino – ke kupreso estas inventaĵo de la vortaristo, eble pro dezio unuecigi la derivadon de plantonomoj el la latina. Do nun en Esperanto ni havas du nomojn por la sama, ne tre grava arbo. En lingvo, kiu pretendas esti facile lernebla, tio estas stranga troigo”. Eĉ pli maltrankviligan ekzemplon ŝi trovis ĉe „arbeto”, kie la Zamenhofaj derivaĵoj „arbetaĵo” kaj „arbetaĵaro” estas markitaj „evitinda”, dum oni rekomendas respektive „arbusto aŭ vepro” por la unua vorto kaj „veprejo aŭ makiso” por la alia. Tamen plej interesaj en ĉi tiu artikolo ŝajnas al mi ne unuopaj ekzemploj de leksika evoluo, kiu povas esti opiniata malĝustadirekta, sed la demando pri dezirinda sinteno de Esperanto-vortaristo. Kiomgrade li/ŝi estu senpasia registranto kaj kiomgrade tamen intervenu en la nuran registradon. Mi ne kredas, ke ekzistas iu interkonsentebla respondo je tiel starigita demando, sed malgraŭ tio mi vidas grandan valoron en ĉiaspecaj provoj respondi ĝin, precipe se oni faras tion grupe kaj diskute.
Mi ne restu tamen ĉe unusola titolo, temas ja pri trarigardo de gazet-ar-o. INFORMILO DE KAE, Kultura Asocio Esperantista el Katalunujo raportas pri kelkaj aranĝoj esperantistaj kaj ie inter ili troviĝas sprita anekdoto pri unupeseta monero, ĝoje salutita de Sankta Petro en la ĉielo post la enkonduko de eŭro, dum kvinmilpeseta bankbileto, kiu supozis sin pli valora, estis samloke rifuzita. Tiel denove pruviĝis, kiom povas diferenci la vidpunkto. La bankbileto montriĝis malpli merita, ĉar ĝi neniam aperis en almoz-skatoloj.
La nederlanda bulteno NIA PERSPEKTIVO omaĝis la oktobran mondan tagon de bestoj. Aperas tie du paĝoj da historietoj pri dombestoj. Krom tute kutimaj katoj, hundoj kaj testudo estas ankaŭ araneo, posedaĵo de okjara Bo. Kaj ĝia nomo estas Sankta Moseo, ĉar ĝuste tion ekkriis la patrino de Bo, kiam ŝi unuafoje vidis la araneon. Eĉ pli surprizas la informo, ke tiel nomita araneo estas fakte in-seksa.
Kaj en KONTAKTO, bulteno de Nederlanda Societo de Blindaj kaj Malfortevidantaj Esperantistoj, troviĝas rememoroj pri diversaj infanludoj. Rolas tie baskuloj, pilkoj, ludringoj, aŭtunaj kaŝtanoj kaj ŝnureto, kiun oni povas divers-figure streĉi sur fingroj. Kaj ankaŭ bubaĵoj, kiel senbezona sonorilado ĉe ies pordoj. Sed ĉi tie necesas meti punkton, ĉar bubaĵojn oni ja prefere ne tro inspiru. Tial adiauxas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz