• Trarigardo de la E-Gazetar0 - 16.11.04
  • 19.11.2004
Relative malofte atingas nin >Tempo< el Kroatio. Tamen nur antaŭnelonge venis la dua nunjara numero. La numero ne nur bele eldonita, sed ankaŭ kun interesa enhavo. Multaj ĝiaj eroj referencas al la diversaj lastatempaj esperantistaj asembleoj – aparte gravaj laŭ la vidpunkto de KEL, pli precize la kroata esperantistaro. Tio ne signifas, ke iuj agadoj de la kroataj esperantistoj, aparte de la redaktorino, kiu cetere aŭtoras plimulton de la kontribuoj – Spomenka Stimec ne estas imitindaj de alilandaj esperantistoj. En la redaktora felietono ŝi kun ioma fiero notas la moviĝemon de kroataj esperantistoj lastsomere dum diversaj esperantistaj aranĝoj – prave atentigante, ke Esperanto havas sencon nur se oni komunikas transnacie. Cetere tiu iom ampleksa enkonduko ja bonege gvidos nin tra la traktataj en >Tempo< temoj, kiuj amplekse spegulas la kulturajn valorojn de la apliko de Esperanto. Frontpaĝe pri tio atestas jam la portreto de Vida Jerman, kiu dum la lasta UK surscenigis la laŭvican teatraĵon de krota aŭtoro Miro Gavran „Judita”. Sed kiel atentigas Spomenka Stimec Kroatio havas ne nur novan teatraĵon en Esperanto – oni sukcesis ankaŭ aperigi en la ĉina kaj japana tradukoj - pere de Esperanto - kroatajn librojn. Aliflanke en la kroatan estis tradukita „Zamenhof-strato”. Tio estas nur lakonaj informoj, ĉar ene de la numero ni trovas pli ampleksajn raportojn pri tio kiel en la ĉinan estis tradukita la libro de Karlo Ŝtajner „7000 tagoj en Siberio”, laŭvice „Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic”, kiu aperis japane. Nun evidentiĝas, ke la kulturministerio de Kroatio decidis financi la bengalan tradukon de „Hlapic”. Prave retorikas Spomenka Stimec: „kiom riĉa estus la Esperanta kulturo se ankoraŭ iu el la sesdeko da landaj asocioj utiligus rimedojn de landaj ministerioj pri kulturo kaj naciaj fondaĵoj por uzi Esperanton kiel teatran aŭ tradukan ilon?” Prave kun fiero ŝi konstatas: „ En Kroatio tio dum multaj jaroj sukcesas. Litovio, la gastigonta lando de UK 2005 sukcesis integri Esperanton en la publikan vivon”. Evidente imitindaj kaj kuraĝigaj ekzemploj. Nu, cetere ni ekscias, ke Kroatio jam havas novan libron-kandidaton por la Infanlibro de la jaro 2005. Ĉu ĝi sukcesos same kiel Hlapic, ni vidos.
Gravas aktivi, sed gravas pri tiu aktivado informi. En la priparolata numero de >Tempo< ni trovas ampleksan listigon de la artikoloj, kiuj aperis en la krata gazetaro jen lige kun la lasta UK en Pekino, jen lige kun Esperanto kiel pontlingvo. Pri la esperantlingvaj verkistoj kunvenintaj ĉi-julie en Kroatio ni parolis en nia programo pere de la intervjuo kun la redaktorino. Ne troviĝis inter ili la du koriferoj de la E-poezio. Wiliam Aŭld kaj Marjorie Boulton estas omaĝitaj aparte sur la paĝoj de la >Tempo< lige kun iliaj pasintaj ĉi-jare 80-jaraj vivjubileoj per poezioj. Marjorie per sia poeziaĵo inspirita de Zagrebo, William Aud per la omaĝa poeziaĵo de Shi Chengtai. Ankoraŭ iu alrigardo al Ĉinio – sed tiu malnova - venas el sub la plumo la unua kroatino, kiu vizitis Ĉinion en la 30-aj jaroj. Sed „Tempo” venis ankaŭ kun doloraj informoj lige kun la tempopaso, aparte vivotempopaso, kiu koncernas kelkajn samideanojn. Pri la forpaso de Oszkar Princz ni jam sciis, pri la loka aktivulo Tomislav Grcis ni sciis nemulton, sed la informo pri la neatendita morto de pastro Franjo Gruiĉ el Dakovo tutcerte malĝojigas multajn liajn konatojn.
La ĉina UK daŭre eĥas ne sole en la periodaĵo de KEL, ankaŭ en la periodaĵo de Japana E-Instituto. Ni trovas en ĝia novembra numero laŭvicajn raportojn jen esperantlingvajn, jen esperante nur resumajn. Cetere iuj koncerns la eventojn pri kiuj ni legis en la kroata >Tempo”<, do temas pri la spektaklo „Judita”, en kiu la aktorado de Vida Jerman estas rekonita kiel grandioza kaj aŭtora duonhoro dediĉita al la ĉinlingva traduko de „7000 mil tagoj en Siberio”. La unuan lokon tamen en la novembra „La revuo Orienta” okupas la invito al la 4-a Azia Kongreso. Ni trovas ne sole la esprimitan alvokon komune labori por E-movado kaj por la monda paco, sed ankaŭ informojn pri tio, kiel disvolviĝis la movado en tiu ĉi lando, kiun lanĉis per sia vizito fine de la 50-aj jaroj Tibor Sekelj’ mem, sekve Simo Milojevic kaj Joachim Werdin. Kvankam Nepala E-Asocio kreiĝis nur en la 1990-a jaro jam kvin jarojn pli poste ĝi komencis organizi sukcesajn Internaciajn Himalajajn Renkontiĝojn. Nun la nepala E-movado frontas historian momenton organizi la 4-an Azian Kongreson. Certe venos por ĝi ankaŭ eksteraziaj esperantistoj. Ĉu facilas kompreni la hodiaŭan Nepalon? Jen ŝlosiloj por kompreno laŭ Yamamoto Mayumi – „Hinduisma reĝolando, maoistoj, kaj minoritataj lingvoj. Nepalo multe ŝanĝiĝis lastatempe. Maoistoj, kiuj sekvas vortojn de Mao Ze-don vastigas sian teriorion subtenate de certa nombro da nepalanoj. Nun la regpotencon prenas reĝo kontraŭ la konstitucio. Antaŭe uzi lingvojn de minoritatoj estis malpermesate. Sed la nuna konstitucio difinas Nepalon kiel multlingvan regnon. Malgraŭ tio uzantoj de fortaj lingvoj povas vivi en supera socio”. Ĝuste en tiu ĉi lando okazos la 4-a Azia Kongreso en marto venontjare.
Kiel kutime en „La Revuo Orienta” ne mankas kontribuoj, kiuj paŝo post paŝo proksimigas Japanion. La felietono de Ito Tecuĵi en la „Monata Podieto” koncernas la sociajn aferojn, kaj enhavas kritikon de la helpa materialo por la morala aŭ – kiel ni dirus - socia eduko de lernantoj. Laŭ lia aserto tiu materialo intencas produkti nacianojn, kiuj laboras por la publiko sen kritiki la aŭtoritatojn kaj eĉ fariĝas batalantoj por la ŝtato – kaj ĉio ĉi en la kunteksto de la militara partopreno de Japanio en Irako kaj diskuto pri konstitucio. Tio laŭ la aŭtoro povas konduki Japanion al milito. Ĉiam kun plezuro mi trovas laŭvicajn felietonojn pri unuopaj japanaj gubernioj. Ĉi foje tiu de Nara, kiun mi legis kun granda scivolemo, aparte rememorante mian mallongan viziton ĉi-jaran en la urbo Nara, kie mi renkontiĝis kun lokaj esperantistoj.
Evidente kun esperantistoj eblas renkontiĝi en plej diversaj urboj, interalie en la ĉeĥa Valtice – pri kiu urbo kaj la tiea agrikultura muzeo, kiun direktoras esprantisto, Jarolsav Pokorny ni legas en la novembra numero de la japana „La vojo”. Raportas pri tio Petro Chrdle. Kiel mi jam kelkfoje informis recenzante unuopajn numerojn de la periodaĵo – ĝi starigis reton de internaciaj kunlaborantoj. Tiel do krome ni ekscias pri la kalendaro de Faraonoj, pri kio laŭvice raportas Atilio Orellana Rojas. Sed en la novembra numero eĥas ankaŭ la lastaj vizitoj de la redaktoro, Yas Kawamura en Eŭropo. Per fotoj ni kun li vagas tra Vilnjuso – la venontjara kongresurbo, sed ja aparte elstaras aktuala temo – kiu koncernis la 40-jaran jubileon de la ligo de la ĝemelaj kontaktoj inter la japana Kameoka (kie havas sian sidejon EPA kaj Oomoto) kaj la aŭstra Knittelfeld. Tiuokaze al Aŭstrio veturis 31-persona karavano de kameokanoj, kiujn gvidis la urbestro de la japana urbo. Kiel mi legas en la raporto de la redaktoro pri la solenaĵo „En tiu bona okazo du urbestroj – s-ro Schafarik de Kinttelfeld kaj s-ino Kurijama de Kameoka faris nove la deklaracion por celebri la jubileon, kiu volas pacon al tuta mondo kaj por esprimi dankemon al du iamaj esperantistoj – advokatoj de gemeliĝo - d-ro Harbedl kaj s-ro Eizo ITO”.
Ankaŭ la renovigita deklaro estas trilingva do germana, japana kaj esperanta. Sed krome al la memorŝtono pri la ĝemeliĝo troviĝanta ĉe Kameoka strato de Knittelfeld estis aldonita la signo de Esperanto. Jen laŭvica bela ekzemplo pri Esperanto kiu pontas valorojn. Ĉi-foje – homan kunlaboron kaj amikecon.
Barbara PIETRZAK