• Trarigardo de la E-Gazetaro kun gasto Boris Kolker - 14.09.2004
  • 21.11.2004
Pri la julia numero de „Israela Esperantisto” ni jam menciis en niaj rektaj raportoj el Pekino, sed fakte ĝi venis al la redakcio nur komence de la septembro. Jam kovrilpaĝe ni legas, ke temas pri speciala numero, lige kun malkovrita letero de Zamenhof, pri kio ni jam raportis. Kiel skribas la redaktoro de la revuo, Doron Modan – ĝis nun plej verŝajne ĝi la unuan aperas en Esperanto. La dokumenton malkovris Boris Kolker, kiu enkonduke priskirbas la tutan epizodan. Mi estis aparte bonŝanca paroli kun li pri tiu malkovro dum la pekinaj kongrestagoj.
(Interparolo kun B. Kolker) – 3’ 30’’
Tiuj historiaj dokumentoj koncernas polemikon, kiu estiĝis lige kun la riproĉo pro onidira asimiliĝo de Zamenhof, kiu ne favorplendis por ke dum la UK en Krakovo parolon prenu reprezentantoj de la juda popolo – kiu tiuepoke ja vivis tute diaspore. Pri la plendoj de la judaj reprezentantoj skribis du redaktoroj – dum Zamenhof sian respondon adresis kvazaŭ ekzistus nur unu. „Israela Esperantisto” aperigas la tradukaĵojn de ĉiuj ĉi jidaj artikoloj. De Dov Ber Boroĥov „La juda demando en kongreso de Esperanto”, de nekonata lvova redaktoro „Skandalo ĉe Esperantista Kongreso” – kaj la tradukon de la jida respondo de D-ro Zamenhof – nu kaj fine la rebatan respondon de la usona korespondanto Dov Ber Boroĥov – kiu kvazaŭ simpatiis al Zamenhof kaj liaj ideoj riproĉis al la kreinto de la IL misŝanĝon de faktoj kaj mikson de faktoj. Ĉiukaze temas pri vere interesaj kaj gravaj fontmaterialoj kaj mi ĝojas, ke disponis ilin al la legantoj „Israela Esperantisto”.
Tiuj materialoj koncernas la fruan epokon de la E-movado. Tio ne estas unusola historia materialo en tiu ĉi numero de „Israela Esperantisto”. La alia fakte havas la malrektan ligon kun Esperanto. Nome nur pere de la aŭtoro de la artikolo, Kalle Knivilae el Svedio – kiu reference al sia ĵurnalista deĵorado en „Sydsvenska Dagbladet” proksimigas la veron pri la urbeto Slonim – nun en Belorusujo – kies dek kelkmilmembra juda loĝantaro estis preskaŭ komplete ekstermita dum la dua mondmilito. Kiel skribas Kalle Knivilae la vivanta spuro por li - de la okazinte tie historio kaj lia vizito tiuloke - rolas pentraĵo de la antikva sinagogo en la urbo, kiu nun troviĝas apud lia skribotablo por memorigi pri tio, kion ne eblas forgesi.
Vere interesaj materialoj, gravaj materialoj, sed ja ne nur pri tio ni legas en la julia „Israela Esperanto”. Tiujn sensaciajn erojn sekvas ero profunda afliktiga – por esperantistoj ne nur en Isrealo. Kiel kelkfoje ni jam atentigis la nuna jaro aparte dekumas la E-vicojn. Suferis ankaŭ israelaj esperantistoj, nome la 1-an de februaro forpasis Josef Murĵan. Tiu frujaraĝa esperantisto naskiĝis en la pola Mława – sed la vivosorto direktis lin al diversaj lokoj. Komence de la 2-a mondmilito li volontule laborcele forveturis al Uralo, kie li estis mobilizita al la Ruĝa Armeo. Tio ne malhelpis al li sekrete instrui Esperanton, kvankam li ekaktivis ankoraŭ en Pollando. Post la milito li revenis al ĝi – kaj polaj esperantistoj el la suda Wałbrzych kaj Vroclavo longe havis lin en kora memoro. Du jarojn antaŭ la jubilea jaro de la 1959-a Josefo Muĵan forveturis al Israelo. La aŭtoro de la felietono – Josef Ŝemer – mencias amason de liaj aktivadoj – prave konkudante, ke temas pri homo kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la poresperanta agado. Josef Ŝemer atentigas, ke kvankam ne eblas kalkuli Josefon Murĵan al la pioniroj de la israela E-movado tio, kion li faris por „la malgranda israela Esperantujo” dum pli ol 40 jaroj starigas lin en la unuan vicon de la grandaj israelaj aktivuloj por Esperanto. Mi mem plurokaze havis la plezuron renkontiĝi kun ĉiam ridetanta figuro de karmemora Josefo Murzan. En Pollando kaj en Israelo. Lastokaze lige kun la Telaviva UK, kiam li povis prave fieri pri la aperigo de sia E-hebrea vortaro, kiun li difinis la defio de sia vivo.
La julia „Israela Esperantisto” alportas ankaŭ la duan kaj lastan parton de la ampleksa artikolo de Claude Piron „Ĉu la jida influis Esperanton?” Estas intelekta aventura sekvi la rezonadojn de la aŭtoro, kiu la tutan rezonadprocezon sumigas per la konstato: „Kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultas nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elmentoj restos ĉiam nekonebla. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhof ni ne akirus pli certan respondon – la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la „lingvo internacia de d-ro Esperanto” ne estas escepto al tiu regulo”. Por mi aparte interesa estas la konstato de la aŭtoro (Claude Prion), ke spite kelkajan opiniojn estas tre problable, ke prilaborante sian lingvoprojekton Zamenhof pli aŭ malpli konscie ĉerpis ankaŭ el la lingvoj kiujn li ne konis, kiel la ĉina, provenca aŭ karaibaj-kreolaj lingvoj.
Nu, ankoraŭ unu interesa artikolo – krom plenmano de la primovadaj informoj, inkluzive de tiu pri la landa kunveno de ELI - kiu povas veki disputon inter konsciaj poetoj kaj rimemtaj poeziŝatantoj. Ni citu el ĉi-koncerna artikolo de Mihael Giŝpling: „...En versoj devas soni muziko, kaj ĝi siavice estas ligita kun rimo kaj ritmo. Se do forestas tio aŭ alio, la versoj vere povas transformiĝi en prozon. La pensoj, eĉ tre valoraj kaj originalaj, skribitaj kolumne ne estas nepre versoj, ....la liberaj versoj ofte allogas ĉarlatanojn de poezio. Tre ofte ĉiuj tiuj ĉi supernovaj tendencoj en la arto – en pentrado, en skulptado, en muziko kaj certe ankaŭ en poezio – kun siaj primitivismo aŭ male, nepravigita malsimpleco estas nur dekadenco. La homoj, kiuj laboras en tia maniero pro manko de kapablo aŭ profesia prepariĝo, aŭ pro aliaj kialoj rezignas komplikaĵojn de la kreado kaj ricevas respondan rezulton”. Miĥael Giŝpling tezas, ke tiuj ci konstatoj koncernas poezion ĝenerale, ankaŭ Esperatan – kvankam li mem analizis la fenomenon baze de la rusa.
Barbara PIETRZAK