• Trarigardo de la E-Gazetaro (kun gasto Hori Yasuo) - 21.09.2004
  • 21.11.2004
Pasintsemajne en nia trarigardo ni havis apartan gaston, kiu propravoĉe povis rakonti pri kelkaj esploroj koncerne historiajn dokumentojn, pri kiuj skribis la lasta „Israela Esperantisto” . Ĉiam estas por ni, la membroj de la redakcio grave dum diversaj E-aranĝoj renkonti kaj paroli antaŭ nia mikrofono ankaŭ kun la redaktoroj de la E-periodaĵoj. La pekina UK estis tia bonŝanca rendevuejo ne nur se temas pri Boris Kolker:
(Interparolo kun Hori Yasuo) - 3’ 30
Fakte nelonge ni devis atendi ĉi tiun laŭvican numeron de „La Revuo Orienta”, ĝi venis jam en aŭgusto. Ĉi-foje temis pri la duobla numero aŭgusta/septembra. Ĝia enhavo kiel kutime riĉas dulingve - jen referencante al la eventoj jam okazintaj kiel la Mondkongreso de Rotario Internacia. Pri tiu maja evento en Osako – en kiu partoprenis ankaŭ reprezentantoj de RADE, inkluzive de konata brazila paro Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia - raportis Huĝimoto Ricko. Aliflanke inaŭgure de la numero por la 91-a Japana E-Kongreso en Inuyama en oktobro ĉi-jare invitas la prezidanto de la preparkomitato Kuroyanagi Yositaka. Se temas pri la movadaj aferoj el JEJ-informoj ni ekscias pri la eldono de la japanlingva broŝuro „Invito al la Internacia Lingvo”, kiu suplemente atinigis ĉirkaŭ 1400 membrojn de JEJ kaj ĝia 5-milekzemplera stoko jam elĉerpiĝis. Ni trovas ankaŭ alian interesan informon, ke la unumila numero de „La Revuo” pri kio ni interparolis kun la HORI Yasyo iris ankaŭ al eksaj 220 membroj de la Instituto, sekve de kio kelkaj decidis reaniĝi al la organizo. Almenaŭ tiuj informoj atestas pri la viglo de la japana E-komunumo kaj pri klara konscio kiom gravas informi, informi, komuniki kaj rekomuniki. Sed kompreneble, kiel ĉiam min persone interesas ankaŭ informoj pri Japanio kaj ĉiam mi ilin bonvenigas. Antaŭ kelka tempo en la lunda magazino mi parolis pri la pola preparo al Ekspo 2005 en la japana Aichi. Dank’ al la plej nova numero de la japana organo ni ekscias, ke samtempe kun ĝia inaŭguro ektrafikos novtipa veturilo inter ekspo-ejo kaj la fervoja stacio, la tiel nomata maglevo. Fakte, ne sole venas la informo, sed ankaŭ teknika priskribo de ĝiaj trafikreguloj, kiuj utiligas la levpovon de magneto. Tio estos la unua publika utiligo de maglevo en Japanio kaj la dua en la mondo post la nunjara lanĉo de maglevo en la ĉina Ŝanghajo. Vere interesa teknika novaĵo en nia rapide evoluanta mondo. Sed malgraŭ teknika progreso lamas tiu, kiu certigus la pacan evoluon de la homaro. La konfliktoj troabundas en la tuta mondo. Kun des pli granda intereso mi enprofundiĝis en la ideojn de Ito Tecuĵi, socipsikologo kiu en la rubriko „Monata Podieto” priksibas la funkciantan en lia universitato en Ibaraki retan grupon, kunlaborantan por paco. En ĉiu momento eblas al ĝi aliĝi kaj mallaliĝi. La kernon konsistigas la diskutado de diversaj projektoj ligitaj kun milito kaj paco. Partopreni tian reton, asertas la aŭtoro estas la unua paŝo por fari nian esperhavan estontecon – disponigante la retadreson de pacifistoj. Do denove interesa revuonumero de la japanaj espertantistoj, unu el la plej viglaj en la movada skalo, kiuj cetere ankaŭ bone kapablas amuziĝi dum siaj E-aranĝoj. Pruva atesto estas la teksto de la bildteatro „Nia kara insuleto Enoŝima”, prezentita okaze de Zamenhonfesto fare de membroj de Ŝoonandai Rondo.
Jam komence de la monato venis alia periodaĵo el Japanio, kiu same kiel ĉiuj ceteraj el tiu ĉi lando distingiĝas per aparta akurateco. Temas pri la organo de EPA, „Nova Vojo”. Ĝi verŝajne kiel unu el la unauj – se entute ne la unua - jam enhavas retrorigardojn al la nunjara Pekina UK. Apartajn pro tio, ke dividas ilin tiuj por kiuj la pekina entute estis la unua. Kvankam kompreneble, tiuj individuaj spertoj estas malsamaj ili tamen bone reliefigas tion, kio estas tre grava – havi fortan motivon, havi la kuraĝon paroli Esperanton. Ambaŭ aŭtoroj de esperantlingvaj tekstoj Noboru MORITA kaj Masajuki KOBAJAŜI tiun kuraĝon ekposedis. Al ili kaj al ĉiuj kiuj en Pekino suriris tiun ĉi vojon de internaciaj kontaktoj pere de Esperanto ni deziras daŭrajn interesajn kontaktojn. Kiel mi jam atentigis siatempe „Nova Vojo” novmaniere konceptas siajn kontaktojn kun la legantoj kaj ĝenerale la kun la universala E-komunumo. Ankaŭ pere de la starigo de la reto de siaj eksterlandaj raportistoj. Last-numere Wu Guojiang raportas pri la furoranta en Ĉinio Manĉura kuturo. Mi ne povas ne fieri, ke la redakcio ankaŭ mian raporton pri la polaj cikonioj trovis aperiginda. Nu la granda kampanjo de la nombrdao de cikonioj en Pollando finiĝis kaj nun tiuj ĉi belaj birdoj troviĝas survoje al siaj vintrumejoj en pli varmaj landoj. La ideo ĵus elvokita pri la varmaj landoj ja direktas la pensojn al la Proksima Oriento, kie antaŭ du mil jaroj disvolviĝis la eventoj de la Pasiono. La samtitola filmo estis prezentita antaŭnelonge en tre multaj landoj de la mondo, inkluzive de Japanio. Kun intereso mi leĝis la enestantan en ĉi tiu numero de „La Nova Vojo” recenzon de Tacuo Hugimoto kaj lian rekomendon filmon rigardi. „Por pensi pri tio kaj ĉio. Estas facile diri, ke Sinjoro Jesuo Kristo mortis pro la homaro; tiam ankaŭ la homaro devontigu sin por saviĝi. Tiurilate mankas al ni kopodoj krom militaj agoj”. Kiel ĉiumonate la revuon ornamas multaj fotoj – ankaŭ koloraj. Tiuj pri la pekina UK, sed ankaŭ el la EPA-arkivoj. La numero enhavas krome la laŭvican fragmenton de la verko de Deguĉi Sumiko „En miaj knabnaj tagoj” – kiuj enkondukas nin en realon de la malfacila vivo en la iama Japanio.
Iom koincide denove mi limiĝis al periodaĵoj el nur unu lando, sed mi esperas, ke tiuj periodaĵoj ankaŭ al vi ebligas pli intime konatiĝi kun la fora azia lando, en kiu okazas multaj interesaj aferoj, nu kaj kiu povas fieri pri multnombra kaj relative forta E-komunumo.
Barbara PIETRZAK