• Ni Invitas al Pollando - SZCZECIN
  • 21.11.2004
Redakcja Esperancka

Aŭtoro-G.Kosiarska
Red.Odp.-B.Pietrzak

13.11-17.00
Zapraszamy do Polski – Zmienne losy Szczecina
Szczecin estas la urbo situanta en la nord-okcidenta parto de Pollando apud kiu la rivero Odra atingas la Baltan Maron. En tiu ĉi loko jam de jarcentoj kruciĝas gravaj vojoj tra Eŭropo - el la okidento al la oriento, el la nordo tra Baltiko al la sudo de nia kontinento. La historio de la urbo komenciĝis lime de la 7-a kaj la 8-a jarcentoj. Tiam sur la nuna kastela altaĵo oni establis slavan setlejon. Tamen homoj, kiuj vivis ĉi tie ne povis ĝui trankvilajn tagojn, ĉar pri la situanta en strategia punkto urbo rivalis multaj dinastioj kaj landoj.
En la komencaj jaroj de sia ekzisto la setlejo fieris pri la memstareco. Poste en la 10-a kaj la 11-a jarcentoj ĝi fariĝis integra parto de Pollando. Tamen, jam en la 12-a jarcento Szczecin ektroviĝis sub la dana regado. Samtempe al la urbo poiome alvenis germanoj kaj jam en la 1187-a jaro riĉa komercisto Beringer el Bamberg fondis en Szczecin preĝejon de sankta Jakobo. Kune kun ĉiam pli multnombre venantaj germanoj kreskis ankaŭ la signifo de la urbo. Germanoj establis apud la urbo propran komunumon, kiu 100 jarojn pli poste ensorbis ankaŭ malnovan slavan setlejon. Meze de la 13-a jarcento Szczecin akiris la urbo-rajtojn kaj fariĝis la princa rezidejo. La plej elstara periodo en la historio de la urbo ligiĝas kun la regado de Grytif-dinastio. Tiutempe Szczecin estis unu el plej grandaj havenoj kaj komercaj centroj apud la Balta Maro. Tamen, en la 17-a jarcento Gryfit-dinastio formalaperis kaj la urbo ankaŭ ne plu disvolviĝis tiom rapide.
Rezulte de la 30-jara milito, okazinta en la 17-a jarcento Szczecin same kiel granda parto de Pomerio ektroviĝis en la svedaj manoj. Sekve de la laŭvica milito la tn. norda la urbo fariĝis parto de Prusujo. Rezulte de ĝia regado Szczecin akiris apartan militaran karakteron. Konstruitaj tiutempe grandegaj defendo-fortikaĵoj okupis areon signife pli grandan ol la urbo mem. Dum militoj gvidataj de Napoleono Szczecin fariĝis plurfoje grava franca defendoloko. Kiel estas facile konjekti dum la militaj tagoj la urbo ne povis bone evolui, krome ĝian areon limigis la ĉirkaŭantaj ĝin fortikaĵoj. Bonŝance la aŭtoritatoj de Szczecin sukcesis akiri permeson de la prusaj regantoj por la malkonstruo de milit-konstruaĵoj, kio komenciĝis fine de la 19-a jarcento. En tiu ĉi periodo Szczecin plukonstruiĝis baze de klasika geometria urboplano, kies bazo estis stelformaj placoj, sur kiuj oni konstruis novklasikajn kaj secesiajn brikdomojn kaj konstruaĵojn de la publika uzo. Iu el plej bonaj ekzemploj de tiu ĉi periodo en Szczecin estas la tn. Wały Chrobrego (Chrobry-remparegoj). Temas pri la troviĝantaj sur la alta bordo de Odra-riviero tri reprezentaj konstruaĵoj de la urbo – la sidejo de urbo-aŭtoritatoj, kiun oni konstruis en la novrenesanca nederlanda stilo, la urba muzeo kun malplrecize difinebla stilo kaj iama financa oficejo, en kiu aktuale troviĝas la lernejo de marino. De la strato malfermiĝas belega panoramo al la rivero kaj terenoj de malnova haveno kaj ŝipfarejo.
Rezule de la 2-a mondmilito la urbo estis detruita 80-procente. Kaj konforme al la difinoj de la Podstama Traktato Szczecin denove post longa periodo revenis al Pollando. Al la detriuta urbo amase alvenis poloj, kiuj tago post tago zoregeme ĝin rekonstris. Kaj kvankam Szczecin iom ŝanĝis sian aspekton, la urbo konservis sian propran neripeteblan verdaĵ-plenan karakteron kaj daŭre ravas per beleco de la malnova secesia arkitekturo.
Tamen, la urbo ne forgesas sian komplikan historion. Kiel atesto pri tio rolas la ekspozicio „ Karkutschtrasse – strato de sankta Wojciech” (la sankta Adalberto), kiu bildigas la historion de la urbo kaj de ĝiaj loĝantaj fone de la historio de unu strato. Kronologie la ekspozicio estas limigita al 2 lastaj jarcentoj. Pri ŝanĝoj en la urbo oni rakontas baze de la ŝanĝoj en la urba pejzaĝo. La ekspozicio riĉas per objektoj el la arkivaj fontoj, abundas familiaj memoraĵoj, poŝtkartoj, fotoj kaj mapoj de la urbo. Kiam antaŭ kelkaj tagoj mi traveturis la urbon direkte al Neubrandenburg mi decidis prezenti al vi ĉi tiun nepre vizitindan limregionan urbon.
Gabi KOSIARSKA