• Ni invitas al Pollando - STAŃCZYKI
  • 21.11.2004
La norda parto de Mazury-regiono (la nord-orienta Pollando) apartenas al la plej malofte vizitataj lokoj. Tamen, ĝuste ĉi tie inter la herbejoj, lagoj kaj belegaj altaĵoj, situas malgranda, vizitinda vilaĝo Stańczyki. Sed ne ĝi mem rolas kiel magneto alloganta turistojn. Tuj malantaŭ la vilaĝo, en ŝajne iom forgesita regiono situas la du plej kuriozaj pontoj, nome la plej altaj kaj plej longaj en Pollando viaduktoj. Temas pri la restaĵo de la ne plu funkcianta fervoj-linio inter la lokoj Gołdap kaj Żytkiejmy. La longeco de la viaduktoj egalas al 200 metroj kaj ilia alteco al preskaŭ 40. Temas pri betonaj konstruaĵoj kun 15 samgrandaj arkaĵoj. Apartas ilia arkitekturo. La rigardon kaptas belaj ornamaĵoj imitantaj la romiajn akveduktojn en Pont du Gard. De tio do, devenas ilia iom poezieca nomo - „akveduktoj de la nordo”. Iam la fervoja linio ligis la bordojn de la granda valo, tra kies fundo trafluas malgranda rivero Błędzianka. Tiu ĉi tereno estis formita de glaĉero, do ĝi varias laŭ la grundo-nivelo, multas ĉi tie ĝuste valoj kun riveroj. La konstruadon de la viaduktoj oni komencis ankoraŭ antaŭ la unua mondmilito, en la 1907-a jaro. Ili baziĝas sur la projekto de italaj konstruistoj. Tiam tiuj ĉi terenoj troviĝis en la prusa aneksoparto. En Prusujo la konstruado de fervojo kaj viaduktoj havis prefere propagandan karakteron malgraŭ referenco al la militaraj motivoj. Tiel oni celis reliefigi kaj pruvi la potencon de Prusujo kaj ĝiajn konstru-kapablojn. Tio fariĝas des pli evidenta, se ni aldonos, ke sufiĉis transloki la viaduktojn kelkcent metrojn, por ke ilia grandeco estu signife malpli granda. Dume oni konstruis ilin en la plej vasta parto de la valo. Cetere la trafiko tie ĉiam estis tre malgranda, ĉar la regiono apartenis al la terenoj plej maldense enloĝataj.
Multajn personojn surprizas la fakto, ke ĉi tie troviĝas du paralelaj viaduktoj, des pli ke la iama fervo-linio trapasis nur sur unu el ili. Do, kiucele oni konstruis la duan? Evidentiĝas, ke tio estis karakteriza konstrumaniero de la militaraj objektoj en Eŭropo komence de la 20-a jarcento. Oni premisis nome, ke dum konflikto la malamiko povus eksplodigi unu viadukton. Tiam oni povus utiligi la alian. Temas pri la duoblaj, tn. „duplikitaj” pontoj, germane Doppelbrücke.
Tamen, delonge la fervojo ĉi tie ne plu fukcias, ĉar fine de la 2-a mondmilito ŝtelis ĝin, kio certe sonas kurioze.... sovetaj soldatoj.
La regiono daŭre allogas turistojn. Ili venis ĉi tien multnombre, aparte tiuj, kiuj ŝatas intensajn impresojn, fortajn emociojn. Nome oni praktikis tie saltojn de sur la viaduktoj, protektate de elastaj ŝnuroj, tiel nomataj „banĝi”. Aktuale pro la teknika stato de la viaduktoj al la kolektantoj de neforgeseblaj sekundoj oni malpermesis saltojn.
Sed, la menciitaj regionoj famas kaj riĉas ne sole per viaduktoj kaj pontoj. Alia grandega trezoro de Mazurio estas multaj lagoj kaj pura naturo.
Gabi KOSIARSKA