• Trarigardo de la E-Gazetaro - 23.11.04
  • 23.11.2004
Nur antaŭ kelkaj tagoj venis la laŭvica numero de „Literatura Foiro”, kiu uverturas omaĝe al Wiliam Auld, la plej elstara esperantista poeto - jam kelkfoje kandidatigita por Nobel Premio - kiu komence de la monato, la 6-an solenis la jubileon de sia 80-jariĝo. „Literatura Foiro” uverturas omaĝe per lia propra lirikaĵo „Vi estu maro”. Kiel mi informis pasintsemajne ankaŭ la kroata „Tempo” omaĝis la poeton per speciala poeziaĵo de Shi Chengtai – kiun ni citu retrorigarde al tiu ĉi periodaĵo:

„Al la 80-jara W. Auld”

Sidante vi en Barko Senpilota,
ĉiam vagas sur la senlima maro
por serĉi saĝan fonton de l’ homaro
kun la nomata verda kor’ devota.

Vi zorgas pri la Ĉevalido trota,
alvenas al vi la okdeka jaro.
Sidante vi en barko Senpilota,
ĉiam vagas en la senlima maro

en la barko sufiĉas rara varo,
eĉ Pajleroj kaj Stoploj. Bendo oda
al vi, jen post vi iras vico flota
de l’Verdkulturo spite al mistralo,

kaj ne nur vi en barko senpilota....

Gratulon al Wiliam Auld! Sed ni reiru al la „Lietratura Forio”, en kiu tuj post la komenca omaĝo al Auld ni trovas materialojn ligitajn kun la aŭgusta simpozio okazinta en La Chaux de Fonds pri esenco kaj estonteco de Esperantio. Kiel substrekis en la malferma bonvenigo Perla Martinelli por ĝi estis invititaj personoj „kiuj dum la lastaj dek jaroj produktis la plej interesajn eseojn pri la sociologio de Esperantio”. Nu, mi supozas, ke la listo de la invititoj ne elĉerpas ĉiujn, kiuj pri la afero okupiĝis en maniero interesa – sed tio estas alia afero, ĉar fakte ŝajne la simpozio servis por firmigi la rezonadon de kaj pri la Esperanta Civito. Enkonduke al sia prelego Giorgio Silfer eksplikas tion klare: „Nia simpozio estis vokita respondi al du demandoj: kio estas la esenco de Esperantio? Kia estas ties estonteco? Miaj respondoj estas ankaŭ du, kun la aldona konsidero, ke esenco kaj estonteco estas strikte interdependaj: la esenco de Esperantio estas la gardado kaj evoluigado de la vivopovo ĉe lingvo nomata esperanto, tiel ke ĝi estu pli kaj pli uzata, en pli kaj pli da kampoj, kvante kaj kvalite; la (almenaŭ baldaŭa) estonteco de Esperantio estas mutacio de la nuna institucia sistemo (se uzi la difinon de PIV pri Esperantujo) al tute nova, kies karakterizojn ni grandparte trovas, almenaŭ kiel projekto, en realaĵo nomata Pakto por la Esperanto Civito”. Fino de la citaĵo. Mi nur aldonu, ke en la oktobra numero de la revuo ni trovas la unuan parton de Silfer-prelego dum tiu ĉi simpozio.
Ĉiu numero de „Literatura Foiro” enhavas la krominformon, ke temas pri la organo de esperanta PEN-centro. Ne ĉiunumere ni trovas rektajn referencojn al tio. Tamen en la oktobra ni trovas raporton pri la okazinta nunjare monda Pen-kluba kongreso en Norvegio, dum kiu Giorgio Silfer estis kandidatigita kaj cetere estis grava kandidato por la posteno de internacia sekretario. Li malvenkis la rivaladon kun usona verkistino, atinginte tamen dum la voĉdonado imponan nombron de 40 procentoj da voĉoj. Kiel ni legas en la raporto „La Esperanta Pen-Centro havas bonan reputacion, pro intervenoj ekvilibraj kaj konfliktosolvaj. Rezolucio subskribita ankaŭ de la E-centro estas konsiderata kiel aparte rimarkinda. Ĉi-jare oni konsentis subskribi du dokumentojn: temas pri letero al la Konstitucia Kortumo de Ruslando, por ke fine ĝi sin esprimu pri la decido de la tatara popolo reveni al la tatara lingvo, kaj pri alvoko subtene al du francaj ĵurnalistoj kaperitaj en Irako”.
La oktobra „Literatura Foiro” riĉas je interesaj legindaĵoj – jen strikte literaturaj, jen literatur-rilataj. Perla Martinelli felietonas postmorte omaĝe al Czesław Miłosz, prave atentigante ke la forpaso de la pola Nobel-premiito povas esti perceptita pli vastskale, kiel „morto de la poeto de Eŭropo”. La alian aŭtoron forpasintan ĉi-jare, pli precize aŭtorinon, Francois Sagan ŝi omaĝas per la tradukfragmento el la plej fama romano de la franca verkistino „Bonan tagon, tristeco”. Kelkaj interesaj kontribuoj en la oktobra numero de la revuo ligiĝas kun budhismo. Temas pri la recenzoj de „Kelkaj faktoj pri budhismo” de Gunnar Gaellmo eldonita de Eldona Societo Esperanto en Stokholmo, kaj la alia pri la tradukaĵo de Gunnar Gaellmo el la palia lingvo „La Dharmo pado”. Krome ni trovas tre belan tradukon de Bertil Nilsson el „Siddhatha” de Herman Hesse, unu el la gravaj verkoj de la germandevena svisa Nobel-premiito. Evidente ankoraŭ longe eblus listigi unuopajn kontribuojn al la oktobra „Literatura Foiro”. Ni tamen ne evitu originalan verkadon kaj menciu iom misteran rakonton de Sten Johansson „La Domo”, kaj laŭvican felietonon el sub la plumo de Radosław Nowakowski „Pri la bezono de arto”. La sekvado de la rezonadoj de Radosław Nowakowski en liaj originalaj felietonoj ĉiam estas por mi interesa intelekta sperto. La nuna numero enhavas ankaŭ la duan parton de la artikolo de Zofia Banet-Fornal „Pri la juda klerismo kaj esperanto iom pli vaste”. Ĝi aperas en la rubriko „Historio”, mi tamen ne povas ne rimarkigi, ke plurfoje – cetere ankaŭ ĉi-kaze – la formika laboro de la aŭtorino en la serĉado de la fontmaterialoj elstaras, aliflanke la historiaj eventoj estas tro forte prezentataj tra la primso de la personaj emocioj de la aŭtorino.
Nian nunsemajnan trarigardon mi komencis per poziaĵo. Iom netipe por mi mi ankaŭ tiel ĝin finu, citante elportugalan tradukaĵon de Pekim Tenorio Vaz de la poeziaĵo de Marilia Jackelyne Nunes.

„Revoluciemulo” Al Henfil

Mi estas filo de miaj propraj ideoj,
ilin oni ne povas alproprigi.
Neniu min trompas.
Mi estas la posedanto de miaj propraj pensoj.
Miaj opinioj estas ja mia arto....
Cizelitaj
skulptitaj
Antaŭiritaj de rezonadoj.
Sekvitaj de insultoj:
„Revoluciemulo”.
Fakte neniu min avertis
ke estas malpermesate kompreni
la mondon kie ni vivas,
kia malagrablaĵo!....
Se tion mi scius,
mi estus irinta (kiom simpla elekto!) kalkuli stelojn,
jes mi estus irinta!
xxx

Barbara PIETRZAK