• Trarigardo de la E-gazetaro - 07.12.04
  • 09.12.2004
Tra la tuta novembra numero de ONDO DE ESPERANTO plektiĝas polaj temoj, temeroj kaj motivoj. Aparte multaj estas reeĥoj de la septembra Tago de Lingvoj en Varsovio. Legantoj povas interalie konatiĝi kun ampleksa intervjuo el la pola gazeto „Rzeczpospolita”, kiun al Roman Dobrzyński donis Etsuo Miyoshi, prezidanto de la japana korporacio Swany, iniciatinto de tutpaĝaj poresperantaj anoncoj en gravaj mondaj ĵurnaloj. Estas ankaŭ informo pri la prilingva lunĉodebato, kunorganizita de nia redakcio. Kaj Dafydd ap Fergus, redaktoro de „Eŭropa Bulteno” en ONDO, esprimas konvinkon, ke dank’ al la membreco de Pollando en la Unio ni espereble ankaŭ spertos pli fortan Eŭropan Esperanto-Union. Krome samnumere enestas ankaŭ artikolo pri la eldonita litova traduko de la libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato”.
Tre interesa estas resumo pri la vizitoj en la ttt-ejo Lernu!, kiu estas unu el la projektoj de Esperanto@Interreto, faka sekcio de TEJO. En oktobro registriĝis tie la dekmila uzanto, viro el Portugalujo. Lernu! ofertas ok diversnivelajn kaj diversmetodajn E-kursojn kaj krome helpilojn por lernado de Esperanto kaj informiĝo pri la internacia lingvo. Ĉeokaze aperis kelkaj statistikaĵoj pri la vizitado de la ttt-ejo. Inter homoj, kiuj indikis sian sekson viroj estas duoble pli multaj ol inoj. Pli ol duono estas junuloj sub 25 jaroj. Kaj 8323 uzantoj, kiuj indikis sian loĝlokon, devenas sume el eĉ 165 diversaj landoj. Iom surprize plej multnombraj inter ili estas usonanoj. Estas ankaŭ pli ol 500 poloj.
Grupo da esperantistaj ĵurnalistoj decidis restarigi la ĵurnalistan asocion, malfonditan komence de ĉi tiu jaro. Ilia alvoko kredeble vekos intereson de multaj eksaj memboj de TEĴA. Koincide unu el la subskribintoj de ĉi tiu alvoko, Kalle Kniivilä el LIBERA FOLIO, donas intervjuon al la redakcio lige kun rezolucio de la Komitato de Feminisma Esperanta Movado, kiu anoncis lin „persona non grata” ĉe la Feminisma Esperanta Movado. Laŭ klarigoj de la ĵurnalisto temas pri artikolo en LIBERA FOLIO, kiu ne plaĉis al membrinoj de la koncerna organizaĵo. Tiu ĉi polemiko ŝajnas destinita por mallarĝa grupo da inicitoj, mi tamen plukis el ĝi interesan opinion de Kalle Kniivilä, kiu koncernas pli universalan temon. „La tradicio de sendependa ĵurnalismo ne estas forta en Esperantujo, kaj kritikon multaj esperantistoj malfacile eltenas. Laŭ la totalisma tradicio, kiun ekssovetianoj certe facile rekonas, oni preferus silentigi kritikantojn, kaj se tio ne eblas, do almenaŭ ŝtopi al si la orelojn kaj ne respondi al malplaĉaj demandoj”. Temas do pri ĉiam diskutveka problemo pri limoj de ĵurnalista rajto al kritiko.
Finante la priparolon de ONDO DE ESPERANTO, mi menciu ampleksan kaj tre interesan kontribuaĵon de Slavik Ivanov en la rubriko „Civilizoj”, kiu ĉi-foje estas dediĉita al Norda Osetio. Ĝi donas superrigardon pri la historio, loĝantaro, lingvo kaj etiketo de ĉiu tiu teritorio, „belega landeto, en kiu pace kunekzistas reprezentantoj de diversaj etnoj kaj religioj kaj kie miloj da rifuĝintoj trovis sian duan hejmon”.
La redakcion atingis ankaŭ du novaj bultenoj el Germanio. BERLINA INFORMILO enhavas omaĝ-artikolon lige kun la 80-a naskiĝdatreveno de profesoro Ignat Bociort, vicsenatano de Akademio Internacia Scienca, kiu dum multaj jaroj estis ligita kun la berlina Humboldt-Universitato. La eminenta sciencisto estos baldaŭ omaĝita ankaŭ per speciala jubilea libro, en kiu troviĝos interalie lia propra artikolo pri la unuaj kontaktoj kun la internacia lingvo kaj streboj de sciencistoj por krei akcepteman atmosferon por Esperanto en Rumanio, kie en la mezo de la dudeka jarcento ĝi estis dum 40 jaroj malpermesita.
En la sama bulteno troviĝas ankaŭ analizeto pri ĝia enhavo kaj aspekto farita surbaze de enketo inter legantoj. Frapis min tie, ke la papera versio de la bulteno estas dezirata de preskaŭ ĉiuj, kaj la ekzisto de elektronika versio nur „ne estas malakceptata kiel kroma servo”. Ĉiam ankoraŭ la tradiciaj rimedoj ŝajnas do preferataj, sed tian rezulton parte klarigas la posta informo, ke la enketo ne respegulas la opiniojn de la junaj legantoj, se tiaj ekzistas.
El MAGDEBURGA FOLIO mi ĉerpis por vi hodiaŭ du informetojn. Unu koncernas la retan projekton OpenOffice, kadre de kiu oni kreas liberan oficejan programaron, alternativan rilate la Microsoft-an. Jen la estraro de ĉi tiu projekto ĵus oficiale ekceptis projekton pri esperantigo de la programaro. Ĝi estas nun farata en internacia teamo sub la gvido de du usonanoj. Samtempe ĝi estas la sola reta projekto rekte aŭspiciata de UEA.
Oni rememorigis ankaŭ la 125-an datrevenon de volapiko, kiun Reinhard Haupenthal akcentis per porokaza prelego pri la lingvo mem kaj ĝia kreinto Johann Martin Schleyer, farita en la loko Oberlauda.
La itala L’ESPERANTO enhavas artikolon el la ciklo „Prezenti Esperanton”, kies aŭtoro, Giuseppe Castelli, konsilas al legantoj, ke en sia informa laboro ili referencu antaŭ ĉio al la propraj spertoj kaj tute konkretaj ekzemploj de lingvoapliko anstataŭ al la koncepto pri diaspora komunumo, ĉar „la averaĝa esperantisto ne tro interesiĝas pri arta perado kaj ne sentas bezonon de identigiloj”. Laŭ lia opinio „eta realaĵo povas pli bele impresi ol ambicia teorio” kaj tio certe estas valora rimakigo, pri kiu ni kelkfoje ŝajnas forgesi.
Tiaspeca interesa eta realaĵo troviĝas ekzemple en la nederlanda FENIKSO, kie sub la titolo „Projekto Bixad” oni priskribis helpon de nederlandaj esperantistoj al lernejo en rumana vilaĝo. Helpe de mono kolektita en Nederlando oni renovigis unu klasoĉambron, kiun prizorgis esperantisto, kaj nun oni planas kontribui al renovigo de la tuta lernejo, inkluzive instalon de la centra hejtado. Aldonindas, ke la regionaj aŭtoritatoj jaroj post jaro prokrastigis la renovigadon pro manko de mono.
Per tiu ĉi imitinda ekzemplo de internacia solidareco, kiun ebligas Esperanto, adiaŭas vin jam foliume via -
Wojtek Usakiewicz