• Trarigardo de la E-Gazetaro - 14.12.2004
  • 14.12.2004

Redakcja Esperancka


Aŭtoro – BP
Ni proponas denove ĉi-semajne enrigardi la decembran „Esperanto Revuon”, sekve ni traktos la sammonatajn „La Revuo Orienta” kaj „La Vojo” – ambaŭ el Japanio. Fine ni enirgardos du bultenojn „Inter-Ligilo” el Gotenburgo, Svedio kaj „Inter ni” el Kanado.
14.12 – 17.00
Parolas Varsovio en Esperanto!
Trarigardo de la E-Gazetaro
En mia lasta trarigardo – antaŭ du semajnoj - mi referencis al la reta versio de „Esperanto-Revuo” en la kunteksto de aparta artikolo de Claude Nourmont pri niaj trezoroj, te. libroj, sed ĉi-foje temas pri libroj en rubujo – kio havis kaj havas apartan amarguston lige kun la 15-a de decembro, tradicie solenata kiel Tago de E-libro. Intertempe la papera versio de la revuo estis jam direktita al la legantoj, kaj ĝi kompreneble atingis ankaŭ nian redakcion. Krom tiu ĉi datrevene pensiga artikolo la numero enhavas ankaŭ kelkajn aliajn, pri kiuj mi ŝatus atentigi. Al tiuj ĉi apartenas la artikolo de Radojica Petrović „Interkulturo – nova paŝo”, per kiu li ligas al la novembra kunsido de la teamo Interkulturo en Norvegio, kiu - kiel ni legas - konkretigis la evoluplanon de kontaktoreto de Interkulturo por pli ol unu jaro ĝis decembro 2005. Kio ŝajnas aparte interesa – kiel raportas Radojica Petrovic „la novan paŝon de IK karakterizas plurlingvigo kaj pli ambicia turniĝo al universitataj fakuloj kaj ekstermovadaj institucioj en la sfero de interkultura edukado kaj protektado de kultura kaj lingva diverseco. Ĝia retpaĝaro – kiel ni sekve ekscias – estos tradukita unue en la anglan, rusan, germanan kaj francan lingvojn kaj poste restos malfermita por tradukado en ajnan lingvon de la mondo, sed ĉiam kun la klara indiko, ke la originalo estas en esperanto.”
Esperantistoj plurkampe ĉesas pasive atendi, ke la mondo malkovros la bonaĵojn de la IL. En la decembra numero de „Esperanto Revuo” ni trovas pliajn ekzemplojn pri tio ia. en intervjuo, kiun kun Sean O’ Riain faris Marko Naoki Lins. Laŭvican fojon la prezidanto de EEU ne nur deklaras, ke „ni estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo”, sed ankaŭ li prezentas sian konvinkon ke esperantistoj ne povas aktivi izolite. Li substrekas, ke en la antaŭenigo de E-projekto en Eŭropo „ni ne povas sukcesi solaj, ni bezonas aliancanojn, kiel defendantojn de lingvoj de nacioj kaj malplimultoj”. Tiuj aliancanoj estas bezonaj por defendi la lingvan samrajtecon en la EU-praktiko per kolekto de unu miliono da subskriboj, cele devigon de EU-Komisiono iniciati politikan proponon pri la afero. Se tiel okazus certe temus pri tre grava antaŭenpaŝo, simila al tiuj, kiujn signis UNESCO-rezolucioj favore al Esperanto el la 1954 kaj 1985, kiujn memorigas la decembra numero de UEA-organo. Pri alia flanko de la problemo, evidenta manko de politika volo konsideri la lingvoproblemon en la membro-ŝtatoj de la Unio, kiu entute sekvas el la konsciomanko pri la bezono ŝanĝi radikale la lingvopolitikon en EU skribas Detlv Blanke. Ĉi-kuntekste li lanĉas la ideon prilabori novspecan Nitobe-raporton, al kiu kontribuus prestiĝohavaj intelektuloj kaj sciencistoj simaptianaj, sed mem ne esperantistaj, kiuj povus pretigi dokumenton pri la „nuna stato kaj potencialo de Esperanto kiel internacia komunikilo”. Kiel asertas Detlev Blanke ĝi povus fariĝi „grava referenca materialo, kiu almenaŭ malfaciligus la ĝenerale netrafajn kaj absurdajn ideojn, kiujn la plej multaj koncernatoj en EU ligas al Esperanto. Ĝi donus kvalitan bazon por pliaj paŝoj, eble ne nur en Eŭropo”. La demando de la aŭtoro, ĉu temas pri diskutinda propono, ŝajnas esti nur retorika.
Komence de la monato venis du periodaĵoj el Japanio. La decembra numero de „La Revuo Orienta” estas preskaŭ tutece dediĉita al la 91-a Japana Esperanto Kongreso en Inuyama. Al ĝi aliĝis 463 personoj inkluzive de 10 eksterlandanoj kaj 128 moralaj partoprenantoj. Inter la eksterlandaj kongresanoj troviĝis inter aliaj la litova ambasadoro en Japanio, Algirdas Kudzys, la prezidanto de LEA kaj samtempe la prezidanto de la vilnjusa LKK, Povilas Jegorovas, la prezidanto de la plenumkomitato de SAT Jakvo Schram, Henry Studer el la usona ĝemelurbo de Inyuama Davis, rusa pianisto Andrei Korobeinikov. „La Revuo Orienta” enhavas plurajn resumajn raportetojn pri la unuopaj kongreseroj, dediĉitaj ia. al la Azia Agado, UK 2005, Goo-ludantoj, religiaj rondoj de budhanoj, kristanoj, krome - japana ŝako, SAT, E-grupo Pedagogia per Powerpoint, radioamatoroj, kursgvidantoj ktp. Etute pli ol 30. Kiel ni legas kadre de la prestiĝa Ossaka-simpozio, aŭdiĝis tri prelegoj dediĉitaj al la 10-jariĝo de Yatugatake-Esperanto Domo, al la kolektiva traduko de „Zamenhof-strato” kaj tiu de la nunjara Ossakapremiito, kiu fariĝis Hori Yasuo, la verkinto de la seriaj verkoj „Raportoj el Japanio”. La tradukgrupo de „La Zamenhof-strato” havis krome kunsidon tute apartan. Kiel oni dum ĝi informis, la tradukaĵo nun legebla en la interreto aperos libroforme jam post unu monato la 15-an de januruo 2005 kaj tiel la tradukprojekto lanĉita de Tsukasa Kobayashi al kiu kontribuis 60 tradukintoj finiĝos. Evidentiĝas tamen, ke la sukceso de tiu tradukprojekto spronas realigon de laŭvica . Ĉi-foje per la grupa traduko oni planas aperigi en la japana lingvo la studlibron de Boris Kolker „La vojaĝo en Esperanto lando”. Aparta gasto de la kongreso estis la prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, Jakvo Schram. Li ne sole prelegis pri la konata en Japanio rakonto „Hundo de Flandrio”, sed ankaŭ prezentis Jacques-Schram Parkon en Antverpeno, kiu tie baldaŭ kreiĝos. Ĝia nomo omaĝas lian onklon, kiu aktivis por la Laboristaj Olimpikoj, la alternativaj Olimpikoj sen naciismo kaj komercismo. Ili kreiĝis en la 1936-a jao post la misuzo de la berlina Olimpiko fare de Hitler por la ŝtata propagando kaj daŭris ĝis la 60-aj jaroj. Nu, kiel ni legas la japana kongreso havis ankaŭ sian propran E-universitaton, kiu ebligis al specialistoj proksimigi siajn fakojn – ĉi foje elektronikon al la esperantista publiko. La 91-a pasis, la kongresflagon transprenis reprezentantoj de la 92-a okazonta venontjare en Jokohama. La 91-a Japana E-Kongreso speguliĝas ankaŭ per ampleksa japana raporto kaj ankaŭ plurfote en la decembra numero de „Nova vojo”. En tiu numero de alia japana monatrevuo aperas la kontribuo de ĝia hungara raportisto, kiu traktas la problemon de pagenda aŭtoparkado en la ĉefurbo de Hungario. „Nova Vojo” estas la revuo de EPA, kiu siglo ĝis la 1-a de novembro nunjare signifis Esperanto-Propaganda Asocio kaj ekde nun Esperanto-Populariga Asocio. Tio – kiel ni legas - celas emfazi la celon de EPA – disvastigon de Esperanto en la tuta mondo. Ĝisdata estas la tradicia felietono de Tacuo Huĝimoto, ĉi-foje titolita „L.L.Zamenhof kaj mi”, en kiu konata japana E-aktivulo rakontas pri la nerealigita, iam ricevita, propono verki biografion de Ludoviko Lazaro Zamenhof, sed aliflanke efektivigita traduko de „Vivo de Zamenhof” de E. Privat en la japanan, kiun li faris kun prof. Tadao Umesao. Emfazante ĝojon, ke kaj japane kaj esperante li povis kontribui al disvastigo de la vivo kaj verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhof, li samtempe ŝpinas siajn opiniojn pri homaranismo de Zamenhof. Ni citu: „Zamenhof havis diversajn karakterizaĵojn. Li estis antaŭ ĉio, praktika homo. Li praktike solvis la internacilingvan demandon. Li proponis praktikan idearon por la homaranismo. Jen – akcentas la aŭtoro - ankoraŭ ne venis la tempo praktike apliki la homaranismon. Tio tamen ne signifas, ke ĝi ne havas praktikan indon por la homaro. Se iam la homaranimso estos iel akceptita de la homaro ankaŭ Esperanto estos pli vaste akceptita kaj inverse”.
La nunjaran Zamenhoffeston notas ankaŭ du aliaj, iom modestaspekaj, sed loke tutcerte gravaj periodaĵoj. La 4-a nunjara membrogazeto de E-societo de Gotenburgo estas preskaŭ tutece nacilingva, sed ni eksciias el ĝi, ke ĝuste hodiaŭ la 14-an de decembro en la la gotenburga klubo Ebbe Vilborg raportas pri la ĉi-jara libroeldonado en Esperanto kaj la redakcio jam deziras al siaj legantoj „Ĝojan Kristankon kaj Prosperan Novan Jaron”. „Sukcesan Zamenhof Tagon kaj Feliĉajn Festotagojn” al siaj legantoj deziras ankaŭ la kanada „Inter Ni” el Novskotio. Tiu ĉi numero same, kiel la granda „Esperanto-Revuo” aperigas la porokazan artikoleton de Jorma Ahomeki, lige kun la memorinda datreveno „Montevideo 1954”. Sed krome ni trovas ridetvekan poeziajon pri esperanto konkerinta la Paradizon, nu kaj iun ja tre amuzan diagnozon pri A.A.A.M.M. – Aĝo-Aktiviga Atentomanka Malsano. Dio gardu ne rekoni ĝiajn trajtojn kiel la proprajn.
Barbara PIETRZAK