• Trarigardo de la E-Gazetaro - 21.12.2004
  • 28.12.2004
„Saluton, mi estas libro, mi ne estas perdita, se vi eniros tiun retejon per tiu identnumero, vi scios, kiu lasis min ĉi tie kaj kiu legis min antaŭe. Kiam vi finos vian legadon, bonvolu liberigi min” - tian glumarkon vi povas kelkfoje vidi sur libro kuŝanta en buso aŭ metroo. Tio ĉi estas novtipa formo de biblioteka agado, en kiu libroj, registritaj en ttt-ejo libere cirkulas, lasataj en publikaj lokoj. Pri libromigrigado, anglalingve: book crossing, rakontas en la revuo JEUN ESPERANTO INFO du knabinoj, Hind kaj Marie. „La ideo estas lasi libron ie ajn kaj pasanto ĝojas, trovante ĝin”. Tiu ĉi formo de neformala bibliotekumado fariĝas ĉiam pli populara. Marie, kiu okupiĝas pri ĝi de tri monatoj trovis dum tiu periodo pli ol tridek libroj kaj plucirkuligis, aŭ kiel oni diras en tiu ĉi medio „liberigis” pli ol 40 librojn. Ŝatantoj de tiaspeca librointerŝanĝo povas ne nur serĉi librojn en hazardaj lokoj, sed ankaŭ utiligi retajn informojn de la sistemo „libroringo”, en kiu la libro migras poŝte inter tiuj, kiuj enlistiĝis por legi ĝin.
En la sama numero de la revuo de Junulara Esperantista Franca Organizo troviĝas ankaŭ multaj materialoj ligitaj kun Rusujo, post la IJK en Kovrov. Inter tiuj ĉi rimarkindas raporto pri la porinstruista seminario de Irina Gonĉarova. Gxia aŭtoro intencas estonte instrui la francan kaj hispanan, do la seminario estis por fonto de valoraj lingvoinstruaj spertoj. Li aŭ eble ŝi, ĉar subskribo bedaŭrinde mankas, rekomendas ĉi tiun seminarion ne nur al homoj, kiuj intencas instrui Esperanton, sed ankaŭ al tiuj, kiuj opinias, ke ili bone scias paroli Esperanton. Ĉar laŭ la autoro „Esperanto estas ja malfacila lingvo, kaj paroli ĝin sen erari estas raraĵo!”. Pioniroj de la internacia lingvo eble ne ĝojus pri tiaspeca reklamo, sed kiel atentigo funkcianta inter la parolantaro ĝi ja ŝajnas motivita.
En LA KANCERKLINIKO oni povas legi interalie studon pri la poemo de Eroŝenko „Homarano”. La poemo estas metita en la kuntekston de la Zamenhofa idearo, traktita iom vaste, ĝi estas ankaŭ komparita kun unu el la poemoj de la rusa poeto Esenin, surprize simila laŭ la uzitaj bildoj pri fajro. „Ni vidas, ke la versaĵon de Eroŝenko oni povas kompreni nur surfone de kruciĝo de la tri filozofiaj kaj literaturaj tradicioj: rusa, Esperanta kaj hebrea. La poeto efektive restis fidela al sia lirika heroo, montrinte sin vera filo de la homaro - homarano” - atentigas la aŭtoro. En konstanta rubriko „El la taglibro de nekuracebla optimisto” Michel Duc Goninaz rememorigas siajn travivaĵojn el Ukrainujo el la 1998-a jaro, kiam lia nacieco tute neatendite fariĝis grava avantaĝo. Gxuste tiutempe la franca teamo venkis brazilanojn en la finalo de la piedpilka mondĉampionado, kio ege emociigis loĝantojn de Ukrainujo. La simpatio tamen ne tre helpis pli rapide solvi diversajn burokratecajn problemojn. „La miksaĵo de futbalo kaj naciismo havigas kelkfoje al ni delikatajn ĝuojn” - komentas ironiete la aŭtoro.
LA KANCERKLINIKO estas provizita per LA KROMKANCERKLINIKO numero 19, dediĉita tutece al literaturo. La redakcio rememorigas, ke antaŭ dek jaroj debutis tiamaniere kiel tradukisto István Ertl, ĉi-foje ĝi prezentas al la legantoj alian novicon, Claude Gerlat, kun espero, ke „li atingos la renomon de la eksjuna amiko Ertl”. Inter kvin ĉi-lokaj tradukaĵoj enestas tekstoj de Marguerite Yourcenar kaj Ray Bradbury.
En NORVEGA ESPERANTISTO Ulf Lunde instigas siajn gekolegojn variigi la agadon de lokaj kluboj kaj organizi tie distrajn aranĝojn, por tiel akiri ankaŭ atenton de la ekstera publiko. Li argumentas, ke ne ĉiuj norvegoj ŝatas okupiĝi pri lingvaj aferoj, sed ĉiuj ŝatas amuziĝi. En „La junulara forumo” Espen Stranger-Johanessen komparas stud-sistemojn en Norvegio, Svedio kaj Hispanio. Li havis okazon studi po unu jaro en ĉiuj tri landoj. En Hispanio lia lingvokono montriĝis nesufiĉa por studi, li tamen dum unu jaro multe perfektiĝis pri la hispana. Ĉeokaze li konstatis, ke malgraŭ malmultaj rimedoj, kiuj li uzis por lerni Esperanton, li tamen regas ĝin multe pli bone ol la hispanan post unu jaro en hispana universitato. Supozeble do taŭgus pli multaj universitat-nivelaj klerigejoj en Esperanto. La revuo enhavas ankaŭ memorartikolon pri antaŭnelonge mortinta Johan Hammond Rosbach, unu el la plej meritaj norvegaj esperantistoj. De 1948 ĝis 1973 li redaktis Norvegan Esperantiston, ankaŭ poste li gvidis tie la lingvan paĝon. Li estas konata ankaŭ kiel aŭtoro de multaj rakontoj kaj romanoj. Ekde la 1962-a jaro li membris en la Akademio de Esperanto. Li ankaŭ prezidis la esperantistan klubon en la urbo Sarpsborg de 1951 ĝis sia morto. Pro la morto de Johan Hammond Rossbach la tuta esperantistaro spertis gravan perdon.
En INTERNACIISTO Pako Crespo demandas, ĉu nia socio estas violenta. Bedaŭrinde en la nuntempa mondo estas multaj kazoj de perforto. Sed la aŭtoro komprenas la titolan vorton eĉ pli vaste, ĉar por li sekvoj de socia violento estas ankaŭ manko de sufiĉa mono por edukado de infanoj, senpostenigado, maltroa salajrado kaj forigado el loĝejoj. La aŭtoro alvokas do al ŝanĝo de la pensadmaniero eĉ preter la leĝoj, kiuj multfoje defendas interesojn de la regantoj. „Kontraŭ la egoismo - solidarecon, kontraŭ maljusteco - la justan dividon de la socia riĉeco. Respekton por la kulturo. Ni bezonas reciprokan apogon inter membrroj de la homaro, ne pensante pri malegaligaj religiaj, sociaj aŭ politikaj ideoj, kiuj disigas nin de niaj proksiumloj” - postulas la aŭtoro.
SLEA-INFORMILO kiel kutime enhavas faskon da tradukitaj artikoloj, kies temaro povas esti interesa por laborhomoj. Inter temoj de la decembra numero troviĝas la filmo „Fahrenheit 9/11”, pac-deklaracio el Hiroŝimo, eventoj en Bjeslan kaj perforto kontraŭ infanoj.
Nova numero de DANA FERVOJISTO estas dediĉita al kluba aktiveco. En Naestved oni entreprenis laboron pri reviziado de tradukitaj Andersen-fabeloj por enmeti ilin en ttt-ejon. Tiu ĉi ambicia tasko kredeble daŭros ankoraŭ longan tempon. Kaj en Kopenhago oni interalie festis la kvindekan datrevenon de la Montevidea Rezolucio. Per du prelegoj tiun ĉi eventon rememorigis Mogens Rude Andersen.
En la fino mi revenu ankoraŭ por momento al LA KANCERKLINIKO por citi al vi du belajn hajkojn de Buson, el la ciklo „Printempo”, esperantigitajn de G. Turkov.
Sensona pluvo
tutnokte malsekigas
sakojn kun semoj.

Sur sonorileg’
sidiĝis kaj dormetas
papilieto.

Kaj en Pollando dume komenciĝas laŭkalendara vintro. Domaĝante, ke printempo estas ankoraŭ fora, adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz