• Trarigardo de la E-Gazetaro - 28.12.2004
  • 28.12.2004
Ne eblas kaŝi, ke nunjare diverskampe ni notas jubileojn. Ili koncernas kaj la radiajn programojn kaj la E-gazetaron. Pri la jubilea jarkolekto de „Monato” – ĉar la jam 25-a - mi havis jam la okazon menci, sed nur hieraŭ per interreta mesaĝo ni eksciis, ke la decembra numero jam aperis kaj baldaŭ atingos la legantojn. Sed ĉar temas pri la lasta trarigardo nunjara, do temas pri trarigardo aparta....
Gratulojn en nia nunsemajna trarigardo ni rapidas ankaŭ transdoni al profesoro Humphrey Tonkin, kiu komence de la monato solenis la personan jubileon de la 65-jariĝo. Tiu informo atingis nin per la duobla numero de „Informilo por Interlingvistoj” (la 50-a/51-a), kiu estas tutece dediĉita al tiu unu el la plej renomaj figuroj de nia E-komunumo. Kiel en siaj enkondukaj vortoj reliefigas la redaktoro de la periodaĵo, d-ro Detlev Blanke – „Li estas unu el la plej multflankaj kaj influaj personoj de la postmilita lingva komunumo de Esperanto. En la esperantistaro li estas vaste konata ne nur kiel efika organizanto (ia. prezidinto de TEJO kaj de UEA, gvidanto de internaciaj altkvalitaj sciencaj aranĝoj), sed ankaŭ kiel aktiva interlingvisto kaj esperantologo (verkanto, redaktoro), kiel beletra tradukisto kaj – nelaste - kiel brila oratoro. Al tiuj ĉi kampoj li dediĉis multe da intelekto, energio kaj tempo – evidente kun rimarkindaj sukcesoj.
Malpli konataj estas liaj profesiaj kaj honoroficaj universitata kaj socia karieroj ekster Esperantio, kiuj estas vere imponaj. Al ili ia. apartenas doktoriĝo en la fama Harvard Universitato, du prezidantecoj de usonaj altlernejoj (kolegio Potsdam en la Ŝtata Universitato de Novjorko kaj la Universitato de Hartford), honora doktoreco (Universitato de Hartford), prezidanteco, respektive estraraneco en diversaj usonaj kaj internaciaj organizaĵoj kaj institucioj. La bibliografio de publikaĵoj de Tonkin – akcentas la redaktoro de CED-periodaĵo – estas impona. Lia listo de elektitaj publikaĵoj en la interreto (http://uhaweb.hartford.edu/TONKIN/publications.html) enhavas pli ol 140 titolojn laŭ kategorioj „Libroj pri la angla literaturo”, „Aliaj libroj kaj monografioj” (parte eldonitaj aŭ tradukitaj), „Konferencaj kaj esploraj raportoj”, „Artikoloj kaj studoj pri la angla literaturo”, „Artikoloj kaj studoj pri lingvo kaj komunikado (la plej granda sekcio) kaj „Artikoloj pri edukado kaj (aliaj) sociaj problemoj”. La listo mencias 20 revuojn, en kiuj aperis recenzoj kaj notoj. En la menciita listo aperas nur la plej gravaj studoj pri Esperanto, krome pli ol 120 elektitaj paroladoj inter la 1988 kaj 2003 jaroj. Kiel substrekas la redaktoro de la periodaĵo tiu ĉi duobla numero de „IpI” estas gratule kaj danke dediĉita al la jubileulo.
Inter niaj geaŭskultantoj troviĝas multaj admirantoj de profesoro Tonkin, al kiuj tutaparte mi liveru la informon, ke la ĵus menciita numero de „Informilo por Interlingvistoj” reproduktas la bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko de profesoro Tonkin, dum la dua entenas la biografion de la jubileulo. Kun granda ĝojo mi informas niajn geaŭskultantojn pri tiu numero, kiu ankaŭ por ni estas perilo de esencaj informoj pri tiu unu el la plej renomaj figuroj de la E-komunumo, kaj al kiu tiuvoje ni transsdonas niajn gratulojn. Kara profesoro Humphrey Tonkin daŭre brilajn profesiajn sukcesojn, tiujn en la socia aktivado kaj ĉiuspecan prosperon kaj feliĉon en la privata vivo.
Kun ioma malpacienco mi atendis laŭvican numeron de iu el la plej interesaj kulturaj revuoj, kiu estas „La Gazeto”. Ĝi venis – kiel atentigas la redakcio kun ioma malfruo, sed ja ankaŭ mi bedaŭrinde foliumis ĝin kun prokrasto, utiliginte kelkajn liberajn festohorojn. La numero, kies aperigodato indikas la finon de oktobro plurartikole, inkluzive enkondukon-recenzon de Eugene de Zilah, rilatigas sin al grandaj aziaj landoj, aparte en la kunteksto de la kultura limejo inter hinduismo kaj islamo, kaj entute konfliktoj inter kulturfluoj. Sed tiu ĉi numero raportas ankaŭ pri la la nunjara OSIEK-Konferenco en Pecs, Hungario. Frontpaĝe ni trovas la konfirmon de la jam ricevita informo, ke la nunjaran Osiek-premion oni atribuis al Ed Borsboom pro lia „Vivo de Andreo Cseh”. Cetere apartan guston al tiu ĉi numero de „La Gazeto” aldonas la publikigo de du nekonataj leteroj de Andreo Cseh, kiuj koncernas konflikton inter pastro Cseh kaj la nederlanda romkatolika eklezio – kiuj cetere devenas el 8, kiujn liveris la esperantlingva arĥiepiskopo Geyorgu Jakubini. Mi kun aparta scivolemo atendis raporton koncerne OSIEK-konferencon, kies nunjara temo estis „E-Gazetaro”, evidente temo al ni proksima. Nu, bedaŭrinde – kiel sekvas el la bildeca raporto de Christian Declerck ĝi ne estis la vera ĉefrolanto de tiu ĉi konferenco. La aŭtoro peras reliefe ĝian trapason – elstarigante poztivaĵojn ne kaŝante kritikindaĵojn.
Kiel ĉiam en „La Gazeto” multa atento estas dediĉita al libroj sur nia merkato, kiu temo cetere estas traktita tre variforme. Jen Ji ri Patera skribas pri la helpo de japanaj esperantistoj por aprigi la libron „7000 tagoj en Siberio” en la ĉina lingvo. Nikolino Rossi amplekse kaj ĝisfunde recenzas la rusan novelaron, kiun aperigis Sezonoj en la 2003-a jaro. Denove oni referencas al la „Matematika vortaro kaj oklingva leksikono” de Mark Bavant per aparta intervjuo. Faris ĝin la aŭtoro mem, tiel rilatigante sin al la la recenzo de lia libro por „La Gazeto” fare de Johan Derks, cetere matematikisto. Nu, apartan atenton mi ŝatas doni al la recenzo de Claus Nikolao Gunkel pri la konsillibro de Andre Charpillod „La tradukarto kaj ties problemoj”, evidente pro la fakto, ke tiun ĉi materion ni frontas en nia ĉiutaga laboro.
La libro – kiel atentigas la recenzinto konsistas ĉefe el analizo de la franca lingvo – kaj estus interese havi tian verkon pri la tradukarto el aliaj etnaj lingvoj. Samtempe la recenzinto prave atentigas, ke multegaj el la rimarkoj kaj ekzemploj de la aŭtoro validas same por aliaj etnaj lingvoj.
Li pravas. Tutcerte ni bezonas tiajn konsillibrojn, tutcerte ni bezonas observi tre difinitajn regulojn, ĉar ne veras tro facilanime kredata aserto, ke Esperanto estas lingvo kiun ĉiu ajn povas tuj instrui kaj uzi por verki beletron, tradukon kaj sciencajn tekstojn.
Barbara PIETRZAK