• Trarigardo de la E-Gazetaro - 04.01.2005
  • 17.01.2005


Tio jam delonge ne okazis, sed la lasta „Esperanto-revuo”, la organo de UEA aperis enorme akurate. Ĝia januara numero atingis nin antaŭ la lasta tago de la pasinta monato kaj tiel do tute komforte ni povis legi la novjaran mesaĝon de UEA-prezidanto. Tiun ĉi ni jam peris al vi la 1-an de januaro, sed tutcerte multaj el niaj geaŭskultantoj deziros al la vortoj de Renato Corsetti referenci trankvile, eĉ se li jam en la unua frazo konstatas, ke lia mesaĝo samas, nome ĝi celas instigi esperantistojn al la agado por Esperanto. Multaj en tiu agado senlacas kaj la cirkonstancoj por tiu aktivado fariĝas ĉiam pli favoraj, kion konfirmas mallonga citaĵo el la novjara mesaĝo de Renato Coresetti, nome: ”mi ĝojas, ke dum la pasintaj jaroj laŭgrade la internaciaj ŝtataj organizaĵoj tutmondaj venis al la samaj konkludoj kiel ni:... estas homaj rajtoj kun enkonstruita lingva enhavo...Aparte gravaj estas la rajtoj al libereco de esprimo kaj egaleco. Libereco de esprimo kaj la uzo de lingvoj estas desigieblaj”. – fino de la citaĵo.
Oni multe koncentriĝas - parolante pri la lingvaj problemoj - pri Eŭropo, tutaparte la Eŭropa Unio post la vastigo de ĝia strukturo. Aludas al tio ankaŭ la kovrilpaĝo de la januara „Esperanto”, prezentanta la foton de Margareta Handzlik, kiun foton akompanas la informo pri ŝia celo promocii Esperanton en Eŭropa Unio. Samnumere pri la gazetaraj eĥoj pri E-o kaj lingvoproblemoj en la novembra neesperantista gazetaro skribas Marko Naoki Lins. Sed evidente la lingvoproblemoj aperas ne sole en Eŭropo. Pruvas tion la aperinta en la januara numero de UEA-organo ampleksa alrigardo al la lingva situacio en Hindio el sub la plumo de Trevor Steele. Fakte pri lia vojaĝo tra Hindio kaj akiritaj spertoj, poresperantaj aktivadoj ni legis jam ankaŭ aliloke, sed tiu ĉi en „Esperanto revuo” estas aparte ampleksa kun tre sobra konsidero de la rolo de la angla en tiu ĉi grandega lando. La angla ne sole traiĝas tie en la naciajn lingvojn, sed kiel evidentiĝas, rolas ankaŭ multkaze interne de la lando kiel pontolingvo, kompreneble inter la elitoj. Ĉu en tiu komplika lingvosituacio Esperanto havas iun ŝancon? Trevor Steele skribas tute klare, ke tujan avantaĝon ĝi simple ne povas doni. Hindoj volas plibonigi sian anglan kaj rigardus la internacian planlingvon en la plej bona kazo kiel intelektan interesaĵon. Cetere tre malmultaj eĉ aŭdis pri Esperanto. Aliflanke, en ĉiu socio estas lingve interesataj homoj, do ankaŭ en Hindio oni trovas tiajn, kiaj volus pli scii pri nia lingvo. Sed kiel atingi per argumentoj la ceterajn? – starigas la demandon Trevor Steele. Tio efektive estas defia demando, kiu ĉiam elmontras difinitan agaddirekton de esperantistoj, la poreksteran aktivadon en la ĉirkaŭanta nin mondo.
Sed gravas ankaŭ la agadoj interne de la E-komunumo. En la januara „Esperanto” kompreneble ni trovas plurajn tiajn kontribuaĵojn, bildigantajn aktivadojn tiu ĉi kampe. Temas ekzemple pri la raporto koncerne la jubilean Malferman Tagon, la informo pri la trovita letero de Zamenhof, pri kio ni jam parolis en nia trarigardo reference al la pritrakto de la afero en iu el la pli fruaj numeroj de „Israela Esperantisto”. Sed en la januara numero de „Esperanto” iu el la E-periodaĵoj elstaras aparte. Temas pri „Monato”, pro ĝia pasintjara 25-jariĝo. Lige kun la jubileo „Esperanto” aparte intervjuas ĝian redaktoron, Stefan Maul. La ĉefredaktoro de Monato estis nia gasto antaŭ unu semajno, restas al ni nur sole ripeti nian gratulon kaj deziron de laŭvicaj 25 jaroj. Kio plaĉas al ni en „Esperanto Revuo” mem? Tion tute aparte analizis Jukka Pietilainen. Iom kurioze mi trovis en tiu analizo apartan konsideron de la ŝatoj de legantinoj. Ni ekzemple ia. ekskcias, ke al ili aparte plaĉas materialoj pri literaturo kaj kulturo.
Nu, tion iamaniere konfirmas Aikawa Setuko en la januara numero de „La Movado” el Japanio. Ĝuste en la rubriko „Kajero libervola” ŝi traktas la demandon: „Kio estas kulturo de Esperanto”. Tiel la aŭtorino de tiuj konsideroj per siaj pripensoj kontribuas al argumentoj kontraŭ la oftajn asertojn de eksteruloj deklarantaj, ke E-o ne estas kulturvalora lingvo, ĉar ĝi ne havas kiel bazon historion kaj kulturon de nacio. Ŝi prave eliras el la premiso, ke la kulturo estas la tuto de scioj, kutimo, pensmanieroj de iu homa aro kaj prave listigas multajn ekzemplojn ĝuste pri tio, ke esperantistoj havas sciojn, kutimon kaj pensmanieron proprajn al si mem. Do, kvankam fakte Esperanton ne fundamentas kulturo, kiu apartenus al iu konkreta nacio, lando aŭ religio – tamen fundamentas ĝin kulturoj de ĝiaj adeptoj. Tial ŝi pravas konkludante, ke Esperanto prosperas kaj prosperos formante sian kulturon propran.
Januara „La Movado” enhavas krome du kontribuojn gravajn laŭ la vidpunkto de la nunjaraj asembleoj. Povilas Jegorovas unuflanke dividas spertojn, kolektitajn okaze de la lasta Japana E-Kongreso, kiun li havis plezuron partopreni, aliflanke li invitas por la nunjara UK en Vilnjuso. Alia interesa artikolo venas el sub la plumo de Yamamoto Mayumi, kiu prezentas plurajn facetojn de Nepalo, la lando kie baldaŭ okazos Azia E-kongreso.
La nepala kaj litova kongresoj antaŭ ni. La lasta „Boletin” de Hispana E-Federacio retrorigardas al la EEU-Kongreso en Bilabao. Jam kovrilpaĝe ni trovas iun el la plej lakonaj recenzoj pri la aperinta tiuokaze verko de Pio Baroja „Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj”. Brila! Tion ni ja konfirmas, memorigante, ke ĝuste iu el la rakontoj de tiu ĉi kolekto estis la bazo por iu el niaj literaturaj elsendoj. Kelkaj el la artikoloj en la lasta pasintjara numero de „Boletin” spegulas temojn, kiuj pere de intervjuoj ankaŭ aŭdiĝis en nia programo. Ekzemple la Miguel A. Sancho – la prezidanto de HEF - inaŭguras ĉi tiun numeron per atentigo pri la neceso de estraraj ŝanĝoj, sed ankaŭ listigante apartajn talentojn de tiuj, kiuj transprenos respondecon pro la hispana E-movado. Tiu ĉi, kiel mi jam plurfoje povis konstati estas interesa kaj varia, kion denove spegulas riĉa listo de grupoj kaj iliaj aktivadoj. Sed jam post la kongreso de EEU en Bilbao en Hispanio okazis multaj interesaj aranĝoj, pri kiuj raporte sciigas „Boletin”. Temas kaj pri la 10 andaluza kongreso, 3-aj someraj dialogoj, 12 Internacia Semajno - dum kiu la unuan fojon oni atribuis la premion de Ada Fighiera Sikorska. Nu substreku, ke ĝia unua laŭreato fariĝis tre bona konata en Pollando Augusto Casguero de la Cruz. Sed kiel ofte hispanaj esperantistoj retrorigardas ankaŭ al sia pasinteco. Ĉi-foje oni faras tion traktante la temon „Antiinternaciismo kaj Esperanto en la hispana faŝismo 1930-36”. Sed ja ne mankas aktualaĵo kun aparta emfazo komence de la jaro. Nome temas pri aparta projekto Kiĥoto 2005, kiu elmontras kiel esperantistoj aliĝu al la hispanaj solenadoj de la 4-a centjariĝo de la unua eldono de Kiĥoto. Ĝi cetere ne limiĝas sole al la hispanaj esperantistoj kaj iu el la punktoj de la projekto koncernas esperantistojn en diversaj landoj – fakte infanojn. Nome oni volas lanĉi desegnokonkurson por infanoj el la tuta mondo - povas esti pere de ILEI - kun la ideo ekzemple „Tia mi vidas Kohoton”. Se eĉ ne ĉiuj infanoj en diversaj landoj konas ĉi tiun brilan verkon de Cervantes al la esperantitaj certe helpa estas la traduko de la verko brile farita de Fernando de Diego.
Do fakte temas – se temas pri la hodiaŭ foliumitaj periodaĵoj ne sole pri la retrorigardo, sed ja ankau alrigardo al multaj interesaj E-eventoj de la jaro, kiun ni apenaŭ sojlas.
Barbara PIETRZAK