• Trarigardo de la E-Gazetaro - 11.01.2005
  • 17.01.2005
La lastaj tagoj denove liveras multajn interesajn E-gazetojn, en plimulto ankoraŭ rilatantajn al la 2004-a jaro. Tia ekzemple estas la 4-a numero de „Internacia Pedagogia Revuo”, kiu atingis nin jarfine. La jarfino, la jarkomenco estas la periodo por sumigoj, kaj evidente sumigaj vortoj de ILEI-prezidanto troviĝas komence de la revuo. Radojica Petrović kun satisfakcio notas la bonajn rezultojn, kiujn alportis la rejunigo de ILEI-estraro, elmontras la neceson pludaŭrigi la pristrategian diskuton, kiu estis sukcese inaŭgurita en Bratislavo, por ĝin konkludi dum la nunjara ILEI-Konferenco, sed liaopinie gravas ankaŭ gardi la estiĝintan evoluritmon kaj agadetoson, kompletigi la estraron kaj refortigi plurajn landajn sekciojn.
Kiu el ni supozus, ke ILEI estas jam 55-jara? Tiel estas – kvankam iujn etapojn de tiu historio ni mem akompanis raportante pri ili en niaj elsendoj. Bunton de ILEI-historio proksimigas al ni ĉi-numere, Atilio Orellana Rojas. Verdire temas pri lia prelego prezentita okaze de ILEI-Konferenco en Bratislava. Sed ne temas ĉi-numere pri sola - cetere tre interesa prelego. Krome ni trovas la tekstojn de du aliaj, aŭdiĝintaj dum la UK en Pekino. La unua estas ankaŭ specifa historia skizo, kiu entenas la 2-an parton de la prelego pri la edukadsistemo kaj lingvoinstruado en Ĉinio. Krome temas ankaŭ pri tre interesa materialo de Ronald J. Glossp, titolita „Edukado al paco”. Malgraŭ iom slogansona titolo ĝi entute tre interese analizas - laŭ tre precize difinitaj kriterioj - la edukkondiĉojn, por ke infanoj kaj junuloj fariĝu valoraj, pacogardantaj membroj de la socio. Kompreneble la numero enhavas multajn aliajn interesajn kontribuojn. Jen temas pri aktivadoj en iuj landaj sekcioj – el inter kiuj mi aparte ĝojis legi tiun pri la pola sekcio. Jen temas pri diversaj aspektoj de interkultura agado, pri la pasintjara euroskola. Ĉu la grafika signo de ILEI prezentas instruprocezon? Se vi dubas, mi rekomendas aparte sekvi ĉi-koncernajn – certe tre konvinkajn konsiderojn de Stefan Mac Gill.
Nu, formetante tiun ĉi numeron mi menciu ankaŭ kelkajn fotojn, kiuj kvankam ne tro bonkvalitoaj, ja tamen tute bone prezentas partoprenintojn de diversaj gravaj okazaĵoj, kiel ekzemple Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en Pekino. Inter ili sen malfacilo ni rekonis multajn konatojn, inkluzive de Yas KAWAMURA.
Al Yas KAWAMURA mi ne nur denove gratulas pro la sukcesa ekzameno, sed ja ankaŭ pro la freŝa, januara numero de „Nova Vojo” de Esperanto Populariga-Asocio, kiu akurate atingis la redakcion. Ĉe la dorsa flanko de la kovrilo, kiun ornamas laŭvica frapkolora pentraĵo de DEGUĈI Micugi, ĉi-foje prezentanta la „frandaĵon de edzino” – ni alrigardas la vizaĝojn de la koletivo administranta kaj redaktanta la revuon, kies bondezirojn de feliĉa Nova Jaro 2005 ni tre kore reciprokas. La esperantlingva kontribuo de eksterlanda raportisto el Ĉeĥio – Petro Chrdle sukcesis ankoraŭ enkonduki nin en la etoson de la eŭropa Kristnasko, priskribante la tradiciajn ĉehajn kristnaskajn kutimojn, ligitajn kun juglandoj. Vere ĝuinta legaĵo. Sekvas ĝin la priskribo de la plej vizitata muzeo en Litovio, tiu en Klajpeda, pri kio interese skribis Aida Ĉizikaite. Certe interesa temo, konsiderante la nunjaran litovan UK-on.
La plej ampleksa kontribuo venas el sub la plumo de la redaktoro kaj Ĝenerala Direktoro de EPA, Yas Kawamura mem. Temas pri la aranĝo, pri kiu ni jam menciis en nia programo, nome la inaŭguro de Oomoto Internacia en Brazilo, kiun partoprenis pluraj oomotanoj el Japanio, ĉefloke kun la Spirita Gvidantino, Deguĉi Kurenai kaj ankaŭ esperantistoj el Brazilo. Tiu ĉi unua parto, kun multaj fotoj detale raportas pri ĉiaj cirkonstancoj de tiu ĉi emociiga momento en la vivo de Oomoto, al kiu multe kontribuis ankaŭ lokaj esperantistoj. Kiel en ĉiu numero de „Nova Vojo” ni konatiĝas kun laŭvica fragmento el la aŭtobiografio de la 2-a Spirita Gvidantino, DEGUĈI Sumiko.
La organo de EPA ĉiam multan lokon dediĉas ankaŭ al la instruado, kursoj, familiariĝo kun Esperanto. Tiuj kontribuoj en signifa grado estas japanaj. Tamen en la januara numero tute aparte pri la kompreno de la parolata Esperanto felietonas Tacuo Huĝimoto, prave atentigante, ke ekrego de ĉi tiu talento grave antaŭenirigas la bonan regon de la lingvo. Kiam mi komencis legi la felietonon preskaŭ tuj mi pensis pri la graveco de niaj esperantlingvaj elsendoj por la monda – ja ankaŭ japana - E-komunumo. Sed fakte mi iom surpriziĝis, kiam mi konstatis, ke lia rezonado celis atentigi pri la kompakta disko „Agnieszka Barbara Pietrzak parolas pri Eŭropa Unio”, kiun mi faris dum mia pasintjara vizito en Kameoka. Ĝia enhavo jam ne tiom aktualas – ja intertempe Pollando membriĝis en la Unio kaj kelkaj aspektoj de nia unia celado perdis sian freŝon, sed mi ĝojas, ke tiu disko aperis kaj povas utili al japanaj samideanoj kaj mi devas konfesi, ke la vortoj de Tacuo Huĝimoto sugestantaj, ke „ĉi tiu KD estas utila helpilo por forigi nian plej malfortan punkton, nome traorelan kapablon - estas por mi fonto de profunda satisfakcio, kaj mi povas sole bondeziri: „ĝi servu!”.
Jam antaŭ kelka tempo atingis nin periodaĵo delonge ne atinganta la redakcion – nome la revuo de la Malta E-Societo „Mezmara Stelo”. Same kiel en la du pli frue menciitaj periodaĵoj ankaŭ en tiu ĉi oktobra, pasintjara numero ni trovas artikolojn ligitajn kun la historio de Esperanto. Tiu ĉi, jam la 37-a numero de „Mezmara Stelo” estas dediĉita al la pastro Dun Karm Psaila, la nacia poeto de Malto, kiu estis unu el la unuaj, kiuj scipovis Esperanton. Apartan valoron havas la fakto, ke la artikolo verkita de Anthony Mercieca plenplenas de liaj personaj rememoroj pri la renkontiĝo kun Dun Karm. Tiun ĉi rememoran artikolon apudas alia, maltalingva de Carmel Mallia, kiu pritraktas Dun Karm kaj lian verkon. Samnumere troviĝas krome mallongigo de lia prelego dediĉita al la poeto, kiun li prezentis dum la Ekumena Kongreso en Rimini en la 2003 jaro. Nu poeziamantoj ĝojos trovi la unuan esperantlingvan poeomon, kiu aperis en Malto el sub la plumo de Dun Karm. La memorigo de tiu ĉi malta poeto ne elĉerpas la historian parton en la lasta „Mezmara Stelo”. Laŭvica artikolo estas dediĉita al Agostino Levanzin – unu el la plej gravaj pioniroj de la IL, en la fruaj jaroj de la malta E-movado, grave kontribuinta al disvastigo de Esperanto sur la malta insularo, eĉ se fine li fariĝis idisto. La materialo rilatas al lia esperantista aktivado, sed ankaŭ al lia eksperimentado per longdaŭra fastado. Nome liaopinie oni povas perdi sesdek procentojn de sia korpopezo sen risko morti aŭ damaĝi la sanstaton, ĉar plejparto de la korpopezo homa konsistas el nutraĵprovizo. La historian temaron en „Mezmara Stelo” kompletigas iu letero de antaŭ 97 jaroj, skribita de ĉeha esperantistino al ŝia malta korespondanto. Ne mankas informoj aktualaj. Cetere la unuan el ili akompanas surkovrila foto. Temas pri la renkontiĝo de la komitato de la Malta E-Societo kun la ĉefepiskopo de Malto oktobre 2004. La alia estas raporto de Carmel Mallia pri lia partopreno en la septembra Lingva Festivalo en Slovenio, kadre de kiu li prelegis pri la maltaj lingvo kaj historio. Informoj pri la aktivadoj de la maltaj esperantistoj kaj esperantigita poemo de malta poetino Therese Abela kompetigas tiun ĉi numeron de „Mezmara Stelo”, kies alvenon al la redakcio ni notas kun granda ĝojo.
Barbara PIETRZAK