• Trarigardo de la E-Gazetaro - 18.01.2005
  • 18.01.2005
Eŭropa bulteno, aperanta kadre de ONDO DE ESPERANTO, enhavas la resumon de la pasinta jaro kaj ankaŭ planojn por la estonta en la eŭropa agado. Oni akcentas la gazetaran kampanjon subvenciatan de la japana mecenato Etsuo Miyoshi, pri kiu kampanjo ni multe parolis okaze de la lingva debato okazinta aŭtune en Varsovio. Rezultoj de tiu ĉi debato speguliĝas en la unua punkto de la pliriĉigita lingvopolitika programo por la ĵus komenciĝinta jaro, kiun prezentas Seán Ó Riain, la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio kaj Dafydd ab Fergus, direktoro de la Brusela Komunikad-Centro. Tiu ĉi punkto koncernas starigon de interpartia grupo kadre de la Eŭropa Parlamento por funde pristudi la nunajn eŭropajn lingvoproblemojn, la diversajn ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto por certigi lingvan samrajtecon. Krome la lingvopolitika programo riĉiĝis ankaŭ per du aliaj punktoj, el kiuj unu celas lanĉon de la eblo kanti la eŭropan himnon en Esperanto kaj la alia koncernas serĉadon de aliancanoj inter defendantoj de naciaj kaj regionaj lingvoj.
Samnumere oni raportas pri tradukaj laboroj super la projekto de la eŭropa konstitucio, kiujn entreprenis hungaroj. La iniciantinto de ĉi tiuj laboroj, doktoro Ludoviko Molnar revas, ke iam eŭropaj instancoj povus proponi por la membroŝtatoj la instruadon de Esperano kiel unua fremda lingvo en bazaj lernejoj, por „evoluigi la kapablon al lingvolernado”. La perspektiva celo de la daŭrantaj tradukaj laboroj pri la eŭropa konstitucio estas eldoni la tekstojn paralele en Esperanto kaj en la hungara, post kiam la konstitucio estos akceptita.
Eŭropa temaro aperas ankaŭ en MONATO kaj tial mi por momento retroiras al la numero, kiun ni jam mencietis, kvankam por foliumo atendas ankaŭ pli nova, kredeble priparolota baldaŭ. La dekunua pasintjara numero enhavas ampleksan eseon de Umberto Brocatelli, kies temo estas evoluo de la koncepto pri nacio en Eŭropo ekde la franca revolucio ĝis nun. La aŭtoro, multjara aktiva membro de la itala sekcio de la Eŭopa Unio de Federistoj, esprimas konvinkon, ke la sola ŝanco por antaŭeniro de la Eŭropa Unio estas tiu, ke paralele kun la plivastigaj procezoj iom mallarĝa grupo de la landoj „konsistigu en la interno de la unio pli solidan kernon kun karaktero federacia, nome kun komuna regado pri ekonomio, pri eksterlanda politiko kaj pri defendo”. Umberto Brocatelli opinias, ke se tio okazos, la ceteraj landoj poste sekvos kaj tio estos vojo al federaciiĝo de Eŭropo.
El la sama numero de MONATO mi volas mencii ankaŭ du aliajn ampleksajn artikolojn. En la unua el ili Zofia Banet-Fornalowa raportas pri Irena Sendlerowa, varsovianino, kiu dum la dua mondmilito savis de holokaŭsto 2500 judajn infanojn, ebligante al ili fuĝon el la getto. Tiu ĉi raporto titoliĝas „Listo de Sendler”, reference al la fama filmo de Steven Spielberg. En la alia artikolo Wim de Smit rememorigas belgan samtempulon de Zamenhof, Edwardon Croegaert, kiu en la 1909-a jaro publikigis projekton de universala simbola lingvo, nuntempe tute forgesitan.
El NORVEGA ESPERANTISTO oni povas ekscii pri nova retpaĝo kun informoj en Esperanto. Ĝi estas dediĉita al la komunumo de Eidsvoll kaj Esperanto rolas tie kiel la kvara lingvo, apud la norvega, angla kaj franca. Kaj en la junulara forumo aŭdiĝas laŭta protesto kontraŭ komercigo de la kristnaskaj solenaĵoj, titolita „Bojkotu la julon!”. La aŭtorino instigas al interna ribelo antaŭ ol „eble vi jam svenis en butikcentro pro streĉo, puŝantaj homamasoj, vicoj, varmego, la senĉesa, terura muziko”. Kaj estas malfacile ne konsenti kun ŝi, kiam ŝi senkompromise senmaskigas fendon inter realo kaj imago pri julkristanaj vizitantoj de preĝejoj, kiuj faras tion unufoje dum la jaro, aŭ kiam ŝi kritikas dumfestan tromanĝadon. Aliflanke kiam ŝi konstatas, ke jularboj „eĉ kaŭzas sanproblemojn, precipe alergiajn, ĉar ili estas plenaj de fungoj kaj kemiaĵoj”, aŭ kiam ŝi tezas, ke „kandeloj brulomortigas homojn ĉiun jaron - kaj senhejmigas eĉ pliajn” mi trovas ŝian argumentadon demagogia. Kaj fakte mi jam ne estas tute certa, ĉu la tuta artikolo ne estas simple iom originala ŝerco.
El STARTO, la revuo de ĉehxaj esperantistoj, mi ĉerpis kelkajn interesajn informojn el inter multaj. La unua koncernas retan biciklan vortaron, kiu fariĝas ĉiam pli populara. La vortaro estas nun 14-lingva, lastatempe oni aldonis al ĝi la lingvojn hispanan, portugalan, hungaran kaj ĉinan. En septembro de la 2004-a jaro la ttt-ejon vizitis 830 personoj. Aliloke en STARTO troviĝas notico pri televida programo en la ĉehxa televido, en kiu multan lokon okupis intervjuo kun esperantlingva poetino Eli Urbanová, prezentanta siajn librokolekton kaj verkojn. La poetino legis siajn poemojn en la internacia lingvo kaj ankaŭ ĉehxe, en la traduko de Josef Rumler. Krome novembre okazis laŭvica Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en la loko Dobřichovice. Ĝia temaro estis tre varia - de teatro, tra komputiloj kaj Eŭropa Unio ĝis parazitologio. Starto donas koncizan informon pri la tuto, interesiĝantoj povas do trovi unuopajn temojn de prelegoj. En la aranĝo partoprenis 40 personoj el 12 landoj. Tiom granda nombro pruvas, ke tiaspeca renkontiĝo estas tre bezona, kaj bonŝance venontjare ĝi okazos denove.
Fine mi volas dum momento rigardi al LA DOMO, revuo de konstruistoj esperantistaj. Paradokse plejparton de la nuna numero plenigas artikolo pri kemiaj eksperimentoj. Estas tamen ankaŭ tre interesa kontribuaĵo pri nederlandaj ventmueliloj. Ili aperis tie jam en la XIII-a jarcento, ne mirige do, ke dume ili sukcesis fariĝi simbolo de la regiono. La aŭtoro rememorigas, ke kvankam la unua asociacio kun ventmueliloj estas nunmomente farunigado de greno, origine tamen tiuj ĉi konstruaĵoj estis simple moviloj de diversspecaj aparataroj. En la teksto estas referencita ekzemple ventmuelilo, kiu funkciigis lignosegilon, kaj alia, servanta por fabriki paperon. Bedaŭrinde LA DOMO ekde la nuna jaro malplioftiĝas kaj ĝi fariĝos nur jarlibro de TAKE, plu enhavonta konstru-temajn artikolojn.
Aliflanke nian laŭvican trarigardon de E-gazetaro vi povos aŭskulti jam post unu semajno kaj dume adiaŭas vin foliume via -
Wojtek Usakiewicz