• Trarigardo de la E-Gazetaro - 25.01.2005
  • 25.01.2005

Redakcja Esperancka

La decembra numero de „Israela Esperantisto”, kiu venis nur antaŭ kelkaj tagoj aparte - iom surprize - aktualas nunsemajne, kiam la tuta mondo omaĝas la viktimojn de la Holokaŭsto, kiam nunjare la Memortago pri Holokaŭsto kongruas kun la 60-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenaŭ, instalita de germanaj nazioj sur la pola teritorio. La hodiaŭa, marda artikolo en la pola „Życie” skribante pri la porokazaj eventoj, memorigantaj tiun ĉi tagon informas ankaŭ pri la emisiata ĉeĥa poŝtmarko, kiu prezentas la desegnaĵon kun la luna panoramo faritan de juda knabo el Ĉeĥio, fasciniĝinta pri la kosmaj flugoj.
Tiun ĉi desegnaĵon, kiun apudas la foto de la ridetanta knabo publikigas kovrilpaĝe la ĵus veninta revuo el Israelo. Nu, „Israela Esperantisto” klare skribas, ke tiu juna knabo, Petr Ginz estis esperantisto. Eĉ pli, dank’ al la peno de la redaktoro, Doron Modan ni ekscias multajn biografiajn detalojn pri tiu ĉi knabo kaj la tuta familio – kiel evidentiĝas esperantista. La redaktoro ekhavinte la intereson pri eminentaj esperantistaj figuroj el Israelo por iam verkota libro, kiel la unuan elektis tiun de Ota Ginz – esperantisto konata en Ĉeĥio kaj post la elmigro ankaŭ en Israelo. Li detale esploris la temon per intervjuoj kun personoj, kiuj konis lin persone, inkluzive de la filino de Ota kaj la fratino de Petr, Ĥava. Doron Modan vizitis ankaŭ la jerusaleman Jad Vaŝem, kie oni ebligis al li vidi la originalaĵojn de esperanta-ĉeĥa vortaro kompilita de Petr Ginz en la getto de Terezin.
Esperantistoj vaste ekaŭdis pri Petr Grinz post la tragika akcidento de la pramŝipo Columbia, en kiu flugis ankaŭ la unua israela kosmonŭto, Ilan Ramon, kiu kiel israelano decidis preni simbolan objekton ligitan kun la Holokaŭsto. La konsultita instituto Jad Vaŝem elektis la desegnaĵon de Petr Ginz „Vidaĵo de la Luno”. Tiam la israela kosmonaŭto deklaris: „mi sentas, ke mia vojaĝo realigas la revon de Petr je distanco de 58 jaroj. La fakto ke li pereis en la krematorioj de Auschwitz atestas pri lia fizika neniiĝo. Liaj verkoj atestas pri la venko de l’ spirito. Venko de junulo kun multfaceta talento, kiu sukcesis eltiriĝi trans la realo de la getto, en kiu li estis malliberigita, per sia imago kaj talento”.
Sed permesu al mi gesinjoroj, citi tiun fragmenton el la kortuŝa artikolo de Doron Modan, kiu koncernas la kreiĝon de la luna panoramo en la getto de Terezin antaŭ ol ĝia juna aŭtoro pereis en Auschwitz:
„Samkiel la aliaj enloĝantoj de la getto, ankaŭ Petr devis lukti kun la malhela ĉiutaga realo kaj kun la ĉiama minaco de deportado al la mortokoncentrejoj. La verkado kaj desegnado helpis al la talenta knabo krozi per la imago trans la getton kaj navigi en aliaj sferoj. Ne hazarde priskribis la redaktoro sian gazeton (temas pri la redaktita de Petr Ginz en la getto gazeto „Vedem”) kiel kanonon, kies armilo estas satiro kaj humuro, kaj kiu pafas aerostaton en la ĉielon.
Kaj tiel, frapita de sopirego al la vidaĵoj de sia infaneco, revenas Petr al la bela Prago: „Jaro, preskaŭ jaro pasis kaj anstataŭ via beleco al mi restis nur malmultaj stratoj. Preskaŭ jaron sidas mi en karcero, kiel sovaĝa animalo en kaĝo”.
Pli ol ĉio, la junulo amis navigi per sia imago en la maroj, kiel ŝipa kapitano. Tiu ĉi motivo ripetiĝas multfoje en liaj desegnaĵoj el la getto. Sed ne nur trans la getton kaj en la maroj li navigis, sed eĉ al ekster la terglobo: jam estante 12-jaraĝa li desegnis krajone sian „vidaĵon de la Luno”. En la desegnaĵo videblas, super la ĥaosa montaro de la Luno la eta kaj serena terglobo, kiel ĝi aspektas de sur la Luno. Ĉu Petr imagis, ke nur sur la Luno li trovos pacon kaj trankvilon, sen persekutado kaj timo?
En septembro 1944 Petr estis deportita al Auschwitz kaj pereis en gaskamero. Lia fratino, Ĥava, kiu alvenis al Terezin jaron kaj duono post sia frato, kaj la patro Ota, kiu alvenis tien en februaro 1945, ambaŭ restis en la getto ĝis la liberigo”.
Pardonu, gesinjoroj – ke iom nekutime tiom multan lokon mi dediĉis al tiu unua artikolo el la decembra „Israela Esperantisto”, sed mi kredas, ke vi bone komprenas la kialon.
La decembra numero de „Israela Esperantisto” alportas ankaŭ aliajn kontribuojn, gravajn por la historio de la E-movado ĝenerale kaj la israela aparte. Ĉi-rilate ankaŭ el sub la plumo de la redaktoro Doron Modan venas ekspliko pri tio, kion vere diris Zamenhof al la juda delegacio dum la 8-a UK en Krakovo. Post la antaŭa prezento de nekonata letero de Zamenhof ĉi-koncerne la redaktoro represas la rememorojn de d-ro Avram Homet, kiu estis la membro de la juda delegacio en la kongreso. Evidentiĝas, ke la saluto de la juda delegacio ne okazis pro la peto de la kreinto de la lingvo mem, por malebligi – kiel li eksplikis - ke oni uzu la argumenton kontraŭ esperanto kiel juda kreitaĵo. Nu, la temo interesis multajn legantojn, kaj ĉi-koncerne ankaŭ intervenis konata eksperto pri la E-historio d-ro Ulrich Lins. Sed samnumere li levas alian demandon gravan por nia movado ĝenerale kaj la israela aparte. „La judoj kaj la E-movado – tio estas temo, kiu ankoraŭ atendas fundan pritrakton. Ke estas temo grava, pri tio konsentos sendube almenaŭ ĉiuj legantoj de „Israela Esperantisto”. Mem iom studinte la temon mi rapide ekkonsciis pri la grandeco de la tasko” - fino de la citaĵo. D-ro Lins ekzempligas tion per demandoj ĉirkaŭ la Hebrea E-Asocio aŭ Tutmonda Esperantista Hebrea Asocio. Espereble li trovos helpon por la temon ĝisfunde esplori.
Pri historiaj temoj okupiĝas ankaŭ Zofia Banet-Fornal, estante vere formika fontesplorantino. En la decembra numero de „Israela Esperantisto” ŝi formulas siajn rezervojn al la libro de Roman Dobrzyński, kiun konsistigas la intervjuo kun d-ro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, „La Zamenhof strato”. La titolo de ŝia artikolo povas konsterni ĉiun leganton de tiu libro, kiu aperas en ĉiam pli multaj nacilingvaj versioj: „Libro interesa kaj bezona, sed kun signifaj eraroj”. Krom evidentaj eraroj, kiel la malĝusta nomo de redaktoro de „Pola Esperantisto” kaj la antaŭnomo de Michaux, korektendaj okaze de laŭvica eldono - Zofia Banet Fornal riproĉas kaj al intervjuanto, ĉefe al la intervjuato deklaritajn opiniojn. Ĉion ĉi kun la premiso, ke temas pri dokumento, en la senco fontlibro. En tio konsistas la problemo! La formulo de la libro-intervjuo ne identas kun la (formulo de) historia libro, ĉar tia „La Zamenhof strato” ne estas. Kaj tial la aŭtorino de la artikolo ne plene pravas. La heroo de „La Zamenhof-strato” estas familiano de la kreinto de la IL, lia nepo – kiu dividas kun ni siajn rememorojn, ideojn, pripensojn laŭ sia intime persona, familia sperto.
Nu, evidente ne nur historio gastas sur la paĝoj de la priparolata amplekse decembra numero de „Israela Esperantisto”. Ĉiam ravas min impresoj pri la unua partopreno en UK. Kaj tiujn de Aharon Davidzon kaj Noaĥ Barzilaj mi legis unuspire. Maloftaj estas la informoj pri aranĝoj en Israelo, tial kun same granda intereso mi sekvis tiujn pri la riĉenhava 5-a semajnfino kun la partopreno de eksteraj gastoj. Sed troviĝas ankaŭ kontribuaĵoj, pri kiuj interesiĝas la eksterlandaj legantoj de la revuo, kiel sekretario de Albana E-Instituto – do informoj pri la lando kaj popolo. Ĉi-koncerne ni havas la ŝancon konatiĝi kun talmuda rakonto.
Formetante tiun ĉi numeron de „Israela Esperantisto” ni aliĝas per niaj kondolencaj vortoj al tiuj direktitaj en la revuo al konata E-aganto, Josef Ŝemer, lige kun la forpaso de lia patrino.
Barbara PIETRZAK