• Trarigardo de la E-Gazetaro - 01.02.2005
  • 07.02.2005
Nunsemajne ni komencu nian trarigardon de la revuo, kiu venis jam antaŭ kelka tempo, sed kies kovrilpaĝo ebligas al ni ankoraŭ optimisme rigardi la komenciĝintan novan jaron. La desegnaĵo-gravuraĵo-presaĵo de TAKEHANA To „Mia sonĝo jarkomenca” prezentas la porcelanan leonfiguron, nomata Ŝiisaa en Isigaki, kiu estas unu el la sudaj insuloj de Okinavo. Ĝuste Ŝiisaa servas tie por ekzorci demonon. Kovrilpaĝe de la januara „La revuo Orienta” ĝi gardas ne nur la revuon de la japanaj esperantistoj, sed – mi certas - ankaŭ la legantojn kaj agantojn de Japana Esperanto Instituto, kies organo ĝi estas.
„Mia revo-sonĝo jarkomenca” estas ankaŭ la devizo, laŭ kies inspiro kreiĝis pluraj kontribuoj en tiu ĉi numero de „La Revuo Orienta” - esperantaj, aŭ japanaj kun E-resumoj.
Nu, la japanaj esperantistoj frontas tre gravan periodon en sia agado, ĉar kiel memorigas la Jubile-jara Prezidanto, Sibayama Zyun’ iti deĵoranta en la periodo 2005-2006 – en la 2006-a jaro la japana organizita E-movado markos 100 jarojn. Tiu periodo estos ankaŭ aparte grava por prepari la 92-an Universalan Kongreson en Jokohamo en la 2007-a. Sed tiun defion frontas ne sole la organizantoj, sed ankaŭ mezaj esperantistoj, kiuj ja diversmaniere alportas kaj imagas alporti sian kontribuon. Nur antaŭ kelkaj tagoj ni parolis en nia programo pri la japanlingva traduko de „La Zamenhof-strato”, nur antaŭ kelkaj tagoj ni memorigis la teruraĵojn ligitajn kun la 2-a mondmilito. Pripensojn venantajn inspire pro tiu ĉi libro kaj ankaŭ la pro la libro de Zofia Banet-Fornal „La familio Zamenhof”, pro la vizito en la varsovia juda tombejo, ĉe la tombo de Zamenhof dividas KAWANISI Teturou. La konkludo reflektas la esencon de la zamenhofa homaranisma deziro, ke homoj rilatu al aliaj kiel homoj. Sed ne mankas revoj pli konkretaj – kiel tiu de FUKUDA Tosihiro, kiu kontribis al establo de Afgana Amika Asocio de Esperanto ĉe la universitato en Kabulo, kio ebligas al afganaj rifuĝintoj, kiuj lernis E-on en Irano – trovi en ĝi sian lokon. SAITO Tume vidas sin en la rolo de bonŝanculino, kiu dum la jokohama UK povos senĝene babili kun - aparte - samideaninoj el Azio; ĉu vojaĝkostoj ebligos al multaj veni? Jen la demando! HARADA Hideki, la prezidanto de Okayama E-Societo, kiu havas la honoron gastigi la 93-an Japanan E-Kongreson en la 2006-a jaro, la jaro de la 100-jariĝo de la E-movado en tiu ĉi lando retrorigardas al la plej gravaj eventoj de la pasinteco, en kiu estis semitaj la unuaj grajoj de la E-movado. Sed li alvokas ankaŭ pripensi la estontan evoluon de la japana movado, konforme al la devizo de la Okayama kongreso „El la jarcento al nova evoluo”. Alia kontribuinto volas pli diligente lerni la lingvon, laŭvica mesaĝi ke E-o estas trezoro en la vivo, ankoraŭ alia servi pere de Esperanto al la homoj en la tuta mondo, sed precipe en Azio.
Nu, en Japanio estas pluraj okazoj por profundigi la lingvokonon, nun aparte grava tasko laŭ la vidpunkto de la jarcento-jubileo. La plej proksima estos E-Seminario en Sizutani pri kio informas la revuo per apartaj informpaĝoj, sur kiuj ĉiu klasgvidanto, imitinde, koncize, sed tre elĉerpe eksplikas la farendaĵojn.
En la sia mesaĝo la Jubilejara Prezidanto atentigis pri la oftiĝanta nova tipo de internacia kunlaboro inter japanaj kaj alilandaj esperantistoj. Multaj el inter ili venas al Japanio aviadile surgrundiĝante en moderna surmara haveno en Kansai sur la tereno de Oosaka gubernio. Valoras do kun ĝi konatiĝi, kaj tutcerte rubriko dediĉita al ĝi estas leginda ankaŭ de ili.
Se „La Revuo Orienta” vere venis akurate, kun ioma prokrasto atingis nin – veninte tamen jam antaŭ kelka tempo – la laŭvica numero de „Irana Esperantisto”. Tiu ĉi kultura sezonrevuo en la persa kaj Esperanto atingas nin de realtive antaŭnelonge, sed ĉiujn numerojn ni traktas kiel apartan trezoron. La trezoron, kiu ebligas al ni konatiĝi kun ja iom malkonata lando, ĝia riĉa kultura, kaj interesa socia vivo. La somera numero tute aparte traktas la silueton de Samad Behrangi. Kiel skribas Reza Torabi „Samad Behrangi estis instruisto, kiu kontribuis al gravaj aferoj sur diversaj terenoj – li estis unu el la plej seriozaj verkistoj, kiuj plumis por infanoj kaj li estas unu el pioniraj verkistoj en Irano kiuj lanĉis infanan literaturon... Li lanĉis branĉon de infana literaturo, kies celo estas „instrui” la infanojn, ne nur „amuzi” ilin. Li verkis pli ol 20 librojn kaj rakontojn”. „Li ne estis imitanto, li estis iniciatanto kiu plenenergie sin dediĉis al malriĉaj kaj laboristaj infanoj”. Plurfaceta alrigardo al tiu ĉi verkisto – kiu estis samtempe pledanto por la rajto al la patrina lingvo – ebligas kompreni la situacion en Irano en la pasinta jarcento ĝis lia morto en la 60-a jaro. Tre interesa mi trovis la intervjuon kun Simin Gasemzade Moĝaveri, malsana kaj blinda iranino – kiu post la blindiĝo ne ĉesigis sian socian aktivadon, studojn - sed adaptiĝinte al la novaj cirkonstancoj helpas al aliaj. Sed krom kontribuoj rekte ligitaj kun la bunto de la irana kulturo kaj historio (ĉi-koncerne aparte interesa mi trovas la artikolon pri la 6-miljara Ŝuŝa) ni ankaŭ ricevas interesajn informojn pri la E-movado. Ĉi-numere aperas la 2-a parto de tre interesa artikolo de Tereza Kapista pri ŝiaj instrulaboroj kaj impresoj en Irano; aperas ankaŭ la 1-a numero de IREA-informilo, kiu inter siaj sukcesoj (2004) prave mencias la direkton de aktivuloj de la projekto „Lingvo de Paco” por la pekina UK dank’ al subteno de UEA aŭ sukcesan partoprenon – jam la 2-an fojon - en la teherana Festivalo de Gazetaro. Kiel ĉiam en „Irana Esperantisto” multas literaturaĵoj. Mi pluku etan citaĵon el la nova proverbaro de Morteza Mirbahian, ĝi ja vere taŭgas en la jarkomenco: „Ne malĝoju pro la kresko de aĝo, se kun tio kreskas ankaŭ saĝo”.
Plena de literaturaĵoj – cetere ne mirige - estas la monata beletra revueto en Esperanto, kiu jam aperas ekde 1990, kaj en la 1994-a estis honorita per Premio Grabowski. Temas pri la januara numero de „Penseo”, kiun post kelka paŭzo ni denove ricevis elektronikavoje. Ĝi estas redaktata de Yida Wei (Vejdo) kaj aperigata en la fremdlingva fakultato de Nanhai Kolegio de la sud-ĉina normala universitato en Nanhai. Ĉi-numere krom unu antikva rakonto multas poeziaĵoj, inter kiuj la elĉinigitan poeziaĵon de Guo Moruo fare de Vejdo „Stratoj sur la Ĉielo” mi trovis aparte rava. Ĝin mi volas deklame donaci al ĉiuj ŝatantoj de la literaturo, perata en E-revuoj, fine de nia trarigardo:

Guo Moruo: „Stratoj sur la Ĉielo”, elĉinigita de Vejdo

„Ekbrilas strataj lampoj en malproksimo,
kvazaŭ steloj flagrus jen kun glimo.
Sur la ĉielo ekaperas steloj,
kvazaŭ strataj lampoj lumus kun sublimo.

En imago mia, sur la ĉielo nebuloza
ekzistus certe stratoj belaj.
La varoj en bazaroj la ĉielaj
certe montrus sian econ kurioza.

Rigardu, Lakta Vojo malprofunda
aperas ne tre larĝa nek akvo-abunda.
Bovpaŝtist’ kaj Teksistino disigita de la Vojo
frekventus ofte per bovrajd’ kun granda ĝojo.

En tiu ĉi momento, kredas mi,
ili vagus tra ĉielaj stratoj kun emoci’.
Jen la falstelo brila tra la ĉiel-oceano,
ĉu ĝi ne ŝajnas lanterno en ilia mano?”

Barbara PIETRZAK